1窮人的呼喊那時,民眾和他們的妻子大聲呼冤,控告自己的同胞猶大人。
1Kaj la popolo kaj iliaj edzinoj komencis forte krii kontraux siaj fratoj, la Judoj.
2有些人說:“我們和兒女人口眾多,給我們五穀餬口,可以存活。”
2Estis tiaj, kiuj parolis:Estas multe da ni kaj da niaj filoj kaj filinoj; ni prenu al ni grenon kaj mangxu, por ke ni vivu.
3有些人說:“我們抵押了自己的田地、葡萄園和房屋,為要在饑荒中買到五穀。”
3Aliaj parolis:Niajn kampojn, niajn vinbergxardenojn, kaj niajn domojn ni donas proprunte, por ke ni akiru grenon kontraux malsato.
4有些人說:“我們為了要借錢向王納稅,只好抵押了我們的田地和葡萄園。
4Aliaj parolis:Ni pruntas monon por impostoj por la regxo, donante garantiajxe niajn kampojn kaj vinbergxardenojn;
5雖然我們的身體與我們同胞的身體一樣,我們的兒女與他們的兒女也相同,可是我們卻要強迫自己的兒女去作僕婢,而且我們的女兒有些已經作了奴婢,我們卻無能為力,因為我們的田地和葡萄園已經屬於別人了。”
5sed kiel la korpo de niaj fratoj, tia estas nia korpo, kiel iliaj infanoj, tiaj estas niaj infanoj; tamen jen ni devas humile servigi niajn filojn kaj niajn filinojn, kaj el niaj filinoj kelkaj jam estas humiligitaj. Ni ne havas forton en niaj manoj, kaj niaj kampoj kaj vinbergxardenoj apartenas al aliaj.
6尼希米怒斥官長與領袖我聽見他們的哀叫和所講的這些事,就十分忿怒。
6Kaj tio forte min cxagrenis, kiam mi auxdis ilian kriadon kaj tiujn vortojn.
7我心中籌算一番以後,就譴責貴族和官長,對他們說:“你們各人向自己的同胞貸款,竟然索取高利!”於是我召開大會攻擊他們。
7Sed mia koro donis al mi konsilon, kaj mi faris severan riprocxon al la eminentuloj kaj al la estroj, kaj diris al ili:Vi prenas procentegon de viaj fratoj! Kaj mi kunvokis kontraux ili grandan kunvenon.
8我對他們說:“我們已盡了我們的能力,把那些賣了給外族人的同胞猶大人買贖回來,而你們還想要出賣你們的同胞,好讓我們再把他們買回來嗎?”他們都默不作聲,無話可說。
8Kaj mi diris al ili:Ni elacxetis niajn fratojn, la Judojn, kiuj estis venditaj al la nacioj, kiom ni povis; dume vi volas vendi viajn fratojn, kaj ili estas vendataj al ni! Ili silentis kaj trovis nenion por respondi.
9我又說:“你們這事作得不對。你們豈不應懷著敬畏我們 神的心行事為人,免遭我們的仇敵外族人的毀謗嗎?
9Kaj mi diris:Ne bona estas tio, kion vi faras. CXu vi ne devas konduti kun timo antaux nia Dio, por eviti malhonoron de la flanko de la nacioj, niaj malamikoj?
10現在我和我的兄弟,以及我的僕人要把銀錢和五穀借給他們。讓我們大家都放棄放債取利吧!
10Ankaux mi kaj miaj fratoj kaj miaj junuloj donis al ili prunte monon kaj grenon; ni malsxuldigu al ili tiun sxuldon.
11請你們今天就把他們的田地、葡萄園、橄欖園、房屋,以及你們向他們索取的利息:百分之一的利錢、五穀、新酒和新油,都歸還給他們。”
11Redonu do al ili hodiaux iliajn kampojn, vinbergxardenojn, olivgxardenojn, kaj domojn, kaj la procenton pro la mono, la greno, la mosto, kaj la oleo, kiujn vi pruntis al ili.
12他們就說:“我們必定歸還,不再向他們要求利息了,你怎麼說,我們願意照著你說的去行。”我就把祭司們召了來,叫眾人起誓必照著這話去行。
12Kaj ili diris:Ni redonos, kaj ni ne postulos de ili; ni agos tiel, kiel vi diras. Kaj mi alvokis la pastrojn, kaj mi prenis de ili jxuron, ke ili tiel agos.
13我抖著胸前的衣襟說:“不履行這話的,願 神也是這樣抖他離開他的家和產業,直到抖空。”全體會眾都說:“阿們!”又讚美耶和華。眾人都照著這話去行。
13Kaj mi elskuis mian baskon, kaj diris:Tiele Dio elskuu el lia domo kaj el lia akiritajxo cxiun homon, kiu ne plenumos tiun vorton; tiele li estu elskuita kaj senhava. Kaj la tuta komunumo diris:Amen; kaj oni gloris la Eternulon. Kaj la popolo agis tiele.
14尼希米清廉樸實自從我奉命在猶大地作他們省長的日子以來,就是從亞達薛西王二十年,直到三十二年,共十二年,我和我的兄弟都沒有吃過省長的俸祿。
14Krom tio, de post la tago, kiam al mi estis ordonite esti ilia regionestro en la Juda lando, de la dudeka jaro gxis la tridek-dua jaro de la regxo Artahxsxast, en la dauxro de dek du jaroj, mi kun miaj fratoj ne mangxis la panon de regionestro.
15在我們以先的前任省長,重壓人民,每日都向他們索取糧食和酒,以及四百五十六克銀子。連他們的僕人也轄制人民,但我因為敬畏 神,就不這樣行。
15La antauxaj regionestroj, kiuj estis antaux mi, sxargxadis la popolon, kaj prenadis de ili panon kaj vinon, krom kvardek sikloj da argxento; ecx iliaj junuloj regis super la popolo. Sed mi ne agis tiel, pro timo antaux Dio.
16我堅持只重修城牆的工程;所以我們不購置田產,我所有的僕人也都聚集在那裡工作。
16Mi partoprenis ankaux en la laborado cxe tiu murego; kaj kampon ni ne acxetis; kaj cxiuj miaj junuloj kolektigxadis tie al la laboro.
17在我桌上吃飯的,有一百五十個猶大人和官長,還有那些從我們四圍外族來到我們這裡的人;
17CXe mia tablo estadis po cent kvindek homoj da Judoj kaj estroj, kaj ankaux da tiuj, kiuj venis al ni el la nacioj, kiuj estas cxirkaux ni.
18每天預備牛一頭、肥羊六隻,又為我預備一些飛禽;每十天供應大量各類的酒。雖然這樣,我仍然沒有索取省長的俸祿,因為這些人服役已經負擔沉重。
18Preparataj estis por unu tago:unu bovo, ses plej bonaj sxafoj, kaj ankaux birdoj estis preparataj cxe mi; kaj en la dauxro de dek tagoj estis uzata tre multe da vino. Malgraux tio mi ne postulis panon de regionestro, cxar la popolo estis sxargxita de malfacila laboro.
19“我的 神啊,求你記念我,記念我為這人民所作的一切事,施恩給我。”
19Rememoru pri mi al bono, ho mia Dio, cxion, kion mi faris por cxi tiu popolo.