1屠殺祭牲的條例耶和華對摩西說:
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2“你要告訴亞倫和他的兒子,以及以色列人,對他們說:這是耶和華的吩咐:
2Parolu al Aaron kaj al liaj filoj kaj al cxiuj Izraelidoj, kaj diru al ili:Jen estas tio, kion la Eternulo ordonis:
3以色列家的任何人,不論在營內,或在營外,宰殺公牛、綿羊或山羊,
3Se iu el la domo de Izrael bucxos bovon aux sxafon aux kapron en la tendaro, aux se li bucxos gxin ekster la tendaro,
4而不牽到會幕門口,耶和華的帳幕面前,獻給耶和華作供物,流血的罪就要歸到那人身上;他既然流了牲畜的血,就必從自己的族人中被剪除。
4kaj ne alkondukos gxin al la pordo de la tabernaklo de kunveno, por prezenti gxin kiel oferon al la Eternulo, antaux la logxejo de la Eternulo, tiam tiu homo estos kulpa pri sango:li versxis sangon, kaj tiu homo ekstermigxos el inter sia popolo.
5這條例的目的是要以色列人把他們慣常在田野裡宰殺的祭牲,帶去給耶和華,到會幕門口交給祭司,好像獻給耶和華作平安祭那樣宰殺牲畜。
5Por ke la Izraelidoj alkondukadu siajn bucxotojn, kiujn ili volas bucxi sur la kampo, kaj ili alkonduku ilin antaux la Eternulon, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, al la pastro, kaj ili bucxu ilin kiel pacoferojn al la Eternulo.
6祭司要把血潑在會幕門口耶和華的祭壇上,把脂肪焚燒,獻給耶和華作馨香的祭。
6Kaj la pastro aspergos per la sango la altaron de la Eternulo cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj li fumbruligos la sebon kiel agrablan odorajxon al la Eternulo.
7他們不可再殺祭牲,獻給那些山羊,就是他們所隨從行邪淫的鬼神。這要作他們世世代代永遠的律例。
7Ili ne bucxu plu siajn oferbrutojn al la demonoj, kiujn ili malcxaste adoras. Legxo eterna tio estu por ili en iliaj generacioj.
8“你要對他們說:以色列家的任何人,或是在你們中間寄居的外人,獻燔祭或是平安祭的時候,
8Kaj diru al ili:Se iu el la domo de Izrael, aux el la fremduloj, kiuj logxas inter ili, alportos bruloferon aux simplan oferon,
9如果不牽到會幕門口,把牠獻給耶和華,那人就必從自己的族人中被剪除。
9kaj ne alkondukos gxin al la pordo de la tabernaklo de kunveno, por oferfari gxin al la Eternulo, tiam tiu homo ekstermigxos el sia popolo.
10嚴禁吃血“以色列家的任何人,或是在你們中間寄居的外人,如果吃了任何血,我必向那吃血的人變臉,把他從自己的族人中剪除。
10Se iu el la domo de Izrael, aux el la fremduloj, kiuj logxas inter ili, mangxos ian sangon, tiam Mi turnos Mian vizagxon kontraux tiun, kiu mangxis la sangon, kaj Mi ekstermos lin el inter lia popolo.
11因為動物的生命是在血裡,我指定這祭壇上的血代替你們的生命,因為血裡有生命,所以能代贖生命。
11CXar la animo de korpo estas en la sango; kaj Mi destinis al vi cxi tion por la altaro, por pekliberigi viajn animojn, cxar la sango pekliberigas per la animo.
12所以我對以色列人說:你們中間任何人都不可吃血,在你們中間寄居的外人也不可吃血。
12Tial Mi diris al la Izraelidoj:Neniu el vi mangxu sangon, kaj ankaux la fremdulo, kiu logxas inter vi, ne mangxu sangon.
13任何以色列人,或是在你們中間寄居的外人中,有人打獵得了可以吃的禽獸,總要放盡牠的血,用泥土掩蓋。
13Se iu el la Izraelidoj, aux el la fremduloj, kiuj logxas inter ili, cxaskaptos beston aux birdon, kiun oni povas mangxi, tiam li elfluigu gxian sangon kaj kovru gxin per polvo.
14“因為所有動物的生命就在牠們的血中,所以我對以色列人說:任何動物的血,你們都不可吃;因為所有動物的血,就是牠的生命;吃血的,必被剪除。
14CXar la animo de cxiu korpo estas gxia sango, en gxia animo gxi estas. Tial Mi diris al la Izraelidoj:La sangon de ia korpo ne mangxu, cxar la animo de cxiu korpo estas gxia sango; cxiu, kiu gxin mangxos, ekstermigxos.
15吃了自死的,或是被野獸撕裂的動物,無論是本地人或是寄居的,都要洗淨自己的衣服,用水洗澡,並且不潔淨到晚上,以後他才算潔淨。
15Kaj cxiu, kiu mangxos mortintajxon aux dissxiritajxon, cxu li estas indigxeno, cxu fremdulo, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero, kaj poste li estos pura.
16但是,如果他不洗淨衣服,也不洗身,他就要擔當自己的罪責。”
16Sed se li ne lavos kaj sian korpon ne banos, li portos sur si sian malbonagon.