الكتاب المقدس (Van Dyke)

Esperanto

Ezekiel

6

1وكان اليّ كلام الرب قائلا
1Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2يا ابن آدم اجعل وجهك نحو جبال اسرائيل وتنبأ عليها
2Ho filo de homo, direktu vian vizagxon al la montoj de Izrael, kaj profetu pri ili;
3وقل يا جبال اسرائيل اسمعي كلمة السيد الرب. هكذا قال السيد الرب للجبال وللآكام للاودية وللاوطئة هانذا انا جالب عليكم سيفا وابيد مرتفعاتكم.
3kaj diru:Ho montoj de Izrael, auxskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al la montoj kaj al la montetoj, al la intermontoj kaj al la valoj:Jen Mi venigos sur vin glavon, kaj Mi detruos viajn altajxojn.
4فتخرب مذابحكم وتتكسر شمساتكم واطرح قتلاكم قدام اصنامكم.
4Kaj dezertigitaj estos viaj altaroj, kaj rompitaj estos viaj sunkolonoj; kaj Mi faligos viajn mortigitojn antaux viaj idoloj.
5واضع جثث بني اسرائيل قدام اصنامهم واذري عظامكم حول مذابحكم.
5Kaj Mi faligos la kadavrojn de la Izraelidoj antaux iliaj idoloj, kaj Mi disjxetos viajn ostojn cxirkaux viaj altaroj.
6في كل مساكنكم تقفر المدن وتخرب المرتفعات لكي تقفر وتخرب مذابحكم وتنكسر وتزول اصنامكم وتقطع شمساتكم وتمحى اعمالكم.
6En cxiuj viaj logxlokoj la urboj estos ruinigitaj kaj la altajxoj estos dezertigitaj, por ke estu ruinigitaj kaj dezertigitaj viaj altaroj, por ke estu rompitaj kaj detruitaj viaj idoloj, viaj sunkolonoj estu disbatitaj, kaj viaj faritajxoj estu ekstermitaj.
7وتسقط القتلى في وسطكم فتعلمون اني انا الرب
7Kaj falos mortigitoj inter vi, kaj tiam vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
8وابقي بقية اذ يكون لكم ناجون من السيف بين الامم عند تذرّيكم في الاراضي.
8Sed Mi restigos al vi kelkan kvanton, kiu savigxos de la glavo inter la nacioj, kiam vi estos disjxetitaj en la landojn.
9والناجون منكم يذكرونني بين الامم الذين يسبون اليهم اذا كسرت قلبهم الزاني الذي حاد عني وعيونهم الزانية وراء اصنامهم ومقتوا انفسهم لاجل الشرور التي فعلوها في كل رجاساتهم.
9Kaj viaj savigxintoj rememoros Min inter la nacioj, kien ili estos forkondukitaj, kiam Mi disbatos ilian malcxastan koron, kiu defalis de Mi, kaj iliajn okulojn, kiuj malcxastis kun siaj idoloj; kaj ili mem pentos pri la malbonagoj, kiujn ili faris per cxiuj siaj abomenindajxoj.
10ويعلمون اني انا الرب. لم اقل باطلا اني افعل بهم هذا الشر
10Kaj ili ekscios, ke Mi, la Eternulo, ne vane diris, ke Mi faros al ili tiun malbonon.
11هكذا قال السيد الرب. اضرب بيدك واخبط برجلك وقل آه على كل رجاسات بيت اسرائيل الشريرة حتى يسقطوا بالسيف وبالجوع وبالوبإ.
11Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Plauxdu per viaj manoj, frapu per via piedo, kaj diru:Ve pro cxiuj malbonaj abomenindajxoj de la domo de Izrael, pro kiuj ili falos de glavo, de malsato, kaj de pesto.
12البعيد يموت باوبإ والقريب يسقط بالسيف والباقي والمنحصر يموت بالجوع فاتمم غضبي عليهم.
12Kiu estas malproksime, tiu mortos de pesto; kiu estas proksime, tiu falos de glavo; kiu restis kaj konservigxis, tiu mortos de malsato. Tiel Mi konsumos Mian koleron sur ili.
13فتعلمون اني انا الرب اذا كانت قتلاهم وسط اصنامهم حول مذابحهم على كل اكمة عالية وفي رؤوس كل الجبال وتحت كل شجرة خضراء وتحت كل بلوطة غبياء الموضع الذي قربوا فيه رائحة سرور لكل اصنامهم.
13Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam iliaj mortigitoj kusxos inter siaj idoloj cxirkaux iliaj altaroj sur cxiu alta monteto, sur cxiuj suproj de la montoj, sub cxiu verda arbo, kaj sub cxiu densfolia kverko, tie, kie ili faradis bonodorajn incensojn al cxiuj siaj idoloj.
14وامد يدي عليهم واصيّر الارض مقفرة وخربة من القفر الى دبلة في كل مساكنهم فيعلمون اني انا الرب
14Kaj Mi etendos Mian manon sur ilin, kaj en cxiuj iliaj logxlokoj Mi dezertigos la teron pli ol en la dezerto Dibla; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.