聖經新譯本

Esperanto

Isaiah

61

1宣告救恩的好信息主耶和華的靈在我身上,因為耶和華膏了我,叫我傳福音給困苦的人;差遣我去醫治傷心的人,向被擄的宣告自由,向被囚的宣告釋放;
1La spirito de la Sinjoro, la Eternulo, estas sur mi, cxar la Eternulo min sanktoleis, por bonanonci al mizeruloj; Li sendis min, por bandagxi tiujn, kies koro estas vundita, por anonci liberecon al kaptitoj kaj malsxloson al malliberigitoj,
2宣告耶和華悅納人的禧年,和我們的 神報仇的日子;安慰悲哀的人,
2por proklami favorjaron de la Eternulo kaj vengxotagon de nia Dio, por konsoli cxiujn malgxojulojn,
3為錫安悲哀的人穿上裝飾,賜給他們華冠代替灰塵,喜樂油代替悲哀,讚美衣代替沮喪的靈,他們必稱為公義的橡樹,是耶和華栽種的,好使他自己得著榮耀。
3por fari al la afliktitoj de Cion, ke oni donu al ili ornamon anstataux cindro, oleon de gxojo anstataux funebro, veston de gloro anstataux spirito afliktita, kaj ke oni nomu ilin kverkoj de justeco, plantajxo de la Eternulo por Lia gloro.
4他們必重建久已廢棄的荒場,建立先前荒涼之地;重修荒廢了的城鎮,就是歷代荒涼之處。
4Kaj ili rekonstruos la antikvajn ruinojn, restarigos la detruitajxojn de la antauxa tempo, kaj renovigos la ruinigitajn urbojn, dezertigitajn antaux multe da generacioj.
5那時,外人要服事你們,牧放你們的羊群,外族人要作你們的農夫和葡萄園丁。
5Starigxos fremduloj kaj pasxtos viajn sxafojn, kaj aligentuloj estos viaj plugistoj kaj vinberistoj.
6至於你們,卻要稱為耶和華的祭司,人必稱你們為我們 神的僕人;你們要享用列國的財富,因得著他們的榮耀而誇耀。
6Kaj vi estos nomataj pastroj de la Eternulo, servantoj de nia Dio oni nomos vin; la ricxajxon de popoloj vi mangxos, kaj per ilia gloro vi glorigxos.
7你們必得加倍的分,代替你們所受的羞愧,他們因自己所得的分而歡呼,代替羞辱,所以在他們的境內,他們必擁有加倍的產業,他們必有永遠的喜樂。
7Pro via honto vi ricevos duoble, pro la malhonoro ili gxojkantos sur siaj partoj; duoblajxon ili ekposedos en sia lando; gxojo eterna estos cxe ili.
8因為我耶和華喜愛公平,恨惡不義的搶奪;我要憑真理賞賜他們,與他們立永遠的約。
8CXar Mi, la Eternulo, amas justecon, malamas rabadon kaj maljustecon; kaj Mi fidele donos al ili ilian rekompencon, kaj interligon eternan Mi faros kun ili.
9他們的後裔必在列國中被人認識,他們的子孫在萬民中也必這樣;看見他們的,都必承認他們是耶和華賜福的後裔。
9Kaj ilia idaro estos fama inter la popoloj, kaj iliaj posteuloj inter la nacioj; cxiuj, kiuj ilin vidos, konos ilin, ke ili estas semo benita de la Eternulo.
10我因耶和華大大歡喜,我的心靠著我的 神快樂,因為他給我穿上救恩的衣服,給我披上公義的外袍,好像新郎戴上華冠,又像新娘佩戴裝飾。
10Mi forte gxojas pri la Eternulo, mia animo gxojas pri mia Dio; cxar Li vestis min per vestoj de savo, per mantelo de justeco Li min kovris, kiel fiancxon, kiu sin ornamas per belajxo, kaj kiel fiancxinon, kiu metas sur sin siajn ornamajxojn.
11地怎樣發生苗芽,園子怎樣使所種的生長起來,主耶和華也必怎樣使公義和讚美,在萬國之前生長出來。
11CXar kiel la tero elirigas siajn kreskajxojn kaj kiel gxardeno elkreskigas siajn semojn, tiel la Sinjoro, la Eternulo, elkreskigos justecon kaj gloron antaux cxiuj popoloj.