聖經新譯本

Esperanto

Numbers

36

1女繼承人之結婚條例約瑟後裔的家族中,有瑪拿西的孫子、瑪吉的兒子基列的子孫,他們族中的首領都前來,在摩西面前,在各家族作首領的領袖面前,和在以色列人面前說:
1Kaj aliris la familiestroj de la familio de Gilead, filo de Mahxir, filo de Manase, el la familioj de la Jozefidoj, kaj ekparolis antaux Moseo kaj antaux la eminentuloj, la familiestroj de la Izraelidoj;
2“耶和華曾經吩咐我主要憑抽籤把地分給以色列人為業;我主也受了耶和華的吩咐,要把我們兄弟西羅非哈的產業分給他的眾女兒。
2kaj ili diris:Al nia sinjoro la Eternulo ordonis disdoni la teron kiel posedajxon per loto al la Izraelidoj, kaj al nia sinjoro la Eternulo ordonis doni la parton de nia frato Celofhxad al liaj filinoj.
3但是,如果她們嫁給以色列中別的支派的人,她們的產業就必從我們祖宗的產業中被取去,加在他們丈夫支派的產業上;這樣,我們抽籤所得的產業就失去了。
3Sed se ili farigxos edzinoj de iu el la filoj de alia tribo de la Izraelidoj, tiam ilia posedajxo estos forprenita el la posedajxo de niaj patroj, kaj aligxos al la posedajxo de tiu tribo, al kiu ili ekapartenos, kaj el nia lote ricevita posedajxo gxi estos forprenita.
4到了以色列人的禧年,她們的產業就要加在她們丈夫支派的產業上;這樣,她們的產業就要從我們祖宗支派的產業中被拿去了。”
4Kaj kiam ecx estos jubilea jaro cxe la Izraelidoj, ilia posedajxo restos aligita al la posedajxo de tiu tribo, al kiu ili apartenos; kaj el la posedajxo de la tribo de niaj patroj ilia posedajxo restos forprenita.
5摩西照著耶和華的話,吩咐以色列說:“約瑟支派的人說得對。
5Tiam Moseo donis ordonon al la Izraelidoj laux la instrukcio de la Eternulo, dirante:Prave parolas la tribo de la Jozefidoj.
6論到西羅非哈的眾女兒,耶和華吩咐的話是這樣:‘她們可以隨意嫁自己喜歡的人,但是,只能嫁給同族同支派的人作妻子。
6Jen kion ordonis la Eternulo koncerne la filinojn de Celofhxad:Ili povas farigxi edzinoj de tiuj, kiuj placxos al ili, sed nur en familio el la tribo de siaj patroj ili edzinigxu;
7這樣,以色列人的產業,就不會從一個支派轉到另一個支派去;因為以色列人要各自守住自己祖宗支派的產業。
7por ke ne transiru hereda posedajxo de la Izraelidoj el unu tribo en alian tribon, cxar cxiu el la Izraelidoj devas resti fortike cxe la posedajxo de la tribo de liaj patroj.
8從以色列支派中得了產業的女子,要嫁給自己祖宗支派的人作妻子,好使以色列人可以各自承受自己祖宗的產業。
8Kaj cxiu filino, kiu heredas posedajxon en la triboj de la Izraelidoj, devas edzinigxi kun iu el la familioj de la tribo de sxia patro, por ke la Izraelidoj heredu cxiu la posedajxon de siaj patroj;
9這樣,以色列人的產業,就不會從一個支派轉到另一個支派去;因為以色列人的支派要各自守住自己的產業。’”
9kaj por ke posedajxo ne transiru el unu tribo en alian tribon, sed cxiu tribo de la Izraelidoj restu fortike cxe sia posedajxo.
10耶和華怎樣吩咐摩西,西羅非哈的眾女兒就怎樣行。
10Kiel la Eternulo ordonis al Moseo, tiel faris la filinoj de Celofhxad;
11西羅非哈的女兒瑪拉、得撒、曷拉、密迦、挪阿,都嫁給了自己叔伯的兒子作妻子。
11kaj Mahxla, Tirca kaj HXogla kaj Milka kaj Noa, la filinoj de Celofhxad, edzinigxis kun filoj de siaj onkloj.
12她們嫁給了約瑟的兒子瑪拿西子孫家族的人作妻子;她們的產業仍然留在自己的支派中。
12En la familioj de la filoj de Manase, filo de Jozef, ili edzinigxis, kaj ilia posedajxo restis en la tribo de la familio de ilia patro.
13這是耶和華在耶利哥對面,約旦河邊的摩押平原,藉著摩西向以色列人吩咐的命令和典章。
13Tio estas la ordonoj kaj la legxoj, kiujn la Eternulo donis per Moseo al la Izraelidoj en la stepoj de Moab, cxe la Jerihxa Jordan.