聖經新譯本

Esperanto

Numbers

13

1摩西差十二探子窺探迦南(申1:19~25)耶和華對摩西說:
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2“你要派人窺探我賜給以色列人的迦南地;按著父家所屬的支派,每支派要派一個人,個個都必須是他們的領袖。”
2Sendu virojn, ke ili esplorrigardu la landon Kanaanan, kiun Mi donas al la Izraelidoj; po unu viro el cxiu tribo de iliaj patroj sendu, cxiu estu eminentulo inter ili.
3摩西就照著耶和華的吩咐,從巴蘭的曠野派他們去了;他們都是以色列人的領袖。
3Kaj Moseo sendis ilin el la dezerto Paran laux la ordono de la Eternulo; cxiuj ili estis eminentuloj inter la Izraelidoj.
4以下是他們的名字:屬流本支派的是撒刻的兒子沙母亞。
4Kaj jen estas iliaj nomoj:el la tribo de Ruben, SXamua, filo de Zakur;
5屬西緬支派的是何利的兒子沙法。
5el la tribo de Simeon, SXafat, filo de HXori;
6屬猶大支派的是耶孚尼的兒子迦勒。
6el la tribo de Jehuda, Kaleb, filo de Jefune;
7屬以薩迦支派的是約色的兒子以迦。
7el la tribo de Isahxar, Jigal, filo de Jozef;
8屬以法蓮支派的是嫩的兒子何西亞。
8el la tribo de Efraim, Hosxea, filo de Nun;
9屬便雅憫支派的是拉孚的兒子帕提。
9el la tribo de Benjamen, Palti, filo de Rafu;
10屬西布倫支派的是梭底的兒子迦疊。
10el la tribo de Zebulun, Gadiel, filo de Sodi;
11屬約瑟支派的,就是屬瑪拿西支派的,是蘇西的兒子迦底。
11el la tribo de Jozef, el la tribo de Manase, Gadi, filo de Susi;
12屬但支派的是基瑪利的兒子亞米利。
12el la tribo de Dan, Amiel, filo de Gemali;
13屬亞設支派的是米迦勒的兒子西帖。
13el la tribo de Asxer, Setur, filo de Mihxael;
14屬拿弗他利支派的是瓦縛西的兒子拿比。
14el la tribo de Naftali, Nahxbi, filo de Vofsi;
15屬迦得支派的是瑪基的兒子臼利。
15el la tribo de Gad, Geuel, filo de Mahxi.
16以上是摩西派去窺探那地的人的名字。摩西稱嫩的兒子何西亞為約書亞。
16Tio estas la nomoj de la viroj, kiujn Moseo sendis, por esplorrigardi la landon. Kaj Moseo donis al Hosxea, filo de Nun, la nomon Josuo.
17摩西派他們去窺探迦南地,對他們說:“你們要從這裡上南地,然後上山地去。
17Kaj Moseo sendis ilin, por esplorrigardi la landon Kanaanan, kaj diris al ili:Iru tien tra la Sudo kaj suriru sur la monton;
18看看那地怎樣,住在那裡的人是強是弱,是多是少;
18kaj rigardu la landon, kia gxi estas; kaj la popolon, kiu logxas en gxi, cxu gxi estas forta aux malforta, cxu gxi estas malgrandnombra aux grandnombra;
19看看他們住的地怎樣,是好是壞;看看他們所住的城鎮怎樣,是營地,還是城堡;
19kaj kia estas la tero, sur kiu gxi sidas, cxu gxi estas bona aux malbona; kaj kiaj estas la urboj, en kiuj gxi logxas, cxu en tendaroj aux en fortikajxoj;
20看看那地怎樣,是肥沃還是貧瘠,那裡有樹木沒有。你們要壯膽,把那地的果子帶些回來。”那時正是葡萄初熟的時候。
20kaj kia estas la tero, cxu gxi estas grasa aux malgrasa, cxu estas sur gxi arboj aux ne estas; kaj estu kuragxaj, kaj prenu iom el la fruktoj de la lando. Kaj tiam estis la tempo de maturigxado de vinberoj.
21他們上去窺探了那地,從尋的曠野到利合,直到哈瑪關口。
21Kaj ili iris kaj esplorrigardis la landon de la dezerto Cin gxis Rehxob antaux HXamat.
22他們上到南地,到了希伯崙,在那裡有亞衲族人的後裔亞希幔、示篩、撻買。原來希伯崙城比埃及的瑣安城早建七年。
22Kaj ili iris tra la Sudo, kaj venis gxis HXebron, kie logxis Ahximan, SXesxaj, kaj Talmaj, idoj de Anak. (HXebron estis konstruita sep jarojn antaux ol Coan de Egiptujo.)
23他們來到以實各谷,從那裡砍下了一根葡萄枝子,上頭只有一掛葡萄,兩個人用槓抬著回來;他們也帶了些石榴和無花果回來。
23Kaj ili venis gxis la valo Esxkol, kaj ili detrancxis tie brancxon kun unu peniko da vinberoj, kaj ili ekportis gxin sur stango duope; ankaux iom da granatoj kaj da figoj.
24因為以色列人從那裡砍來的那掛葡萄,所以那地方叫作以實各谷。
24Al tiu loko oni donis la nomon Esxkol, pro la peniko da vinberoj, kiun detrancxis tie la Izraelidoj.
25探子回報(申1:26~33)四十天以後,他們窺探那地完畢,就回來。
25Kaj ili revenis post la esplorrigardo de la lando post kvardek tagoj.
26他們來到了巴蘭曠野的加低斯,見摩西、亞倫和以色列的全體會眾,向摩西、亞倫及全體會眾報告,又把那地的果子給他們看。
26Kaj ili iris kaj venis al Moseo kaj al Aaron kaj al la tuta komunumo de la Izraelidoj en la dezerton Paran, en la lokon Kadesx, kaj donis al ili raporton kaj al la tuta komunumo kaj montris al ili la fruktojn de la lando.
27他們告訴摩西:“我們到了你派我們去的那地,果然是流奶與蜜的地,這就是那地的果子。
27Kaj ili rakontis al li, kaj diris:Ni venis en la landon, en kiun vi sendis nin, kaj efektive en gxi fluas lakto kaj mielo, kaj jen estas gxiaj fruktoj;
28只是住在那地的人強壯,城又堅固又十分高大,並且我們在那裡也看見了亞衲族人的後裔。
28sed forta estas la popolo, kiu logxas en la lando, kaj la urboj estas fortikigitaj, tre grandaj; kaj ankaux la idojn de Anak ni vidis tie.
29有亞瑪力人住在南地;赫人、耶布斯人、亞摩利人住在山地;迦南人住在海邊和約旦河沿岸。”
29Amalek logxas en la suda parto de la lando, kaj la HXetidoj kaj Jebusidoj kaj Amoridoj logxas sur la monto, kaj la Kanaanidoj logxas apud la maro kaj sur la bordo de Jordan.
30迦勒在摩西面前使眾人鎮靜,說:“我們立刻上去,佔領那地吧!因為我們必能得勝。”
30Kaj Kaleb trankviligis la popolon antaux Moseo, kaj diris:Ni iros, kaj ni ekposedos gxin, cxar ni povas gxin venki.
31但是,那些與他同去的人卻說:“我們不能上去攻擊那民,因為他們比我們強。”
31Sed la viroj, kiuj iris kun li, diris:Ni ne povas iri al tiu popolo, cxar gxi estas pli forta ol ni.
32那些探子就他們窺探之地向以色列人報惡信,說:“我們經過要窺探的地方,是個吞吃居民的地方;我們在那裡看見的人,個個都高大。
32Kaj pri la lando, kiun ili esplorrigardis, ili disvastigis inter la Izraelidoj malbonan famon, dirante:La lando, kiun ni trapasis por esplorrigardi gxin, estas lando, kiu formangxas siajn logxantojn, kaj la tuta popolo, kiun ni vidis en gxi, estas homoj grandkreskaj;
33在那裡我們看見了巨人,就是亞衲人的子孫,是巨人的後裔;我們看自己好像是蚱蜢,他們看我們也是這樣。”
33kaj tie ni vidis la gigantojn, la idojn de Anak el la gigantoj, kaj ni estis en niaj okuloj kiel lokustoj, kaj tiaj ni estis ankaux en iliaj okuloj.