聖經新譯本

Esperanto

Judges

14

1參孫娶非利士女子為妻參孫下到亭拿,在亭拿看見了一個女子,是一個非利士人的女兒。
1SXimsxon iris en Timnan, kaj ekvidis en Timna virinon el la filinoj de la Filisxtoj.
2參孫上來告訴他的父母,說:“我在亭拿看見一個女子,是一個非利士人的女兒;現在請你們把她娶來給我作妻子。”
2Kaj li iris kaj sciigis tion al sia patro kaj al sia patrino, kaj diris:Mi vidis en Timna virinon el la filinoj de la Filisxtoj; nun prenu sxin al mi kiel edzinon.
3他的父母對他說:“在你兄弟的女兒中,或是在你所有的族人中,難道沒有一個女子,以致你要去從那些未受割禮的非利士人中娶妻呢?”參孫對他的父親說:“請你把她娶來給我,因為我看中她。”
3Kaj lia patro kaj lia patrino diris al li:CXu ne trovigxas virino inter la filinoj de viaj fratoj kaj en nia tuta popolo, ke vi iras preni edzinon el la necirkumciditaj Filisxtoj? Sed SXimsxon diris al sia patro:SXin prenu por mi, cxar sxi placxas al mi.
4他的父母卻不知道這事是出於耶和華,因為他正在找機會攻擊非利士人。那時非利士人正統治著以色列人。
4Kaj lia patro kaj lia patrino ne sciis, ke tio estas de la Eternulo, cxar Li sercxis pretekston kontraux la Filisxtoj; en tiu tempo la Filisxtoj regis super Izrael.
5參孫殺壯獅參孫跟他的父母下到亭拿去,到了亭拿的葡萄園;忽然見一隻少壯獅子向他吼叫。
5Kaj SXimsxon kun sia patro kaj kun sia patrino iris en Timnan; kiam ili venis al la vinbergxardenoj de Timna, juna leono blekegante venis renkonte al li.
6耶和華的靈大大感動參孫,他雖然手裡沒有武器,竟把獅子撕裂,像人撕裂山羊羔一樣;他沒有把他所作的這事告訴他的父母。
6Kaj venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj li dissxiris lin, kiel oni dissxiras kapridon, kvankam li nenion havis en sia mano. Kaj li ne diris al siaj gepatroj, kion li faris.
7參孫下去,和那女子說話,就看中了她。
7Kaj li venis kaj parolis kun la virino, kaj sxi placxis al SXimsxon.
8過了些日子,參孫回去迎娶那女子,他轉向一旁去看看那隻死了的獅子;看見有一群蜂子和一些蜂蜜在獅子的屍體內。
8Post kelka tempo li iris denove, por preni sxin, kaj li devojigxis, por vidi la kadavron de la leono; kaj jen svarmamaso da abeloj estas en la kadavro de la leono, kaj ankaux mielo.
9他刮了些蜂蜜,放在手裡,就走了;他一面走,一面吃,直走到他的父母那裡去;他又把蜂蜜給了他們,他們也吃了;但是他沒有告訴他們這蜂蜜是從獅子的屍體內刮下來的。
9Kaj li prenis gxin en siajn manojn kaj iris, mangxante dum la irado; kaj li iris al siaj gepatroj, kaj donis al ili, kaj ili mangxis; sed li ne diris al ili, ke el la kadavro de la leono li prenis la mielon.
10參孫的謎語參孫的父親下去見那女子,參孫在那裡擺設了筵席,因為青年人都慣常這樣行。
10Kaj lia patro venis al la virino, kaj SXimsxon faris tie festenon, kiel ordinare faras la junuloj.
11眾人看見參孫,就請了三十個人陪伴他。
11Kiam ili ekvidis lin, ili donis al li tridek kompanianojn, ke ili estu kun li.
12參孫對他們說:“現在讓我給你們出一個謎語,你們在七天婚宴之內,如果能猜出來,把它的意思清楚告訴我,我就給你們三十件內衣、三十套衣服。
12Kaj SXimsxon diris al ili:Mi proponos al vi enigmon; se vi divenos gxin al mi dum la sep tagoj de la festeno kaj trafos, tiam mi donos al vi tridek cxemizojn kaj tridek kompletojn da vestoj;
13如果你們不能告訴我,你們就要給我三十件內衣、三十套衣服。”他們對他說:“請你把謎語說給我們聽。”
13sed se vi ne povas diveni al mi, tiam vi donos al mi tridek cxemizojn kaj tridek kompletojn da vestoj. Kaj ili diris al li:Proponu vian enigmon, kaj ni auxskultos.
14參孫對他們說:“可吃的從吃者出來;甜的從強者出來。”他們過了三日都不能說出謎語的意思。
14Kaj li diris al ili: El mangxantajxo devenis mangxatajxo, Kaj el fortajxo devenis dolcxajxo. Kaj ili ne povis solvi la enigmon dum tri tagoj.
15到了第四天,他們對參孫的妻子說:“你要引誘你的丈夫,使他把謎語的意思告訴我們,否則我們用火燒你和你的父家。難道你們請了我們來,是要奪取我們所有的嗎?”
15En la sepa tago ili diris al la edzino de SXimsxon:Admonu vian edzon, ke li solvu al ni la enigmon; alie ni forbruligos per fajro vin kaj la domon de via patro. CXu por senhavigi nin vi invitis nin cxi tien?
16參孫的妻子在丈夫面前哭哭啼啼,說:“你只是恨我,不是愛我;你給我的族人設謎語,卻沒有把謎語的意思告訴我。”參孫對她說:“連我父母我都沒有告訴,怎能告訴你呢?”
16Tiam la edzino de SXimsxon ekploris antaux li, kaj diris:Vi nur malamas min, sed ne amas; vi proponis enigmon al la filoj de mia popolo, kaj al mi vi ne diris gxian solvon. Kaj li diris al sxi:Jen al miaj gepatroj mi ne diris la solvon, kaj cxu al vi mi gxin diru?
17在那七天婚宴期內,她在丈夫跟前常常哭哭啼啼;到了第七天,因為她催逼著參孫,參孫才告訴她;於是她把謎語的意思告訴她的族人。
17Kaj sxi ploris antaux li dum la sep tagoj, kiujn dauxris cxe ili la festeno; en la sepa tago li diris al sxi la solvon, cxar sxi tre insistis. Kaj sxi diris la solvon de la enigmo al la filoj de sxia popolo.
18到了第七天太陽未落以前,城裡的人就對參孫說:“有甚麼比蜂蜜還甜呢?有甚麼比獅子還強呢?”參孫對他們說:“你們若不是用我的母牛犢耕田,你們就不會猜出我的謎語的意思來。”
18Kaj la urbanoj diris al li en la sepa tago, antaux la subiro de la suno:Kio estas pli dolcxa ol mielo? kaj kio estas pli forta ol leono? Kaj li diris al ili: Se vi ne plugus per mia bovidino, Vi ne trovus la solvon de mia enigmo.
19耶和華的靈大大感動參孫,參孫就下到亞實基倫,擊殺了他們中間三十個人,拿了剝下來的衣服,把三十套衣服給了那些把謎語的意思說出來的人;參孫怒氣沖沖地上自己的父家去了。
19Kaj venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj li iris en Asxkelonon kaj mortigis tie tridek homojn kaj prenis iliajn vestojn kaj donis la kompletojn de iliaj vestoj al la solvintoj de la enigmo. Sed ekflamis lia kolero, kaj li foriris en la domon de sia patro.
20參孫的妻子卻歸了一個陪伴參孫的人,就是作過他伴郎的。
20Kaj la edzino de SXimsxon farigxis edzino de lia festena kompaniulo, kiu kompaniis al li.