聖經新譯本

Esperanto

Jeremiah

41

1以實瑪利刺殺基大利但在七月的時候,王裔以利沙瑪的孫子、尼探雅的兒子以實瑪利,也是王的一位大臣,帶了十個人和他一起到米斯巴去見亞希甘的兒子基大利;他們在米斯巴一起吃飯的時候,
1En la sepa monato Isxmael, filo de Netanja, filo de Elisxama, el la regxa idaro, unu el la eminentuloj de la regxo, kaj kun li dek viroj, venis al Gedalja, filo de Ahxikam, en Micpan, kaj ili kune tie mangxis en Micpa.
2尼探雅的兒子以實瑪利和與他一起的那十個人就起來,用刀襲擊沙番的孫子、亞希甘的兒子基大利,就是巴比倫王指派管理那地的,把他殺掉。
2Kaj levigxis Isxmael, filo de Netanja, kaj la dek viroj, kiuj estis kun li, kaj frapis Gedaljan, filon de Ahxikam, filo de SXafan, per glavo, kaj mortigis lin, kiun la regxo de Babel starigis kiel reganton super la lando.
3以實瑪利也擊殺了所有在米斯巴和基大利一起的猶大人,以及在那裡所遇見的迦勒底軍兵。
3Kaj cxiujn Judojn, kiuj estis kun li, Gedalja, en Micpa, kaj la HXaldeojn, kiuj tie trovigxis, la militistojn, Isxmael mortigis.
4他殺了基大利以後,沒有人知道;第二天,
4En la dua tago post la mortigo de Gedalja, kiam neniu ankoraux sciis pri tio,
5有八十個人從示劍、示羅和撒瑪利亞前來,鬍鬚剃去,衣服撕裂,身體割破,手裡拿著素祭和乳香,要帶到耶和華的殿裡去。
5venis viroj el SXehxem, el SXilo, kaj el Samario, okdek homoj, kun razitaj barboj kaj dissxiritaj vestoj, kun trancxoj sur la korpo, kaj en iliaj manoj estis donacoj kaj olibano, por alporti ilin en la domon de la Eternulo.
6尼探雅的兒子以實瑪利從米斯巴出來迎接他們,邊走邊哭,遇見了他們,就對他們說:“請你們來見亞希甘的兒子基大利!”
6Kaj Isxmael, filo de Netanja, eliris al ili renkonte el Micpa, irante kaj plorante; kaj kiam li atingis ilin, li diris al ili:Iru al Gedalja, filo de Ahxikam.
7他們到了城中,尼探雅的兒子以實瑪利和與他一起的人,就把他們殺了,扔在坑裡。
7Sed kiam ili venis en la mezon de la urbo, Isxmael, filo de Netanja, kune kun la homoj, kiuj estis kun li, bucxis ilin kaj jxetis en kavon.
8只是他們中間有十個人卻對以實瑪利說:“請不要殺死我們!因為我們有許多小麥、大麥、油和蜜,埋藏在田間。”他就住了手,沒有把這十個人在他們的兄弟中一同殺死。
8Tamen trovigxis inter ili dek homoj, kiuj diris al Isxmael:Ne mortigu nin, cxar ni havas sur la kampo abundajn provizojn da tritiko, hordeo, oleo, kaj mielo. Kaj li haltis, kaj ne mortigis ilin kune kun iliaj fratoj.
9以實瑪利把他們所擊殺的人的屍體全部扔在坑裡(他殺這些人是因為基大利的緣故);這坑是從前亞撒王為了防禦以色列王巴沙而挖掘的。尼探雅的兒子以實瑪利用那些被殺的人的屍體填滿了那坑。
9La kavo, en kiun Isxmael jxetis cxiujn kadavrojn de la homoj, kiujn li mortigis samtempe kiel Gedaljan, estis tiu, kiun faris la regxo Asa kontraux Baasxa, regxo de Izrael; gxin Isxmael, filo de Netanja, plenigis per mortigitoj.
10以實瑪利還擄去所有留在米斯巴的餘民,包括王的眾公主和所有留在米斯巴的人民;這些人都是護衛長尼布撒拉旦交給亞希甘的兒子基大利管理的。尼探雅的兒子以實瑪利把他們擄走,往亞捫那裡去。
10Kaj Isxmael kaptis la tutan restajxon de la popolo, kiu estis en Micpa, la regxidinojn, kaj la tutan popolon, kiu restis en Micpa, kaj super kiu Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, estrigis Gedaljan, filon de Ahxikam; ilin kaptis Isxmael, filo de Netanja, kaj li pretigxis, por transiri al la Amonidoj.
11約哈難救回被擄的人加利亞的兒子約哈難和與他一起的眾將領,聽見了尼探雅的兒子以實瑪利所行的一切惡事,
11Sed Johxanan, filo de Kareahx, kaj cxiuj militestroj, kiuj estis kun li, auxdis pri la tuta malbono, kiun faris Isxmael, filo de Netanja;
12就率領所有的人,去攻打尼探雅的兒子以實瑪利,在基遍的大水池邊追上他。
12kaj ili prenis cxiujn virojn, kaj iris, por batali kontraux Isxmael, filo de Netanja; kaj ili trovis lin cxe la granda akvo, kiu estas en Gibeon.
13在以實瑪利那裡的眾民,看見了加利亞的兒子約哈難和與他一起的眾將領,就都歡喜。
13Kiam la tuta popolo, kiu estis cxe Isxmael, ekvidis Johxananon, filon de Kareahx, kaj cxiujn militestrojn, kiuj estis kun li, gxi ekgxojis.
14於是以實瑪利從米斯巴擄去的眾民都轉身,歸到加利亞的兒子約哈難那裡。
14Kaj la tuta popolo, kiun Isxmael forkondukis el Micpa, deturnis sin, kaj iris al Johxanan, filo de Kareahx.
15尼探雅的兒子以實瑪利帶著八個人逃脫了約哈難的手,到亞捫那裡去。
15Sed Isxmael, filo de Netanja, forkuris de Johxanan kun ok homoj kaj iris al la Amonidoj.
16加利亞的兒子約哈難和與他一起的眾將領,就奪回了全部餘民,包括軍兵、婦女、孩童和宮中的臣宰,就是尼探雅的兒子以實瑪利在刺殺亞希甘的兒子基大利以後,從米斯巴擄走的。約哈難把這些人都從基遍帶回來。
16Johxanan, filo de Kareahx, kaj cxiuj militestroj, kiuj estis kun li, prenis la tutan restajxon de la popolo, kiun li revenigis de Isxmael, filo de Netanja, el Micpa, post kiam cxi tiu mortigis Gedaljan, filon de Ahxikam:virojn, militistojn, virinojn, infanojn, kaj euxnukojn, kiujn li revenigis el Gibeon.
17他們去到伯利恆附近的基羅特金罕,停留在那裡,想要往埃及去,
17Kaj ili iris kaj haltis cxe la gastejo Kimham, apud Bet-Lehxem, por direkti sin al Egiptujo,
18躲避迦勒底人。他們懼怕迦勒底人,因為尼探雅的兒子以實瑪利殺了巴比倫王指派管理那地的亞希甘的兒子基大利。
18for de la HXaldeoj; cxar ili timis ilin pro tio, ke Isxmael, filo de Netanja, mortigis Gedaljan, filon de Ahxikam, kiun la regxo de Babel estrigis super la lando.