聖經新譯本

Esperanto

Leviticus

8

1按立亞倫與其眾子為祭司(出29:1~37)耶和華對摩西說:
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2“你要把亞倫和他的兒子,連同聖衣、膏油、贖罪祭的一頭公牛、兩隻公綿羊,一籃無酵餅都帶來,
2Prenu Aaronon kaj liajn filojn kune kun li kaj la vestojn kaj la sanktan oleon kaj bovidon por pekofero kaj du virsxafojn kaj korbon da macoj.
3又要召集全體會眾到會幕門口那裡。”
3Kaj la tutan komunumon kunvenigu cxe la eniro de la tabernaklo de kunveno.
4於是摩西照著耶和華命令他的去行,會眾就聚集到會幕門口那裡。
4Kaj Moseo faris, kiel la Eternulo al li ordonis; kaj la komunumo kolektigxis cxe la eniro de la tabernaklo de kunveno.
5摩西對會眾說:“這是耶和華吩咐我作的事。”
5Kaj Moseo diris al la komunumo:Jen estas tio, kion la Eternulo ordonis fari.
6摩西領亞倫和他的兒子來,用水給他們洗身。
6Kaj Moseo alvenigis Aaronon kaj liajn filojn, kaj li lavis ilin per akvo.
7然後給亞倫穿上內袍,束上腰帶,穿上外袍,又加上以弗得,用巧工織成的以弗得帶子束上,把以弗得繫在他身上。
7Kaj li metis sur lin la hxitonon kaj zonis lin per zono kaj vestis lin per la tuniko kaj metis sur lin la efodon kaj zonis lin per la zono de la efodo kaj alfortikigis per gxi la efodon sur li.
8又給他佩上胸牌,把烏陵和土明放在胸牌裡面,
8Kaj li metis sur lin la surbrustajxon, kaj sur la surbrustajxon la signojn de lumo kaj de justo.
9把禮冠戴在他頭上;在禮冠前面安上金牌,就是聖冠,都是照著耶和華吩咐摩西的。
9Kaj li metis la cidaron sur lian kapon, kaj sur la cidaron sur la antauxa flanko li metis la oran tabuleton, la sanktan kronon, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
10摩西取膏油,抹了帳幕和其中所有的東西,使它們分別為聖。
10Kaj Moseo prenis la sanktan oleon, kaj sanktoleis la tabernaklon, kaj cxion, kio estis en gxi, kaj li sanktigis ilin.
11又七次彈膏油在祭壇上,膏抹祭壇和祭壇的一切器皿,以及洗濯盆和盆座,使它們分別為聖。
11Kaj li aspergis per tio la altaron sep fojojn, kaj li sanktesxmiris la altaron kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la lavujon kaj gxian piedestalon, por sanktigi ilin.
12然後把膏油倒在亞倫的頭上,膏立他,使他分別為聖。
12Kaj li versxis iom el la sankta oleo sur la kapon de Aaron, kaj li sxmiris lin, por sanktigi lin.
13摩西把亞倫的兒子帶來,給他們穿上內袍,束上腰帶,包上裹頭巾,都是照著耶和華吩咐摩西的。
13Kaj Moseo alvenigis la filojn de Aaron kaj vestis ilin per hxitonoj kaj zonis ilin per zonoj kaj alligis sur ili mitrojn, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
14他把贖罪祭的公牛牽來;亞倫和他的兒子按手在贖罪祭的公牛的頭上。
14Kaj li alkondukis la propekan bovidon, kaj Aaron kaj liaj filoj metis siajn manojn sur la kapon de la propeka bovido.
15摩西就宰殺公牛,取了血,用指頭抹祭壇四角的周圍,潔淨祭壇,其餘的血倒在祭壇腳那裡,使祭壇成聖,為壇贖罪。
15Kaj Moseo gxin bucxis, kaj li prenis iom el la sango kaj metis per sia fingro sur la kornojn de la altaro cxirkauxe kaj pekliberigis la altaron; kaj la ceteran sangon li elversxis cxe la bazo de la altaro, kaj sanktigis cxi tiun, por pekliberigi gxin.
16摩西取出內臟上所有的脂肪、腎旁的肝葉、兩個腎和腎上的脂肪,焚燒在祭壇上。
16Kaj li prenis la tutan sebon, kiu estis sur la internajxoj, kaj la reton de la hepato, kaj ambaux renojn kaj ilian sebon, kaj Moseo bruligis tion sur la altaro.
17至於那公牛,牠的皮、肉和糞,都要在營外用火燒掉,都是照著耶和華吩咐摩西的。
17Kaj la bovidon kaj gxian felon kaj gxian karnon kaj gxian malpurajxon li forbruligis per fajro ekster la tendaro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
18摩西把燔祭的公綿羊牽來,亞倫和他的兒子按手在公綿羊的頭上。
18Kaj li alkondukis la virsxafon de brulofero; kaj Aaron kaj liaj filoj metis siajn manojn sur la kapon de la virsxafo.
19摩西就宰殺公綿羊,把血潑在祭壇的四周。
19Kaj Moseo gxin bucxis, kaj aspergis per la sango la altaron cxirkauxe.
20摩西把公綿羊切成塊子以後,就把頭、肉塊和脂肪都焚燒了。
20Kaj la virsxafon li dishakis en partojn, kaj Moseo ekbruligis la kapon kaj la partojn kaj la grason.
21又用水洗淨了內臟和腿之後,摩西就把整個公綿羊焚燒在祭壇上;這是燔祭,是獻給耶和華馨香的火祭,都是耶和華吩咐摩西的。
21La internajxojn kaj la krurojn li lavis per akvo; kaj Moseo forbruligis la tutan sxafon sur la altaro; gxi estis brulofero por agrabla odorajxo, fajrofero al la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
22他又把第二隻公綿羊牽來,就是承受聖職所獻的公綿羊;亞倫和他的兒子按手在公綿羊的頭上;
22Kaj li alkondukis la duan virsxafon, la virsxafon de konsekrado; kaj Aaron kaj liaj filoj metis siajn manojn sur la kapon de la virsxafo.
23摩西宰殺了羊,取了一些羊血,抹在亞倫的右耳垂上和右手的大拇指上,以及右腳的大拇趾上。
23Kaj li gxin bucxis, kaj Moseo prenis iom el gxia sango kaj metis sur la malsupran randon de la dekstra orelo de Aaron kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo.
24又把亞倫的兒子帶來,摩西也把血抹在他們的右耳垂上和右手的大拇指上,以及右腳的大拇趾上;其餘的血則潑在祭壇的四周。
24Kaj li alkondukis la filojn de Aaron, kaj Moseo metis iom el la sango sur la malsupran randon de ilia dekstra orelo kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra piedo; kaj Moseo aspergis per la sango la altaron cxirkauxe.
25然後他取出脂肪、肥尾巴、內臟上所有的脂肪、腎旁的肝葉、兩個腎、腎上的脂肪和右後腿;
25Kaj li prenis la sebon kaj la voston, kaj la tutan sebon, kiu estis sur la internajxoj, kaj la reton de la hepato, kaj ambaux renojn kaj ilian sebon, kaj la dekstran femuron.
26又從在耶和華面前的無酵餅籃子裡,取出一個無酵餅、一個油餅和一個薄餅,都放在脂肪和右後腿上;
26Kaj el la korbo da macoj, kiu estis antaux la Eternulo, li prenis unu macan kukon kaj unu kukon kun oleo kaj unu flanon, kaj metis ilin sur la sebojn kaj sur la dekstran femuron.
27他把這一切都放在亞倫手上和他兒子手上,在耶和華面前搖一搖作為搖祭。
27Kaj li metis cxion cxi tion sur la manojn de Aaron kaj sur la manojn de liaj filoj, kaj li skuis tion kiel skuoferon antaux la Eternulo.
28然後,摩西從他們的手上接過來,焚燒在祭壇的燔祭上;這些是承受聖職祭,是獻給耶和華馨香的火祭。
28Kaj Moseo prenis tion for de iliaj manoj kaj ekbruligis sur la altaro kune kun la brulofero:tio estis ofero de konsekrado, por agrabla odorajxo; gxi estis fajrofero al la Eternulo.
29摩西取了祭牲的胸,在耶和華面前把它搖一搖作搖祭;這是承受聖職祭的公綿羊中,歸給摩西的分,都是照著耶和華吩咐摩西的。
29Kaj Moseo prenis la brustajxon kaj skuis gxin kiel skuoferon antaux la Eternulo:de la sxafo de konsekrado gxi estis la destinita parto por Moseo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
30摩西拿了一些膏油和祭壇上的血,彈在亞倫和他的衣服上,以及他兒子和他們的衣服上;這樣就使亞倫和他的衣服,他的兒子和他們的衣服都分別為聖。
30Kaj Moseo prenis iom el la sankta oleo, kaj el la sango, kiu estis sur la altaro, kaj aspergis Aaronon, liajn vestojn, liajn filojn, kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li; kaj li sanktigis Aaronon, liajn vestojn, liajn filojn, kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li.
31摩西對亞倫和他的兒子說:“你們要在會幕門口煮祭肉,也在那裡吃祭肉和承受聖職祭籃子裡的餅,照著我的吩咐,亞倫和他的兒子要吃這些。
31Kaj Moseo diris al Aaron kaj al liaj filoj:Kuiru la viandon cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj tie mangxu gxin, kaj ankaux la panon, kiu estas en la korbo de konsekrado, kiel mi ordonis, dirante:Aaron kaj liaj filoj gxin mangxu.
32剩下來的肉和餅,你們要用火燒掉。
32Kaj la restajxon el la viando kaj el la pano forbruligu per fajro.
33七天之內,你們不可出會幕的門口,直到你們承受聖職禮的日子滿了,因為主要用這七天使你們承受聖職(“使你們承受聖職”原文作“他充滿你們的手”)。
33Kaj for de la pordo de la tabernaklo de kunveno ne foriru dum sep tagoj, gxis la tago, en kiu finigxos la tempo de via konsekrado; cxar sep tagojn dauxros via konsekrado.
34今天所行的,是照耶和華的吩咐而行,為你們贖罪。
34Kiel estis farite hodiaux, tiel la Eternulo ordonis fari, por pekliberigi vin.
35七天之內,你們晝夜都住在會幕門口,遵守耶和華的吩咐,免得你們死亡,因為耶和華是這樣吩咐我。”
35Kaj cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno restu tage kaj nokte dum sep tagoj, kaj vi observos la servadon al la Eternulo, por ke vi ne mortu; cxar tiel estas ordonite al mi.
36於是亞倫和他的兒子行了耶和華藉著摩西吩咐的一切事。
36Kaj Aaron kaj liaj filoj faris cxion, kion la Eternulo ordonis per Moseo.