聖經新譯本

Esperanto

Joshua

22

1兩個半支派返回河東那時,約書亞把流本人、迦得人和瑪拿西半個支派的人召了來,
1Tiam Josuo alvokis la Rubenidojn kaj la Gadidojn kaj la duontribon de Manase;
2對他們說:“耶和華的僕人摩西吩咐你們的一切,你們都遵守了;我吩咐你們的一切,你們也都聽從了。
2kaj li diris al ili:Vi plenumis cxion, kion ordonis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, kaj vi obeis mian vocxon en cxio, kion mi ordonis al vi.
3這許多日子以來,你們一直沒有撇棄你們的兄弟,直到今日;耶和華你們的 神吩咐你們的命令,你們也遵守了。
3Vi ne forlasis viajn fratojn dum longa tempo gxis nun, kaj vi plenumis la deciditajxon laux la ordono de la Eternulo, via Dio.
4現在耶和華你們的 神,照著他應許的,已經使你們兄弟得享平安;現在你們可以返回自己家裡,回到耶和華的僕人摩西在約旦河東賜給你們作產業的地方去。
4Nun la Eternulo, via Dio, donis ripozon al viaj fratoj, kiel Li diris al ili; turnu do vin nun, kaj iru al viaj tendoj sur la teron de via posedajxo, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan.
5只是你們要謹慎遵守耶和華的僕人摩西吩咐你們的誡命和律法,愛耶和華你們的 神,遵行他的一切道路,謹守他的誡命,緊緊倚靠他,一心一意事奉他。”
5Sed forte penu plenumi la ordonojn kaj la instruon, kiujn donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, por ami la Eternulon, vian Dion, kaj iri laux cxiuj Liaj vojoj kaj observi Liajn ordonojn kaj alfortikigxi al Li kaj servi al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo.
6於是約書亞給他們祝福,打發他們回去,他們就回自己的家裡去了。
6Kaj Josuo benis ilin kaj forliberigis ilin; kaj ili iris al siaj tendoj.
7摩西在巴珊已經把產業分給了瑪拿西半個支派;至於另外半個支派,約書亞在約旦河西他們的兄弟中間,也把產業分給了他們。約書亞打發他們回家去的時候,給他們祝福,
7Kaj al unu duono de la tribo de Manase Moseo donis posedajxon en Basxan, kaj al la dua duono Josuo donis posedajxon kun iliaj fratoj transe de Jordan, okcidente. Kaj kiam Josuo forliberigis ilin al iliaj tendoj, li benis ilin.
8對他們說:“你們帶著許多財物,許多牲畜和金、銀、銅、鐵,以及許多衣服,回自己的家去吧;也要把你們從仇敵奪得的戰利品與你們的兄弟同分。”
8Kaj li diris al ili jene:Kun granda ricxajxo vi reiras nun al viaj tendoj, kaj kun tre granda brutaro, kun argxento kaj kun oro kaj kun kupro kaj kun fero, kaj kun tre multe da vestoj; dividu la militakiron, kiun vi ricevis de viaj malamikoj, kun viaj fratoj.
9於是流本人、迦得人和瑪拿西半個支派的人,從迦南地的示羅起程,離開以色列人,回到他們所得的產業基列地去,就是照著耶和華藉著摩西所吩咐,賜給他們的產業。
9Kaj turnigxis la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase, kaj foriris de la Izraelidoj el SXilo, kiu estas en la lando Kanaana, por iri en la landon Gilead, en la landon de ilia posedajxo, kiun ili ekposedis laux la ordono de la Eternulo per Moseo.
10兩個半支派在河畔築壇流本人、迦得人和瑪拿西半個支派的人,來到迦南地靠近約旦河的地區,就在約旦河邊那裡築了一座祭壇,那壇十分壯觀。
10Kaj ili venis en la distriktojn cxe Jordan, kiuj estas en la lando Kanaana; kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase konstruis tie altaron cxe Jordan, altaron grandan kaj bonaspektan.
11以色列人聽見了這事,就說:“看哪,流本人、迦得人和瑪拿西半個支派的人,在迦南地邊境,靠近約旦河的地區,以色列人境內,築了一座壇。”
11Kaj auxdis la Izraelidoj:Jen la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase konstruis altaron apud la lando Kanaana, en la distriktoj de Jordan, sur la flanko de la Izraelidoj.
12以色列人聽見了這事,以色列全體會眾就聚集在示羅,要上去討伐他們。
12Kaj kiam la Izraelidoj tion auxdis, tiam la tuta komunumo de la Izraelidoj kolektigxis en SXilo, por iri kontraux ilin milite.
13其他支派產生疑惑以色列人派以利亞撒祭司的兒子非尼哈,到基列地去見流本人、迦得人和瑪拿西半個支派的人;
13Kaj la Izraelidoj sendis al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase en la landon Gilead Pinehxason, filon de la pastro Eleazar,
14又派十個首領與非尼哈同去,每一個都代表以色列的支派家族;他們是全體以色列各家族的領袖。
14kaj kun li dek cxefojn, po unu cxefo el tribo, el cxiuj triboj de Izrael; kaj cxiu el ili estis estro de patrodomo inter la miloj de Izrael.
15他們去到基列地,流本人、迦得人和瑪拿西半個支派的人那裡,對他們說:
15Kaj ili venis al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase en la landon Gilead, kaj ekparolis al ili, dirante:
16“耶和華的全體會眾這樣說:‘你們作的是甚麼事?竟對以色列的 神不忠,今日轉離不跟從耶和華,為自己築了一座壇,背叛了耶和華。
16Tiel diras la tuta komunumo de la Eternulo:Kio estas cxi tiu krimo, kiun vi faris kontraux la Dio de Izrael, forturnigxinte hodiaux de la Eternulo, konstruinte al vi altaron kaj ribelante hodiaux kontraux la Eternulo?
17從前拜毗珥的罪孽,我們還以為是小事嗎?雖然有災疫臨到耶和華的會眾,直到今日我們還沒有洗淨這罪呢。
17CXu ne suficxas al ni la krimo pri Peor, de kiu ni ne purigxis gxis la nuna tago kaj pro kiu trafis frapo la komunumon de Izrael?
18你們今日竟轉離不跟從耶和華嗎?今日你們既然背叛耶和華,明日他必向以色列全體會眾發怒了。
18Kaj vi forturnigxas nun de la Eternulo! estos tiel:hodiaux vi ribelas kontraux la Eternulo, kaj morgaux Li koleros kontraux la tuta komunumo de Izrael.
19如果你們認為所得的地業不潔淨,你們可以過到耶和華的地業,就是耶和華的帳幕居住的地方,在我們中間得地業;只是不可背叛耶和華,也不可背叛我們,在耶和華我們的 神的壇以外,為自己築另一座壇。
19Se la lando de via posedajxo sxajnas al vi malpura, tiam transiru en la landon de la posedajxo de la Eternulo, en kiu staras la logxejo de la Eternulo, kaj prenu posedajxon inter ni; sed kontraux la Eternulo ne ribelu, kaj kontraux ni ne ribelu, konstruante al vi altaron krom la altaro de la Eternulo, nia Dio.
20從前謝拉的曾孫亞干,不是在當毀滅的物上犯了不忠的罪,以致 神的忿怒臨到以色列全體會眾嗎?因他的罪孽而死的,還不只他一人呢!’”
20Jen, Ahxan, filo de Zerahx, faris krimon koncerne la anatemitajxon, kaj la kolero estis kontraux la tuta komunumo de Izrael, kaj ne li sola mortis pro sia krimo.
21釋疑於是流本人、迦得人和瑪拿西半個支派的人回答以色列的統領說:
21Kaj respondis la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase, kaj diris al la milestroj de Izrael:
22“大能者 神耶和華!大能者 神耶和華,他是知道的,願以色列也知道;如果我們存心背叛,或是對耶和華不忠,今日就不要放過我們。
22Dio de la dioj, la Eternulo, Dio de la dioj, la Eternulo, Li scias, kaj Izrael sciu; se ni agis pro ribelo aux por defali de la Eternulo, tiam Li ne helpu nin hodiaux.
23我們若是為自己築壇,轉離不跟從耶和華,或是把燔祭、素祭和平安祭獻在壇上,願耶和華親自追究我們。
23Se ni konstruis al ni la altaron por tio, ke ni defalu de la Eternulo, aux ke ni alportu sur gxi bruloferon kaj farunoferon, aux ke ni faru sur gxi pacoferojn, tiam la Eternulo nin punu.
24我們作這事,實在是有理由的,因為顧慮將來你們的子孫對我們的子孫說:‘你們與耶和華以色列的 神有甚麼關係呢?
24Ni faris tion pro zorgo pri tio, ke morgaux ne diru viaj filoj al niaj filoj:Kion komunan vi havas kun la Eternulo, Dio de Izrael?
25流本人和迦得人啊,耶和華定了約旦河作我們和你們中間的疆界;你們與耶和華無分了。’這樣,你們的子孫就使我們的子孫不再敬畏耶和華了。
25kiel limon inter ni kaj vi, Rubenidoj kaj Gadidoj, la Eternulo metis Jordanon; vi ne havas parton en la Eternulo. Kaj tiamaniere viaj filoj malhelpus niajn filojn respekti la Eternulon.
26“因此我們說:‘我們築一座壇吧,不是為了獻燔祭,也不是為了獻別的祭,
26Tial ni diris:Ni konstruu al ni altaron, ne por brulofero nek por aliaj oferoj,
27而是為了在你們和我們中間,也在我們的後代中間作證據,使我們也可以在耶和華面前用燔祭、別的祭和平安祭事奉耶和華,免得你們的子孫將來對我們的子孫說:你們與耶和華無分了。’
27sed nur por ke gxi estu atesto inter ni kaj vi kaj inter niaj estontaj generacioj, ke ni havas la rajton fari servon al la Eternulo antaux Li per niaj bruloferoj kaj per niaj bucxoferoj kaj per niaj pacoferoj, kaj por ke ne diru viaj filoj morgaux al niaj filoj:Vi ne havas parton en la Eternulo.
28因此我們說:‘將來有人對我們,或是對我們的後代這樣說,我們就可以回答:你們看我們列祖所築的壇,是耶和華的祭壇的模式,這並不是用來獻燔祭,也不是用來獻別的祭,而是在我們和你們中間作證據。’
28Kaj ni pensis:Se ili diros tion al ni kaj al niaj estontaj generacioj, tiam ni diros:Vidu la similajxon de la altaro de la Eternulo, kiun faris niaj patroj, ne por brulofero nek por bucxofero, sed nur kiel ateston inter ni kaj vi.
29我們決沒有背叛耶和華的意思,今日要轉離不跟從耶和華,在耶和華我們的 神的帳幕前的祭壇以外,另築一座壇,為了獻燔祭、素祭和別的祭。”
29Malproksima de ni estas la deziro ribeli kontraux la Eternulo kaj defali hodiaux de la Eternulo, konstrui altaron por brulofero, por farunofero kaj por bucxofero, krom la altaro de la Eternulo, nia Dio, kiu estas antaux Lia tabernaklo.
30彼此諒解非尼哈祭司和會眾的領袖,以及與祭司同來的以色列的統領,聽了流本人、迦得人和瑪拿西人說的話,都很滿意。
30Kaj la pastro Pinehxas, kaj la cxefoj de la komunumo, kaj la milestroj de Izrael, kiuj estis kun li, auxdis la vortojn, kiujn diris la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la Manaseidoj, kaj tio placxis al ili.
31以利亞撒祭司的兒子非尼哈對流本人、迦得人和瑪拿西人說:“今天我們知道耶和華是在我們中間的,因為你們並沒有對耶和華不忠;現在你們已經救了以色列人脫離耶和華的手。”
31Kaj la pastro Pinehxas, filo de Eleazar, diris al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la Manaseidoj:Nun ni scias, ke la Eternulo estas inter ni, cxar vi ne faris kontraux la Eternulo tiun krimon; vi savis la Izraelidojn kontraux la mano de la Eternulo.
32以利亞撒祭司的兒子非尼哈和眾領袖離開了流本人和迦得人,從基列地回到迦南地以色列人那裡,把這事向他們報告。
32Kaj la pastro Pinehxas, filo de Eleazar, kaj la cxefoj reiris de la Rubenidoj kaj la Gadidoj el la lando Gilead en la landon Kanaanan, al la Izraelidoj, kaj alportis al ili respondon.
33以色列人對這事都很滿意,就稱頌 神,不再說要上去討伐流本人和迦得人,毀滅他們所住的地方了。
33Kaj tio placxis al la Izraelidoj; kaj la Izraelidoj benis Dion, kaj ne havis plu la intencon iri kontraux ilin milite, por ruinigi la landon, en kiu logxis la Rubenidoj kaj la Gadidoj.
34流本人和迦得人給那壇起名叫證壇,因為他們說:“這壇在我們中間證明耶和華是 神。”
34Kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj donis nomon al la altaro:ke gxi estu atesto inter ni, ke la Eternulo estas la Dio.