聖經新譯本

Esperanto

Judges

20

1以色列人討伐基比亞於是以色列眾人都出來,從但到別是巴,以及基列地的眾人,都在米斯巴耶和華面前聚集起來如同一人。
1Kaj eliris cxiuj Izraelidoj, kaj kolektigxis la tuta komunumo kiel unu homo, de Dan gxis Beer-SXeba, kaj la lando Gilead, antaux la Eternulo en Micpa.
2全民的領袖,就是以色列眾支派的領袖,都站在 神子民的會中;拿刀的步兵共有四十萬人。
2Kaj kunvenis la estroj de la tuta popolo, cxiuj triboj de Izrael, en la kunvenejon de la popolo de Dio, kvarcent mil piedirantoj kapablaj eltiri glavon.
3(以色列人上到米斯巴來,便雅憫人聽見了。)以色列人說:“這件惡事是怎樣發生的?你們說吧。”
3La Benjamenidoj auxdis, ke la Izraelidoj venis en Micpan. Kaj la Izraelidoj diris:Diru, kiamaniere okazis tiu malbonajxo?
4那利未人,就是被害的婦人的丈夫,回答說:“我和我的妾到了便雅憫的基比亞,要在那裡住宿。
4Tiam respondis la Levido, la edzo de la mortigita virino, kaj diris:Mi venis en Gibean de la Benjamenidoj, mi kun mia kromedzino, por tranokti.
5基比亞人民起來攻擊我,在夜間包圍我住的房子攻擊我,有意殺害我;他們把我的妾污辱致死。
5Kaj levigxis kontraux min la logxantoj de Gibea, kaj cxirkauxis pro mi la domon nokte. Min ili intencis mortigi, kaj mian kromedzinon ili turmentis tiel, ke sxi mortis.
6我就把我的妾切成塊子,送到以色列的各地業,因為基比亞人在以色列中行了極羞恥的惡事。
6Tiam mi prenis mian kromedzinon, distrancxis sxin kaj dissendis en cxiujn regionojn de Izrael; cxar ili faris malcxastajxon kaj malnoblajxon en Izrael.
7以色列人哪,你們都要說出你們的意見,也要在這裡提出你們的對策。”
7Jen vi cxiuj estas Izraelidoj; faru konsiligxon kaj decidon cxi tie.
8於是眾人都起來如同一人,說:“我們當中誰都不回自己的帳棚,誰都不回自己的家。
8Kaj levigxis la tuta popolo kiel unu homo, kaj diris:Neniu el ni iros al sia tendo, kaj neniu el ni revenos al sia domo;
9現在我們要這樣對待基比亞人:我們要照著所抽的籤上去攻打他們。
9sed jen estas, kion ni faros al Gibea:ni lotos pri gxi;
10我們要從以色列各支派中,每百人抽取十人,每千人抽取百人,每萬人抽取千人,好為人民運送糧食;等他們到了便雅憫的基比亞的時候,就可以照著他們在以色列中所行的一切羞恥的事懲罰他們。”
10kaj ni prenos po dek homoj el cxiu cento, el cxiuj triboj, po cent el mil kaj po mil el dek mil, ke ili alportu mangxajxon por la popolo, por ke cxi tiu iru en Gibean de la Benjamenidoj, kaj agu kontraux gxi konforme al la malnoblajxo, kiun gxi faris en Izrael.
11於是以色列眾人彼此聯合,如同一人,聚集起來攻擊那城。
11Kaj kolektigxis kontraux la urbo cxiuj Izraelidoj unuanime, kiel unu homo.
12以色列各支派打發人到便雅憫的各家去,說:“你們中間怎麼發生了這樣的惡事呢?
12Kaj la triboj de Izrael sendis homojn al cxiuj familioj de Benjamen, por diri:Kio estas la malbonajxo, kiu estas farita cxe vi?
13現在你們要把那些人,基比亞的無賴之徒,交出來,我們好處死他們,從以色列中除掉這惡。”只是便雅憫人卻不肯聽從他們的兄弟以色列人的話。
13Eligu do nun la kanajlajn homojn, kiuj estas en Gibea, kaj ni mortigos ilin kaj ekstermos la malbonon el Izrael. Sed la Benjamenidoj ne volis obei la vocxon de siaj fratoj, la Izraelidoj.
14便雅憫人從各城出來聚集,往基比亞去,要與以色列人交戰。
14Kaj la Benjamenidoj kolektigxis el la urboj en Gibea, por eliri milite kontraux la Izraelidojn.
15那時便雅憫人,從各城裡被數點的,共有二萬六千拿刀的,另外被數點的,還有基比亞的居民,共有七百精兵。
15Kaj la nombro de la Benjamenidoj el la urboj en tiu tago estis dudek ses mil homoj pretaj eltiri glavon; krom tio el la logxantoj de Gibea estis la nombro de sepcent homoj plej tauxgaj.
16在這些人中,還有七百精兵是善用左手的,個個都能用機弦拋石,毫髮不差。
16El tiu tuta popolo estis sepcent homoj plej tauxgaj, maldekstruloj; cxiu el ili povis jxeti sxtonon kontraux haron, kaj ne maltrafi.
17除了便雅憫人以外,以色列人被數點的,共有四十萬拿刀的,個個都是戰士。
17Kaj la nombro de la Izraelidoj, krom la Benjamenidoj, estis kvarcent mil homoj pretaj eltiri glavon; cxiuj ili estis batalkapablaj.
18兩次進攻失敗以色列人就起來,上伯特利去求問 神,說:“我們之中誰應首先上去,與便雅憫人交戰呢?”耶和華說:“猶大應首先上去。”
18Kaj ili levigxis kaj iris en Bet-Elon kaj demandis Dion, kaj la Izraelidoj diris:Kiu el ni devas iri antauxe milite kontraux la Benjamenidojn? Kaj la Eternulo diris:Jehuda antauxe.
19以色列人早晨起來,對著基比亞安營。
19Kaj la Izraelidoj levigxis matene kaj eksiegxis Gibean.
20以色列人出來,要與便雅憫人交戰;以色列人在基比亞面前列陣等待他們。
20Kaj la Izraelidoj eliris milite kontraux la Benjamenidojn, kaj la Izraelidoj komencis batalon kontraux ili antaux Gibea.
21便雅憫人從基比亞出來,那一天使二萬二千以色列人倒地身亡。
21Kaj eliris la Benjamenidoj el Gibea kaj batis en tiu tago el la Izraelidoj dudek du mil homojn sur la teron.
22眾民,就是以色列人,都奮勇起來,又在頭一天列陣的地方列陣。
22Sed la popolo de la Izraelidoj ekscitis sian kuragxon, kaj denove komencis batalon sur la loko, kie ili batalis en la unua tago.
23事前,以色列人上伯特利去,在耶和華面前哀哭直到晚上,然後求問耶和華,說:“我們再去與我們的兄弟便雅憫人交戰,可以不可以?”耶和華說:“你們可以上去攻打他們。”
23Kaj la Izraelidoj iris kaj ploris antaux la Eternulo gxis la vespero, kaj demandis la Eternulon, dirante:CXu ni devas plue alproksimigxi milite al la Benjamenidoj, niaj fratoj? Kaj la Eternulo diris:Iru kontraux ilin.
24第二天,以色列人就前去攻打便雅憫人。
24Kaj la Izraelidoj alpasxis al la Benjamenidoj en la dua tago.
25便雅憫人第二天也從基比亞出來,迎戰以色列人,又使一萬八千以色列人倒地身亡,都是拿刀的。
25Kaj la Benjamenidoj eliris al ili renkonte el Gibea en la dua tago kaj batis el la Izraelidoj ankoraux dek ok mil homojn sur la teron; cxiuj ili estis eltirantoj de glavo.
26以色列眾人,就是全體人民,又上到伯特利,坐在耶和華面前哀哭,那日禁食直到晚上,然後在耶和華面前獻上燔祭和平安祭。
26Tiam cxiuj Izraelidoj kaj la tuta popolo iris kaj venis en Bet-Elon kaj ploris kaj restis tie antaux la Eternulo kaj fastis en tiu tago gxis la vespero kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn antaux la Eternulon.
27那時, 神的約櫃在那裡。
27Kaj la Izraelidoj demandis la Eternulon (tie estis en tiu tempo la kesto de interligo de Dio,
28那時,亞倫的孫子、以利亞撒的兒子非尼哈,侍立在約櫃前供職。以色列人求問耶和華,說:“我們應再出去與我們的兄弟便雅憫人交戰呢?還是休戰呢?”耶和華說:“你們應上去,因為明天我必把他們交在你們手中。”
28kaj Pinehxas, filo de Eleazar, filo de Aaron, staris antaux gxi en tiu tempo); kaj ili diris:CXu ni devas plue elpasxi batale kontraux niajn fratojn la Benjamenidojn, aux cxu ni devas cxesi? Kaj la Eternulo diris:Iru, cxar morgaux Mi transdonos ilin en viajn manojn.
29第三次進攻得勝以色列人在基比亞四周設下伏兵。
29Kaj la Izraelidoj arangxis embuskojn cxirkauxe de Gibea.
30第三天,以色列人又上去攻打便雅憫人,在基比亞前面列陣,像前兩次一樣。
30Kaj la Izraelidoj eliris kontraux la Benjamenidojn en la tria tago kaj starigxis kontraux Gibea kiel antauxe.
31便雅憫人也出來迎敵,他們被引出城外,在兩條大路上,一條通往伯特利,一條通往基比亞,像前兩次一樣,動手殺敵,在田間殺死以色列人約有三十個。
31Kaj la Benjamenidoj eliris kontraux la popolon, malproksimigxis de la urbo, kaj komencis batadi la popolon kiel en la antauxaj fojoj, sur la vojoj, el kiuj unu iras al Bet-El kaj la dua al Gibea, kaj mortigis pli-malpli tridek homojn el la Izraelidoj.
32便雅憫人說:“他們仍像前一次一樣,敗在我們面前了。”以色列人卻說:“我們逃跑吧,引他們離開城市出到大路上來。”
32Kaj la Benjamenidoj diris al si:Ili falas antaux ni kiel antauxe. Kaj la Izraelidoj diris:Ni kuru, por ke ni ellogu ilin el la urbo sur la vojon.
33以色列眾人都從自己的地方起來,在巴力.他瑪列陣;以色列的伏兵,從基比亞西邊埋伏的地方衝出來。
33Kaj cxiuj Izraelidoj levigxis de sia loko kaj starigxis en Baal-Tamar. Kaj la embuskuloj de la Izraelidoj jxetis sin el sia loko, el la kaverno Geba.
34全以色列中的精兵,有一萬人前來攻打基比亞,戰爭非常激烈;便雅憫人還不知道災禍快要臨到他們的身上了。
34Kaj venis antaux Gibean dek mil elektitaj viroj el la tuta Izrael, kaj estis kruela batalo; kaj ili ne sciis, ke trafos ilin malbono.
35耶和華在以色列人面前擊敗了便雅憫人;那天以色列人消滅便雅憫人,共二萬五千一百名,都是拿刀的。
35Kaj la Eternulo frapis la Benjamenidojn antaux la Izraelidoj; kaj la Izraelidoj ekstermis en tiu tago el la Benjamenidoj dudek kvin mil kaj cent homojn; cxiuj ili estis eltirantoj de glavo.
36這樣,便雅憫人就看出自己被擊敗了。原來以色列人倚靠在基比亞前面設下的伏兵,就對便雅憫人詐敗。
36La Benjamenidoj vidis, ke tiuj estis frapitaj kaj la Izraelidoj cedis la lokon al la Benjamenidoj; cxar ili fidis la embuskon, kiun ili arangxis cxe Gibea.
37伏兵急忙衝入基比亞,用刀擊殺了全城的人。
37Kaj la embuskuloj rapidis kaj jxetis sin kontraux Gibean, kaj la embuskuloj eniris kaj batis la tutan urbon per glavo.
38以色列人與伏兵預先約定,就是從城裡放火,以煙氣上升為號。
38Estis interkonsentite inter la Izraelidoj kaj la embuskuloj, ke cxi tiuj suprenigos grandan kolonon da fumo el la urbo.
39以色列人在戰場上撤退的時候,便雅憫人就動手殺人,刺死以色列人約三十個,心裡說:“他們真的像頭一次戰陣一樣,在我們面前被擊敗了。”
39Kiam la Izraelidoj retirigxis dum la batalo, kaj la Benjamenidoj komencis mortigi Izraelidojn kaj mortigis pli-malpli tridek homojn, kaj diris:Ili falas antaux ni kiel en la unua batalo:
40當煙柱信號從城中上升的時候,便雅憫人就轉身觀看,只見全城煙火沖天。
40tiam komencis levigxadi el la urbo kolono da fumo. La Benjamenidoj ekrigardis returne, kaj ili ekvidis, ke el la tuta urbo levigxas flamoj al la cxielo.
41那時,以色列人又轉身回來,便雅憫人就非常驚慌,因為看見災禍臨到自己身上了。
41Kaj la Izraelidoj returnigxis, kaj la Benjamenidoj terure konsternigxis; cxar ili vidis, ke malfelicxo ilin trafis.
42他們在以色列人面前轉身,向曠野的路上逃走,戰爭卻緊隨著他們;那些從各城裡出來的人也在他們中間消滅他們。
42Kaj ili turnigxis antaux la Izraelidoj, al la vojo, kiu kondukas al la dezerto; sed la batalo postkuris ilin, kaj la elirintoj el la urboj ekstermis ilin dumvoje,
43以色列人包圍了便雅憫人,追趕他們,在他們歇息之地,直到基比亞對面日出之處,踐踏他們。
43cxirkauxis la Benjamenidojn, persekutis ilin gxis Menuhxa, kaj piedpremis ilin gxis la orienta flanko de Gibea.
44便雅憫人中倒斃的共有一萬八千人,全都是勇士。
44Kaj falis el la Benjamenidoj dek ok mil homoj; cxiuj ili estis fortaj militistoj.
45其餘的人轉身,向著曠野逃跑,到了臨門的磐石那裡;以色列人在大路上除滅了他們五千人,追趕他們直到基頓,又擊殺了他們二千人。
45Kaj ili sin turnis kaj ekkuris al la dezerto, al la roko Rimon; kaj oni batis el ili sur la vojo kvin mil homojn, kaj oni postkuris ilin gxis Gidom kaj batis el ili ankoraux du mil homojn.
46所以那一天便雅憫人倒斃的,共有二萬五千人,都是拿刀的,全部是勇士。
46La nombro de cxiuj falintoj el la Benjamenidoj en tiu tago estis dudek kvin mil homoj eltirantoj de glavo; cxiuj ili estis fortaj militistoj.
47剩下的六百人轉身,向著曠野逃跑,到了臨門的磐石那裡,就在臨門的磐石那裡住了四個月。
47Kaj ili sin turnis kaj forkuris en la dezerton, al la roko Rimon, sescent homoj; kaj ili restis cxe la roko Rimon kvar monatojn.
48以色列人又回到便雅憫人那裡,把全城的人和牲畜,以及一切遇見的,都用刀殺盡;又把他們碰見的一切城市放火燒毀了。
48Sed la Izraelidoj reiris al la Benjamenidoj, kaj mortigis per glavo la urbanojn, la brutojn, kaj cxion, kion ili trovis; kaj cxiujn urbojn, kiujn ili renkontis, ili forbruligis per fajro.