聖經新譯本

Esperanto

Jeremiah

3

1以色列行惡不忠耶和華說:“人若是休妻,妻子離開了他,又嫁了別人,前夫怎能與她復合呢?如果復合,那地不是大大玷污了嗎?你曾與許多情人行淫,還想歸向我。”這是耶和華的宣告。
1Oni diras:Se viro forigas sian edzinon, kaj sxi foriras de li kaj edzinigxas kun alia viro, cxu li tiam povas reveni al sxi denove? cxu ne malpurigxus per tio tiu lando? Kaj vi malcxastis kun multaj amantoj; tamen revenu al Mi, diras la Eternulo.
2“你向光禿的高岡舉目看看,哪裡沒有你的淫跡?你坐在路邊等候情人,像阿拉伯人在曠野埋伏一樣。你以淫亂和邪惡,把這地玷污了。
2Levu viajn okulojn al la altajxoj, kaj rigardu; kie vi ne adultis? CXe la vojoj vi sidis por ili, kiel Arabo en la dezerto, kaj vi malpurigis la landon per via malcxastado kaj malbonagoj.
3所以甘霖停止,春雨不降;你還是一副妓女的面孔(“面孔”原文作“額”),不顧羞恥。
3Pro tio estas retenitaj la pluvoj, kaj la printempa pluvo ne aperis; sed vi havas frunton de malcxastistino, vi ne plu volas honti.
4你剛剛不是還呼叫我:‘我父啊!你是我年輕時的良伴;
4Tamen vi kriis al Mi:Mia patro, Vi, gvidinto de mia juneco!
5耶和華怎會永遠懷怒,常存憤恨呢?’你雖然這樣說了,還是盡力去作惡。”
5cxu Vi koleros eterne kaj konservos la koleron por cxiam? Tiel vi parolas, kaj tamen vi faras malbonon kaj kontrauxstaras.
6猶大與以色列行淫不忠約西亞王在位的日子,耶和華對我說:“背道的以色列所作的,她怎樣走上各高山,在每棵繁茂的樹下行淫,你看見了沒有?
6La Eternulo diris al mi en la tempo de la regxo Josxija:CXu vi vidis, kion faris la defalinta Izrael? sxi iris sur cxiun altan monton kaj sub cxiun verdan arbon kaj tie malcxastis.
7我以為她作了這些事以後,就必回轉過來,可是她沒有回轉。她詭詐的妹妹猶大也看見了。
7Kaj post kiam sxi faris cxion cxi tion, Mi diris:Revenu al Mi; sed sxi ne revenis. Kaj tion vidis sxia perfidema fratino Judujo.
8因背道的以色列犯了淫亂,我就給她休書,把她休了。我看見她詭詐的妹妹猶大還是不懼怕,照樣行淫。
8Mi vidis cxiujn adultajxojn de la defalinta Izrael, kaj Mi forpelis sxin kaj donis al sxi eksedzigan leteron; tamen ne ektimis sxia perfidema fratino Judujo, sed sxi iris kaj ankaux malcxastis.
9因以色列把自己的淫行視作等閒,去與石頭木頭行淫,就把這地玷污了。
9Kaj de la bruo de sxia malcxastado malpurigxis la lando, kaj sxi adultis kun sxtono kaj kun ligno.
10雖然這樣,她詭詐的妹妹猶大還沒有全心歸向我,只是假意地歸我。”這是耶和華的宣告。
10Kaj malgraux cxio sxia perfidema fratino Judujo revenis al Mi ne per sia tuta koro, sed nur hipokrite, diras la Eternulo.
11悔改蒙恩耶和華對我說:“背道的以色列,比詭詐的猶大還顯得正義。
11Kaj la Eternulo diris al mi:La defalinta Izrael estas piulino en komparo kun la perfidema Judujo.
12你去,把這些話向北方宣告,說:‘背道的以色列啊,回轉吧!’這是耶和華的宣告。‘我必不向你們變臉,因為我是慈愛的,我必不永遠懷怒。’這是耶和華的宣告。
12Iru, kaj proklamu cxi tiujn vortojn norden, kaj diru:Revenu, defalinta Izrael, diras la Eternulo; Mi ne forturnos de vi Mian vizagxon, cxar Mi estas kompatema, diras la Eternulo, Mi ne koleros eterne.
13‘只要你承認自己的罪孽,就是悖逆了耶和華你的 神,在每棵繁茂的樹下,濫愛外族人的神,沒有聽從我的話。’這是耶和華的宣告。
13Nur konfesu vian kulpon, ke vi pekis kontraux la Eternulo, via Dio, kaj kuradis al aliaj sub cxiun verdan arbon, kaj Mian vocxon vi ne auxskultis, diras la Eternulo.
14‘背道的人哪,回轉吧!’這是耶和華的宣告。‘因為我才是你們的主。我要每城取一人,每族取二人,把你們帶到錫安。
14Revenu, defalintaj infanoj, diras la Eternulo, cxar Mi estas via sinjoro, kaj Mi prenos vin po unu el urbo kaj po du el tribo kaj venigos vin en Cionon.
15“我必把合我心意的牧人賜給你們,他們要用知識和智慧牧養你們。
15Kaj Mi donos al vi pasxtistojn laux Mia koro, kiuj pasxtos vin kun sciado kaj sagxeco.
16當那些日子,你們在這地繁殖增多的時候,人必不再提說耶和華的約櫃,不把它放在心上,不思念它,不覺得缺少,也不再製造。’這是耶和華的宣告。
16Kaj kiam vi kreskos kaj multigxos en la lando en tiu tempo, diras la Eternulo, oni ne plu parolos pri la kesto de interligo de la Eternulo; gxi ne venos en la koron, oni ne rememoros gxin, oni ne sercxos gxin, oni ne faros gxin denove.
17‘那時,人必稱耶路撒冷為耶和華的寶座,萬國要聚集到她那裡,因耶和華名的緣故來到耶路撒冷;他們必不再隨從自己頑梗的惡心行事。
17En tiu tempo oni nomos Jerusalemon trono de la Eternulo, kaj tie kolektigxos cxiuj popoloj en la nomo de la Eternulo, en Jerusalem, kaj ili ne plu sekvos la logojn de sia malbona koro.
18在那些日子,猶大家必與以色列家同行,他們必從北方之地一同來到我賜給你們列祖為業的地方。’”
18En tiu tempo la domo de Jehuda iros al la domo de Izrael, kaj ili kune iros el la norda lando en la landon, kiun Mi donis kiel heredajxon al viaj patroj.
19“我說:‘我待你,像待兒女一樣,賜給你佳美之地,就是列國中最美好的產業;我以為你會稱我為父,不再離去不跟從我了。
19Mi diris:Kiamaniere Mi alkalkulos vin al la filoj, kaj donos al vi la cxarman landon, la plej belan heredajxon inter multe da popoloj? Kaj Mi diris:Vi nomos Min patro, kaj vi ne fordeturnos vin de Mi.
20以色列家啊!妻子怎樣行奸詐對丈夫不忠,你也照樣以奸詐待我。’”這是耶和華的宣告。
20Sed kiel virino, kiu perfidis sian amanton, tiel vi perfidis Min, ho domo de Izrael, diras la Eternulo.
21在光禿的高岡聽到人聲,就是以色列人哭泣懇求的聲音;因為他們改轉了自己的道路,忘記了耶和華他們的 神。
21Vocxo estas auxdata sur la altajxoj, plenda plorado de la filoj de Izrael, cxar ili malvirtigis sian vojon, forgesis la Eternulon, sian Dion.
22“背道的人哪,回轉吧!我必醫治你們背道的病。”“看哪!我們來到你這裡,因為你是耶和華我們的 神!
22Revenu, defalintaj infanoj; Mi resanigos vian defalon. Jen ni venis al Vi, cxar Vi estas la Eternulo, nia Dio.
23小山和大山上的喧嚷,真是徒然的,以色列的救恩誠然在於耶和華我們的 神。
23Vere, mensogo estis en la altajxoj, en la multo da montoj; nur en la Eternulo, nia Dio, estas la savo de Izrael.
24從我們幼年以來,我們列祖勞苦得來的,他們的牛羊,他們的兒女,都給那可恥的偶像吞掉了。
24La hontindajxo formangxis la penadon de niaj patroj de post nia juneco:iliajn sxafojn, iliajn bovojn, iliajn filojn, kaj iliajn filinojn.
25但願我們躺臥在羞恥中,讓慚愧遮蓋著我們!因為我們得罪了耶和華我們的 神,從我們幼年直到現在,我們和列祖都沒有聽從耶和華我們的 神的話。”
25Ni kusxu en nia abomenindajxo, kaj nia hontindajxo nin kovru; cxar kontraux la Eternulo, nia Dio, ni pekis, ni kaj niaj patroj, de nia juneco gxis la nuna tago, kaj ni ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, nia Dio.