1遵行誡命蒙福(申7:12~24,28:1~14)“你們不可為自己做偶像,不可為自己立雕像或神柱,也不可在你們的境內安置石像,向它跪拜;因為我是耶和華你們的 神。
1Ne faru al vi idolojn, kaj figurojn kaj statuojn ne starigu cxe vi, kaj sxtonojn kun bildoj ne kusxigu en via lando, por adorklinigxi super ili:cxar Mi estas la Eternulo, via Dio.
2你們要遵守我的安息日;敬畏我的聖所;我是耶和華。
2Miajn sabatojn observu, kaj Mian sanktejon respektegu:Mi estas la Eternulo.
3你們遵行我的律例,謹守我的誡命,遵照奉行,
3Se vi agos laux Miaj legxoj kaj observos Miajn ordonojn kaj plenumos ilin,
4我就按時給你們降下雨露,使地生出土產,田野的樹木也結果實。
4tiam Mi donos al vi pluvojn iliatempe, kaj la tero donos siajn produktajxojn, kaj la kampa arbo donos siajn fruktojn.
5你們打禾,必打到摘葡萄的時候,摘葡萄必摘到撒種的時候;你們吃食物,吃得飽足,在你們的境內安然居住。
5Kaj la tempo de drasxado dauxros cxe vi gxis la enkolektado de la vinberoj, kaj la enkolektado de vinberoj dauxros gxis la semado, kaj vi mangxos vian panon sate kaj vi logxos sendangxere en via lando.
6我必使你們境內太平;你們睡覺,沒有人驚嚇你們;我使惡獸在境內絕跡;刀劍也不經過你們的地。
6Kaj Mi donos pacon al via lando, kaj kiam vi kusxos, neniu vin timigos; kaj Mi forigos la malbonajn bestojn el la lando, kaj glavo ne trapasos vian landon.
7你們必追趕仇敵,他們必在你們面前倒在刀下。
7Kaj vi pelos viajn malamikojn, kaj ili falos antaux vi de glavo.
8你們五個人必追趕一百人,一百人必追趕一萬人;你們的仇敵必在你們面前倒在刀下。
8Kaj kvin al vi pelos centon, kaj cent el vi pelos dekmilon; kaj viaj malamikoj falos antaux vi de glavo.
9我眷顧你們,使你們繁殖增多,也必堅立我與你們所立的約。
9Kaj Mi turnos Min al vi kaj kreskigos vin kaj multigos vin, kaj Mi fortikigos Mian interligon kun vi.
10你們吃久藏的舊糧,要挪出舊糧,騰空給新糧。
10Kaj vi mangxos grenon malnovan pasintjaran, kaj vi elportos la malnovan pro la nova.
11我必在你們中間安置我的居所,我的心也不厭棄你們。
11Kaj Mi starigos Mian logxejon inter vi, kaj Mia animo vin ne abomenos.
12我要在你們中間行走;我要作你們的 神,你們要作我的子民。
12Kaj Mi iros inter vi, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo.
13我是耶和華你們的 神,曾經把你們從埃及地領出來,使你們不再作他們的奴僕;我折斷了你們所負的軛,使你們挺身昂首地行走。
13Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por ke vi ne estu iliaj sklavoj; kaj Mi rompis la bastonojn de via jugo kaj ekirigis vin kun levita kapo.
14違背誡命遭禍(申28:15~68)“但如果你們不聽從我,不遵行這一切誡命;
14Sed se vi ne obeos Min kaj ne faros cxiujn cxi tiujn ordonojn;
15如果你們棄絕我的律例,你們的心厭棄我的典章,不遵行我的一切誡命,違背我的約,
15kaj se vi malestimos Miajn legxojn kaj se via animo abomenos Miajn decidojn, kaj vi ne plenumos cxiujn Miajn ordonojn, rompante Mian interligon:
16我就要這樣待你們:我必命驚慌臨到你們,癆病熱病使你們眼目昏花,心靈憔悴;你們必徒然撒種,因為你們的仇敵必吃盡你們的出產。
16tiam ankaux Mi faros al vi tion:Mi sendos sur vin teruron, maldikigxon, kaj febron, kiuj konsumas la okulojn kaj senfortigas la animon; kaj vi semos viajn semojn vane, ilin mangxos viaj malamikoj.
17我向你們變臉,你們就敗在仇敵面前;恨惡你們的要管轄你們;雖然沒有人追趕,你們仍然逃跑。
17Kaj Mi turnos Mian vizagxon kontraux vin, kaj vi falos antaux viaj malamikoj, kaj regos vin viaj malamantoj, kaj vi kuros, kiam neniu pelos vin.
18經過這些以後,如果你們還不聽從我,我就要因你們的罪加重七倍管教你們。
18Kaj se vi malgraux cxi tio ne obeos Min, tiam Mi sepoble pligrandigos la punon pro viaj pekoj.
19我必粉碎你們誇耀的力量;我要使你們的天像鐵,你們的地像銅;
19Kaj Mi rompos vian fieran obstinecon, kaj Mi faros vian cxielon kiel fero kaj vian teron kiel kupro.
20你們的氣力徒然用盡;你們的地不出產,境內的樹也不結果實。
20Kaj vane konsumigxos via forto; via tero ne donos siajn produktajxojn, kaj la arboj de la tero ne donos siajn fruktojn.
21“如果你們行事為人與我的心意相違,不肯聽從我,我就要按著你們的罪,使災禍加重七倍地臨到你們。
21Kaj se vi malgraux tio spitos Min kaj ne volos obei Min, tiam Mi aldonos sepoble da frapoj laux viaj pekoj.
22打發野地的走獸到你們中間,奪去你們的兒女,殘害你們的牲畜,減少你們的人口,使你們的道路荒涼。
22Kaj Mi venigos sur vin la sovagxajn bestojn, kaj ili formangxos viajn infanojn kaj ekstermos viajn brutojn kaj malmultigos vin tiel, ke viaj vojoj dezertigxos.
23“但如果你們經過這些事仍然不歸向我,行事仍與我的心意相違,
23Se ankaux per tio vi ne humiligxos, sed plue agos kontraux Mi:
24我也要與你們作對,按著你們的罪,再加重七倍擊打你們;
24tiam ankaux Mi agos kontraux vi, kaj Mi ankaux frapos vin sepoble pro viaj pekoj.
25使刀劍臨到你們,報復背約的仇;聚集你們到城裡,好使我打發瘟疫在你們中間,把你們交在仇敵的手裡。
25Kaj Mi venigos sur vin vengxan glavon, kiu vengxos pro la interligo; kaj vi kolektigxos en viaj urboj, kaj Mi sendos peston en vian mezon, kaj vi estos fordonitaj en la manojn de la malamiko.
26我斷絕你們的糧食來源以後,十個女人要共用一個爐子給你們烤餅,她們配給定量的餅給你們;你們要吃,卻吃不飽。
26Kiam Mi rompos al vi la apogon de la pano, tiam dek virinoj bakos vian panon en unu forno kaj redonos vian panon pesante, kaj vi mangxos kaj ne satigxos.
27“如果你們經過這事,還是不聽從我,行事仍與我的心意相違,
27Kaj se vi malgraux tio ne obeos Min, kaj spitos Min:
28我就必發烈怒,與你們作對;我要按著你們的罪,再加重七倍管教你們。
28tiam Mi iros kontraux vin kolere, kaj Mi punos vin sepoble pro viaj pekoj.
29你們要吃自己兒子的肉,女兒的肉也要吃。
29Kaj vi mangxos la karnon de viaj filoj, kaj la karnon de viaj filinoj vi mangxos.
30我必毀壞你們的邱壇,砍倒你們的香壇,把你們的屍體扔在你們仆倒的偶像上面;我的心必厭棄你們。
30Kaj Mi detruos viajn altajxojn kaj ruinigos viajn kolonojn de la suno, kaj Mi jxetos viajn kadavrojn sur la rompitajxojn de viaj idoloj, kaj Mia animo abomenos vin.
31我必使你們的城市變為荒場,使你們的聖所荒涼;我也不聞你們馨香的祭。
31Kaj Mi faros el viaj urboj dezerton, kaj Mi ruinigos viajn sanktejojn, kaj Mi ne flaros viajn agrablajn odorajxojn.
32我要使地荒涼,連住在那裡的仇敵也驚奇。
32Kaj Mi dezertigos la teron, ke miregos pri gxi viaj malamikoj, kiuj eklogxos sur gxi.
33我要把你們分散在萬國中,我又拔出刀來追趕你們;你們的地成為荒涼,你們的城市變成荒場。
33Kaj vin Mi disjxetos inter la popolojn, kaj Mi nudigos post vi glavon; kaj via tero estos dezerta kaj viaj urboj estos ruinigitaj.
34“當那地荒涼,你們又住在仇敵之地的時候,地就享受安息;那地要休歇,享受安息。
34Tiam la tero ricevos kontentigon pri siaj sabatoj dum la tuta tempo de sia dezerteco, kiam vi estos en la lando de viaj malamikoj; tiam ripozos la tero kaj kontentigos sin pri siaj sabatoj.
35因為你們居住在那裡的時候,地不能在你們的安息年中享受安息,唯有在荒涼的日子,才可享安息。
35Dum la tuta tempo de dezerteco gxi ripozos, kiom gxi ne ripozis en viaj sabatoj, kiam vi logxis sur gxi.
36至於你們剩下的人,我必使他們在仇敵之地膽戰心驚;風吹落葉也會嚇跑他們;他們必逃跑,好像逃避刀劍一樣;雖然無人追趕,他們卻跌倒。
36Kaj al la restintoj el vi Mi sendos timon en ilian koron en la lando de iliaj malamikoj; kaj pelos ilin brueto de falanta folio, kaj ili kuros, kiel oni kuras de glavo, kaj ili falos, kiam neniu ilin persekutos.
37雖然無人追趕,他們卻像面臨刀劍,彼此撞跌;你們在仇敵面前,不能站立得住。
37Kaj ili falos unu sur alian, kiel de glavo, dum neniu ilin pelos; kaj vi ne havos forton por stari antaux viaj malamikoj.
38你們要在萬國中滅亡;仇敵之地必吞滅你們。
38Kaj vi pereos inter la popoloj, kaj formangxos vin la lando de viaj malamikoj.
39你們剩下的人,必因自己的罪孽在仇敵之地消滅,也因犯了祖先的罪孽日漸衰弱。
39Kaj la restintoj el vi senfortigxos pro siaj pekoj en la landoj de viaj malamikoj, kaj ankaux pro la pekoj de siaj patroj ili senfortigxos.
40承認罪孽始蒙垂顧“那時他們就會承認自己的罪孽和他們祖先的罪孽,就是他們對我不忠的過犯,又承認因為行事與我的心意相違,
40Tiam ili konfesos sian kulpon kaj la kulpon de siaj patroj en la malbonagoj, kiujn ili faris kontraux Mi kaj pri kio ili spitis Min.
41以致我也與他們作對,把他們帶到他們的仇敵之地。如果他們未受割禮的心這樣謙卑下來,情願接受他們罪孽的刑罰,
41Ankaux Mi iris kontraux ilin kaj envenigis ilin en la landon de iliaj malamikoj; kaj se tiam humiligxos ilia koro ne cirkumcidita kaj se ili donos kontentigon pri siaj pekoj,
42我就記念我與雅各所立的約,記念我與以撒所立的約,與亞伯拉罕所立的約;我也記念這地。
42tiam Mi rememoros Mian interligon kun Jakob, kaj Mian interligon kun Isaak kaj Mian interligon kun Abraham Mi rememoros, kaj la landon Mi rememoros.
43他們會離開這地,地在荒涼無人的時候,就可以享受安息,同時他們要接受他們罪孽的刑罰,因為他們棄絕了我的典章,他們的心厭棄了我的律例。
43La lando estos forlasita de ili kaj ricevos kontentigon pri siaj sabatoj, kiam gxi dezertigxos post ili; kaj ili donos kontentigon pri siaj kulpoj, cxar ili malrespektis Miajn decidojn kaj Miajn legxojn ilia animo abomenis.
44雖然這樣,他們住在仇敵之地的時候,我還是不棄絕他們,也不厭棄他們,不把他們滅絕,我不會違背我與他們所立的約;因為我是耶和華他們的 神。
44Kaj tamen, kiam ili estos en la lando de siaj malamikoj, Mi ne malestimos ilin, kaj ne abomenos ilin tiom, por ekstermi ilin, por neniigi Mian interligon kun ili; cxar Mi estas la Eternulo, ilia Dio.
45因為他們的緣故,我要記念我與他們祖先所立的約;他們的祖先是我在列國眼前,從埃及地領出來的,為要作他們的 神;我是耶和華。”
45Kaj Mi rememoros por ili la interligon kun la antauxuloj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta antaux la okuloj de la popoloj, por esti ilia Dio:Mi estas la Eternulo.
46這些是耶和華在西奈山,藉著摩西頒布他和以色列人之間的律例、典章和法則。
46Tio estas la legxoj kaj decidoj kaj instruoj, kiujn starigis la Eternulo inter Si kaj la Izraelidoj sur la monto Sinaj per Moseo.