1贖罪祭的條例耶和華對摩西說:
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2“你要告訴以色列人說:如果有人在耶和華吩咐不可行的事上無意犯了罪,他必須遵行以下條例中的一樣:
2Diru al la Izraelidoj jene:Se iu pekos per eraro kontraux la ordonoj de la Eternulo, malpermesantaj fari diversajn aferojn, kaj li faros iun el ili;
3為大祭司贖罪“如果受膏的祭司犯了罪,使人民陷在罪裡,他就要為自己所犯的罪,獻一頭沒有殘疾的公牛給耶和華作贖罪祭。
3se pastro sanktoleita pekos, jxetante kulpon sur la popolon, tiam li alportu pro sia peko, kiun li pekis, bovidon sendifektan al la Eternulo, kiel oferon propekan.
4他要把公牛牽到耶和華面前,在會幕門口,按手在公牛頭上,然後在耶和華面前宰殺那公牛,
4Li venigu la bovidon al la pordo de la tabernaklo de kunveno antaux la Eternulon, kaj li metu sian manon sur la kapon de la bovido, kaj li bucxu la bovidon antaux la Eternulo.
5受膏的祭司要取一些公牛的血,帶到會幕那裡。
5Kaj la sanktoleita pastro prenu iom el la sango de la bovido kaj enportu gxin en la tabernaklon de kunveno.
6祭司要把指頭蘸在血裡,在耶和華面前向著聖所的幔子,彈血七次。
6Kaj la pastro trempu sian fingron en la sango, kaj aspergu per la sango sepfoje antaux la Eternulo, antaux la kurteno de la sanktejo.
7然後祭司要用血抹會幕裡耶和華面前的香壇的四角;至於其餘的牛血,都要倒在會幕門口的燔祭壇腳那裡。
7Kaj la pastro metu iom el la sango sur la kornojn de la altaro de bonodora incenso antaux la Eternulo en la tabernaklo de kunveno, kaj la tutan ceteran sangon de la bovido li elversxu cxe la bazo de la altaro de bruloferoj, kiu estas cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
8他要取出贖罪祭的公牛所有的脂肪,就是遮蓋內臟的脂肪和內臟上的一切脂肪,
8Kaj la tutan sebon de la propeka bovido li forlevu el gxi, la sebon, kiu kovras la internajxojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internajxoj,
9兩腎和腎上近腰的脂肪,和腎旁的肝葉,都一起取下來,
9kaj ambaux renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas cxe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li gxin apartigu,
10正如從平安祭的公牛取出來的一樣。祭司要把這些焚燒在燔祭壇上。
10tiel same, kiel estas forlevata pacofero el bovo; kaj la pastro bruligu tion sur la altaro de bruloferoj.
11至於公牛的皮和所有的肉,連頭帶腿,以及內臟和糞,
11Kaj la felon de la bovido kaj gxian tutan viandon kun gxia kapo kaj kruroj kaj gxiajn internajxojn kaj malpurajxon,
12就是整頭公牛,要搬到營外潔淨的地方,倒壇灰的地方,放在柴上用火焚燒,就在倒壇灰的地方焚燒。
12la tutan bovidon li elportu ekster la tendaron sur puran lokon, kien oni sxutas la cindron, kaj li forbruligu tion sur ligno per fajro; sur la cindrejo tio estu forbruligata.
13為全會眾贖罪“如果以色列全體會眾無意犯罪,是隱而未現、會眾看不出來的,但他們行了一件耶和華吩咐不可行的事,他們就有罪。
13Kaj se la tuta komunumo de la Izraelidoj pekos per eraro kaj la afero estos kasxita antaux la okuloj de la anaro, kaj ili faros iun el la agoj, kiujn la Eternulo malpermesis, kaj ili farigxos kulpaj;
14當發覺他們犯了罪的時候,會眾就要獻一頭公牛作贖罪祭,把牠牽到會幕前面;
14kaj ili sciigxos pri la peko, kiun ili pekis:tiam la anaro alportu bovidon kiel propekan oferon kaj venigu gxin antaux la tabernaklon de kunveno.
15會眾的長老要在耶和華面前按手在公牛的頭上,然後在耶和華面前宰殺那公牛。
15Kaj la plejagxuloj de la komunumo metu siajn manojn sur la kapon de la bovido antaux la Eternulo, kaj oni bucxu la bovidon antaux la Eternulo.
16受膏的祭司要把公牛的一些血,帶到會幕那裡;
16Kaj la sanktoleita pastro enportu iom el la sango de la bovido en la tabernaklon de kunveno.
17祭司要把指頭蘸在血裡,在耶和華面前,向著幔子,彈血七次;
17Kaj la pastro trempu sian fingron en la sango, kaj aspergu sep fojojn antaux la Eternulo, antaux la kurteno.
18然後用血抹會幕裡耶和華面前的壇角;至於其餘的牛血,都要倒在會幕門口的燔祭壇腳那裡。
18Kaj iom el la sango li metu sur la kornojn de la altaro, kiu estas antaux la Eternulo en la tabernaklo de kunveno, kaj la tutan ceteran sangon li elversxu cxe la bazo de la altaro de bruloferoj, kiu estas cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
19他要取出公牛所有的脂肪,焚燒在祭壇上。
19Kaj gxian tutan sebon li forlevu el gxi kaj bruligu sur la altaro.
20處理這公牛與處理大祭司的贖罪祭公牛一樣,要按同一條例執行。祭司為他們贖了罪,他們就蒙赦免。
20Kaj li faru kun la bovido; kiel li faris kun la propeka bovido, tiel li faru kun gxi; kaj pekliberigos ilin la pastro, kaj estos pardonite al ili.
21他要把這公牛搬到營外焚燒,好像焚燒前一頭公牛一樣,這是會眾的贖罪祭。
21Kaj li elportu la bovidon ekster la tendaron, kaj forbruligu gxin, kiel li forbruligis la unuan bovidon; gxi estas propeka ofero de la komunumo.
22為官長贖罪“如果領袖無意犯了罪,行了一件耶和華他的 神吩咐不可行的事,他就有罪。
22Se princo pekos, kaj per eraro faros iun el la agoj, kiujn la Eternulo, lia Dio, malpermesis fari, kaj li farigxos kulpa;
23他一發覺犯了罪,就要牽一隻沒有殘疾的公山羊羔作供物,
23kaj li sciigxos pri sia peko, kiun li pekis:tiam li alportu kiel sian oferon virkapron sendifektan.
24要按手在山羊的頭上,然後在宰燔祭牲的地方,在耶和華面前宰殺牠,這是贖罪祭。
24Kaj li metu sian manon sur la kapon de la kapro, kaj bucxu gxin sur la loko, sur kiu estas bucxataj bruloferoj antaux la Eternulo; gxi estas propeka ofero.
25祭司要用指頭取贖罪祭牲的一些血,抹燔祭壇的四角,其餘的血要倒在燔祭壇腳那裡。
25Kaj la pastro prenos iom el la sango de la propeka ofero per sia fingro, kaj li metos gxin sur la kornojn de la altaro de bruloferoj, kaj la ceteran sangon li elversxos cxe la bazo de la altaro de bruloferoj.
26公羊所有的脂肪,都要焚燒在祭壇上,好像平安祭的脂肪一樣;祭司為他贖了罪,他就蒙赦免。
26Kaj gxian tutan sebon li bruligos sur la altaro, kiel la sebon de pacofero; kaj la pastro liberigos lin de lia peko, kaj estos pardonite al li.
27為眾民贖罪“如果那地的居民中有人無意犯了罪,行了一件耶和華吩咐不可行的事,他就有罪。
27Se iu el la popolo per eraro pekos, farante iun el la agoj, kiujn la Eternulo malpermesis, kaj li farigxos kulpa;
28他一發覺犯了罪,就要為自己所犯的罪,牽一隻沒有殘疾的母山羊作供物。
28kaj li sciigxos pri sia peko, kiun li pekis:tiam li alportu kiel sian oferon kaprinon sendifektan pro sia peko, kiun li pekis.
29他要按手在贖罪祭牲的頭上,然後在宰燔祭牲的地方,宰殺贖罪祭牲。
29Kaj li metu sian manon sur la kapon de la propeka ofero, kaj li bucxu la propekan oferon sur la loko de la bruloferoj.
30祭司要用指頭取一些羊血,抹燔祭壇的四角,其餘的血都要倒在祭壇腳那裡。
30Kaj la pastro prenos iom el gxia sango per sia fingro kaj metos sur la kornojn de la altaro de bruloferoj, kaj la tutan ceteran sangon li elversxos cxe la bazo de la altaro.
31母山羊所有的脂肪都要取出來,好像取出平安祭牲的脂肪一樣;然後祭司要把這些焚燒在祭壇上,獻給耶和華作馨香的祭。祭司為他贖了罪,他就蒙赦免。
31Kaj gxian tutan sebon li apartigos, kiel estas apartigata la sebo de la pacoferoj, kaj la pastro bruligos gxin sur la altaro, kiel agrablan odorajxon al la Eternulo; kaj la pastro pekliberigos lin, kaj estos pardonite al li.
32“如果人獻一隻綿羊羔作贖罪祭的供物,就要牽一隻沒有殘疾的母羊;
32Se sxafon li alportos kiel sian propekan oferon, li alportu virinseksan, sendifektan.
33他要按手在贖罪祭牲的頭上,然後在宰燔祭牲的地方宰殺牠,作為贖罪祭。
33Kaj li metu sian manon sur la kapon de la propeka ofero, kaj bucxu gxin kiel propekan oferon sur la loko, kie oni bucxas bruloferon.
34祭司要用指頭取一些贖罪祭牲的血,抹燔祭壇的四角,其餘的羊血,都要倒在祭壇腳那裡。
34Kaj la pastro prenos per sia fingro iom el la sango de la propeka ofero kaj metos gxin sur la kornojn de la altaro de bruloferoj, kaj gxian tutan ceteran sangon li elversxos cxe la bazo de la altaro.
35羊所有的脂肪都要取出來,好像取出平安祭綿羊羔的脂肪一樣;祭司要把這些放在祭壇耶和華的火祭上面焚燒,祭司為他所犯的罪行贖罪,他就蒙赦免。”
35Kaj gxian tutan sebon li apartigos, kiel estas apartigata la sebo de la sxafo el la pacoferoj, kaj la pastro bruligos gxin sur la altaro kun la fajroferoj al la Eternulo; kaj la pastro liberigos lin de la peko, kiun li pekis, kaj estos pardonite al li.