1耶利米預言猶大被擄音麥的兒子巴施戶珥祭司,就是耶和華殿的總管,他聽見了耶利米預言這些事,
1Kiam la pastro Pasxhxur, filo de Imer, la cxefa oficisto en la domo de la Eternulo, auxdis, kiel Jeremia profetis cxion diritan,
2就毆打耶利米先知,把他枷鎖在耶和華殿裡,朝向便雅憫的上門內。
2Pasxhxur batis la profeton Jeremia, kaj metis lin en karceron, kiu estis en la supra Pordego de Benjamen cxe la domo de la Eternulo.
3次日,巴施戶珥把耶利米從枷鎖上解下來,耶利米就對他說:“耶和華不再稱你的名為巴施戶珥,卻要稱你為瑪歌珥.米撒畢(“瑪歌珥.米撒畢”意即“四圍驚慌”)。
3La sekvantan tagon Pasxhxur ellasis Jeremian el la karcero; tiam Jeremia diris al li:La Eternulo nomas vin ne Pasxhxur, sed Teruro-cxirkauxe.
4因為耶和華這樣說:‘看哪!我要使你自己和你所有的朋友都驚惶失措;他們必倒在他們仇敵的刀下,你也必親眼看見。我要把全猶大交在巴比倫王手中;他要把他們擄到巴比倫去,或用刀擊殺他們。
4CXar tiele diras la Eternulo:Jen Mi faros vin teruro por vi mem kaj por cxiuj viaj amikoj, kaj ili falos de la glavo de siaj malamikoj; viaj okuloj tion vidos; kaj la tutan Judujon Mi transdonos en la manojn de la regxo de Babel, kiu ekzilos ilin en Babelon kaj mortigos ilin per la glavo.
5我要把這城的一切財物、一切勞碌得來的、一切珍寶和猶大列王的一切寶物,都交在他們仇敵的手中;仇敵要把這一切搶劫掠奪,帶回巴比倫去。
5Kaj la tutan havon de cxi tiu urbo kaj gxian tutan laborakiron kaj cxiujn gxiajn valorajxojn kaj cxiujn trezorojn de la regxoj de Judujo Mi transdonos en la manon de iliaj malamikoj, kiuj prirabos kaj prenos kaj forportos ilin en Babelon.
6巴施戶珥啊!你和所有住在你家裡的人,都要被擄去;你和你所有的朋友,就是你向他們說假預言的,都要到巴比倫去,死在那裡,也葬在那裡。’”
6Kaj vi, Pasxhxur, kaj cxiuj logxantoj de via domo iros en kaptitecon, venos Babelon, kaj tie vi mortos, kaj tie vi estos enterigitaj, vi kaj cxiuj viaj amikoj, al kiuj vi profetis malvere.
7因傳 神的信息而受苦耶和華啊!你愚弄了我,我受了愚弄;你比我強大,你勝了我。我整天成了別人譏笑的對象,人人都嘲弄我。
7Ho Eternulo, Vi fortiris min post Vi, kaj mi lasis fortiri min; Vi estas pli forta ol mi kaj venkis min; kaj mi farigxis objekto de cxiutaga mokado, cxiu mokas min.
8因為我每次發言,都大聲呼叫;我呼喊,說:“有強暴和毀滅!”耶和華的話使我整天受人辱罵和譏諷。
8CXar de la tempo, kiam mi ekparolis, kriis pri maljusteco, vokis pri rabado, la vorto de la Eternulo farigxis por mi kauxzo de honto kaj de cxiutaga mokado.
9如果我說:“我不再提起他,也不再奉他的名說話”,他的話就像火在我心中焚燒,被困在我的骨裡;我不能再抑制,實在不能了。
9Mi diris al mi:Mi ne rememorigos pri Li, mi ne plu parolos en Lia nomo; sed tio farigxis en mia koro kiel flamanta fajro, penetrinta en miajn ostojn, kaj mi lacigxis de retenado kaj ne plu povis elteni.
10我聽見許多人耳語:“瑪歌珥.米撒畢!告發他,我們要告發他!”我所有的知己朋友都等著看我行差踏錯,他們說:“希望他會上當,我們就可以勝過他,向他報復。”
10CXar mi auxdas la insultadon de multaj kaj minacadon cxirkauxe:Akuzu, ni akuzu lin! CXiuj, kiuj vivas pace kun mi, observas min de flanke:Eble li forlogigxos, tiam ni venkos lin kaj vengxos al li.
11但耶和華與我同在,像一個威武可畏的勇士,因此,逼迫我的都必跌倒,不能得勝。他們必大大蒙羞,因為他們失敗了;這永遠的恥辱是人不能忘記的。
11Sed la Eternulo estas kun mi kiel potenca heroo, tial miaj persekutantoj falos kaj ne venkos; ili estos forte hontigitaj pro tio, ke ili agis tiel malprudente; la honto estos eterna, ne forgesigxos.
12萬軍之耶和華啊!你試驗義人,察看人的心腸肺腑;求你讓我看見你在他們身上施行的報復,因為我已經把我的案件向你陳明了。
12Ho Eternulo Cebaot, kiu elprovas virtulon kaj vidas la internon kaj la koron! faru, ke mi vidu Vian vengxon sur ili, cxar al Vi mi transdonis mian proceson.
13你們要歌頌耶和華,讚美耶和華;因為他救了窮乏人的性命,脫離惡人的手。
13Kantu al la Eternulo, gloru la Eternulon; cxar Li savas la animon de malricxulo el la mano de malbonaguloj.
14咒詛自己的生日願我生的那一天受咒詛!願我母親生我的那一天不蒙祝福!
14Malbenita estu la tago, en kiu mi naskigxis; la tago, en kiu mia patrino min naskis, ne estu benita.
15那向我父親報喜信:“你得了一個男孩”,叫我父親十分高興的,願那人受咒詛!
15Malbenita estu la homo, kiu sciigis al mia patro kaj diris:Virseksa infano estas naskita al vi, kaj per tio li faris al li grandan gxojon.
16願那人像耶和華所傾覆而不顧惜的城市,願他早晨聽見哀號,午間聽見戰爭的吶喊。
16Tiu homo estu kiel la urboj, kiujn la Eternulo senkompate ruinigis; li auxdu kriadon matene kaj ploregadon tagmeze.
17因為他沒有使我死於母腹,好使我的母親成了我的墳墓,我永遠留在母腹中。
17Kial mi ne estis mortigita en la utero, ke mia patrino estu mia tombo kaj sxia ventro restu graveda por cxiam?
18我為甚麼要出母胎,經歷勞苦和憂傷,並且我的年日都消逝在羞辱之中呢?
18Kial mi eliris el la utero, por vidi malfacilan penadon kaj mizeron kaj por ke mia vivo pasu en honto?