1猶大和西緬俘擄比色王約書亞死後,以色列人求問耶和華說:“誰要為我們首先去攻打迦南人,與他們作戰呢?”
1Post la morto de Josuo la Izraelidoj demandis la Eternulon, dirante:Kiu el ni plej antauxe devas iri kontraux la Kanaanidojn, por militi kontraux ili?
2耶和華回答:“猶大要先上去,看哪,我已經把那地交在他手中。”
2Kaj la Eternulo diris:Jehuda iros; jen Mi transdonas la landon en liajn manojn.
3猶大對自己的兄弟西緬說:“請你與我一同上我抽籤所得的地業去,我們好與迦南人交戰;以後我也與你一同到你抽籤所得的地業去。”於是西緬與他一同去了。
3Tiam Jehuda diris al sia frato Simeon:Iru kun mi en mian sorton, kaj ni militos kontraux la Kanaanidoj; kaj mi ankaux iros kun vi en vian sorton. Kaj Simeon iris kun li.
4猶大上去了;耶和華就把迦南人和比利洗人交在他們手中;他們在比色擊殺了一萬人。
4Kaj Jehuda iris, kaj la Eternulo transdonis en liajn manojn la Kanaanidojn kaj la Perizidojn; kaj ili batis el ili en Bezek dek mil homojn.
5他們在那裡遇見了比色王,就與他交戰,擊殺了迦南人和比利洗人。
5Kaj ili renkontis Adoni-Bezekon en Bezek kaj batalis kontraux li kaj venkobatis la Kanaanidojn kaj la Perizidojn.
6比色王逃跑;他們追趕他,把他捉住,砍去了他手腳的大拇指。
6Kaj Adoni-Bezek forkuris; sed ili postkuris lin kaj kaptis lin kaj dehakis la dikfingrojn de liaj manoj kaj piedoj.
7比色王說:“從前有七十個王,手腳的大拇指都被我砍去,在我的桌子底下拾取食物;現在 神照著我所行的,報應我了。”於是他們把他帶到耶路撒冷,後來他就死在那裡。
7Kaj Adoni-Bezek diris:Sepdek regxoj kun dehakitaj dikfingroj de la manoj kaj piedoj kolektadis panrestajxojn sub mia tablo; kiel mi agis, tiel Dio repagis al mi. Kaj oni venigis lin en Jerusalemon, kaj li mortis tie.
8猶大支派的勝利猶大人攻打耶路撒冷,把城佔領,用刀擊殺了城中的居民,又放火燒城。
8Kaj la Jehudaidoj militis kontraux Jerusalem kaj prenis gxin kaj venkobatis gxin per glavo, kaj la urbon ili forbruligis.
9後來,猶大人下去,與住在山地、南地和高原的迦南人交戰。
9Poste la Jehudaidoj iris, por militi kontraux la Kanaanidoj, kiuj logxis sur la monto kaj en la suda regiono kaj sur la malaltajxo.
10猶大人又去攻擊住在希伯崙的迦南人,殺了示篩、亞希幔和撻買;希伯崙從前名叫基列.亞巴。
10Kaj Jehuda iris al la Kanaanidoj, kiuj logxis en HXebron (la nomo de HXebron antauxe estis Kirjat-Arba), kaj venkobatis SXesxajon kaj Ahximanon kaj Talmajon.
11俄陀聶攻取底璧(書15:13~19)他們從那裡又去攻擊底璧的居民;底璧從前名叫基列.西弗。
11Kaj de tie li iris al la logxantoj de Debir (la nomo de Debir antauxe estis Kirjat-Sefer).
12迦勒說:“誰能攻打基列.西弗,把城攻取,我就把我的女兒押撒給他作妻子。”
12Kaj Kaleb diris:Kiu venkobatos Kirjat-Seferon kaj prenos gxin, al tiu mi donos mian filinon Ahxsa kiel edzinon.
13迦勒的弟弟基納斯的兒子俄陀聶攻取了那城,迦勒就把自己的女兒押撒給他作妻子。
13Kaj prenis gxin Otniel, filo de Kenaz, la pli juna frato de Kaleb; kaj li donis al li sian filinon Ahxsa kiel edzinon.
14押撒出嫁的時候,她勸俄陀聶向她父親求一塊田;押撒一下驢,迦勒就對她說:“你要甚麼?”
14Kaj kiam sxi venis, sxi instigis lin peti de sxia patro kampon. Kaj sxi malsuprenigxis de la azeno; kaj Kaleb diris al sxi:Kio estas al vi?
15她回答:“請你給我一份禮物;你既然把我安置在南地,求你也把水泉賜給我。”迦勒就把上泉和下泉都給了她。
15Kaj sxi diris al li:Donu al mi benon; cxar vi donis al mi teron sudflankan, tial donu al mi ankaux akvofontojn. Kaj Kaleb donis al sxi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn.
16猶大和便雅憫支派的戰況摩西岳父的子孫基尼人,和猶大人一同離開棕樹城,上到亞拉得以南的猶大曠野去,住在那裡的人民中。
16Kaj la idoj de la Kenido, bofrato de Moseo, iris el la urbo de Palmoj kun la idoj de Jehuda en la dezerton de Jehuda, kiu estas sude de Arad; kaj ili venis kaj eklogxis kune kun la popolo.
17猶大與他的兄弟西緬同去,擊殺了住在洗法的迦南人,把那城完全毀滅。那城的名字就叫何珥瑪。
17Kaj Jehuda iris kun sia frato Simeon, kaj ili venkobatis la Kanaanidojn, kiuj logxis en Cefat, kaj detruis gxin, kaj donis al la urbo la nomon HXorma.
18猶大又攻取了迦薩和迦薩的四境,亞實基倫和亞實基倫的四境,以革倫和以革倫的四境。
18Kaj Jehuda prenis la urbojn Gaza kun gxiaj limoj kaj Asxkelon kun gxiaj limoj kaj Ekron kun gxiaj limoj.
19耶和華與猶大同在,猶大就佔領了山地;但不能趕走平原的居民,因為他們有鐵車。
19Kaj la Eternulo estis kun Jehuda, kaj li ekposedis la monton. Sed li ne povis forpeli la logxantojn de la valo, cxar ili havis ferajn cxarojn.
20猶大照著摩西的吩咐,把希伯崙給了迦勒;迦勒就從那裡趕走亞衲子孫的三族。
20Kaj oni donis al Kaleb HXebronon, kiel diris Moseo; kaj li elpelis el tie la tri filojn de Anak.
21便雅憫人沒有趕走住在耶路撒冷的耶布斯人,所以耶布斯人與便雅憫人一同住在耶路撒冷,直到今日。
21Sed la Jebusidojn, kiuj logxis en Jerusalem, la Benjamenidoj ne elpelis; kaj la Jebusidoj logxis kun la Benjamenidoj en Jerusalem gxis la nuna tago.
22約瑟家的勝利約瑟家也上去攻打伯特利;耶和華與他們同在。
22Kaj iris ankaux la Jozefidoj al Bet-El; kaj la Eternulo estis kun ili.
23約瑟家派人去窺探伯特利。那城從前的名字叫路斯。
23Kaj la Jozefidoj esplorrigardis Bet-Elon (la nomo de la urbo antauxe estis Luz).
24窺探的人看見一個人從城裡出來,就對他說:“請你把進城的路指示我們,我們必恩待你。”
24Kaj la esplorrigardantoj vidis viron, irantan el la urbo, kaj ili diris al li:Montru al ni la eniron en la urbon, kaj ni faros al vi favorajxon.
25那人把進城的路指示了他們,他們就用刀擊殺了那城的居民,卻把那人和他的全家都放走。
25Kaj li montris al ili la eniron en la urbon, kaj ili venkobatis la urbon per glavo; sed tiun viron kaj lian tutan familion ili forliberigis.
26那人到赫人之地去了,築了一座城,給它起名叫路斯;直到今日那城還叫這名。
26Kaj la viro iris en la landon de la HXetidoj, kaj konstruis urbon, kaj donis al gxi la nomon Luz; tia estas gxia nomo gxis la nuna tago.
27以色列人沒有趕出的居民瑪拿西沒有趕走伯.善和屬於伯.善的鄉村的居民,他納和屬於他納的鄉村的居民,多珥和屬於多珥的鄉村的居民,以伯蓮和屬於以伯蓮的鄉村的居民,米吉多和屬於米吉多的鄉村的居民;迦南人決意住在那地。
27Kaj Manase ne ekposedis la urbojn Bet-SXean kun gxiaj urbetoj kaj Taanahx kun gxiaj urbetoj, kaj la logxantojn de Dor kaj de gxiaj urbetoj kaj la logxantojn de Jibleam kaj de gxiaj urbetoj kaj la logxantojn de Megido kaj de gxiaj urbetoj; kaj la Kanaanidoj plue logxis en tiu lando.
28到以色列強盛了,就迫使迦南人作苦工,但沒有把他們完全趕走。
28Kiam Izrael fortigxis, li faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne elpelis ilin.
29以法蓮也沒有把住在基色的迦南人趕走,於是迦南人還住在基色,在以法蓮中間。
29Kaj Efraim ne elpelis la Kanaanidojn, kiuj logxis en Gezer; kaj la Kanaanidoj logxis inter li en Gezer.
30西布倫沒有把基倫的居民和拿哈拉的居民趕走;於是迦南人還住在西布倫中間,成了作苦工的人。
30Zebulun ne forpelis la logxantojn de Kitron, nek la logxantojn de Nahalol; kaj la Kanaanidoj logxis inter li, kaj farigxis tributuloj.
31亞設沒有把亞柯的居民和西頓的居民趕走,也沒有把亞黑拉、亞革悉、黑巴、亞弗革和利合的居民趕走。
31Asxer ne forpelis la logxantojn de Ako, nek la logxantojn de Cidon, nek de Ahxlab, nek de Ahxzib, nek de HXelba, nek de Afek, nek de Rehxob.
32於是亞設人住在當地的居民迦南人中間,因為他們沒有把他們趕走。
32Kaj la Asxeridoj logxis meze de la Kanaanidoj, logxantoj de la lando; cxar ili ne forpelis ilin.
33拿弗他利沒有把伯.示麥的居民和伯.亞納的居民趕走;於是他們就住在當地的居民迦南人中間;伯.示麥和伯.亞納的居民成了給他們作苦工的人。
33Naftali ne forpelis la logxantojn de Bet-SXemesx, nek la logxantojn de Bet-Anat; kaj li logxis meze de la Kanaanidoj, logxantoj de la lando; kaj la logxantoj de Bet-SXemesx kaj de Bet-Anat farigxis liaj tributuloj.
34亞摩利人強迫但人退回山地上,不容他們下到平原來。
34Kaj la Amoridoj premis la Danidojn sur la monton, ne permesante al ili malsupreniri en la valon.
35亞摩利人決意住在希烈山、亞雅倫和沙賓;但約瑟家的勢力強大以後,他們就成了作苦工的人。
35Kaj la Amoridoj plue logxis sur la monto HXeres, en Ajalon kaj en SXaalbim; sed la mano de la Jozefidoj pezis sur ili, kaj ili farigxis tributuloj.
36亞摩利人的境界,是從亞克拉濱山坡,從西拉直上。
36Kaj la limo de la Amoridoj estis de la loko, kie levigxas Akrabim, de Sela pli alten.