聖經新譯本

Esperanto

Numbers

4

1哥轄子孫的職責耶和華對摩西和亞倫說:
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
2“你要從利未人中,登記哥轄子孫的總數,照著他們的家族、父家,
2Prikalkulu la filojn de Kehat el inter la Levidoj laux iliaj familioj, laux iliaj patrodomoj,
3從三十歲以上,直到五十歲,能進來供職,在會幕裡工作的,你都要登記。
3en la agxo de tridek jaroj kaj pli, gxis la agxo de kvindek jaroj, cxiujn kapablajn por servi, por fari laboron en la tabernaklo de kunveno.
4哥轄子孫在會幕裡的工作就是管理至聖之物。
4Tio estas la servado de la Kehatidoj en la tabernaklo de kunveno, en la plejsanktejo.
5起營出發的時候,亞倫和他的兒子要進去,把遮蓋至聖所的幔子卸下來,用來遮蓋約櫃;
5Aaron kaj liaj filoj eniru, kiam la tendaro devos elmovigxi, kaj ili deprenu la kovrantan kurtenon kaj kovru per gxi la keston de atesto.
6又把海狗皮罩蓋在上面,再鋪上純藍色的布,然後把槓穿上。
6Kaj ili metu sur gxin tegon el antilopaj feloj, kaj ili sternu supre bluan tukon, kaj ili enmetu gxiajn stangojn.
7在陳設餅的桌子上,他們要鋪上藍色布,把盤子、碟子、杯和奠酒的爵擺在上面,桌子上也必須有常獻餅;
7Kaj sur la tablo de la panoj de propono ili sternu bluan tukon, kaj ili metu sur gxin la pladojn kaj la kulerojn kaj la tasojn kaj la pokalojn de la versxoferoj; kaj gxia konstanta pano estu sur gxi.
8在這些物件上面,他們要鋪上朱紅色布,再蓋上海狗皮罩,然後把槓穿上。
8Kaj ili sternu sur tio rugxan tukon kaj kovru gxin per tego el antilopaj feloj, kaj ili enmetu gxiajn stangojn.
9他們要拿藍色布,把燈臺和燈臺上的燈盞、剪子、蠟花盤,以及為燈臺所用一切盛油的器具遮蓋起來。
9Kaj ili prenu bluan tukon kaj kovru la kandelabron de lumigado kaj gxiajn lucernojn kaj gxiajn prenilojn kaj gxiajn cindrujojn, kaj cxiujn gxiajn oleujojn, kiuj estas uzataj cxe gxi.
10他們又要把燈臺和燈臺的一切器具,都包在海狗皮裡,然後放在抬架上。
10Kaj ili metu gxin kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn en tegon el antilopaj feloj, kaj ili metu tion sur portilon.
11在金壇上面,他們要鋪上藍色布,再蓋上海狗皮罩,然後把槓穿上。
11Kaj sur la ora altaro ili sternu bluan tukon kaj tegu gxin per tego el antilopaj feloj, kaj ili enmetu gxiajn stangojn.
12他們又要把聖所裡供職使用的一切器具,都包在藍色布裡,再蓋上海狗皮罩,然後放在抬架上。
12Kaj ili prenu cxiujn objektojn de servado, per kiuj oni servas en la sanktejo, kaj ili metu tion en bluan tukon kaj tegu tion per tego el antilopaj feloj kaj metu sur portilon.
13他們要清除壇上的灰,把紫色布鋪在壇上。
13Kaj ili purigu la altaron de la cindro kaj sternu sur gxi purpuran tukon.
14又要把在壇上供職使用的一切器具,就是火鼎、肉叉、鏟子、盤子,都擺在上面;再蓋上海狗皮罩,然後穿上槓。
14Kaj ili metu sur gxin cxiujn gxiajn objektojn, per kiuj oni servas sur gxi, la karbujojn, la forkojn kaj la sxovelilojn kaj la kalikojn, cxiujn objektojn de la altaro, kaj ili sternu sur gxi tegon el antilopaj feloj, kaj ili enmetu gxiajn stangojn.
15全營出發的時候,亞倫和他的兒子,把聖所和聖所的一切器具遮蓋完了以後,哥轄的子孫就要來抬;只是他們不可觸摸聖物,免得他們死亡。會幕裡這些物件是哥轄的子孫應當抬的。
15Kiam Aaron kaj liaj filoj finos la kovradon de la sanktejo kaj de cxiuj objektoj de la sanktejo cxe la elmovigxo de la tendaro, tiam venos la filoj de Kehat, por porti; sed ili ne ektusxu la sanktajxon, por ke ili ne mortu. Tio estas la portajxo de la filoj de Kehat cxe la tabernaklo de kunveno.
16亞倫祭司的兒子以利亞撒的職務是看管點燈的油、芬芳的香、常獻的素祭和膏油,也要看管整個帳幕和其中所有的一切,以及聖所和聖所的器具。”
16Sub la gardado de Eleazar, filo de la pastro Aaron, estas la oleo por la lumigado kaj la bonodoraj incensoj kaj la konstanta farunofero kaj la oleo de sanktigado, la gardado de la tuta tabernaklo, kaj de cxio, kio estas en gxi, de la sanktejo kaj de gxiaj objektoj.
17耶和華對摩西和亞倫說:
17Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
18“你們不可把哥轄家族的派系從利未人中剪除;
18Ne pereigu la tribon de la familioj Kehatidaj inter la Levidoj;
19他們接近至聖之物的時候,亞倫和他的兒子要進去,指定他們各人當辦的和當抬的工作;你們要這樣待他們,好讓他們活著,不至死亡;
19sed tion faru al ili, por ke ili vivu kaj ne mortu, kiam ili alproksimigxos al la plejsanktejo:Aaron kaj liaj filoj eniru kaj starigu ilin cxiun cxe lia servo kaj cxe lia portotajxo;
20只是他們連片刻也不可進去觀看聖物,免得他們死亡。”
20sed ili ne aliru, por rigardi, kiel oni dismetas la sanktajxojn, por ke ili ne mortu.
21革順子孫的職責耶和華對摩西說:
21Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
22“你也要登記革順子孫的總數,照著他們的父家、家族,
22Prikalkulu ankaux la filojn de Gersxon laux iliaj patrodomoj, laux iliaj familioj.
23從三十歲以上,直到五十歲,能進來供職,在會幕裡工作的,你都要數點。
23De la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj kalkulu ilin, cxiujn, kiuj estas kapablaj por la servado, por plenumi laboron en la tabernaklo de kunveno.
24革順人的家庭所作的事和所抬的物如下:
24Tio estas la laboro de la familioj Gersxonidaj, por servi kaj por porti:
25他們要抬帳幕的幔子、會幕和會幕的蓋,以及蓋在上面的海狗皮罩和會幕的門簾、
25ili portu la tapisxojn de la tabernaklo, kaj la tabernaklon de kunveno, gxian kovrilon, kaj la tegon el la antilopaj feloj, kiu estas super gxi supre, kaj la kovrotukon de la pordo de la tabernaklo de kunveno,
26院子的帷子、院子的門簾(院子是圍繞帳幕和祭壇的)、繩子,以及一切使用的器具;有關這些器具所當作的,他們都要辦理。
26kaj la kurtenojn de la korto, kaj la kovrotukon de la pordego de la korto, kiu estas cxirkaux la tabernaklo kaj cxirkaux la altaro, kaj iliajn sxnurojn kaj cxiujn iliajn servajn objektojn; kaj cxion, kion oni devas fari cxe ili, ili faru.
27革順的子孫所有的任務,他們在一切當抬的和當辦的事上,都要照著亞倫和他兒子的吩咐;他們當抬的,你們都要把職務分派給他們。
27Laux la ordono de Aaron kaj de liaj filoj estu la tuta laborado de la Gersxonidoj, koncerne cxian ilian portadon kaj cxian ilian laboradon; kaj metu sub ilian gardadon cxion, kion ili portas.
28這是革順子孫的家族在會幕裡所辦的事;他們的職務要受亞倫祭司的兒子以他瑪的管理。
28Tio estas la laboro de la familioj de la Gersxonidoj en la tabernaklo de kunveno; kaj la kontrolon super ili havas Itamar, filo de la pastro Aaron.
29米拉利子孫的職責“米拉利的子孫,你也要照著他們的宗族,按著他們的家室數點他們;
29La filojn de Merari prikalkulu laux iliaj familioj, laux ilia patrodomo.
30從三十歲以上,直到五十歲,能進來供職,在會幕裡工作的,你都要數點。
30De la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj prikalkulu ilin, cxiujn servokapablajn, por plenumi la laborojn de la tabernaklo de kunveno.
31他們在會幕裡的一切事奉,他們的職務,就是抬帳幕的木板、橫閂、柱子和插座、
31Kaj jen estas la ofico de ilia portado cxe ilia tuta laborado en la tabernaklo de kunveno:ili portu la tabulojn de la tabernaklo kaj gxiajn riglilojn kaj gxiajn kolonojn kaj gxiajn bazojn;
32院子四周的柱子、插座、橛子、繩子、一切用具和使用的東西;他們當抬的器具,你們要按著名字一一指定。
32kaj la kolonojn de la korto cxirkauxe kaj iliajn bazojn kaj la najlojn kaj la sxnurojn kun cxiuj iliaj apartenajxoj kaj kun cxiuj iliaj servobjektoj; kaj lauxnome prikalkulu cxiujn objektojn, kiujn ili ofice devas porti.
33這是米拉利子孫的家族在會幕裡所辦的一切事務,都受亞倫祭司的兒子以他瑪的管理。”
33Tio estas la laboro de la familioj de la Merariidoj cxe ilia tuta laborado en la tabernaklo de kunveno, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron.
34數點利未各宗族的人口摩西、亞倫和會眾的領袖們,把哥轄的子孫,按著他們的宗族和父家,
34Kaj Moseo kaj Aaron kaj la estroj de la komunumo prikalkulis la Kehatidojn laux iliaj familioj kaj laux ilia patrodomo,
35從三十歲以上,直到五十歲,能進來供職,在會幕裡工作的,都數點了。
35de la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj, cxiujn servokapablajn por la laborado en la tabernaklo de kunveno.
36按著宗族,他們被數點的,共有二千七百五十人。
36Kaj ilia kalkulita nombro laux iliaj familioj estis du mil sepcent kvindek.
37這是哥轄家族被數點的人數,是所有在會幕裡辦事的人數,就是摩西和亞倫,照著耶和華藉摩西吩咐數點的。
37Tio estas la kalkulitoj de la familioj Kehatidaj, de cxiuj laborantoj en la tabernaklo de kunveno, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laux la diro de la Eternulo per Moseo.
38革順的子孫,按著他們的宗族和父家被數點的,
38Kaj la kalkulitoj de la filoj de Gersxon laux iliaj familioj kaj laux ilia patrodomo,
39從三十歲以上,直到五十歲,能進去供職,在會幕裡工作的,
39de la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj, cxiuj servokapablaj por la laborado en la tabernaklo de kunveno,
40按著他們的宗族和父家,被數點的人數,共有二千六百三十人。
40ilia nombro laux iliaj familioj, laux ilia patrodomo, estis du mil sescent tridek.
41這些是革順子孫的家族被數點的人數,是一切在會幕裡辦事的,就是摩西和亞倫照著耶和華的吩咐數點的。
41Tio estas la kalkulitoj de la familioj de la filoj de Gersxon, de cxiuj laborantoj en la tabernaklo de kunveno, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laux la ordono de la Eternulo.
42米拉利的子孫,按著宗族和父家,
42Kaj la kalkulitoj de la familioj de la filoj de Merari laux iliaj familioj, laux ilia patrodomo,
43從三十歲以上,直到五十歲,能進去供職,在會幕裡工作的,都數點了。
43de la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj, cxiuj servokapablaj por la laborado en la tabernaklo de kunveno,
44按著宗族,他們被數點的,共有三千二百人。
44ilia nombro laux iliaj familioj estis tri mil ducent.
45這些是米拉利子孫的家族被數點的人數,就是摩西和亞倫,照著耶和華的吩咐數點的。
45Tio estas la kalkulitoj de la familioj de la filoj de Merari, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laux la diro de la Eternulo per Moseo.
46被數點的利未人,就是摩西和亞倫,以及以色列的眾領袖,按著宗族和家室數點的,
46CXiuj kalkulitoj, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron kaj la estroj de Izrael, la Levidoj laux iliaj familioj kaj laux ilia patrodomo,
47從三十歲以上,直到五十歲,可以進去供職,在會幕裡作抬物件的工作的,
47de la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj, cxiuj servokapablaj por plenumi laboron kaj plenumi porton en la tabernaklo de kunveno,
48他們的人數,共有八千五百八十人。
48ilia nombro estis ok mil kvincent okdek.
49照著耶和華藉摩西吩咐的,把他們數點,各人按著自己所辦的事和所抬的物件被數點,正如耶和華吩咐摩西的。
49Laux la diro de la Eternulo per Moseo ili estis kalkulitaj, cxiu laux sia laboro kaj portado, kalkulitaj, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.