1هذا كلام الرسالة التي ارسلها ارميا النبي من اورشليم الى بقية شيوخ السبي والى الكهنة والانبياء والى كل الشعب الذين سباهم نبوخذناصّر من اورشليم الى بابل
1Jen estas la vortoj de la letero, kiun la profeto Jeremia sendis el Jerusalem al la plej gravaj plejagxuloj, kiuj estis forkondukitaj, kaj al la pastroj, al la profetoj, kaj al la tuta popolo, kiujn Nebukadnecar forkondukis el Jerusalem en Babelon
2بعد خروج يكنيا الملك والملكة والخصيان ورؤساء يهوذا واورشليم والنجارين والحدادين من اورشليم
2(post kiam la regxo Jehxonja, kaj la regxino, kaj la korteganoj, la eminentuloj de Judujo kaj Jerusalem, la cxarpentistoj kaj forgxistoj foriris el Jerusalem);
3بيد العاسة بن شافان وجمريا بن حلقيا اللذين ارسلهما صدقيا ملك يهوذا الى نبوخذناصّر ملك بابل الى بابل قائلا
3per Eleasa, filo de SXafan, kaj Gemarja, filo de HXilkija (kiujn Cidkija, regxo de Judujo, sendis en Babelon, al Nebukadnecar, regxo de Babel), li sendis jenajn vortojn:
4هكذا قال رب الجنود اله اسرائيل لكل السبي الذي سبيته من اورشليم الى بابل.
4Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, al cxiuj elpelitoj, kiujn Mi elpelis el Jerusalem en Babelon:
5ابنوا بيوتا واسكنوا واغرسوا جنات وكلوا ثمرها.
5Konstruu domojn kaj logxu, plantu gxardenojn kaj mangxu iliajn fruktojn;
6خذوا نساء ولدوا بنين وبنات وخذوا لبنيكم نساء واعطوا بناتكم لرجال فيلدن بنين وبنات واكثروا هناك ولا تقلوا.
6prenu edzinojn kaj naskigu filojn kaj filinojn, prenu edzinojn por viaj filoj kaj edzinigu viajn filinojn, por ke ili nasku filojn kaj filinojn; multigxu tie kaj ne malmultigxu.
7واطلبوا سلام المدينة التي سبيتكم اليها وصلّوا لاجلها الى الرب لانه بسلامها يكون لكم سلام.
7Zorgu pri la bonstato de tiu urbo, kien Mi translogxigis vin, kaj pregxu por gxi al la Eternulo; cxar cxe gxia bonstato vi ankaux havos bonstaton.
8لانه هكذا قال رب الجنود اله اسرائيل. لا تغشكم انبياؤكم الذين في وسطكم وعرافوكم ولا تسمعوا لاحلامكم التي تتحلمونها.
8CXar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Viaj profetoj, kiuj estas inter vi, kaj viaj magiistoj ne forlogu vin; kaj ne atentu viajn songxojn, kiujn vi songxas;
9لانهم انما يتنبأون لكم باسمي بالكذب. انا لم ارسلهم يقول الرب
9cxar malverajxon ili profetas al vi en Mia nomo; Mi ne sendis ilin, diras la Eternulo.
10لانه هكذا قال الرب. اني عند تمام سبعين سنة لبابل اتعهدكم واقيم لكم كلامي الصالح بردكم الى هذا الموضع.
10CXar tiele diras la Eternulo:Kiam en Babel pasos sepdek jaroj, Mi rememoros vin kaj plenumos super vi Mian bonan vorton, revenigante vin sur cxi tiun lokon.
11لاني عرفت الافكار التي انا مفتكر بها عنكم يقول الرب افكار سلام لا شر لاعطيكم آخرة ورجاء.
11CXar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon.
12فتدعونني وتذهبون وتصلّون اليّ فاسمع لكم.
12Vi vokos al Mi, kaj vi iros, kaj vi pregxos al Mi; kaj Mi auxskultos vin.
13وتطلبونني فتجدونني اذ تطلبونني بكل قلبكم.
13Vi sercxos Min, kaj trovos, se vi sercxos Min per via tuta koro.
14فأوجد لكم يقول الرب وارد سبيكم واجمعكم من كل الامم ومن كل المواضع التي طردتكم اليها يقول الرب واردكم الى الموضع الذي سبيتكم منه
14Kaj Mi estos trovita de vi, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos viajn kaptitojn, kaj Mi kolektos vin el cxiuj popoloj kaj de cxiuj lokoj, kien Mi forpelis vin, diras la Eternulo; kaj Mi revenigos vin sur la lokon, de kiu Mi translogxigis vin.
15لانكم قلتم قد اقام لنا الرب نبيين في بابل
15Vane vi diras:La Eternulo starigis al ni profetojn en Babel.
16فهكذا قال الرب للملك الجالس على كرسي داود ولكل الشعب الجالس في هذه المدينة اخوتكم الذين لم يخرجوا معكم في السبي
16CXar tiele diras la Eternulo pri la regxo, kiu sidas sur la trono de David, kaj pri la tuta popolo, kiu logxas en cxi tiu urbo, pri viaj fratoj, kiuj ne iris kun vi en ekzilon;
17هكذا قال رب الجنود. هانذا ارسل عليهم السيف والجوع والوبأ واجعلهم كتين رديء لا يؤكل من الرداءة.
17tiele diras la Eternulo Cebaot:Jen Mi sendos sur ilin glavon kaj malsaton kaj peston, kaj Mi similigos ilin al malbonaj figoj, kiujn oni ne povas mangxi pro ilia malboneco;
18والحقهم بالسيف والجوع والوبإ واجعلهم قلقا لكل ممالك الارض حلفا ودهشا وصفيرا وعارا في جميع الامم الذين طردتهم اليهم
18Mi persekutos ilin per glavo, per malsato, kaj per pesto, kaj Mi faros ilin objekto de teruro por cxiuj regnoj de la tero, objekto de malbeno, mirego, moko, kaj malhonoro inter cxiuj popoloj, kien Mi dispelos ilin;
19من اجل انهم لم يسمعوا لكلامي يقول الرب اذ ارسلت اليهم عبيدي الانبياء مبكرا ومرسلا ولم تسمعوا يقول الرب
19pro tio, ke ili ne auxskultis Miajn vortojn, diras la Eternulo; Mi sendadis al ili Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante sendadis, sed vi ne auxskultis, diras la Eternulo.
20وانتم فاسمعوا كلمة الرب يا جميع السبي الذين ارسلتهم من اورشليم الى بابل.
20Kaj vi, cxiuj forkondukitoj, kiujn Mi foririgis el Jerusalem en Babelon, auxskultu la vorton de la Eternulo.
21هكذا قال رب الجنود اله اسرائيل عن اخآب بن قولايا وعن صدقيا بن معسيا اللذين يتنبآن لكم باسمي بالكذب. هانذا ادفعهما ليد نبوخذراصر ملك بابل فيقتلهما امام عيونكم.
21Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, pri Ahxab, filo de Kolaja, kaj pri Cidkija, filo de Maaseja, kiuj profetis al vi en Mia nomo malverajxon:Jen Mi transdonos ilin en la manon de Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj li mortigos ilin antaux viaj okuloj.
22وتؤخذ منهما لعنة لكل سبي يهوذا الذين في بابل فيقال يجعلك الرب مثل صدقيا ومثل اخآب اللذين قلاهما ملك بابل بالنار.
22Kaj cxe cxiuj ekzilitoj de Judujo, kiuj estas en Babel, ilia nomo farigxos objekto de malbeno, kaj oni dirados:La Eternulo faru al vi tion, kion, kion al Cidkija kaj Ahxab, kiujn la regxo de Babel rostigis sur fajro-
23من اجل انهما عملا قبيحا في اسرائيل وزنيا بنساء اصحابهما وتكلما باسمي كلاما كاذبا لم اوصهما به وانا العارف والشاهد يقول الرب
23pro tio, ke ili faris abomenindajxon en Izrael, adultis kun la edzinoj de siaj proksimuloj, kaj parolis en Mia nomo malverajxon, kiun Mi ne ordonis al ili. Tion Mi scias kaj atestas, diras la Eternulo.
24وكلم شمعيا النحلامي قائلا.
24Kaj al SXemaja, la Nehxelamano, diru jene:
25هكذا تكلم رب الجنود اله اسرائيل قائلا. من اجل انك ارسلت رسائل باسمك الى كل الشعب الذي في اورشليم والى صفنيا بن معسيا الكاهن والى كل الكهنة قائلا
25Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Pro tio, ke vi sendis en via nomo leterojn al la tuta popolo, kiu estas en Jerusalem, kaj al la pastro Cefanja, filo de Maaseja, kaj al cxiuj pastroj, kun la sekvanta enhavo:
26قد جعلك الرب كاهنا عوضا عن يهوياداع الكاهن لتكونوا وكلاء في بيت الرب لكل رجل مجنون ومتنبئ فتدفعه الى المقطرة والقيود.
26La Eternulo starigis vin pastro anstataux la pastro Jehojada, por ke vi estu kontrolanto en la domo de la Eternulo super cxiu frenezulo, kiu prezentas sin kiel profeto, kaj vi metu lin en malliberejon kaj karceron;
27والآن لماذا لم تزجر ارميا العناثوثي المتنبّئ لكم.
27kial do vi ne faris punparolon al Jeremia, la Anatotano, kiu prezentas sin al vi kiel profeto?
28لانه لذلك ارسل الينا الى بابل قائلا انها مستطيلة. ابنوا بيوتا واسكنوا واغرسوا جنات وكلوا ثمرها.
28CXar ankaux al ni en Babelon li sendis, por diri:La kaptiteco estos longa; konstruu domojn kaj logxu, plantu gxardenojn kaj mangxu iliajn fruktojn.
29فقرأ صفنيا الكاهن هذه الرسالة في اذني ارميا النبي
29Kaj la pastro Cefanja tralegis tiun leteron en la orelojn de la profeto Jeremia.
30ثم صار كلام الرب الى ارميا قائلا.
30Tial aperis jena vorto de la Eternulo al Jeremia:
31ارسل الى كل السبي قائلا. هكذا قال الرب لشمعيا النحلامي. من اجل ان شمعيا قد تنبأ لكم وانا لم ارسله وجعلكم تتكلون على الكذب.
31Sendu al cxiuj ekzilitoj, por diri:Tiele diras la Eternulo pri SXemaja, la Nehxelamano:Pro tio, ke SXemaja profetis al vi, kvankam Mi ne sendis lin, kaj li fidigis vin per malverajxo-
32لذلك هكذا قال الرب. هانذا اعاقب شمعيا النحلامي ونسله. لا يكون له انسان يجلس في وسط هذا الشعب ولا يرى الخير الذي ساصنعه لشعبي يقول الرب لانه تكلم بعصيان على الرب
32pro tio tiele diras la Eternulo:Jen Mi punos SXemajan, la Nehxelamanon, kaj lian idaron:neniu restos cxe li meze de cxi tiu popolo, kaj li ne vidos la bonon, kiun Mi faros al Mia popolo, diras la Eternulo; cxar li parolis kontraux la volo de la Eternulo.