1 神審判萬民耶和華這樣說:“天是我的寶座,地是我的腳凳;你們要在哪裡為我建造殿宇呢?怎樣的地方才是我安息的所在呢?”
1Tiele diras la Eternulo:La cxielo estas Mia trono, kaj la tero estas Mia piedbenketo; kie do estos la domo, kiun vi konstruos por Mi? kaj kie estos la loko por Mia ripozo?
2耶和華說:“這一切都是我親手所造的,所以它們就有了。以下這種人是我要垂顧的,就是謙卑、心靈傷痛、因我的話而戰兢的人。
2CXion tion faris ja Mia mano, kaj tiel cxio farigxis, diras la Eternulo. Nur tion Mi rigardas:humilulon kaj spirite-afliktiton, kiu respektegas Mian vorton.
3宰牛獻祭,又殺人,獻羊羔為祭,又打折狗的頸項;獻上素祭,又獻上豬血;燒乳香作記念祭,又稱頌虛無之神;他們選擇他們自己的道路,他們的心裡喜悅他們那些可憎惡的事。
3Unu bucxas bovon, alia mortigas homon; unu bucxoferas sxafidon, alia rompas la kolon al hundo; unu alportas farunoferon, alia sangon de porko; unu incensas olibanon, alia pregxas al idolo. Sed kiel ili elektis al si siajn vojojn kaj ilia animo gxuas ilian abomenindajxon,
4所以,我也必選擇迷惑他們的事,使他們所懼怕的臨到他們身上;因為我呼喚你們,卻沒有人回答;我說話,你們都不聽,反倒行我眼中看為惡的事,選擇我所不喜悅的事。”
4tiel ankaux Mi elektos por ili petolantojn kaj venigos sur ilin tion, kion ili timis; cxar Mi vokis, kaj neniu respondis; Mi parolis, kaj ili ne auxskultis; sed ili faris malbonon antaux Miaj okuloj, kaj elektis tion, kio ne placxis al Mi.
5因耶和華的話而戰兢的人哪!你們要聽他的話。他說:“你們的兄弟,就是那些憎恨你們、因我的名趕走你們的,曾說:‘願耶和華得榮耀;讓我們看見你們的喜樂。’他們卻要蒙羞。
5Auxskultu la parolon de la Eternulo, vi, kiuj respektegas Lian parolon:Viaj fratoj, kiuj vin malamas kaj forpusxas pro Mia nomo, diras:La Eternulo montru Sian gloron, por ke ni vidu vian gxojon! Sed ili estos hontigitaj.
6聽啊!有喧嚷的聲音出自城中;有聲音出於殿裡。這是耶和華向他的仇敵施行報應的聲音!
6Auxdigxas brua vocxo el la urbo, vocxo el la templo, vocxo de la Eternulo, kiu repagas merititajxon al Siaj malamikoj.
7錫安沒有絞痛就生產;疼痛沒有臨到她身上,就生了一個男孩。
7Antaux ol sxi eksentis dolorojn, sxi naskis; antaux ol venis al sxi la akusxigxaj suferoj, sxi elfaligis filon.
8像以下這樣的事,誰曾聽過呢?像下面這些事,誰曾見過呢?一地之民能在一天之內就產生嗎?一國的人能在一時之間就生下來嗎?但錫安一絞痛,就生下了兒女。
8Kiu auxdis ion similan? kiu vidis ion similan? cxu la tero naskas en unu tago? cxu naskigxas popolo per unu fojo, kiel, apenaux eksentinte naskajn dolorojn, tuj naskis Cion siajn filojn?
9耶和華說:‘我既然使她臨盆,又怎能不使她生產呢?’你的 神說:‘我既然使她生產,又怎能使她閉胎不生呢?’
9CXu Mi, malfermante la uteron, ne lasus naski? diras la Eternulo. CXu Mi, kiu pretigis la naskon, mem gxin haltigus? diras via Dio.
10所有愛慕耶路撒冷的人哪!你們都要與她一同歡喜,都要因她快樂;所有為耶路撒冷哀悼的人哪!你們都要與她一同盡情歡樂。
10GXoju kun Jerusalem kaj estu gajaj pri gxi cxiuj gxiaj amantoj; forte gxoju pri gxi cxiuj, kiuj ploris pri gxi.
11好使你們能在她那安慰人的懷裡吃奶得飽;使你們能從她豐盛的榮耀裡擠奶而吃,滿心喜樂。”
11Sucxu kaj satigxu el la brusto de gxiaj konsoloj; sucxu kaj gxuu la abundon de gxia gloro.
12因為耶和華這樣說:“看哪!我必使平安達到她那裡,好像江河一樣,使列國的財寶達到她那裡,如同漲溢的河流一般;你們要吮奶,你們必被抱在懷中,撫弄在膝上。
12CXar tiele diras la Eternulo:Jen Mi fluigos sur gxin pacon kiel riveron, kaj la ricxajxon de la popoloj kiel disversxigxintan torenton, por ke vi sucxu; sur la brakoj vi estos portataj, kaj sur la genuoj vi estos dorlotataj.
13人怎樣受他母親的安慰,我也怎樣安慰你們;你們要在耶路撒冷得安慰。”
13Kiel homon, kiun konsolas lia patrino, tiel Mi vin konsolos; kaj en Jerusalem vi estos konsolataj.
14你們看見了,就心裡快樂,你們的骨頭必像嫩草一樣長起來,耶和華的手必向他的僕人顯現,他必向他的仇敵發怒。
14Kaj vi vidos, kaj gxojos via koro, kaj viaj ostoj vigligxos kiel fresxa verdajxo; kaj la mano de la Eternulo farigxos konata al Liaj servantoj, kaj Lia kolero al Liaj malamikoj.
15看哪!耶和華必在火中降臨,他的戰車好像旋風;他要以猛烈的怒氣施行報應,用火燄施行斥責。
15CXar jen la Eternulo venos en fajro, kaj Lia cxaro estos kiel ventego, por elversxi en ardo Sian koleron kaj en flama fajro Sian indignon.
16因為耶和華必用火和刀劍,在所有的人身上施行審判,被耶和華所殺的人必定很多。
16CXar per fajro kaj glavo la Eternulo faros jugxon super cxiu karno; kaj multaj estos la frapitoj de la Eternulo.
17那些自己分別為聖,又潔淨自己,進到園裡,在園中一個跟一個,吃豬肉、老鼠和可憎之物。他們都必一同滅亡;這是耶和華說的。
17Tiuj, kiuj sanktigas kaj purigas sin por la gxardenoj, starante post unu en la mezo, kiuj mangxas viandon de porko kaj abomenindajxon kaj musojn, cxiuj kune estos ekstermitaj, diras la Eternulo.
18我知道他們的行為和意念;我要來,聚集萬國萬族;他們都必來看我的榮耀。
18Kaj por Mi, pro iliaj faroj kaj intencoj, venis la tempo kolekti cxiujn popolojn kaj gentojn, por ke ili venu kaj vidu Mian gloron.
19我要在他們中間施行神蹟,從他們中間差遣所有逃脫的人到列國去,就是到他施、普勒、善於拉弓的路德、土巴和雅完,以及從未聽過我的名聲、從未見過我的榮耀的遙遠眾海島;他們必把我的榮耀傳揚在列國中。
19Kaj Mi faros sur ili signon, kaj la savigxintojn el ili Mi sendos al la popoloj Tarsxisx, Pul, kaj Lud, al la strecxantoj de pafarkoj, al Tubal kaj Javan, sur la malproksimajn insulojn, kiuj ne auxdis la famon pri Mi kaj ne vidis Mian gloron; kaj ili proklamos Mian gloron inter la popoloj.
20他們要從萬國中用馬、用車、用轎、用騾子、用獨峰駝,把你們所有的兄弟都送到我的聖山耶路撒冷來,作供物獻給耶和華,好像以色列人用潔淨的器皿把供物送到耶和華的殿一樣;這是耶和華說的。
20Kaj ili venigos cxiujn viajn fratojn el inter cxiuj popoloj kiel donacon al la Eternulo, sur cxevaloj kaj cxaroj, en veturiloj, kaj sur muloj kaj kameloj, sur Mian sanktan monton en Jerusalemon, diras la Eternulo, simile al tio, kiel la Izraelidoj alportadis la donacojn en la domon de la Eternulo en pura vazo.
21耶和華說:“我也必從他們中間取些人作祭司和作利未人。”
21Kaj el ili Mi prenos al Mi pastrojn kaj Levidojn, diras la Eternulo.
22耶和華說:“我所要造的新天新地怎樣在我面前留存,你們的後裔和你們的名字也必怎樣長存。
22CXar kiel la nova cxielo kaj la nova tero, kiujn Mi kreos, staros antaux Mi, diras la Eternulo, tiel staros via idaro kaj via nomo.
23將來每逢月朔,每逢安息日,所有的人都必來在我面前敬拜;這是耶和華說的。
23Kaj regule en cxiu monatkomenco kaj en cxiu sabato venos cxiu karno, por adorklinigxi antaux Mi, diras la Eternulo.
24他們要出去,觀看那些悖逆我的人的屍體;因為他們的蟲是不死的,他們的火是不滅的;他們必成為所有人恨惡的東西。”
24Kaj ili eliros kaj vidos la kadavrojn de la homoj, kiuj malbonagis kontraux Mi; cxar ilia vermo ne mortos kaj ilia fajro ne estingigxos, kaj ili estos abomenindajxo por cxiu karno.