1ዓይኑንም አንሥቶ መባቸውን በመዝገብ የሚጥሉ ባለ ጠጎችን አየ።
1Kaj ekrigardante, li vidis ricxulojn enjxetantajn siajn donacojn en la monkeston.
2አንዲትም ድሀ መበለት ሁለት ሳንቲም በዚያ ስትጥል አየና።
2Kaj li vidis unu malricxan vidvinon enjxetantan tien du leptojn.
3እውነት እላችኋለሁ፥ ይህች ድሀ መበለት ከሁሉ ይልቅ አብልጣ ጣለች፤
3Kaj li diris:Vere mi diras al vi:CXi tiu malricxa vidvino enjxetis pli multe ol cxiuj;
4እነዚህ ሁሉ ከትርፋቸው ወደ እግዚአብሔር መዝገብ ጥለዋልና፤ ይህች ግን ከጕድለትዋ የነበራትን ትዳርዋን ሁሉ ጣለች አለ።
4cxar cxiuj tiuj el sia abundo enjxetis en la donacaron; sed sxi el sia malmultego enjxetis la tutan vivrimedon, kiun sxi havis.
5አንዳንዶቹም ስለ መቅደስ በመልካም ድንጋይና በተሰጠው ሽልማት እንዳጌጠ ሲነጋገሩ። ይህማ የምታዩት ሁሉ፥
5Kaj kiam iuj parolis pri la templo, ke gxi estas ornamita per belaj sxtonoj kaj oferdonoj, li diris:
6ድንጋይ በድንጋይ ላይ ሳይፈርስ በዚህ የማይቀርበት ዘመን ይመጣል አለ።
6Rilate al tio, kion vi vidas, venos tagoj, en kiuj ne estos lasita cxi tie sxtono sur sxtono, kiu ne estos dejxetita.
7እነርሱም። መምህር ሆይ፥ እንግዲህ ይህ መቼ ይሆናል? ይህስ ይሆን ዘንድ እንዳለው ምልክቱ ምንድር ነው? ብለው ጠየቁት።
7Kaj ili demandis lin, dirante:Majstro, kiam do tio estos? kaj kio estos la signo, kiam tio estos proksima?
8እንዲህም አለ። እንዳትስቱ ተጠንቀቁ፤ ብዙዎች። እኔ ነኝ፥ ዘመኑም ቀርቦአል እያሉ በስሜ ይመጣሉና፤ እነርሱን ተከትላችሁ አትሂዱ።
8Kaj li diris:Gardu vin, ke vi ne estu erarigitaj; cxar multaj venos en mia nomo, dirante:Mi estas; kaj:La tempo proksimigxis; ne sekvu ilin.
9ጦርንና ሁከትንም በሰማችሁ ጊዜ አትደንግጡ፤ ይህ አስቀድሞ ይሆን ዘንድ ግድ ነውና፥ ነገር ግን መጨረሻው ወዲያው አይሆንም።
9Kaj kiam vi auxdos pri militoj kaj tumultoj, ne terurigxu; cxar tio devas okazi unue, sed ne tuj estos la fino.
10በዚያን ጊዜ እንዲህ አላቸው። ሕዝብ በሕዝብ ላይ፥ መንግሥትም በመንግሥት ላይ ይነሣል፤
10Tiam li diris al ili:Levigxos nacio kontraux nacio, kaj regno kontraux regno;
11ታላቅም የምድር መናወጥና በልዩ ልዩ ስፍራ ቸነፈር ራብም ይሆናል፤ የሚያስፈራም ነገር ከሰማይም ታላቅ ምልክት ይሆናል።
11kaj estos grandaj tertremoj, kaj en diversaj lokoj malsatoj kaj pestoj; kaj estos terurajxoj kaj grandaj signoj el la cxielo.
12ከዚህም ሁሉ በፊት እጃቸውን በላያችሁ ይጭናሉ ያሳድዱአችሁማል፤ ስለ ስሜም ወደ ምኵራብና ወደ ወኅኒ አሳልፈው ይሰጡአችኋል፥ ወደ ነገሥታትና ወደ ገዥዎችም ይወስዱአችኋል፤
12Sed antaux cxio tio oni metos sur vin siajn manojn kaj persekutos vin, transdonante vin al la sinagogoj kaj malliberejoj, kaj kondukante vin antaux regxojn kaj provincestrojn pro mia nomo.
13ይህም ለምስክርነት ይሆንላችኋል።
13Tio farigxos por vi atesto.
14ሰለዚህ እንዴት እንድትመልሱ አስቀድማችሁ እንዳታስቡ በልባችሁ አኑሩት፤
14Decidu tial en viaj koroj, ne prizorgi antauxe pri pleda respondo;
15ወደረኞቻችሁ ሁሉ ሊቃወሙና ሊከራከሩ የማይችሉትን አፍና ጥበብ እሰጣችኋለሁና።
15cxar mi donos al vi busxon kaj sagxon, kiun cxiuj viaj atakantoj ne povos rezisti nek kontrauxdiri.
16ወላጆችም ስንኳ ወንድሞችም ዘመዶችም ወዳጆችም አሳልፈው ይሰጡአችኋል፥ ከእናንተም አንዳንዱን ይገድላሉ፤
16Sed vi estos transdonitaj ecx de gepatroj kaj fratoj kaj parencoj kaj amikoj; kaj iujn el vi oni mortigos.
17በሁሉም ስለ ስሜ የተጠላችሁ ትሆናላችሁ።
17Kaj vi estos malamataj de cxiuj pro mia nomo.
18ከራሳችሁም አንዲት ጠጉር ስንኳ አትጠፋም፤
18Kaj ecx unu haro de via kapo ne pereos.
19በመታገሣችሁም ነፍሳችሁን ታገኛላችሁ።
19Per via pacienco vi akiros viajn animojn.
20ኢየሩሳሌም ግን በጭፍራ ተከባ ስታዩ በዚያን ጊዜ ጥፋትዋ እንደ ቀረበ እወቁ።
20Sed kiam vi vidos Jerusalemon cxirkauxitan de armeoj, tiam sciu, ke gxia ruinigxo alproksimigxis.
21የዚያን ጊዜ በይሁዳ ያሉ ወደ ተራራዎች ይሽሹ፥ በመካከልዋም ያሉ ከእርስዋ ፈቀቅ ይበሉ፥ በገጠር ያሉም ወደ እርስዋ አይግቡ፤
21Tiam, kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj; kaj kiuj estas en gxia mezo, tiuj elmigru; kaj kiuj estas sur la kamparo, tiuj ne eniru tien.
22የተጻፈው ሁሉ እንዲፈጸም ይህ የበቀል ጊዜ ነውና።
22CXar tiuj estas tagoj de punado, por ke plenumigxu cxio, kio estas skribita.
23በዚያን ወራት ለእርጕዞችና ለሚያጠቡ ወዮላቸው፤ ታላቅ ችግር በምድር ላይ፥ በዚህም ሕዝብ ላይ ቍጣ ይሆናልና፤
23Ve al la gravedulinoj kaj al la sucxigantinoj en tiuj tagoj! cxar estos granda manko sur la tero, kaj kolero kontraux cxi tiu popolo.
24በሰይፍ ስለትም ይወድቃሉ፤ ወደ አሕዛብ ሁሉም ይማረካሉ፤ የአሕዛብም ዘመን እስኪፈጸም ድረስ ኢየሩሳሌም በአሕዛብ የተረገጠች ትሆናለች።
24Kaj ili falos per trancxrando de glavo, kaj forkaptigxos en cxiujn naciojn; kaj Jerusalem estos piedpremata de la nacianoj, gxis plenumigxos la tempoj de la nacianoj.
25በፀሐይና በጨረቃም በከዋክብትም ምልክት ይሆናል፤ በምድር ላይም አሕዛብ ከባሕሩና ከሞገዱም ድምፅ የተነሣ እያመነቱ ይጨነቃሉ፤
25Kaj estos signoj en la suno kaj la luno kaj la steloj, kaj sur la tero mizero de nacioj, konsternitaj de la mugxado de la maro kaj la ondegoj;
26ሰዎችም ከፍርሃትና በዓለም የሚመጣበትን ከመጠበቅ የተነሣ ይደክማሉ፤ የሰማያት ኃይላት ይናወጣሉና።
26homoj malfortigxos de timo kaj de atendado de tio, kio venos sur la mondon; cxar la potencoj de la cxielo sxanceligxos.
27በዚያን ጊዜም የሰው ልጅ በኃይልና በብዙ ክብር በደመና ሲመጣ ያዩታል።
27Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nubo kun potenco kaj granda gloro.
28ይህም ሊሆን ሲጀምር ቤዛችሁ ቀርቦአልና አሻቅባችሁ ራሳችሁን አንሡ።
28Sed kiam tio komencos okazi, rigardu supren kaj levu viajn kapojn, cxar via elacxeto alproksimigxas.
29ምሳሌንም ነገራቸው እንዲህ ሲል። በለስንና ዛፎችን ሁሉ እዩ፤
29Kaj li parolis al ili parabolon:Rigardu la figarbon kaj cxiujn arbojn;
30ሲያቈጠቍጡ ተመልክታችሁ በጋ አሁን እንደ ቀረበ ራሳችሁ ታውቃላችሁ።
30kiam ili ekkreskigas foliojn, vi ekvidas, kaj el vi mem scias, ke la somero jam estas proksima.
31እንዲሁ ደግሞ እናንተ ይህ ሁሉ መሆኑን ስታዩ የእግዚአብሔር መንግሥት እንደ ቀረበች እወቁ።
31Tiel same vi, kiam vi vidos, ke tio okazas, tiam sciu, ke la regno de Dio estas proksima.
32እውነት እላችኋለሁ፥ ይህ ሁሉ እስኪሆን ድረስ ይህ ትውልድ አያልፍም።
32Vere mi diras al vi:CXi tiu generacio ne forpasos, gxis cxio plenumigxos.
33ሰማይና ምድር ያልፋሉ ቃሌ ግን አያልፍም።
33La cxielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.
34ነገር ግን ልባችሁ በመጠጥ ብዛትና በስካር ስለ ትዳርም በማሰብ እንዳይከብድ፥ ያ ቀንም በድንገት እንዳይመጣባችሁ ለራሳችሁ ተጠንቀቁ፤
34Sed gardu vin, por ke viaj koroj ne estu sxargxitaj de trosatigxo kaj ebrieco kaj zorgoj pri vivrimedoj, kaj por ke tiu tago ne venu al vi subite;
35በምድር ሁሉ ላይ በሚቀመጡ ሁሉ እንደ ወጥመድ ይደርስባቸዋልና።
35cxar kiel kaptilo gxi venos sur cxiujn, kiuj logxas sur la suprajxo de la tero.
36እንግዲህ ሊመጣ ካለው ከዚህ ሁሉ ለማምለጥ፥ በሰው ልጅም ፊት ለመቆም እንድትችሉ ስትጸልዩ ሁል ጊዜ ትጉ።
36Sed viglu en cxiu tempo, pregxante, ke prosperu al vi savigxi de cxio, kio okazos, kaj stari antaux la Filo de homo.
37ዕለት ዕለትም በመቅደስ ያስተምር ነበር፥ ሌሊት ግን ደብረ ዘይት ወደምትባል ተራራ ወጥቶ ያድር ነበር።
37Kaj dum la tagoj li instruis en la templo, kaj cxiunokte li eliris, kaj logxis sur la monto nomata Olivarba.
38ሕዝቡም ሁሉ ይሰሙት ዘንድ ማልደው በመቅደስ ወደ እርሱ ይመጡ ነበር።
38Kaj la tuta popolo venis al li frumatene en la templo, por auxskulti lin.