1耶和華勉勵約書亞耶和華的僕人摩西死了以後,耶和華吩咐摩西的侍從,嫩的兒子約書亞,說:
1Post la morto de Moseo, servanto de la Eternulo, la Eternulo diris al Josuo, filo de Nun, helpanto de Moseo, jene:
2“我的僕人摩西死了;現在你要起來,和全體人民過這約旦河,到我現在要賜給他們以色列人的地去。
2Mia servanto Moseo mortis; kaj nun levigxu, transiru cxi tiun Jordanon, vi kaj cxi tiu tuta popolo, en la landon, kiun Mi donas al ili, al la Izraelidoj.
3你們腳掌踏過的每一處地方,我都照著我應許摩西的賜給你們了。
3CXiun lokon, sur kiun pasxos la plando de via piedo, Mi donas al vi, kiel Mi diris al Moseo.
4從曠野和這黎巴嫩,直到大河,就是幼發拉底河,赫人的全地,以至大海日落的地方,就是你們的疆界。
4De la dezerto kaj de cxi tiu Lebanon gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato, la tuta lando de la HXetidoj, gxis la Granda Maro okcidente, estu viaj limoj.
5你一生的日子必沒有一人能在你面前立得住;我怎樣與摩西同在,也必照樣與你同在;我決不離開你,也不離棄你。
5Neniu rezistos al vi dum via tuta vivo; kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi; Mi ne foriros de vi kaj Mi ne forlasos vin.
6你要堅強勇敢,因為你必使這人民得著我曾經向他們列祖起誓,要賜給他們的那地作產業。
6Estu forta kaj kuragxa; cxar vi ekposedigos al cxi tiu popolo la landon, pri kiu Mi jxuris al iliaj patroj, ke Mi donos gxin al ili.
7你只要堅強,十分勇敢,謹守遵行我僕人摩西吩咐你的一切律法,不可偏離左右,好使你無論到哪裡去,都可以亨通。
7Nur estu forta kaj tre kuragxa, penante agi laux la tuta instruo, kiun donis al vi Mia servanto Moseo; ne deklinigxu de gxi dekstren nek maldekstren, por ke vi sukcesu cxie, kien vi iros.
8這律法書不可離開你的口,要晝夜默誦,好使你謹守遵行書中所記的一切;這樣,你的道路就必順利,你必一路亨通。
8CXi tiu libro de la instruo ne forigxu de via busxo, sed meditu pri gxi tage kaj nokte, por ke vi zorge plenumu cxion, kio estas skribita en gxi; cxar tiam vi havos felicxon sur viaj vojoj, kaj tiam vi havos sukceson.
9我不是吩咐過你要堅強勇敢嗎?所以,你不要懼怕,也不要驚慌;因為你無論到哪裡去,耶和華你的 神必與你同在。”
9Jen Mi ordonis al vi:estu forta kaj kuragxa; ne havu teruron kaj ne timu; cxar kun vi estas la Eternulo, via Dio, cxie, kien vi iros.
10約書亞首次向民眾下令於是約書亞吩咐人民的官長說:
10Kaj Josuo ordonis al la oficistoj de la popolo, dirante:
11“你們要走遍營中,吩咐人民說:‘你們要預備糧食,因為三天之內,你們要過這約旦河,進去得耶和華你們的 神要賜給你們作產業的地。’”
11Iru tra la tendaro, kaj ordonu al la popolo, dirante:Pretigu por vi mangxajxon, cxar post tri tagoj vi transiros cxi tiun Jordanon, por iri ekposedi la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon.
12約書亞又對流本人、迦得人和瑪拿西半個支派的人說:
12Kaj al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al la duontribo de Manase, Josuo diris jene:
13“你們要記住耶和華的僕人摩西吩咐你們的話:‘耶和華你們的 神賜你們安息,他必把這地賜給你們。’
13Memoru la aferon, kiun ordonis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, dirante:La Eternulo, via Dio, ripozigis vin, kaj donis al vi cxi tiun teron;
14你們的妻子、孩子和牲畜,都可以留在約旦河東邊、摩西賜給你們的地上;但你們所有英勇的戰士,都要拿起武器,在你們的兄弟前面過河去,幫助他們;
14viaj edzinoj, viaj infanoj, kaj viaj brutoj restos sur la tero, kiun donis al vi Moseo transe de Jordan; kaj vi iru armitaj antaux viaj fratoj, cxiuj, kiuj tauxgas por la milito, kaj helpu ilin,
15等到耶和華使你們的兄弟可以和你們一樣安居,同樣得著耶和華你們的 神要賜給他們作產業的地,你們才可以回到你們所得的地,以它作你們的產業,就是耶和華的僕人摩西在約旦河東邊日出之地賜給你們的地方。”
15gxis la Eternulo ripozigos viajn fratojn, kiel vin, kaj ili ankaux ekposedos la teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al ili; tiam vi reiros sur la teron de via posedado, kaj vi posedos gxin, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan, sur la flanko de sunlevigxo.
16他們回答約書亞,說:“你吩咐我們的一切,我們都必遵行;無論你差派我們到哪裡去,我們都一定去。
16Kaj ili respondis al Josuo, dirante:CXion, kion vi ordonis, ni faros, kaj cxien, kien vi sendos nin, ni iros.
17我們從前怎樣凡事聽從摩西,現在也必照樣聽從你;唯願耶和華你的 神與你同在,像與摩西同在一樣。
17Tute tiel, kiel ni obeis Moseon, ni obeos vin; nur la Eternulo, via Dio, estu kun vi, kiel Li estis kun Moseo.
18無論誰違背你的話,不聽從你吩咐他的一切命令,那人必要處死。你只管堅強勇敢。”
18CXiu, kiu malobeos vian diron kaj ne auxskultos viajn vortojn en cxio, kion vi ordonis al li, estos mortigita. Nur estu forta kaj kuragxa.