聖經新譯本

Esperanto

Leviticus

11

1潔淨與不潔淨之動物(申14:3~21)耶和華對摩西和亞倫說:
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante al ili:
2“你們要告訴以色列人:地上所有的走獸中,你們可以吃的動物,就是這些:
2Diru al la Izraelidoj jene:Tio estas la bestoj, kiujn vi povas mangxi el cxiuj brutoj, kiuj estas sur la tero:
3分蹄有趾而且反芻的走獸,你們都可以吃。
3cxiun bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distrancxan sulkon sur la hufoj kaj kiu remacxas macxitajxon, vi povas mangxi.
4但你們不可吃下列反芻,或分蹄的走獸動物:駱駝,因為牠反芻卻不分蹄,你們應以為不潔淨。
4Nur cxi tiujn ne mangxu el la remacxantaj macxitajxon kaj el la havantaj disfenditajn hufojn:la kamelon, cxar gxi remacxas macxitajxon, sed disfenditajn hufojn gxi ne havas, malpura gxi estas por vi;
5石獾(本章動物名字多不能確定。“石獾”傳統翻譯作“沙番”或“山鼠”),因為牠反芻卻不分蹄,你們應以為不潔淨。
5kaj la hirakon, cxar gxi remacxas macxitajxon, sed disfenditajn hufojn gxi ne havas, malpura gxi estas por vi;
6兔子,因為牠反芻卻不分蹄,你們應以為不潔淨。
6kaj la leporon, cxar gxi remacxas macxitajxon, sed disfenditajn hufojn gxi ne havas, malpura gxi estas por vi;
7豬,因為牠分蹄有趾卻不反芻,你們應以為不潔淨。
7kaj la porkon, cxar gxi havas disfenditajn hufojn kaj distrancxan sulkon sur la hufoj, sed gxi ne remacxas macxitajxon, malpura gxi estas por vi.
8這些走獸的肉你們不可吃,牠們的屍體你們不可摸,你們應視為不潔淨。
8Ilian viandon ne mangxu kaj iliajn kadavrojn ne tusxu, malpuraj ili estas por vi.
9“水中所有的活物你們可以吃的,就是這些:凡是在水中,有翅有鱗的,不論是在海裡或是河裡的,你們都可以吃。
9Jenajn vi povas mangxi el cxiuj bestoj, kiuj estas en la akvo:cxiujn, kiuj havas nagxilojn kaj skvamojn en la akvo, en la maroj, kaj en la riveroj, ilin vi povas mangxi.
10在水中游動或生存在水中的活物,無論是在海裡或是河裡,若是沒有翅和鱗的,你們都要當作可憎之物。
10Sed cxiuj, kiuj ne havas nagxilojn kaj skvamojn, en la maroj kaj en la riveroj, el cxio, kio movigxas en la akvo, kaj el cxiuj estajxoj, kiuj vivas en la akvo, ili estas abomenindajxo por vi;
11牠們是你們憎惡之物;牠們的肉,你們不可吃;牠們的屍體,你們要憎惡。
11kaj ili estu abomenindajxo por vi, ilian viandon ne mangxu kaj iliajn kadavrojn abomenu.
12所有在水裡沒有翅和鱗的活物,你們都要當作可憎之物。
12CXio en la akvo, kio ne havas nagxilojn kaj skvamojn, estas abomenindajxo por vi.
13“在鳥類中,你們要憎惡,也不可吃這些雀鳥:兀鷹(雀鳥的名字中文翻譯還未統一,牠們的學名多不能確定)、鵰、鷲、
13Kaj cxi tiujn abomenu inter la birdoj, ili ne estu mangxataj, ili estas abomenindajxoj:la aglon kaj la gipaeton kaj la pandionon
14鳶、獵鷹等隼類,
14kaj la milvon kaj la falkon kun gxia speco,
15所有烏鴉類,
15cxiun korvon kun gxia speco,
16鴕鳥、貓頭鷹、海鷗、蒼鷺等鷹類。
16kaj la struton kaj la strigon kaj la mevon kaj la akcipitron kun gxia speco
17鴟鶚、鸕鶿、大鴟梟、
17kaj la noktuon kaj la mergulon kaj la ibison
18白鷺、塘鵝、鴇、
18kaj la cignon kaj la pelikanon kaj la perknopteron
19鸛、紅鶴等鷺鷥類,戴勝和蝙蝠。
19kaj la cikonion kaj la ardeon kun gxia speco kaj la upupon kaj la vesperton.
20“凡有翅膀、四足爬行的生物,你們都要當作可憎之物。
20CXio movigxanta, kio havas flugilojn kaj iras kvarpiede, estas abomenindajxo por vi.
21但在所有有翅膀、四足爬行的生物中,如果有足有腿,能在地上蹦跳的,你們都可以吃。
21Nur tiujn vi povas mangxi el cxiuj movigxantoj, kiuj havas flugilojn kaj iras kvarpiede:tiujn, kiuj havas genuojn super la kruroj, por salti per ili sur la tero.
22在昆蟲中,你們可以吃這些:蝗蟲類、螞蚱類、蟋蟀類和蚱蜢類。
22La jenajn el ili vi povas mangxi:la akridon kun gxia speco kaj la cikadon kun gxia speco kaj la grilon kun gxia speco kaj la lokuston kun gxia speco.
23但是其他所有有翅膀四足的生物,你們都要當作可憎之物。
23Sed cxiu alia movigxanto, kiu havas flugilojn kaj kvar piedojn, estas abomenindajxo por vi.
24“以下事物,會使你們成為不潔:觸摸動物屍體的,就不潔淨到晚上。
24Kaj per la jenaj vi farigxos malpuraj; cxiu, kiu ektusxos ilian kadavron, estos malpura gxis la vespero;
25拾起牠們的屍體的,就要洗淨自己的衣服,並且不潔淨到晚上。
25kaj cxiu, kiu portos kadavrajxon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero:
26所有分蹄卻無趾的、不反芻的走獸,你們應以為不潔淨,觸摸牠們的,就不潔淨。
26cxiu bruto, kiu havas disfenditajn hufojn, sed ne havas distrancxan sulkon kaj ne remacxas macxitajxon, estas malpura por vi; cxiu, kiu ektusxos ilin, estos malpura.
27所有用四足行走的動物中,用腳掌行走的,你們應以為不潔淨,觸摸牠們屍體的,都不潔淨到晚上。
27Kaj el cxiuj bestoj kvarpiedaj cxiuj, kiuj iras sur siaj plandoj, estas malpuraj por vi; cxiu, kiu ektusxos ilian kadavron, estos malpura gxis la vespero.
28拾起牠們屍體的,就要洗淨自己的衣服,並且不潔淨到晚上。以上這些你們應以為不潔淨。
28Kaj kiu portos kadavrajxon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero:malpuraj ili estas por vi.
29“在地上爬行的生物中,你們應以為不潔淨的是這些:鼬鼠、鼫鼠、蜥蜴這一類,
29Kaj jen, kio estas malpura por vi inter la rampajxoj, kiuj rampas sur la tero:la talpo kaj la muso kaj la lacerto kun gxia speco
30以及壁虎、龍子、守宮、蛇醫、變色龍。
30kaj la geko kaj la monitoro kaj la uromastiko kaj la skinko kaj la hxameleono.
31在所有爬行的生物中,你們應以這些為不潔淨;牠們死了以後,觸摸牠們的,都不潔淨到晚上。
31Tiuj estas la malpuraj por vi inter cxiuj rampajxoj; cxiu, kiu ektusxos ilin post ilia morto, estos malpura gxis la vespero.
32牠們當中死了的,掉在甚麼東西上,無論是木器或是衣服,皮子或是布袋等任何器具,都成為不潔淨,要放在水中。但仍不潔淨到晚上,以後就真潔淨了。
32Kaj cxio, sur kion falos io el ili malviva, estos malpura; cxu gxi estos ia ligna vazo, cxu vesto, cxu felo, cxu sako, cxu ia ilo, per kiu oni faras laboron-oni metu gxin en akvon, kaj gxi estos malpura gxis la vespero, kaj tiam gxi farigxos pura.
33牠們當中死了的,掉在甚麼瓦器裡,其中不論是甚麼,都成為不潔淨,你們要把瓦器打碎。
33Kaj se en ian argilan vazon io el ili falos internen, tiam cxio, kio estas interne, farigxos malpura; kaj la vazon rompu.
34瓦器的水若是滴在任何食物上,食物就成了不潔淨,若是滴在裝了飲料的器皿裡,飲料也成為不潔淨。
34CXiu mangxajxo, kiun oni mangxas, se sxprucos sur gxin tia akvo, farigxos malpura; kaj cxiu trinkajxo, kiun oni trinkas, en tia vazo farigxos malpura.
35牠們屍體的任何部分掉在甚麼東西上,那東西就不潔淨,無論是爐或是鍋,都成為不潔淨,應該打碎;你們應以這些為不潔淨。
35Kaj cxio, sur kion falos io el ilia kadavrajxo, farigxos malpura; se gxi estos forno aux kaldrono, oni gxin disrompu; malpuraj ili estas kaj malpuraj ili estu por vi.
36但是水源和儲水池仍算是潔淨的。只有觸摸水中屍體的,才是不潔淨。
36Nur fonto kaj puto kaj akvejoj restos puraj. Kiu ektusxos ilian kadavrajxon, farigxos malpura.
37牠們屍體的一部分掉在要播種的種子上,種子還是潔淨的;
37Kaj se io el ilia kadavrajxo falos sur ian semeblan semon, kiu estas semota, gxi restos pura.
38但是,如果種子已經澆了水,牠們屍體的一部分才掉在種子上面,你們應以這種子為不潔淨。
38Sed se estos versxita akvo sur la semon kaj io el ilia kadavrajxo falos sur gxin, tiam gxi estos malpura por vi.
39“一隻你們可以吃的走獸死了,誰摸了牠的屍體,就不潔淨到晚上;
39Kaj se mortos ia bruto el tiuj, kiujn vi uzas por mangxi, tiam tiu, kiu ektusxos gxian kadavron, estos malpura gxis la vespero.
40誰吃了牠的屍體,就要洗淨自己的衣服,並且不潔淨到晚上;誰拾起這屍體,也要洗淨自己的衣服,並且不潔淨到晚上。
40Kaj tiu, kiu mangxos ion el gxia kadavrajxo, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero; kaj tiu, kiu portos gxian kadavron, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero.
41“所有在地上爬行的動物,都是可憎之物,都不可吃。
41CXia rampajxo, kiu rampas sur la tero, estas abomenindajxo, gxi ne estu mangxata.
42凡是用肚子,或用四足或是多足在地上爬行的動物,你們都不可吃,因為牠們是可憎之物。
42CXio, kio rampas sur la ventro, kaj cxio, kio iras sur kvar piedoj aux sur pli da piedoj, sed estas rampajxo, kiu rampas sur la tero-ilin ne mangxu, cxar ili estas abomenindajxo.
43你們不可因任何爬行的動物使自己成為可憎的,也不可因牠們玷污自己,以致不潔淨。
43Ne abomenindigu viajn animojn per iaj bestoj rampantaj, kaj ne malpurigxu per ili, farante vin mem malpuraj.
44因為我是耶和華你們的 神,所以你們要使自己成為聖潔。你們要分別為聖,因為我是聖潔的。你們不可因在地上爬行的任何動物玷污自己,
44CXar Mi, la Eternulo, estas via Dio; tial sanktigu vin kaj estu sanktaj, cxar Mi estas sankta; kaj ne malpurigu viajn animojn per ia rampajxo, kiu rampas sur la tero.
45因為我是耶和華,曾把你們從埃及地領上來,為要作你們的 神;你們要分別為聖,因為我是聖潔的。”
45CXar Mi estas la Eternulo, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por esti Dio por vi; estu do sanktaj, cxar Mi estas sankta.
46以上就是有關走獸、飛禽、所有在水中游行的動物,和所有在地上爬行的動物的律例,
46Tio estas la legxo pri la brutoj kaj pri la birdoj, kaj pri cxiuj bestoj, movigxantaj en la akvo, kaj pri cxiuj bestoj, kiuj rampas sur la tero,
47為要把不潔淨的和潔淨的,可吃的生物和不可吃的生物,分別出來。
47por fari diferencon inter la malpurajxo kaj purajxo, kaj inter la bestoj, kiujn oni povas mangxi, kaj la bestoj, kiujn oni devas ne mangxi.