1巴蘭見耶和華喜歡賜福以色列,就不再像前兩次一樣去求觀兆的方法,卻面向曠野。
1CXar Bileam vidis, ke al la Eternulo placxas beni Izraelon, li ne iris, kiel antauxe, por auxguri, sed li turnis sian vizagxon al la dezerto.
2巴蘭舉目,看見以色列人按著支派居住, 神的靈就臨到他身上。
2Kaj Bileam levis siajn okulojn, kaj ekvidis Izraelon, starantan laux siaj triboj; kaj la spirito de Dio venis sur lin.
3他就作歌,說:“比珥的兒子巴蘭說:‘有眼光的人說,
3Kaj li ekparolis sian inspiritajxon, kaj diris: Parolas Bileam, filo de Beor, Kaj parolas viro kun malfermita okulo;
4得聽 神的話語、得見全能者的異象、身體仆倒而眼目睜開的人說:
4Parolas tiu, kiu auxdas la vortojn de Dio, Kaj kiu vidas la vizion de la Plejpotenculo; Li falas, sed malfermitaj estas liaj okuloj.
5雅各啊,你的會幕多麼佳美;以色列啊,你的帳幕多麼美好!
5Kiel belaj estas viaj tendoj, ho Jakob, Viaj logxejoj, ho Izrael!
6像擴展的棕林,如河邊的園子,似耶和華栽種的沉香樹,又像水旁的香柏樹。
6Kiel valoj ili etendigxas, Kiel gxardenoj apud rivero, Kiel arboj aloaj, plantitaj de la Eternulo, Kiel cedroj apud akvo.
7必有水從他的桶中流出來,他的後裔必在多水之處;他的王必超過亞甲,他的國度必被高舉。
7Fluos akvo el liaj siteloj, Kaj lia semo estos cxe multaj akvoj; Superos Agagon lia regxo, Kaj altigxos lia regno.
8領他出埃及的 神,對他好像野牛的角;他要吞吃敵國,打碎他們的骨頭,用箭射透他們。
8Dio, kiu elkondukis lin el Egiptujo, Estas por li kiel la forto de bubalo; Li formangxas la popolojn, kiuj estas malamikaj al li, Kaj iliajn ostojn li frakasas Kaj per siaj sagoj disbatas.
9他蹲伏躺下,好像公獅,又像母獅,誰敢使他起立呢?給你祝福的,願他蒙福;咒詛你的,願他受咒詛。’”
9Li genuigxis, li kusxigxis, Kiel leono kaj kiel leonino; Kiu lin levos? Viaj benantoj estas benataj, Kaj viaj malbenantoj estas malbenataj.
10巴勒向巴蘭生氣,就拍起手;巴勒對巴蘭說:“我請你來咒詛我的敵人,如今你反倒祝福他們這三次。
10Tiam ekflamis la kolero de Balak kontraux Bileam, kaj li kunefrapis siajn manojn; kaj Balak diris al Bileam:Por malbeni miajn malamikojn mi vokis vin, kaj vi nun benis ilin jam tri fojojn!
11現在你逃回你的地方去吧;我說過我要大大地使你得尊榮,但是耶和華阻止你使你不得尊榮。”
11Kaj nun forigxu sur vian lokon; mi intencis honori vin, sed jen la Eternulo senigis vin je la honoro.
12巴蘭對巴勒說:“我不是告訴了你派來的使者說:
12Kaj Bileam diris al Balak:CXu ecx al viaj senditoj, kiujn vi sendis al mi, mi ne parolis jene:
13‘就算巴勒把滿屋的金銀給我,我也不能越過耶和華的命令,隨自己的心意行好行歹’嗎?耶和華說甚麼,我就說甚麼。
13Se Balak ecx donus al mi sian plenan domon da argxento kaj oro, mi ne povus malobei la ordonon de la Eternulo, farante bonon aux malbonon laux mia deziro? kion diros la Eternulo, tion mi diros.
14現在我要回我本族去了;你來,我要告訴你這個民族日後要怎樣待你的人民。”
14Kaj nun mi iras al mia popolo; venu, mi sciigos al vi, kion faros tiu popolo al via popolo en la malproksima venonta tempo.
15巴蘭第四次預言他就作歌,說:“比珥的兒子巴蘭說:‘開著眼的人說,
15Kaj li ekparolis sian inspiritajxon, kaj diris: Parolas Bileam, filo de Beor, Kaj parolas viro kun malfermita okulo;
16那得聽 神的話語、明白至高者的知識、得見全能者的異象、身體仆倒而眼目睜開的人說:
16Parolas tiu, kiu auxdas la vortojn de Dio Kaj scias la penson de la Plejaltulo, Kaj kiu vidas la vizion de la Plejpotenculo; Li falas, sed malfermitaj estas liaj okuloj.
17我看見他,卻不是現在;我望見他,卻不是近處;必有一星從雅各而出,必有一杖從以色列興起;他必打碎摩押的額角,粉碎一切舍特人的頭頂。
17Mi vidas lin, sed ne nun; Mi rigardas lin, sed ne proksime. Eliros stelo el Jakob, Kaj levigxos sceptro el Izrael, Detruos la randojn de Moab Kaj frakasos cxiujn filojn de malordo.
18他必得以東作產業,又得仇敵之地西珥作產業;只有以色列人成為強壯。
18Kaj Edom estos submetito, Kaj Seir estos submetito de siaj malamikoj; Sed Izrael havos venkon.
19有一位從雅各而出的必掌大權,他要除滅城中餘下的人。’”
19Kaj la reganto eliros el Jakob, Kaj li pereigos la restintojn el la urbo.
20巴蘭最後預言巴蘭看見了亞瑪力,就作歌,說:“亞瑪力原是列國之首,他的結局卻是滅亡。”
20Kaj li ekvidis Amalekon, kaj li ekparolis sian inspiritajxon, kaj diris: La unua el la popoloj estis Amalek, Sed lia fino estos pereo.
21巴蘭看見了基尼人,就作歌,說:“你的居所堅固,你的窩巢建在磐石中;
21Kaj li ekvidis la Kenidojn, kaj li ekparolis sian inspiritajxon, kaj diris: Fortika estas via logxejo, Kaj arangxita sur roko estas via nesto;
22但基尼必被毀滅;亞述要到幾時才把你擄去呢?”
22Sed ruinigita estos Kain, Baldaux Asxur vin kaptos.
23巴蘭又作歌,說:“哀哉, 神決定這事,誰能得活呢?
23Kaj li ekparolis sian inspiritajxon, kaj diris: Ve! kiu vivos, kiam Dio tion faros?
24必有船從基提而來,苦害亞述,苦害希伯;他卻要滅亡。”
24Kaj venos sxipoj de la lando de la Kitidoj, Kaj ili humiligos Asxuron kaj humiligos Eberon; Sed ankaux ili pereos.
25於是巴蘭起來,回自己的地方去;巴勒也回去了。
25Kaj Bileam levigxis, kaj foriris kaj revenis al sia loko; kaj ankaux Balak iris sian vojon.