聖經新譯本

Esperanto

Jeremiah

18

1陶匠製造陶器的比喻耶和華有話臨到耶利米,說:
1Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo:
2“起來,下到陶匠的家裡去,在那裡我要使你聽到我的話。”
2Levigxu kaj iru en la domon de la potisto, kaj tie Mi auxdigos al vi Miajn vortojn.
3我就下到陶匠的家裡去,見他正在轉盤旁工作。
3Kaj mi iris en la domon de la potisto, kaj jen li laboras sur la stablo.
4陶匠用他手中的泥所做的器皿壞了,他就用這泥再做別的器皿,照著自己的意思去作。
4Kaj kiam difektigxis en la mano de la potisto la vazo, kiun li estis faranta el argilo, li faris denove alian vazon, kian al li placxis fari.
5於是耶和華的話臨到我,說:
5Tiam aperis al mi la jena vorto de la Eternulo:
6“以色列家啊!難道我不能待你們像這陶匠所作的一樣嗎?”這是耶和華的宣告。“看哪!泥在陶匠的手中怎樣,以色列家啊!你們在我的手中也必怎樣。
6CXu Mi ne povas agi kun vi, ho domo de Izrael, kiel tiu potisto? diras la Eternulo; jen kiel la argilo en la mano de la potisto, tiel vi estas en Mia mano, ho domo de Izrael.
7我甚麼時候宣布要拔出、拆毀、毀滅一邦或一國,
7Unu momenton Mi decidas pri popolo kaj pri regno, ke Mi gxin elsxiros, disfrapos, kaj pereigos;
8如果我論到的那一邦轉離他們的惡行,我就必回心轉意,不把我原定的災禍降給他們。
8sed se tiu popolo pentas sian malbonecon, pro kiu Mi decidis pri gxi, tiam Mi ankaux pentas pri la malfelicxo, kiun Mi intencis fari al gxi.
9同樣,我甚麼時候宣布要建立、栽植一邦或一國,
9Alian fojon Mi decidas pri popolo kaj pri regno, ke Mi gxin fortikigos kaj enradikigos;
10如果他們行我眼中看為惡的事,不聽從我的話,我就必回心轉意,不把我應許的好處賜給他們。
10sed se gxi faras malbonon antaux Miaj okuloj, ne auxskultante Mian vocxon, tiam Mi pentas pri la bono, kiun Mi intencis fari al gxi.
11“現在你要對猶大人和耶路撒冷的居民說:‘耶和華這樣說:看哪!我正在製造災禍對付你們,擬定計劃懲罰你們。你們各人要回轉,離開自己的惡道,改正你們的行徑和作為。’
11Kaj nun diru al la Judoj kaj al la logxantoj de Jerusalem jene:Tiele diras la Eternulo:Jen Mi preparas por vi malbonon kaj havas intencon kontraux vi; revenu do cxiu de sia malbona vojo, kaj rebonigu vian konduton kaj viajn agojn.
12他們卻說:‘沒用的!我們要隨著自己的計劃而行,各人要按著自己頑梗的惡心行事。’”
12Sed ili diras:Vane, ni sekvos niajn intencojn, kaj cxiu el ni agos laux la obstineco de sia malbona koro.
13棄絕 神的必遭棄絕因此耶和華這樣說:“你們問一問列國,有誰聽見過像這樣的事呢?童女以色列竟行了一件非常駭人的事。
13Tial tiele diras la Eternulo:Demandu inter la nacioj, cxu iu auxdis ion similan; multe da abomenindajxoj faris la filino de Izrael.
14黎巴嫩山上巖石的積雪融化過嗎?從遠處流下清涼的溪水乾涸過嗎?
14CXu la negxo de Lebanon cxesas liveri akvon al Miaj kampoj? cxu cxesigas sian iradon la malvarma akvo, fluanta de malproksime?
15但我的子民竟忘記我,向虛無的偶像燒香,以致他們在自己的路上、在古道上絆倒,行走小路,不是修建過的大道。
15Sed Mia popolo forgesis Min, incensas al idoloj; per sia konduto ili senordigas la vojojn eternajn, por iri laux vojo ne ebenigita,
16他們的土地變為荒涼,成為永遠被人嗤笑的對象;經過這地的,都必驚駭搖頭。
16por fari sian landon dezerto, eterna mokatajxo, tiel, ke cxiu, kiu trapasas gxin, miras kaj balancas la kapon.
17在他們的敵人面前,我要像東風吹散他們;在他們遭難的日子,我必使他們只見我的背,不見我的面。”
17Kiel per orienta vento Mi disblovos ilin antaux la malamiko; la nukon kaj ne la vizagxon Mi montros al ili en la tago de ilia pereo.
18耶利米求 神對付敵人他們說:“來吧!我們來設計對付耶利米;因為祭司的律法、智慧人的謀略、先知的話都不會斷絕。來吧!我們用舌頭攻擊他,不理會他的一切話。”
18Ili diris:Ni iru kaj interkonsiligxu kontraux Jeremia; cxar ne malaperis la legxinstruo cxe la pastro, nek konsilo cxe la sagxulo, nek parolo cxe la profeto; venu, ni batu lin per la lango, kaj ni ne atentu liajn vortojn.
19耶和華啊!求你傾聽我的申訴,聽那些指控我的人的聲音。
19Atentu min, ho Eternulo, kaj auxskultu la vocxon de miaj kontrauxuloj.
20良善的應得惡報嗎?他們竟然挖陷坑害我。求你記念我怎樣站在你面前,為他們說好話,使你的烈怒離開他們。
20CXu oni devas repagi bonon per malbono? cxar ili fosis foson por mia animo. Memoru, kiel mi staris antaux Vi, por paroli bonon pri ili, por forklini de ili Vian koleron.
21因此,願你使他們的兒女遭受饑荒,把他們交給刀劍(“刀劍”原文作“刀劍的手”);願他們的妻子喪夫失子;願他們的男人被殺死,他們的壯丁在戰場上被刀劍擊殺。
21Tial elmetu iliajn filojn al malsato kaj transdonu ilin al glavo; iliaj edzinoj farigxu seninfanaj kaj vidvinoj, iliaj viroj estu frapitaj de morto, iliaj junuloj estu mortigitaj de glavo en milito.
22你使侵略者忽然臨到他們的時候,願人從他們的屋裡聽見呼救聲;因為他們挖陷坑要捉拿我,埋藏網羅要絆我的腳。
22Kriado estu auxdata el iliaj domoj, kiam Vi subite venigos sur ilin amasojn, pro tio, ke ili fosis foson, por kapti min, kaj reton ili metis antaux miajn piedojn.
23耶和華啊!至於你,你知道他們要殺我的一切計謀。求你不要赦免他們的罪孽,不要從你面前塗抹他們的罪!使他們在你面前絆倒;求你在發怒的時候,對付他們。
23Vi, ho Eternulo, scias cxiujn iliajn intencojn kontraux mi, por mortigi min; ne pardonu ilian malbonagon, kaj ilian pekon antaux Vi ne elvisxu; faligu ilin antaux Vi; agu kontraux ili en la tempo de Via kolero.