聖經新譯本

Esperanto

Leviticus

23

1各種當守的節期耶和華對摩西說:
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2“你要告訴以色列人,對他們說:我指定的節日,就是耶和華指定的節日,你們應當召集聖會。
2Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:La festoj de la Eternulo, kiujn vi nomos sanktaj kunvenoj, jen ili estas, Miaj festoj.
3安息日“六日要工作,但第七日是完全休歇的安息日,應當有聖會;甚麼工你們都不可作;在你們的一切住處,這日是歸耶和華的安息日。
3Dum ses tagoj faru laboron; sed la sepan tagon estas sabato de ripozo, sankta kunveno, nenian laboron faru; gxi estu sabato al la Eternulo en cxiuj viaj logxejoj.
4“以下是耶和華的節日,你們在這些指定的日期要召集聖會。
4Jen estas la festoj de la Eternulo, sanktaj kunvenoj, kiujn vi kunvokados en ilia tempo:
5逾越節和無酵節(民28:16~25;申16:1~8)“正月十四日黃昏的時候,是耶和華的逾越節。
5en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, cxirkaux la vespero, estas Pasko al la Eternulo.
6這月十五日是耶和華的無酵節;你們要吃無酵餅七日。
6Kaj en la dek-kvina tago de tiu monato estas la festo de macoj al la Eternulo; dum sep tagoj mangxu macojn.
7第一天應當有聖會,甚麼勞碌的工你們都不可作。
7En la unua tago estu cxe vi sankta kunveno, faru nenian laboron.
8這七天你們要每天獻火祭給耶和華;第七日應當有聖會,甚麼勞碌的工你們都不可作。”
8Kaj alportadu fajroferojn al la Eternulo dum sep tagoj; en la sepa tago estu sankta kunveno, faru nenian laboron.
9初熟節耶和華對摩西說:
9Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
10“你要告訴以色列人,對他們說:你們到了我賜給你們的地,收割莊稼的時候,要把初熟莊稼的一捆帶到祭司那裡。
10Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi venos en la landon, kiun Mi donas al vi, kaj vi rikoltos gxian rikolton, tiam alportu al la pastro la unuan garbon el via rikolto.
11他要在耶和華面前搖禾捆,在安息日的次日把它搖一搖,使你們蒙悅納。
11Kaj li skuos la garbon antaux la Eternulo, por ke vi akiru placxon; en la morgauxa tago post la festo la pastro gxin skuos.
12你們搖禾捆的時候,要把一隻一歲、沒有瑕疵的公綿羊作燔祭獻給耶和華。
12Kaj vi pretigu en la tago, kiam estos skuata via garbo, sendifektan sxafidon jaragxan kiel bruloferon al la Eternulo.
13同獻的素祭,是調油的細麵兩公斤,獻給耶和華作馨香的火祭;同獻的奠祭,是一公斤酒。
13Kaj kun gxi, kiel farunoferon, du dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel fajroferon al la Eternulo, kiel agrablan odorajxon, kaj kun gxi, kiel versxoferon, kvaronon de hino da vino.
14無論是餅,是烘過的穀粒,或是新穗子,你們都不可吃,直等到你們把 神的供物帶來的那天,才可以吃;這要在你們的一切住處,作世世代代永遠的律例。
14Kaj panon kaj rostitajn grajnojn kaj fresxajn grajnojn ne mangxu gxis tiu tago mem, en kiu vi alportos la oferon al via Dio; gxi estu eterna legxo por viaj generacioj en cxiuj viaj logxejoj.
15七七節(民28:26~29:6;申16:9~12)“你們要從安息日的次日,把禾捆帶來作搖祭那日起,計算整整七個星期;
15Kaj kalkulu al vi de post la morgauxa tago post la festo, de post la tago, en kiu vi alportis la garbon por skuado, sep plenajn semajnojn.
16到第七個星期的次日,共計五十天;那天你們要獻新的素祭給耶和華。
16GXis la morgauxa tago post la sepa semajno kalkulu kvindek tagojn, kaj tiam vi alportos novan farunoferon al la Eternulo.
17要從你們的住處把兩個餅帶來作搖祭,每個是用細麵兩公斤,加酵烤成的,當作初熟之物獻給耶和華。
17El viaj logxejoj alportu du panojn de skuofero; el du dekonoj de efo da delikata faruno ili estu; fermente ili estu bakitaj; tio estos unuaj produktoj por la Eternulo.
18你們要把一歲、沒有瑕疵的綿羊羔七隻,公牛犢一頭,公綿羊兩隻,作獻給耶和華的燔祭,牠們和同獻的素祭、奠祭,是獻給耶和華作馨香的火祭。
18Kaj alportu kune kun la panoj sep sxafidojn sendifektajn jaragxajn kaj unu bovidon kaj du virsxafojn; ili estu brulofero al la Eternulo; kaj kune kun ili farunoferon kaj versxoferon, fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo.
19你們又要獻一隻公山羊作贖罪祭,兩隻一歲的公綿羊作平安祭。
19Pretigu ankaux unu kapron kiel pekoferon, kaj du jaragxajn sxafidojn kiel pacoferon.
20祭司要把這些祭物與初熟祭的餅,一同作搖祭,在耶和華面前搖一搖,這些是耶和華的聖物,應歸給祭司。
20Kaj la pastro skuu ilin kune kun la unuaproduktaj panoj kiel skuoferon antaux la Eternulo, kun la du sxafidoj; gxi estu sanktajxo al la Eternulo por la pastro.
21在這一天你們要宣布,這是你們的聖會,甚麼勞碌的工你們都不可作。這要在你們一切住處,作世世代代永遠的律例。
21Kaj proklamu en tiu tago:sankta kunveno estu cxe vi, faru nenian laboron; tio estu eterna legxo en cxiuj viaj logxejoj en viaj generacioj.
22“你們收割你們的莊稼的時候,不可把角落的穀物割盡,也不可拾取你收割時遺下的;把它們留給窮人和寄居的外人;我是耶和華你們的 神。”
22Kaj kiam vi rikoltos la rikolton en via lando, ne rikoltu cxion gxis la rando de via kampo dum via rikoltado, kaj la postrestajxon de via rikolto ne kolektu; por la malricxulo kaj por la fremdulo lasu tion:Mi estas la Eternulo, via Dio.
23耶和華對摩西說:
23Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
24“你要告訴以色列人:七月初一,你們必須完全休歇,要吹號筒作記念,應當有聖會。
24Diru al la Izraelidoj jene:En la sepa monato, en la unua tago de la monato, estu cxe vi festo, memorigado per trumpetado, sankta kunveno.
25甚麼勞碌的工你們都不可作;你們要獻火祭給耶和華。”
25Faru nenian laboron; kaj alportu fajroferon al la Eternulo.
26贖罪日(民29:7~11)耶和華對摩西說:
26Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
27“七月初十是贖罪日;你們應當有聖會,要刻苦己心,獻火祭給耶和華。
27Sed en la deka tago de tiu sepa monato estu tago de pekliberigo, sankta kunveno estu cxe vi; kaj humiligu vian animon kaj alportu fajroferon al la Eternulo.
28在這一天,甚麼工你們都不可作,因為這是贖罪日,要在耶和華你們的 神面前為你們贖罪。
28Kaj faru nenian laboron en tiu tago, cxar gxi estas tago de pekliberigo, por pekliberigi vin antaux la Eternulo, via Dio.
29在這一天,不刻苦己心的人,必從他的族人中被剪除。
29CXiu animo, kiu ne humiligos sin en tiu tago, ekstermigxos el inter sia popolo.
30在這一天,作甚麼工的人,我必把他從自己的族人中間消滅。
30Se iu animo faros ian laboron en tiu tago, Mi ekstermos tiun animon el inter gxia popolo.
31甚麼工你們都不可作,這要在你們的一切住處作世世代代永遠的律例。
31Faru nenian laboron; gxi estu eterna legxo en viaj generacioj en cxiuj viaj logxejoj.
32這是你們完全休歇的安息日,並要刻苦己心;從這月初九晚上,到次日晚上,你們要守安息日。”
32Granda sabato gxi estu por vi; kaj humiligu viajn animojn; vespere en la nauxa tago de la monato, de vespero gxis vespero festu vian sabaton.
33住棚節(民29:12~40;申16:13~15)耶和華對摩西說:
33Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
34“你要告訴以色列人:七月十五日是住棚節,要在耶和華面前守這七天的節期。
34Diru al la Izraelidoj jene:Komencante de la dek-kvina tago de tiu sepa monato estu festo de lauxboj dum sep tagoj al la Eternulo.
35第一天應當有聖會;甚麼勞碌的工你們都不可作。
35En la unua tago estu sankta kunveno, faru nenian laboron.
36這七天你們每天都要獻火祭給耶和華;第八天應當有聖會,要獻火祭給耶和華,這是集會的日子,甚麼勞碌的工都不可作。
36Dum sep tagoj alportadu fajroferojn al la Eternulo; en la oka tago estu cxe vi sankta kunveno, kaj alportu fajroferon al la Eternulo; ferma festo gxi estas, faru nenian laboron.
37“以上是耶和華的節日,你們應當召集聖會,照著每日的規定獻火祭給耶和華,就是燔祭、素祭、平安祭和奠祭。
37Tio estas la festoj de la Eternulo, kiujn vi nomos sanktaj kunvenoj, por alporti fajroferon al la Eternulo, bruloferon kaj farunoferon, bucxoferon kaj versxoferojn, cxiun en gxia tago;
38此外,還有耶和華的安息日,你們的供物,你們的一切還願祭和甘心獻的祭,這些是你們當獻給耶和華的。
38krom la sabatoj de la Eternulo kaj krom viaj donoj kaj krom cxiuj viaj promesoj, kaj krom cxiuj viaj memvolaj oferoj, kiujn vi donos al la Eternulo.
39“又在七月十五日,你們收了那地的出產以後,要守耶和華的節七日,第一天要完全休歇,第八天也要完全休歇。
39Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato, kiam vi kolektos la produktajxon de la tero, festu la feston de la Eternulo dum sep tagoj; en la unua tago estu festo kaj en la oka tago estu festo.
40第一天你們要拿果樹的美果、棕樹枝、茂密的大樹枝和溪邊的楊柳枝,在耶和華你們的 神面前歡樂七天。
40Kaj prenu al vi en la unua tago fruktojn de belaj arboj, brancxojn de palmoj kaj brancxojn de densaj arboj kaj de apudriveraj salikoj; kaj gajigu vin antaux la Eternulo, via Dio, dum sep tagoj.
41你們每年七月,要守耶和華這七天的節期,這是你們世世代代永遠的律例。
41Kaj festu tiun feston de la Eternulo dum sep tagoj en la jaro; eterna legxo tio estu en viaj generacioj; en la sepa monato festu gxin.
42你們要住在棚裡七天;以色列所有的本地人都要住在棚裡,
42En lauxboj logxu dum sep tagoj, cxiu indigxeno en Izrael logxu en lauxboj;
43好叫你們世世代代知道,我領以色列人出埃及地的時候,曾經使他們住在棚裡;我是耶和華你們的 神。”
43por ke sciu viaj generacioj, ke en lauxboj Mi logxigis la Izraelidojn, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta:Mi estas la Eternulo, via Dio.
44於是摩西把耶和華指定的節日告訴了以色列人。
44Kaj Moseo diris pri la festoj de la Eternulo al la Izraelidoj.