1瑪拿西半支派的分地瑪拿西是約瑟的長子,他的支派抽籤所得的地業記在下面;至於瑪拿西的長子,基列的父親瑪吉,因為是個戰士,所以得到基列和巴珊。
1Kaj la loto donis al la tribo de Manase, cxar li estas la unuenaskito de Jozef; al Mahxir, unuenaskito de Manase kaj patro de Gilead, cxar li estis homo militema, estis donitaj Gilead kaj Basxan.
2瑪拿西其餘的子孫按著家族抽籤分地,包括亞比以謝的子孫、希勒的子孫、亞斯列的子孫、示劍的子孫、希弗的子孫、示米大的子孫;這些都是約瑟的兒子瑪拿西子孫中男丁的各家族。
2Estis donite ankaux al la ceteraj filoj de Manase laux iliaj familioj:al la filoj de Abiezer kaj al la filoj de HXelek kaj al la filoj de Asriel kaj al la filoj de SXehxem kaj al la filoj de HXefer kaj al la filoj de SXemida. Tio estas la naskitoj de Manase, filo de Jozef, la virseksuloj, laux iliaj familioj.
3瑪拿西的玄孫、瑪吉的曾孫、基列的孫子、希弗的兒子西羅非哈沒有兒子,只有女兒;他女兒們的名字是瑪拉、挪阿、曷拉、密迦、得撒。
3Sed Celofhxad, filo de HXefer, filo de Gilead, filo de Mahxir, filo de Manase, ne havis filojn, sed nur filinojn; jen estas la nomoj de liaj filinoj:Mahxla, kaj Noa, HXogla, Milka, kaj Tirca.
4她們來到以利亞撒祭司和嫩的兒子約書亞,以及眾首領的面前,說:“耶和華曾經吩咐摩西,在我們的兄弟中把產業分給我們。”於是約書亞照著耶和華所吩咐的,在她們的叔伯中間,把產業分給她們。
4Kaj ili aliris al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la estroj, dirante:La Eternulo ordonis al Moseo doni al ni posedajxon meze de niaj fratoj. Kaj li donis al ili, konforme al la diro de la Eternulo, posedajxon inter la fratoj de ilia patro.
5這樣,除了約旦河東的基列和巴珊地之外,還有十份地業歸屬瑪拿西。
5Kaj Manase ricevis dek parcelojn, krom la lando Gileada kaj Basxana, kiu estas transe de Jordan;
6因為瑪拿西的孫女,在瑪拿西的孩子中,也得了產業;基列地是屬於瑪拿西其餘的子孫的。
6cxar la filinoj de Manase ricevis posedajxon inter liaj filoj, kaj la lando Gileada estis por la ceteraj filoj de Manase.
7瑪拿西的疆界,是從亞設起,到示劍東面的密米他;又向南走,到隱.他普亞的居民那裡。
7Kaj la limo de Manase estis de Asxer gxis Mihxmetat, kiu estas kontraux SXehxem; kaj la limo iras dekstren, al la logxantoj de En-Tapuahx.
8(他普亞地是屬於瑪拿西的,但是在瑪拿西疆界上的他普亞城,卻是屬於以法蓮的子孫的。)
8Manase ricevis la landon Tapuahx; sed la urbon Tapuahx cxe la limo de Manase ricevis la Efraimidoj.
9瑪拿西的疆界又下到加拿河,在加拿河的南邊,瑪拿西的眾城鎮中,有這些城鎮是屬於以法蓮的。瑪拿西的疆界,從河的北面起,直通到海。
9Kaj la limo malsupreniras al la torento Kana, sude de la torento. Tiuj urboj apartenas al Efraim meze de la urboj de Manase. Kaj la limo de Manase estas norde de la torento, kaj finigxas cxe la maro.
10南面是屬於以法蓮的,北面是屬於瑪拿西的;瑪拿西在西邊的疆界就是海,北面與亞設相接,東面和以薩迦相連;
10La suda parto apartenis al Efraim, kaj la norda parto apartenis al Manase, kaj la maro estis lia limo. Kaj kun Asxer ili kuntusxigxis norde, kaj kun Isahxar oriente.
11在以薩迦和亞設的境內,伯.善和屬於伯.善的市鎮,以伯蓮和屬於以伯蓮的市鎮,多珥的居民和屬於多珥的市鎮,都屬於瑪拿西;還有三處山區,就是:隱.多珥的居民和屬於隱.多珥的市鎮,他衲的居民和屬於他衲的市鎮,米吉多的居民和屬於米吉多的市鎮。
11CXe Isahxar kaj Asxer apartenis al Manase Bet-SXean kaj gxiaj urbetoj, kaj Jibleam kaj gxiaj urbetoj, kaj la logxantoj de Dor kaj de gxiaj urbetoj, kaj la logxantoj de En-Dor kaj de gxiaj urbetoj, kaj la logxantoj de Taanahx kaj de gxiaj urbetoj, kaj la logxantoj de Megido kaj de gxiaj urbetoj, kaj la triobla altajxo.
12可是瑪拿西的子孫卻不能把這些城的居民趕走,迦南人決意住在那地。
12La filoj de Manase ne povis preni tiujn urbojn; kaj la Kanaanidoj plue restis en tiu lando.
13以色列人強盛以後,就迫使迦南人作苦工,卻沒有把他們完全趕出去。
13Sed kiam la Izraelidoj plifortigxis, ili faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne forpelis ilin.
14約瑟的子孫獲地兩份約瑟的子孫對約書亞說:“耶和華這樣賜福我們,我們族大人多,你為甚麼只給我們抽一份籤,分一份地作產業呢?”
14Kaj la filoj de Jozef ekparolis al Josuo, dirante:Kial vi donis al mi kiel posedajxon nur unu lotajxon kaj unu parcelon, dum mi estas ja multnombra, cxar la Eternulo min benis?
15約書亞對他們說:“如果你們族大人多,又嫌以法蓮山地過於窄小,就可以上森林區去,在比利洗人和利乏音人之地那裡自己砍伐樹木。”
15Kaj Josuo diris al ili:Se vi estas multnombra, iru supren en la arbaron, kaj elhaku al vi tie lokon en la lando de la Perizidoj kaj de la Rafaidoj; cxar la monto de Efraim estas malvasta por vi.
16約瑟的子孫回答:“那山地容不下我們,並且住在谷地的所有迦南人,就是住在伯.善和屬於伯.善的市鎮的人,以及住在耶列斯谷的人,都有鐵車。”
16Kaj la filoj de Jozef diris:Ne suficxos por ni la monto; kaj ferajn cxarojn havas cxiuj Kanaanidoj, kiuj logxas en la valo, tiuj, kiuj logxas en Bet-SXean kaj en gxiaj urbetoj, kaj ankaux tiuj, kiuj logxas en la valo Jizreel.
17約書亞對約瑟家,就是對以法蓮人和瑪拿西人說:“你們族大人多,勢力強大,不可以只抽一份地業;
17Kaj Josuo diris al la domo de Jozef, al Efraim kaj Manase, jene:Vi estas multnombra kaj havas grandan forton, tial vi ne havos unu lotajxon,
18山地也要歸給你們,那裡雖然是森林,你們可以砍伐,開闢的土地都歸給你們;迦南人雖然擁有鐵車,勢力強大,你們也能把他們趕出去。”
18sed vi havos monton, sur kiu estas arbaro; elhaku gxin, kaj gxi estos via gxis sia fino; cxar vi forpelos la Kanaanidojn, malgraux ke ili havas ferajn cxarojn, kaj malgraux ke ili estas fortaj.