1米利暗逝世(參民35:9~28;申19:1~13)正月間,以色列全體會眾到了尋的曠野,就住在加低斯;米利暗死在那裡,也埋葬在那裡。
1Kaj venis la Izraelidoj, la tuta komunumo, en la dezerton Cin en la unua monato; kaj la popolo eklogxis en Kadesx, kaj tie mortis Mirjam kaj estis tie enterigita.
2米利巴水(出17:1~7)會眾沒有水喝,就聚集攻擊摩西和亞倫。
2Kaj ne estis akvo por la komunumo, kaj ili kolektigxis kontraux Moseo kaj Aaron.
3人民與摩西爭鬧,說:“但願我們的兄弟在耶和華面前死去的時候,我們也一同死去!
3Kaj la popolo malpacis kontraux Moseo, kaj ili diris jene:Ho, kial ni ne mortis tiam, kiam mortis niaj fratoj antaux la Eternulo!
4你們為甚麼把耶和華的會眾領到這曠野來,使我們和我們的牲畜都死在這裡呢?
4Kaj kial vi venigis la komunumon de la Eternulo en cxi tiun dezerton, por ke ni mortu cxi tie kune kun niaj brutoj?
5你們為甚麼使我們出埃及,領我們到這壞地方來呢?這裡不能撒種,沒有無花果樹、葡萄樹、石榴樹,也沒有水喝。”
5Kaj por kio vi elirigis nin el Egiptujo, por venigi nin al cxi tiu malbona loko, kie oni ne povas semi, kie ne ekzistas figarboj nek vinberoj nek granatoj, kaj kie ne ekzistas akvo por trinki?
6摩西和亞倫於是離開會眾,來到會幕門口,俯伏在地;耶和華的榮光向他們顯現。
6Tiam Moseo kaj Aaron iris de antaux la komunumo al la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj jxetigxis vizagxaltere, kaj la majesto de la Eternulo aperis al ili.
7耶和華對摩西說:
7Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
8“你要拿著杖,和你的哥哥亞倫聚集會眾,在他們眼前,吩咐磐石;這樣你就可以使磐石流出水來,給會眾和他們的牲畜喝。”
8Prenu la bastonon kaj kunvenigu la komunumon, vi kaj via frato Aaron, kaj parolu antaux iliaj okuloj al la roko, kaj gxi donos sian akvon; kaj vi elirigos por ili akvon el la roko, kaj vi trinkigos la komunumon kaj gxiajn brutojn.
9於是,摩西照著耶和華吩咐他的,從耶和華面前拿了杖去。
9Kaj Moseo prenis la bastonon de antaux la Eternulo, kiel Li ordonis al li.
10摩西和亞倫聚集了會眾到磐石面前;摩西對他們說:“悖逆的人哪,你們要聽,我們為你們使水從磐石中流出來嗎?”
10Kaj Moseo kaj Aaron kunvenigis la komunumon antaux la rokon, kaj li diris al ili:Auxskultu, ho ribeluloj, cxu el cxi tiu roko ni elirigu por vi akvon?
11摩西舉手,用杖擊打磐石兩次,就有很多水流出來,會眾和他們的牲畜都喝了。
11Kaj Moseo levis sian manon kaj frapis la rokon per sia bastono du fojojn; kaj ekfluis multe da akvo, kaj trinkis la komunumo kaj gxiaj brutoj.
12耶和華對摩西和亞倫說:“因為你們不信我,不在以色列人眼前尊我為聖,所以你們必不得領這會眾進入我賜給他們的地。”
12Tiam la Eternulo diris al Moseo kaj al Aaron:Pro tio, ke vi ne kredis je Mi, por montri Min sankta en la okuloj de la Izraelidoj, tial vi ne venigos cxi tiun komunumon en la landon, kiun Mi donas al ili.
13這就是米利巴水,因為以色列人在那裡與耶和華爭鬧,耶和華在他們中間顯為聖。
13Tio estas la Akvo de Malpaco, cxe kiu la Izraelidoj malpacis kontraux la Eternulo kaj per kiu Li montris Sin sankta al ili.
14以東王不許以色列人過境摩西從加低斯派使者去見以東王說:“你的兄弟以色列這樣說:你知道我們遭遇的一切困難,
14Kaj Moseo sendis senditojn el Kadesx al la regxo de Edom, por diri:Tiel diras via frato Izrael:Vi scias cxiujn malfacilajxojn, kiuj trafis nin;
15就是我們的列祖下到埃及去,我們在埃及住了很多日子;埃及人惡待我們和我們的列祖;
15niaj patroj foriris en Egiptujon, kaj ni logxis en Egiptujo longan tempon, kaj la Egiptoj agis malbone kontraux ni kaj kontraux niaj patroj;
16我們向耶和華呼求,他就聽了我們的聲音,派使者把我們從埃及領出來;現在我們就在你邊界上的城加低斯。
16kaj ni ekkriis al la Eternulo, kaj Li auxdis nian vocxon, kaj Li sendis angxelon kaj elkondukis nin el Egiptujo; kaj jen ni estas en Kadesx, urbo cxe la fino de viaj limoj;
17求你容我們從你的地經過;我們不走過田地和葡萄園,也不喝井裡的水,我們只走大路,不偏左也不偏右,直到走過了你的境地。”
17permesu do al ni trairi vian landon; ni ne iros tra kampo nek tra vinbergxardeno, kaj ni ne trinkos akvon el la putoj; laux la cxefa publika vojo ni iros, ni ne flankigxos dekstren nek maldekstren, gxis ni trapasos viajn limojn.
18以東王對使者說:“你不可從我這裡經過,免得我帶著刀出來攻擊你。”
18Sed Edom diris al li:Vi ne trapasos min, alie mi eliros kun glavo renkonte al vi.
19以色列人對他說:“我們要走大路上去,我們和牲畜若是喝了你的水,我必照價付你;不求別的事,只求你容我們步行經過。”
19Kaj la Izraelidoj diris al li:Laux la granda vojo ni iros; kaj se ni trinkos vian akvon, mi kaj miaj brutoj, mi pagos pro gxi; nenio pli, sole per miaj piedoj mi trairos.
20以東王說:“你不可經過。”他就率領很多人出來,要用強硬的手攻擊以色列人。
20Sed li diris:Ne trairu. Kaj Edom elpasxis kontraux lin kun popolo multenombra kaj kun mano forta.
21這樣,以東王不肯讓以色列人從他的境內經過,以色列人就離開他去了。
21Kaj Edom ne volis permesi al Izrael trapasi liajn limojn; kaj Izrael iris flanke de li.
22亞倫逝世以色列全體會眾從加低斯起行,到了何珥山。
22Kaj ili elmovigxis el Kadesx; kaj la Izraelidoj, la tuta komunumo, venis al la monto Hor.
23耶和華在以東地邊界的何珥山對摩西和亞倫說:
23Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron sur la monto Hor, cxe la limo de la lando Edoma, dirante:
24“亞倫要歸到他本族人那裡去,他必不得進入我賜給以色列人的那地,因為在米利巴水的事上,你們違背了我的吩咐。
24Aaron alkolektigxu al sia popolo; cxar pro tio, ke vi malobeis Mian ordonon cxe la Akvo de Malpaco, li ne venos en la landon, kiun Mi donas al la Izraelidoj.
25你要帶著亞倫和他的兒子以利亞撒,一同上何珥山去;
25Prenu Aaronon, kaj Eleazaron, lian filon, kaj suririgu ilin sur la monton Hor;
26把亞倫的衣服脫下來,給他兒子以利亞撒穿上;亞倫就歸到他本族人那裡去,死在山上。”
26kaj deprenu de Aaron liajn vestojn, kaj surmetu ilin sur Eleazaron, lian filon; kaj Aaron alkolektigxu al sia popolo kaj mortu tie.
27摩西就照著耶和華吩咐的行了,三人當著全體會眾的眼前上了何珥山。
27Kaj Moseo faris, kiel ordonis la Eternulo; kaj ili suriris sur la monton Hor antaux la okuloj de la tuta komunumo.
28摩西把亞倫的衣服脫下來,給他的兒子以利亞撒穿上;亞倫就死在山頂那裡。於是,摩西和以利亞撒從山上下來。
28Kaj Moseo deprenis de Aaron liajn vestojn, kaj surmetis ilin sur Eleazaron, lian filon. Kaj Aaron mortis tie sur la supro de la monto. Kaj Moseo kaj Eleazar malsupreniris de la monto.
29全體會眾見亞倫死了,以色列全家就為亞倫哀哭了三十天。
29Kaj la tuta komunumo vidis, ke Aaron mortis, kaj la tuta domo de Izrael priploris Aaronon dum tridek tagoj.