1الكلمة التي صارت الى ارميا من جهة كل اليهود الساكنين في ارض مصر الساكنين في مجدل وفي تحفنحيس وفي نوف وفي ارض فتروس قائلة.
1Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia pri cxiuj Judoj, kiuj logxas en la lando Egipta, kiuj logxas en Migdol, en Tahxpanhxes, en Nof, kaj en la lando Patros:
2هكذا قال رب الجنود اله اسرائيل. انتم رأيتم كل الشر الذي جلبته على اورشليم وعلى كل مدن يهوذا فها هي خربة هذا اليوم وليس فيها ساكن
2Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Vi vidis la tutan malbonon, kiun Mi venigis sur Jerusalemon kaj sur cxiujn urbojn de Judujo; jen ili estas nun dezertaj, kaj neniu logxas en ili,
3من اجل شرهم الذي فعلوه ليغيظوني اذ ذهبوا ليبخروا ويعبدوا آلهة اخرى لم يعرفوها هم ولا انتم ولا آباؤكم.
3pro iliaj malbonagoj, kiujn ili faris, kolerigante Min, irante incensi kaj servi al aliaj dioj, kiujn ne konis ili, nek vi, nek viaj patroj.
4فارسلت اليكم كل عبيدي الانبياء مبكرا ومرسلا قائلا لا تفعلوا امر هذا الرجس الذي ابغضته.
4Mi sendis al vi cxiujn Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante sendadis, dirante:Ne faru tiun abomenindan aferon, kiun Mi malamas.
5فلم يسمعوا ولا امالوا اذنهم ليرجعوا عن شرهم فلا يبخروا لآلهة اخرى.
5Sed ili ne obeis, kaj ne alklinis sian orelon, por deturni sin de siaj malbonagoj, por ne incensi al aliaj dioj.
6فانسكب غيظي وغضبي واشتعلا في مدن يهوذا وفي شوارع اورشليم فصارت خربة مقفرة كهذا اليوم.
6Pro tio elversxigxis Mia indigno kaj kolero, kaj gxi ekbrulis en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, kaj ili ruinigxis kaj dezertigxis, kiel oni nun vidas.
7فالآن هكذا قال الرب اله الجنود اله اسرائيل. لماذا انتم فاعلون شرا عظيما ضد انفسكم لانقراضكم رجالا ونساء اطفالا ورضعا من وسط يهوذا ولا تبقى لكم بقية.
7Kaj nun tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael:Kial vi faras grandan malbonon al viaj propraj animoj, por ke ekstermigxu cxe vi viroj kaj virinoj, infanoj kaj sucxinfanoj en Judujo, por ke nenio restu cxe vi?
8لاغاظتي باعمال اياديكم اذ تبخرون لآلهة اخرى في ارض مصر التي اتيتم اليها لتتغربوا فيها لكي تنقرضوا ولكي تصيروا لعنة وعارا بين كل امم الارض.
8Kial vi kolerigas Min per la faroj de viaj manoj, incensante al aliaj dioj en la lando Egipta, kien vi venis, por tie logxi, por ke vi ekstermigxu kaj por ke vi farigxu objekto de malbeno kaj de honto inter cxiuj nacioj de la tero?
9هل نسيتم شرور آبائكم وشرور ملوك يهوذا وشرور نسائهم وشروركم وشرور نسائكم التي فعلت في ارض يهوذا وفي شوارع اورشليم.
9CXu vi forgesis la malbonajxojn de viaj patroj kaj la malbonajxojn de la regxoj de Judujo, la malbonajxojn de iliaj edzinoj, viajn malbonajxojn, kaj la malbonajxojn de viaj edzinoj, kiujn ili faris en la lando Juda kaj sur la stratoj de Jerusalem?
10لم يذلّوا الى هذا اليوم ولا خافوا ولا سلكوا في شريعتي وفرائضي التي جعلتها امامكم وامام آبائكم
10Ili ne humiligxis gxis la nuna tago, ili ne timas kaj ne agas laux Mia instruo kaj laux Miaj legxoj, kiujn Mi donis al vi kaj al viaj patroj.
11لذلك هكذا قال رب الجنود اله اسرائيل. هانذا اجعل وجهي عليكم للشر ولأقرض كل يهوذا.
11Tial tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi turnos Mian vizagxon kontraux vin por malfelicxo kaj por ekstermi la tutan Judujon.
12وآخذ بقية يهوذا الذين جعلوا وجوههم للدخول الى ارض مصر ليتغربوا هناك فيفنون كلهم في ارض مصر. يسقطون بالسيف وبالجوع يفنون من الصغير الى الكبير بالسيف والجوع يموتون ويصيرون حلفا ودهشا ولعنة وعارا.
12Kaj Mi prenos la restajxon de la Judoj, kiuj turnis sian vizagxon, por iri en la landon Egiptan, por tie eklogxi, kaj ili cxiuj ekstermigxos en la lando Egipta; ili falos de glavo, de malsato ili ekstermigxos, de la malgrandaj gxis la grandaj; de glavo kaj de malsato ili mortos, kaj ili farigxos objekto de jxuro, de teruro, de malbeno, kaj de honto.
13واعاقب الذين يسكنون في ارض مصر كما عاقبت اورشليم بالسيف والجوع والوبإ.
13Kaj Mi punos tiujn, kiuj logxas en la lando Egipta, kiel Mi punis Jerusalemon, per glavo, per malsato, kaj per pesto.
14ولا يكون ناج ولا باق لبقية يهوذا الآتين ليتغربوا هناك في ارض مصر ليرجعوا الى ارض يهوذا التي يشتاقون الى الرجوع لاجل السكن فيها لانه لا يرجع منهم الا المنفلتون
14Kaj neniu savigxos nek restos el la restajxo de la Judoj, kiuj venis en la landon Egiptan, por logxi tie kelktempe kaj por poste reiri en la landon Judan, kien ili sopiras per sia animo reveni kaj tie logxi; ili ne revenos, krom tiuj, kiuj forkuros.
15فاجاب ارميا كل الرجال الذين عرفوا ان نساءهم يبخّرن لآلهة اخرى وكل النساء الواقفات محفل كبير وكل الشعب الساكن في ارض مصر في فتروس قائلين
15Tiam respondis al Jeremia cxiuj viroj, kiuj sciis, ke iliaj edzinoj incensas al aliaj dioj, kaj cxiuj virinoj, kiuj staris en granda amaso, kaj la tuta popolo, kiu logxis en la lando Egipta, en Patros; ili diris:
16اننا لا نسمع لك الكلمة التي كلمتنا بها باسم الرب
16Tion, kion vi diris al ni en la nomo de la Eternulo, ni ne obeos al vi;
17بل سنعمل كل امر خرج من فمنا فنبخر لملكة السموات ونسكب لها سكائب كما فعلنا نحن وآباؤنا وملوكنا ورؤساؤنا في ارض يهوذا وفي شوارع اورشليم فشبعنا خبزا وكنا بخير ولم نر شرا.
17sed ni faros cxion laux la vortoj, kiuj eliras el nia busxo, ni incensos al la regxino de la cxielo, ni versxos al sxi versxoferojn, kiel faris ni kaj niaj patroj, niaj regxoj kaj niaj eminentuloj, en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem; tiam ni havis abundan panon, kaj estis al ni bone, kaj malbonon ni ne vidis.
18ولكن من حين كففنا عن التبخير لملكة السموات وسكب سكائب لها احتجنا الى كل وفنينا بالسيف والجوع.
18Sed de tiu tempo, kiam ni cxesis incensi al la regxino de la cxielo kaj versxi al sxi versxoferojn, cxio mankas al ni, kaj ni pereas de glavo kaj de malsato.
19واذ كنا نبخر لملكة السموات ونسكب لها سكائب فهل بدون رجالنا كنا نصنع لها كعكا لنعبدها ونسكب لها السكائب
19Kaj kiam ni incensas al la regxino de la cxielo kaj versxas al sxi versxoferojn, cxu sen la scio de niaj edzoj ni faras al sxi kukojn kun sxia bildo kaj versxas al sxi versxoferojn?
20فكلم ارميا كل الشعب الرجال والنساء وكل الشعب الذين جاوبوه بهذا الكلام قائلا
20Tiam Jeremia diris al la tuta popolo, pri la viroj kaj virinoj, kaj pri cxiuj el la popolo, kiuj respondis al li:
21أليس البخور الذي بخرتموه في مدن يهوذا وفي شوارع اورشليم انتم وآباؤكم وملوككم ورؤساؤكم وشعب الارض هو الذي ذكره الرب وصعد على قلبه.
21GXuste tiun incensadon, kiun vi faradis en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, vi kaj viaj patroj, viaj regxoj kaj viaj eminentuloj kaj la popolo de la lando-gxuste tion la Eternulo ja rememoris, kaj gxi atingis Lian koron.
22ولم يستطع الرب ان يحتمل بعد من اجل شر اعمالكم من اجل الرجاسات التي فعلتم فصارت ارضكم خربة ودهشا ولعنة بلا ساكن كهذا اليوم.
22Kaj la Eternulo ne plu povis toleri viajn malbonajn agojn, la abomenindajxojn, kiujn vi faris; tial via lando farigxis dezerto, objekto de teruro kaj de malbeno, kaj neniu logxas en gxi, kiel oni nun vidas.
23من اجل انكم قد بخرتم واخطأتم الى الرب ولم تسمعوا لصوت الرب ولم تسلكوا في شريعته وفرائضه وشهاداته من اجل ذلكم قد اصابكم هذا الشر كهذا اليوم.
23Pro tio, ke vi incensadis kaj pekadis antaux la Eternulo kaj ne obeis la vocxon de la Eternulo kaj ne agadis laux Lia instruo, laux Liaj legxoj kaj ordonoj-pro tio trafis vin tiu malbono, kiel vi nun vidas.
24ثم قال ارميا لكل الشعب ولكل النساء اسمعوا كلمة الرب يا جميع يهوذا الذين في ارض مصر.
24Kaj Jeremia diris al la tuta popolo kaj al cxiuj virinoj:Auxskultu la vorton de la Eternulo, cxiuj Judoj, kiuj estas en la lando Egipta!
25هكذا تكلم رب الجنود اله اسرائيل قائلا. انتم ونساؤكم تكلمتم بفمكم واكملتم باياديكم قائلين اننا انما نتمم نذورنا التي نذرناها ان نبخر لملكة السموات ونسكب لها سكائب فانهنّ يقمن نذوركم ويتممن نذوركم.
25Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Vi kaj viaj edzinoj parolis per via busxo kaj plenumis per viaj manoj tion, kion vi diris:Ni plenumos nian solenan promeson, kiun ni faris, incensi al la regxino de la cxielo kaj versxi al sxi versxoferojn; vi efektive plenumas viajn promesojn, kaj faras, kion vi promesis.
26لذلك اسمعوا كلمة الرب يا جميع يهوذا الساكنين في ارض مصر. هانذا قد حلفت باسمي العظيم قال الرب ان اسمي لن يسمى بعد بفم انسان ما من يهوذا في كل ارض مصر قائلا حيّ السيد الرب.
26Tial auxskultu la vorton de la Eternulo, cxiuj Judoj, kiuj logxas en la lando Egipta:Jen Mi jxuris per Mia granda nomo, diras la Eternulo, ke la busxo de neniu Judo en la tuta lando Egipta plu vokos Mian nomon, dirante:Kiel vivas la Sinjoro, la Eternulo.
27هانذا اسهر عليهم للشر لا للخير فيفنى كل رجال يهوذا الذين في ارض مصر بالسيف والجوع حتى يتلاشوا.
27Jen Mi viglos super ili por malbono, ne por bono; kaj cxiuj Judoj, kiuj estas en la lando Egipta, pereos de glavo kaj de malsato, gxis ili tute ekstermigxos.
28والناجون من السيف يرجعون من ارض مصر الى ارض يهوذا نفرا قليلا فيعلم كل بقية يهوذا الذين أتوا الى ارض مصر ليتغربوا فيها كلمة ايّنا تقوم
28Nur malgranda nombro da homoj, kiuj savigxos de glavo, revenos el la lando Egipta en la landon Judan; kaj la tuta restajxo de la Judoj, kiuj venis en la landon Egiptan, por tie logxi, ekscios, kies vorto plenumigxas, Mia aux ilia.
29وهذه هي العلامة لكم يقول الرب اني اعاقبكم في هذا الموضع لتعلموا انه لا بد ان يقوم كلامي عليكم للشر.
29Kaj jen estas por vi la pruvosigno, diras la Eternulo, ke Mi punos vin sur cxi tiu loko, por ke vi sciu, ke plenumigxos Miaj vortoj sur vi por malbono:
30هكذا قال الرب. هانذا ادفع فرعون حفرع ملك مصر ليد اعدائه وليد طالبي نفسه كما دفعت صدقيا ملك يهوذا ليد نبوخذراصر ملك بابل عدوه وطالب نفسه
30tiele diras la Eternulo:Jen Mi transdonos Faraonon HXofran, regxon de Egiptujo, en la manojn de liaj malamikoj, kaj en la manojn de tiuj, kiuj celas lian morton, kiel Mi transdonis Cidkijan, regxon de Judujo, en la manon de Nebukadnecar, regxo de Babel, lia malamiko kaj celanto de lia morto.