聖經新譯本

Esperanto

Nehemiah

2

1王許尼希米重建城牆亞達薛西王二十年尼散月,王面前擺上了酒席,我拿酒來奉給王。我在他面前素來沒有露出愁容。
1En la monato Nisan, en la dudeka jaro de la regxo Artahxsxast, antaux li staris vino. Kaj mi prenis la vinon kaj donis al la regxo; kaj gxis tiam mi ne estis malgaja antaux li.
2王卻問我:“你既然沒有病,為甚麼面帶愁容呢?這沒有別的可能,必是心中愁煩。”我就非常懼怕,
2Kaj la regxo diris al mi:Kial vi aspektas malbone, kvankam vi ne estas malsana? tio certe estas doloro de koro. Kaj mi forte ektimis,
3對王說:“願王萬歲,我列祖墳墓所在的城成了荒蕪之地,城門被火焚毀,我怎能不面帶愁容呢?”
3kaj mi diris al la regxo:La regxo vivu eterne; kiel mi povas ne aspekti malbone, kiam la urbo, kiu estas la tomboloko de miaj patroj, estas dezertigita, kaj gxiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro?
4王問我:“你想要甚麼呢?”我就向天上的 神禱告,
4Kaj la regxo diris al mi:Kion do vi deziras? Tiam mi pregxis al Dio de la cxielo,
5然後對王說:“如果王認為好,僕人能在你面前蒙恩寵,就請你差派我往猶大,到我列祖墳墓所在的城去,讓我重建那城。”
5kaj diris al la regxo:Se al la regxo placxas, kaj se via sklavo havas vian favoron, permesu al mi veturi en Judujon, en la urbon, kie trovigxas la tomboj de miaj patroj, kaj konstrui gxin.
6那時,王后坐在王的旁邊。王問我:“你的行程需時多久?你甚麼時候回來?”王既然認為好,就差派我去,我也定了一個歸期。
6Kaj la regxo diris al mi (la regxino sidis apud li):Kiel longe dauxros via veturado? kaj kiam vi revenos? Kaj la regxo bonvolis forliberigi min, kaj mi difinis al li templimon.
7我又問王:“王若是認為好,請賜給我詔書,通知河西那邊的省長准我經過,直至我到達猶大;
7Kaj mi diris al la regxo:Se al la regxo placxas, oni donu al mi leterojn al la transriveraj regionestroj, ke ili permesu al mi trairi, gxis mi venos en Judujon;
8又賜詔書,給看守王的園林的亞薩,吩咐他給我木材,建造聖殿的營樓大門的橫梁,以及建造城牆和我要入住的房屋。”因為我的 神施恩的手幫助我,王就賜給我這一切。
8kaj ankaux leteron al Asaf, la gardisto de la regxa arbaro, ke li donu al mi arbojn por tegi la pordegojn de la kastelo cxe la templo, kaj por la murego de la urbo, kaj por la domo, en kiu mi logxos. Kaj la regxo donis al mi, cxar super mi estis la favora mano de mia Dio.
9於是我到了河西那邊的省長那裡去,把王的詔書交給他們;王又派了軍長和馬兵護送我。
9Kaj mi venis al la transriveraj regionestroj, kaj mi donis al ili la leterojn de la regxo. Kaj la regxo sendis kun mi oficirojn kaj rajdistojn.
10和倫人參巴拉和作臣僕的亞捫人多比雅聽見有人來到,要為以色列求利益,他們就非常惱怒。
10Kiam tion auxdis Sanbalat, la HXoronano, kaj Tobija, la sklavo Amonida, ili havis grandan cxagrenon, ke venis homo, por zorgi pri la bono de la Izraelidoj.
11尼希米夜間巡視城牆我到了耶路撒冷,在那裡停留了三天。
11Kaj mi venis en Jerusalemon. Kaj restinte tie dum tri tagoj,
12我在夜間起來,和幾個人一起出去,我沒有告訴任何人我的 神使我定意要為耶路撒冷作的事,除了我所騎的一頭牲口以外,沒有帶著別的牲口。
12mi levigxis nokte kune kun nemultaj homoj, kiuj estis kun mi; mi al neniu ion diris pri tio, kion mia Dio inspiris al mi fari por Jerusalem; neniu besto estis kun mi, krom tiu, sur kiu mi rajdis.
13我夜間出了谷門,向著龍泉走去,到了糞門,視察耶路撒冷破壞了的城牆和被火焚毀的城門。
13Kaj mi trarajdis nokte tra la Pordego de la Valo, al la Fonto de la Drako kaj al la Pordego de Sterko; mi rigardis la muregojn de Jerusalem, kiel detruitaj ili estas, kaj gxiajn pordegojn, kiel ili estas forbruligitaj per fajro.
14我又往前走,到了泉門和王池,因為地方不夠讓我騎著牲口過去,
14Kaj mi alrajdis al la Pordego de la Fonto kaj al la Regxa Lageto; sed tie ne estis suficxe da spaco, ke povu trairi la besto, kiu estis sub mi.
15我只得在夜間沿溪而上,視察城牆,然後轉回,經過谷門,回到城裡。
15Kaj mi levigxis nokte laux la torento kaj pririgardis la muregon, kaj, trarajdinte denove tra la Pordego de la Valo, mi revenis.
16沒有一個官長知道我去過甚麼地方,作了甚麼事。我也一直沒有告訴猶大人、或祭司、或貴胄、或官長,或其餘作工的人。
16Kaj la estroj ne sciis, kien mi iris kaj kion mi faras; nek al la Judoj, nek al la pastroj, nek al la eminentuloj, nek al la estroj, nek al la ceteraj plenumantoj de la laboroj mi ion diris gxis nun.
17尼希米鼓勵人民重建城牆後來我對他們說:“你們都看見我們遭遇的患難:耶路撒冷成了荒蕪之地,城門被火焚毀,你們都來吧!讓我們重建耶路撒冷的城牆,免得我們再受凌辱。”
17Kaj mi diris al ili:Vi vidas la mizeron, en kiu ni trovigxas, kiel Jerusalem estas dezertigita kaj gxiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro; ni iru kaj konstruu la muregon de Jerusalem, ke ni ne estu plu en malhonoro.
18我告訴他們,我的 神施恩的手怎樣幫助我,以及王對我所說的話;他們就說:“我們要起來建造!”於是他們奮勇著手作這善工。
18Kaj mi rakontis al ili pri la mano de mia Dio, kiu favore estis super mi, ankaux la vortojn de la regxo, kiujn li diris al mi. Kaj ili diris:Ni levigxu kaj konstruu; kaj iliaj manoj fortigxis por la bono.
19但和倫人參巴拉和作臣僕的亞捫人多比雅,以及阿拉伯人基善聽見了,就譏笑我們,藐視我們,說:“你們在幹甚麼?你們要背叛王嗎?”
19Kiam tion auxdis Sanbalat, la HXoronano, kaj Tobija, la sklavo Amonida, kaj Gesxem, la Arabo, ili ridis pri ni kaj rigardis nin malestime, kaj diris:Kio estas tiu afero, kiun vi faras? cxu ne kontraux la regxo vi ribelas?
20我回答他們說:“天上的 神必使我們成功;我們是他的僕人,我們要起來建造,但你們在耶路撒冷無分、無權,無人記念。”
20Kaj mi respondis al ili, kaj diris al ili:Dio de la cxielo donos al ni sukceson, kaj ni, Liaj servantoj, levigxos kaj konstruos; sed vi havas nenian parton nek rajton nek memoron en Jerusalem.