1圍繞耶利哥城耶利哥的城門因以色列人的緣故,就緊緊地關閉,沒有人出入。
1(Kaj Jerihxo estis fermita kaj sxlosita kontraux la Izraelidoj; neniu eliris, kaj neniu eniris.)
2耶和華對約書亞說:“看,我已經把耶利哥和耶利哥的王,以及英勇的戰士,都交在你的手中了。
2Kaj la Eternulo diris al Josuo:Vidu, Mi transdonis en vian manon Jerihxon kaj gxian regxon kaj gxiajn fortajn militistojn.
3你們所有能作戰的男丁要圍繞這城,一天圍繞一次,六天都要這樣行;
3CXirkauxiru la urbon cxiuj militistoj, cxirkauxiru la urbon unu fojon; tiel faru dum ses tagoj.
4並派七個祭司拿著七個羊角,走在約櫃的前面;到第七天,你們要繞城七次,祭司也要吹角。
4Kaj sep pastroj portu sep trumpetojn jubileajn antaux la kesto; kaj en la sepa tago cxirkauxiru la urbon sep fojojn, kaj la pastroj sonigu per la trumpetoj.
5當羊角吹起長號,你們聽見角聲的時候,全體人民要大聲呼喊,那時城牆就必塌陷;你們各人要向前直衝。”
5Kaj kiam oni ektrumpetos per la jubilea korno kaj vi ekauxdos la sonadon de la trumpeto, tiam la tuta popolo ekkriu per lauxta vocxo; kaj la muro de la urbo falos malsupren, kaj la popolo eniru, cxiu rekte antauxen.
6於是嫩的兒子約書亞把祭司召了來,對他們說:“你們要抬起約櫃;並派七個祭司拿著七個羊角,走在耶和華約櫃的前面。”
6Kaj Josuo, filo de Nun, alvokis la pastrojn, kaj diris al ili:Portu la keston de interligo, kaj sep pastroj portu sep jubileajn trumpetojn antaux la kesto de la Eternulo.
7他又對人民說:“你們前去繞城吧,拿武器的人要走在耶和華約櫃的前面。”
7Kaj li diris al la popolo:Iru, kaj cxirkauxiru la urbon, kaj la armitoj preteriru antaux la kesto de la Eternulo.
8約書亞吩咐人民以後,七個祭司拿著七個羊角,走在耶和華的前面,並且吹角,耶和華的約櫃在他們後面跟著走。
8Kaj post kiam Josuo tion diris al la popolo, sep pastroj, portantaj sep jubileajn trumpetojn antaux la Eternulo, ekiris kaj ektrumpetis per la trumpetoj; kaj la kesto de interligo de la Eternulo iris post ili.
9拿武器的人走在吹角的祭司前面,在約櫃後面也有防衛的隊伍跟著走,祭司一面走,一面吹角。
9Kaj la armitoj iris antaux la pastroj, kiuj trumpetis per la trumpetoj, kaj la resto de la popolo iris post la kesto; oni iris kaj trumpetis per trumpetoj.
10約書亞吩咐人民說:“你們不可呼喊,不可讓人聽見你們的聲音,連一句話也不可出口,等到我吩咐你們‘呼喊’的那天,你們才可以呼喊。”
10Kaj al la popolo Josuo ordonis, dirante:Ne kriu, kaj ne auxdigu vian vocxon, kaj neniu vorto eliru el via busxo, gxis la tago, kiam mi diros al vi, ke vi kriu; tiam vi krios.
11這樣,耶和華的約櫃繞城而行,圍繞了一次,眾人就回到營中,在營裡住宿。
11Kaj la kesto de la Eternulo ekiris cxirkaux la urbo, cxirkauxiris gxin unu fojon; kaj ili venis en la tendaron kaj tranoktis en la tendaro.
12約書亞清早起來,祭司又抬起耶和華的約櫃。
12Kaj Josuo levigxis frue matene, kaj la pastroj ekportis la keston de la Eternulo.
13拿著七個羊角的七位祭司,走在耶和華的約櫃前面;一面走,一面吹角;拿武器的人走在他們前面,在耶和華的約櫃後面也有防衛的隊伍跟著走;祭司一面走,一面吹角。
13Kaj la sep pastroj, kiuj portis sep jubileajn trumpetojn antaux la kesto de la Eternulo, iris kaj sencxese trumpetis per la trumpetoj; kaj la armitoj iris antaux ili, kaj la resto de la popolo iris post la kesto de la Eternulo, kaj oni sencxese trumpetis per trumpetoj.
14第二日,眾人又繞城一次,然後回到營裡去;六日他們都是這樣行。
14Kaj ili cxirkauxiris la urbon en la dua tago unu fojon, kaj revenis en la tendaron. Tiel oni faris dum ses tagoj.
15城牆塌陷到了第七日,清早黎明的時候,他們起來,以同樣的方式繞城七次;只有這一日,他們繞城七次。
15En la sepa tago ili levigxis frue, kiam montrigxis la matena cxielrugxo, kaj ili cxirkauxiris la urbon en la sama maniero sep fojojn; en tiu sola tago ili cxirkauxiris la urbon sep fojojn.
16到了第七次,祭司吹角的時候,約書亞就對人民說:“你們呼喊吧,因為耶和華已經把這城賜給你們了。
16Kaj cxe la sepa fojo, kiam la pastroj trumpetis per la trumpetoj, Josuo diris al la popolo:Ekkriu, cxar la Eternulo transdonis al vi la urbon.
17這城要完全毀滅,城和城中的一切都歸耶和華;只有妓女喇合,和所有與她在家中的都可以存活,因為她收藏了我們派去的使者。
17Kaj la urbo estu sub anatemo de la Eternulo, gxi kaj cxio, kio estas en gxi; nur la malcxastistino Rahxab restu viva, sxi kaj cxiu, kiu estas kun sxi en la domo; cxar sxi kasxis la senditojn, kiujn ni sendis.
18不過你們要謹慎,不可取那當毀滅的物,恐怕你們貪心,取了那當毀滅的物,就使以色列營成為當毀滅的,使以色列營遭遇災禍。
18Sed vi gardu vin kontraux la anatemitajxo, por ke vi ne anatemigxu, se vi prenos ion el la anatemitajxo, kaj por ke vi ne faligu anatemon sur la tendaron de Izrael kaj ne malfelicxigu gxin.
19可是,所有的金銀和銅鐵的器皿,都要歸耶和華為聖,存入耶和華的庫房中。”
19Kaj la tuta argxento kaj oro, kaj cxiuj vazoj kupraj kaj feraj, estu sanktigitaj al la Eternulo; en la trezorejon de la Eternulo ili venos.
20於是人民呼喊,祭司也吹角。人民聽見角聲的時候,就大聲呼喊,城牆就塌陷了;於是,人民衝入城中,人人向前,把城攻取。
20Kaj la popolo ekkriis, kaj oni ektrumpetis per trumpetoj. Kaj kiam la popolo ekauxdis la sonadon de la trumpeto, la popolo ekkriis per lauxta vocxo; kaj la muro falis malsupren, kaj la popolo eniris en la urbon, cxiu rekte antauxen, kaj ili prenis la urbon.
21他們把城中的一切,無論男女老幼、牛羊和驢,都用刀殺盡。
21Kaj ili ekstermis per glavo cxion, kio estis en la urbo, la virojn kaj virinojn, junulojn kaj maljunulojn, bovojn kaj sxafojn kaj azenojn.
22喇合全家蒙救約書亞對窺探那地的兩個人說:“你們進那妓女的家裡去,照著你們向她所起的誓,把那女人和她所有的一切,都從家裡帶出來。”
22Kaj al la du viroj, kiuj esplorrigardis la landon, Josuo diris:Iru en la domon de la malcxastistino, kaj elkonduku el tie la virinon, kaj cxiujn, kiuj estas cxe sxi, kiel vi jxuris al sxi.
23那兩個年輕密探就進去,把喇合和她的父母、兄弟、她所有的一切,以及她所有的親屬,都領出來,安置在以色列的營外。
23Kaj la junuloj esplorrigardintoj iris, kaj elkondukis Rahxabon kaj sxian patron kaj sxian patrinon kaj sxiajn fratojn, kaj cxiujn, kiuj estis cxe sxi, kaj sxian tutan familion ili elkondukis, kaj starigis ilin ekster la tendaron de Izrael.
24眾人把城和城中的一切都用火燒了;只有金銀和銅鐵的器皿都放入耶和華聖所的庫房裡。
24Kaj la urbon oni forbruligis per fajro, kaj cxion, kio estis en gxi; nur la argxenton kaj oron kaj la kuprajn kaj ferajn vazojn oni donis en la trezorejon de la domo de la Eternulo.
25約書亞卻放過妓女喇合和她的父家,以及她所有的一切;她住在以色列中,直到今日,因為她收藏了約書亞派去窺探耶利哥的使者。
25Kaj la malcxastistinon Rahxab, kaj la domon de sxia patro, kaj cxiujn, kiuj estis kun sxi, Josuo lasis vivaj, kaj sxi restis inter Izrael gxis nun; cxar sxi kasxis la senditojn, kiujn Josuo sendis por esplorrigardi Jerihxon.
26凡重建耶利哥城的必受咒詛那時,約書亞要人民起誓,說:“起來重建這耶利哥城的,那人在耶和華面前是可咒可詛的;他立地基的時候必喪長子;他安城門的時候必失幼子。”
26Kaj en tiu tempo Josuo faris jxuron, dirante:Malbenita antaux la Eternulo estu tiu viro, kiu restarigos kaj konstruos cxi tiun urbon Jerihxo. Sur sia unuenaskito li gxin fondos, kaj sur sia plej juna filo li starigos gxiajn pordegojn.
27耶和華與約書亞同在;約書亞的名聲傳遍全地。
27Kaj la Eternulo estis kun Josuo, kaj li estis fama sur la tuta tero.