聖經新譯本

Esperanto

Leviticus

13

1多種皮膚病之條例耶和華對摩西和亞倫說:
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
2“如果有人在皮肉上生了瘤,或癬,或火斑,後來皮肉變成了大痲風病症(本章病名多不能確定它們的學名。傳統翻譯作“痲風”的希伯來字,本章用來形容不同的皮膚病症),就要把他帶到一個作祭司的亞倫子孫那裡。
2Se cxe iu homo sur la hauxto de lia korpo aperos sxvelajxo aux pustulo aux makulo tiamaniere, ke sur la hauxto de lia korpo farigxos kvazaux infektajxo de lepro, tiam oni alkonduku lin al la pastro Aaron aux al unu el liaj filoj, la pastroj.
3祭司要察看皮肉上的病症;如果患處的毛已經變白(“變白”或譯:“較其他皮肉色澤顯然為深”),病症的現象又深透皮下的肉,就是大痲風病症,祭司發現這樣,就要宣布他為不潔淨。
3Kaj la pastro rigardos la infektajxon sur la hauxto de la korpo, kaj se li vidos, ke la haroj sur la infektajxo farigxis blankaj kaj la infektajxo aspektas pli profunda ol la hauxto de lia korpo, tiam gxi estas infektajxo de lepro; kaj la pastro gxin pririgardos, kaj deklaros, ke gxi estas malpura.
4火斑若是在他的皮肉上發白,但沒有深透皮膚的現象,上面的毛也沒有變白,祭司就要把患者隔離七天。
4Kaj se gxi estos blanka makulo sur la hauxto de lia korpo, sed gxi ne aspektos pli profunda ol la hauxto, kaj la haroj sur gxi ne farigxis blankaj, tiam la pastro ensxlosu la infektiton por sep tagoj.
5到了第七天,祭司要察看他,如果看見病情止住了,皮上的患處沒有蔓延,祭司還要把他再隔離七天。
5Kaj la pastro rigardos lin en la sepa tago, kaj se li vidos, ke la infektajxo restis en la antauxa stato, kaj ke la infektajxo ne disvastigxis sur la hauxto, tiam la pastro ensxlosu lin por pluaj sep tagoj.
6到了第七天,祭司要再察看他;如果看見患處色澤變淡,也沒有在皮上蔓延,祭司就要宣布他為潔淨,這不過是癬;他洗淨衣服,就得潔淨了。
6Kaj la pastro rigardos lin en la plua sepa tago, kaj se li vidos, ke la infektajxo farigxis malpli rimarkebla kaj gxi ne disvastigxis sur la hauxto, tiam la pastro deklaru lin pura:gxi estas likeno:li lavu siajn vestojn, kaj li estos pura.
7但是祭司察看,宣布他潔淨以後,癬若是在皮上蔓延,他就要再次給祭司察看。
7Sed se la likeno tre disvastigxis sur la hauxto, post kiam li montris sin al la pastro, ke tiu deklaru lin pura, tiam li duan fojon devas sin montri al la pastro.
8祭司要察看他;如果發現癬在皮上蔓延了,祭司就要宣布他為不潔淨;這是大痲風。
8Kaj se la pastro vidos, ke la likeno disvastigxis sur la hauxto, tiam la pastro deklaros lin malpura:gxi estas lepro.
9“如果有人感染到大痲風,就要帶他到祭司那裡。
9Se sur iu homo estos infektajxo de lepro, oni alkonduku lin al la pastro.
10祭司要察看,如果發現皮上有白色浮腫,毛已經變白,患處的肉紅腫,
10Kaj se la pastro vidos, ke estas blanka sxvelajxo sur la hauxto kaj ke de gxi la haroj farigxis blankaj kaj sur la sxvelajxo estas kruda karno,
11這就是皮肉上的潛伏性痲風病發作,祭司要宣布他為不潔淨;不必隔離觀察,因為他已經不潔淨。
11tiam tio estas malnova lepro sur la hauxto de lia korpo; kaj la pastro deklaros lin malpura, ne ensxlosos lin; cxar li estas malpura.
12如果祭司認為痲風病已在皮上蔓延,從頭到腳遮滿了患病者全身的皮,
12Se la lepro disfloros sur la hauxto kaj la lepro kovros la tutan hauxton de la infektito, de lia kapo gxis la piedoj, cxion, kion povas vidi la okuloj de la pastro;
13那麼祭司就要察看;如果看見痲風布滿了他的全身,祭司就要宣布那患病者為潔淨;因為全身變白,就算是潔淨。
13kaj la pastro vidos, ke la lepro kovris lian tutan korpon, tiam li deklaros la infektajxon pura:cxio farigxis blanka, tial gxi estas pura.
14但他身上甚麼時候出現紅腫的肉,他就成為不潔淨。
14Sed en la tago, en kiu montrigxos sur li kruda karno, li estos malpura.
15祭司發現那紅腫的肉,就要宣布他為不潔淨;紅腫的肉原來是不潔淨的,是痲風病。
15Kiam la pastro vidos la krudan karnon, li deklaros lin malpura; la kruda karno estas malpura:gxi estas lepro.
16但紅腫的肉若是再復原,又變成白,他就要到祭司那裡,
16Tamen se la kruda karno sxangxigxos kaj farigxos blanka, tiam li venu al la pastro.
17祭司要察看;如果看見患處變白了,祭司就要宣布那患病者為潔淨的;他就潔淨了。
17Kaj kiam la pastro lin rigardos, kaj vidos, ke la infektajxo aliformigxis en blankajxon, tiam la pastro deklaros la infektajxon pura; li estos pura.
18“人若是在皮肉上生了瘡,已經醫好了;
18Kaj se sur ies korpo estos absceso kaj resanigxos,
19但在長瘡之處又起了白色浮腫,或是白中帶紅的火斑,他就要給祭司察看。
19kaj sur la loko de la absceso estos blanka sxvelajxo aux rugxete-blanka makulo, tiam li devas sin montri al la pastro.
20祭司要察看;如果發現有深透皮膚的現象,上面的毛也變白了,祭司就要宣布他為不潔淨;這就是在瘡中發作出來的痲風病。
20Kaj la pastro rigardos, kaj se li vidos, ke gxi aspektas pli profunda ol la hauxto kaj gxiaj haroj farigxis blankaj, tiam la pastro deklaros lin malpura:gxi estas infektajxo de lepro, gxi ekfloris en la absceso.
21但如果祭司察看病情,看見上面沒有白毛,也沒有深透皮膚,只是發暗而已,祭司就要把他隔離七天;
21Kaj se la pastro vidos, ke ne estas sur gxi blankaj haroj kaj gxi ne estas pli profunda ol la hauxto kaj gxi estas ne tre rimarkebla, tiam la pastro ensxlosos lin por sep tagoj.
22如果在皮膚上蔓延,祭司就要宣布他為不潔淨;這就是痲風病。
22Sed se gxi disvastigxos sur la hauxto, tiam la pastro deklaros lin malpura:tio estas infektajxo.
23火斑若是在原處止住,沒有蔓延,就是瘡的疤痕,祭司就要宣布他為潔淨。
23Se la makulo restos sur sia loko kaj ne disvastigxos, gxi estas brulumo de absceso; kaj la pastro deklaros gxin pura.
24“如果人的皮肉發炎,發炎紅腫的肉成了火斑,白中帶紅,或是純白,
24Aux se sur la hauxto de lia korpo estos brulvundo kaj sur la karno de la brulvundo aperos makulo rugxete-blanka aux blanka,
25祭司就要察看病情;如果發現火斑中的毛變白了,又有深透皮膚的現象,這就是從發炎發作出來的痲風病。祭司就要宣布他為不潔淨;這是痲風病。
25kaj la pastro gxin rigardos, kaj vidos, ke la haroj sur la makulo farigxis blankaj kaj gxi aspektas pli profunda ol la hauxto, tiam gxi estas lepro, kiu ekfloris sur la brulvundo; kaj la pastro deklaros gxin malpura:gxi estas infektajxo de lepro.
26但如果祭司察看病情,看見火斑中沒有白毛,也沒有深透皮膚,只是發暗而已,祭司就要把他隔離七天。
26Se la pastro vidos, ke sur la makulo ne estas blankaj haroj kaj gxi ne estas pli profunda ol la hauxto kaj gxi estas malmulte rimarkebla, tiam la pastro ensxlosos lin por sep tagoj.
27到了第七天,祭司要察看;火斑若是在皮上蔓延,祭司就要宣布他為不潔淨,這是痲風病。
27Kaj la pastro lin rigardos en la sepa tago; se gxi disvastigxis sur la hauxto, tiam la pastro deklaros lin malpura:gxi estas infektajxo de lepro.
28火斑若是在原處止住,沒有在皮上蔓延,只是發暗而已,這是發炎腫瘤,祭司就要宣布他為潔淨,因為這只是發炎的疤痕。
28Sed se la makulo restis sur sia loko kaj ne disvastigxis sur la hauxto kaj estas malmulte rimarkebla, tiam gxi estas sxvelajxo de la brulvundo; kaj la pastro deklaros lin pura, cxar gxi estas brulumo de la brulvundo.
29“無論男女,如果在頭上或是鬍鬚上受到感染,
29Se cxe viro aux cxe virino estos infektajxo sur la kapo aux sur la barbo,
30祭司要察看那病;如果發現有深透皮膚的現象,而且還有黃色細毛,祭司就要宣布他為不潔淨,這是癩痢,是頭上或是鬍鬚上的痲風病。
30kaj la pastro rigardos la infektajxon, kaj vidos, ke gxi aspektas pli profunda ol la hauxto kaj sur gxi estas haroj flavetaj kaj maldikaj, tiam la pastro deklaros lin malpura:tio estas favo, tio estas lepro de la kapo aux de la barbo.
31祭司察看癩痢的患處;如果看見沒有深透皮膚的現象,那裡也沒有黑毛,祭司就要把那患癩痢的人隔離七天。
31Sed se la pastro rigardos la infektajxon de la favo, kaj vidos, ke gxi ne aspektas pli profunda ol la hauxto kaj ne estas sur gxi nigraj haroj, tiam la pastro ensxlosos la favo-infektiton por sep tagoj.
32到了第七天,祭司要察看患處;如果看見癩痢沒有蔓延,那裡也沒有黃毛,癩痢也沒有深透皮膚的現象,
32Kaj la pastro rigardos la infektiton en la sepa tago, kaj se li vidos, ke la favo ne disvastigxis kaj ne estas sur gxi flavetaj haroj kaj la favajxo ne aspektas pli profunda ol la hauxto,
33那人就要剃去鬚髮,患癩痢的地方卻不可剃;祭司要把那患癩痢的人再隔離七天。
33tiam oni lin razu, sed la favajxon oni ne razu; kaj la pastro ensxlosos la favulon denove por sep tagoj.
34到了第七天,祭司要再察看那癩痢;如果看見癩痢在皮上沒有蔓延,也沒有深透皮膚的現象,祭司就要宣布他為潔淨;他洗淨衣服,就潔淨了。
34Kaj la pastro rigardos la favulon en la sepa tago, kaj se li vidos, ke la favo ne disvastigxis sur la hauxto kaj gxi ne aspektas pli profunda ol la hauxto, tiam la pastro deklaros lin pura; kaj li lavu siajn vestojn, kaj li estos pura.
35但是他得潔淨以後,癩痢若是在皮上蔓延,
35Sed se la favo disvastigxos sur la hauxto, post kiam li estis deklarita pura,
36祭司就要察看;如果發現癩痢在皮上蔓延,祭司不必找黃毛,他已經不潔淨。
36kaj la pastro vidos, ke la favo disvastigxis sur la hauxto, tiam la pastro ne sercxu flavetajn harojn:li estas malpura.
37如果祭司認為,癩痢已經止住,那裡也長了黑毛;癩痢已經痊愈,那人就潔淨了,祭司要宣布他為潔淨。
37Sed se la favo haltis en sia stato kaj nigraj haroj elkreskis sur gxi, tiam la favo sanigxis; li estas pura, kaj la pastro deklaros lin pura.
38“無論男女,皮肉上若是起了斑點,白色的斑點,
38Se sur la hauxto de la korpo de iu viro aux virino aperos makuloj, makuloj blankaj,
39祭司就要察看;如果發現斑點在皮肉上呈灰白色,這是皮膚出疹,那人是潔淨的。
39kaj la pastro rigardos, kaj vidos, ke sur la hauxto de ilia korpo la makuloj estas pale-blankaj, tiam gxi estas likeno, kiu ekfloris sur la hauxto; li estas pura.
40“人的頭髮若是掉下了,只不過是禿頭,還是潔淨的。
40Se cxe iu elfalis la haroj sur la kapo, li estas senharulo; li estas pura.
41人的頭頂上若是掉下了頭髮,只不過是禿額,他還是潔淨的。
41Se lia kapo senharigxas sur la antauxa parto, li estas kalvulo; li estas pura.
42但是頭頂禿處或是額前禿處,若有白中帶紅的病症,這就是痲風病,在他的頭頂禿處或是額前處發作。
42Sed se sur la senharajxo aux sur la kalvajxo estos infektajxo blanke- rugxeta, tiam gxi estas lepro, kiu ekfloris sur lia senharajxo aux sur lia kalvajxo.
43祭司就要察看,如果發現在他頭頂禿處或是額前禿處,有白中帶紅的浮腫病症,像皮肉上痲風病的現象,
43Kaj la pastro lin rigardos, kaj se li vidos, ke la sxvelajxo de la infektajxo estas blanke-rugxeta sur lia senharajxo aux sur lia kalvajxo, kiel aspektas lepro sur la hauxto de la korpo,
44那人就是患了痲風病,就不潔淨;祭司要宣布他為不潔淨,那人頭上染了痲風。
44tiam tio estas leprulo, li estas malpura; la pastro deklaru lin malpura:sur lia kapo estas lia infektajxo.
45“身上患有痲風病的人,要撕裂自己的衣服,披頭散髮,遮蓋上唇喊叫:‘不潔淨!不潔淨!’
45Kaj la vestojn de la leprulo, sur kiu estos tiu infektajxo, oni devas dissxiri, kaj lia kapo devas esti nekovrita, kaj gxis la lipoj li devas esti cxirkauxkovrita, kaj li devas kriadi:Malpura, malpura!
46在他患病的日子裡,他是不潔淨的;他既然不潔淨,就要獨居,住在營外。
46La tutan tempon, dum la infektajxo estos sur li, li estu rigardata kiel malpura; malpura li estas; li estu izolita, ekster la tendaro estu lia logxejo.
47有關患痲風病人衣服之條例“染了痲風病的衣服,無論是羊毛衣服或是麻布衣服;
47Kaj se estos infektajxo de lepro sur vesto lana aux sur vesto lina,
48不論是編結的或是紡織的;是麻布的或是羊毛的;是皮子或是皮子做成的任何物件;
48cxu sur la fundamentajxo, cxu sur la enteksitajxo, el lino aux el lano, cxu sur felo, cxu sur ia felajxo,
49病症若是在衣服或皮子、編結物或紡織物,或任何皮子做成的器具上發綠或發紅,那就是發霉(“發霉”與“惡性皮膚病”是同一希伯來字)的現象,要給祭司察看。
49kaj la infektajxo estos verdeta aux rugxeta sur la vesto aux sur la felo, sur la fundamentajxo aux sur la enteksitajxo aux sur la felajxo, tiam gxi estas infektajxo de lepro, kaj oni devas montri gxin al la pastro.
50祭司要察看那現象,把染了病症之物隔離七天。
50Kaj la pastro pririgardos la infektitajxon kaj ensxlosos la infektitajxon por sep tagoj.
51到了第七天,祭司要察看那病症;如果那病症在衣服、編結物、紡織物、皮子,或是任何皮子做成的物件上蔓延,這就是頑惡的霉,那件物件就不潔淨了。
51Kaj li rigardos la infektitajxon en la sepa tago; se li vidos, ke la infektajxo disvastigxis sur la vesto, aux sur la fundamentajxo, aux sur la enteksitajxo, aux sur ia felajxo, tiam la infektajxo estas lepro pereiga; gxi estas malpura.
52染上病症的衣服,無論是編結的或是紡織的,是羊毛或是麻布,或任何皮子做的物件,都要燒掉。因為那是頑惡的霉,所以要用火燒掉。
52Kaj oni forbruligu la veston aux la fundamentajxon aux la enteksitajxon el lano aux el lino aux cxian felajxon, sur kiu estos la infektajxo; cxar gxi estas lepro pereiga, per fajro oni devas gxin forbruligi.
53“但如果祭司察看病症,在衣服、編結物、紡織物,或是皮子做的任何物件上,沒有蔓延,
53Sed se la pastro vidos, ke la infektajxo ne disvastigxis sur la vesto aux sur la fundamentajxo aux sur la enteksitajxo aux sur ia felajxo,
54祭司就要吩咐人把它洗淨,然後再隔離七天。
54tiam la pastro ordonos, ke oni lavu tion, sur kio estas la infektajxo, kaj li ensxlosos gxin denove por sep tagoj.
55洗淨以後,祭司要察看;如果看見那病症沒有轉變,雖然沒有蔓延,那物件仍是不潔淨;要用火把它燒掉,因為裡外都腐蝕了。
55Kaj la pastro rigardos la infektajxon post la lavo, kaj se li vidos, ke la infektajxo ne sxangxis sian aspekton kaj la infektajxo ne disvastigxis, tiam gxi estas malpura, per fajro oni gxin forbruligu; gxi estas penetrigxintajxo sur la antauxa aux malantauxa flanko.
56“但如果祭司察看的時候,看見它洗淨以後,色澤暗淡了,就要把那部分從衣服或是皮子、編結物或紡織物上撕下來。
56Sed se la pastro vidos, ke la infektajxo farigxis malpli rimarkebla post la lavo, tiam li desxiru gxin de la vesto aux de la felo aux de la fundamentajxo aux de la enteksitajxo.
57如果病症再出現在剩下的衣服、編結物、紡織物或任何皮子做的物件上,那就是病症仍然發作,染了病症的物件,要用火燒掉。
57Se gxi denove aperos sur la vesto aux sur la fundamentajxo aux sur la enteksitajxo aux sur ia felajxo, tiam gxi estas florantajxo; per fajro oni forbruligu tion, sur kio estas la infektajxo.
58如果病症離開了,經過洗淨,剩下的衣服,無論編結的或是紡織的,或任何皮子做的物件,只要再洗一次,就潔淨了。”
58Sed la veston aux la fundamentajxon aux la enteksitajxon aux cxian felajxon, de kiuj post la lavo forigxos la infektajxo, oni lavu duan fojon, kaj gxi estos pura.
59以上是與羊毛衣服或是麻布衣服、編結的或紡織的或任何皮子做的物件有關的發霉律例,可以斷定潔淨,或是不潔淨。
59Tio estas la legxo pri la infektajxo de lepro sur vesto lana aux lina, cxu sur fundamentajxo, cxu sur enteksitajxo, aux sur ia felajxo, por deklari gxin pura aux malpura.