1耶和華離棄猶大耶和華對我說:“即使摩西和撒母耳站在我面前代求,我的心也不會轉向這人民。你把他們從我面前趕走,叫他們出去!
1Kaj la Eternulo diris al mi:Ecx se starigxus antaux Mi Moseo kaj Samuel, ecx tiam Mia animo ne estos kun tiu popolo; forpelu ilin de antaux Mia vizagxo, ili foriru.
2如果他們問你:‘我們要去哪裡?’你就告訴他們:‘耶和華這樣說:該死亡的,就死亡;該被刀劍所殺的,就被刀劍所殺;該遭遇饑荒的,就遭遇饑荒;該被擄的,就被擄去!’
2Kaj se ili diros al vi:Kien ni iru? tiam diru al ili, ke tiele diras la Eternulo:Kiu estas destinita por la morto, tiu iru al la morto; kiu estas destinita por la glavo, tiu iru al la glavo; kiu estas destinita por la malsato, tiu iru al la malsato; kiu estas destinita por kaptiteco, tiu iru en kaptitecon.
3我要命定四種刑罰對付他們,就是刀劍殺戮,屍體被野狗拖走,被空中的飛鳥和地上的走獸吞吃與毀滅。”這是耶和華的宣告。
3Mi punos ilin per kvar specoj, diras la Eternulo:per glavo, por mortigi; per hundoj, por treni; per birdoj de la cxielo kaj per bestoj de la tero, por formangxi kaj ekstermi.
4“因猶大王希西家的兒子瑪拿西在耶路撒冷的所作所為,我必使地上萬國看見他們的遭遇就驚恐。”
4Mi faros ilin objekto de teruro por cxiuj regnoj de la tero, pro Manase, filo de HXizkija, regxo de Judujo, pro tio, kion li faris en Jerusalem.
5“耶路撒冷啊!誰會可憐你呢?誰會為你悲傷呢?誰會轉身向你問安呢?
5CXar kiu kompatos vin, ho Jerusalem, kaj kiu afliktigxos pri vi? kiu sin turnos, por demandi pri via farto?
6你離棄了我,你轉身背著我;因此我要伸手攻擊你,毀滅你,我不會再回心轉意。”這是耶和華的宣告。
6Vi forlasis Min, diras la Eternulo, vi iris malantauxen; tial Mi etendas Mian manon sur vin kaj pereigas vin; Mi lacigxis de kompatado.
7“我在這地的城門口,用簸箕簸了我的子民,使他們喪掉兒女,使他們滅亡;他們仍不轉離自己所行的路。
7Mi dissxutis ilin per sxutilo tra la pordegojn de la lando, Mi seninfanigis kaj pereigis Mian popolon; kaj tamen ili ne returnis sin de sia vojo.
8我使他們寡婦的數目比海沙還多;我使行毀滅的在午間臨到我的子民,打擊年輕人的母親,使痛苦的驚恐忽然臨到她們身上。
8Mi faros, ke da vidvinoj cxe ili estos pli ol da sablo cxe la maro; en ilian cxefurbon Mi venigos junan militiston, kiu ruinigas meze de la tago; Mi jxetos sur gxin subite timon kaj teruron.
9那生過七個子女的母親衰竭疲弱,幾乎氣絕;還在白晝,她的太陽已經西落,她必慚愧蒙羞。我必使他們餘剩的人在敵人面前死於刀下。”這是耶和華的宣告。
9Naskintino de sep infanoj estas senforta, eliras sxia animo; subiras sxia suno, kiam estas ankoraux tago; sxi estas kovrita de honto kaj de malhonoro. Kaj tiujn, kiuj restis, Mi transdonos al glavo antaux iliaj malamikoj, diras la Eternulo.
10耶和華安慰且眷顧耶利米我母親哪!我有禍了,因為你生了我,這個跟全地相爭相鬥的人。我從沒有借錢給人,也沒有向人借錢,可是人人都咒罵我。
10Ho ve al vi, mia patrino, ke vi naskis min kiel homon, kontraux kiu cxiu malpacas kaj kiun cxiu atakas sur la tuta tero! Mi ne pruntedonis procentege, mi ne prenis prunte; tamen cxiuj min malbenas.
11耶和華說:“我必為你的好處釋放你;在遭遇禍患和災難的時候,我必叫你的仇敵懇求你。
11La Eternulo diris:Mi liberigos vin por bono, Mi helpos vin en la tempo malbona kaj en la tempo de premado kontraux la malamiko.
12誰可以折斷鐵,就是從北方來的鐵和銅呢?
12CXu oni rompas feron per fero el nordo kaj per kupro?
13因你在四境之內所犯的一切罪,我必把你的財產和寶物,白白給敵人作掠物。
13Vian ricxajxon kaj viajn trezorojn Mi fordonos al rabado, sen ia pago, pro cxiuj viaj pekoj en cxiuj viaj limoj.
14我必使你在你不認識的地方,服事你的仇敵(有古抄本作“我必使你的仇敵過去,到你所不認識的地方”);因為我的怒火燃燒起來,要燒滅你們。”
14Kaj Mi transirigos vin al viaj malamikoj en landon, kiun vi ne konas; cxar fajro, kiu ekflamis en Mia kolero, brulos sur vi.
15耶和華啊!你知道這一切;求你記念我,看顧我,替我向那些逼迫我的人報復。求你忍怒,不要取去我的性命;要知道,我為你的緣故受了侮辱。
15Vi scias, ho Eternulo; rememoru min, kaj vizitu min, kaj vengxu pro mi al miaj persekutantoj; pro Via toleremeco ne pereigu min; sciu, ke pro Vi mi suferas malhonoron.
16我一得到你的話,就把它們吃了;你的話成了我心中的歡喜快樂;耶和華萬軍的 神啊!因為我是稱為你名下的人。
16Kiam mi trovis Viajn vortojn, mi ilin englutis; kaj Via vorto farigxis mia gxojo kaj gajeco de mia koro; cxar mi portas sur mi Vian nomon, ho Eternulo, Dio Cebaot.
17我沒有坐在歡笑者的集會中一同歡樂;因為你的手在我身上,你使我滿了忿怒,我就獨自靜坐。
17Mi ne sidis en interkonsiligxo de mokantoj kaj ne gxojis kun ili; mi sidis solece antaux Via mano, cxar Vi plenigis min per indigno.
18我的痛苦為甚麼長久不止呢?我的創傷為甚麼無法醫治,不得痊愈呢?你對我真的像叫人失望、靠不住的溪流嗎?
18Kial mia malsano estas senfina, kaj mia vundo tiel malfacila, ke gxi ne povas resanigxi? Vi farigxis por mi kiel malaperanta fonto de akvo nefidebla.
19因此,耶和華這樣說:“如果你回轉,我必讓你回來,你就可以侍立在我面前。如果你說寶貴的話,不說無價值的話,就必作我的口。他們要歸向你,你卻不要歸向他們。
19Tial tiele diras la Eternulo:Se vi revenos, tiam Mi denove starigos vin antaux Mi; se el senvalorajxo vi eltiros la valorajxon, vi farigxos kiel Mia busxo; ili revenos al vi, sed vi ne revenos al ili.
20我要使你成為堅固的銅牆抵擋這人民,他們必攻擊你,卻不能勝過你;因為我與你同在,要拯救你,搭救你。”這是耶和華的宣告。
20Kaj Mi starigos vin por tiu popolo kiel fortikan kupran muron; ili batalos kontraux vi, sed ne venkos vin; cxar Mi estas kun vi, por vin helpi kaj savi, diras la Eternulo.
21“我必搭救你脫離惡人的手,救贖你脫離強暴人的掌握(“掌握”原文作“手掌”)。”
21Mi savos vin el la mano de malbonuloj, kaj Mi liberigos vin el la mano de tiranoj.