1اذكر يا رب ماذا صار لنا. اشرف وانظر الى عارنا.
1Rememoru, ho Eternulo, kio farigxis al ni; Rigardu kaj vidu nian malhonoron!
2قد صار ميراثنا للغرباء. بيوتنا للاجانب.
2Nia heredajxo transiris al fremduloj, Niaj domoj al aligentuloj.
3صرنا ايتاما بلا اب. امهاتنا كارامل.
3Ni farigxis orfoj senpatraj, Niaj patrinoj estas kiel vidvinoj.
4شربنا ماءنا بالفضة. حطبنا بالثمن يأتي.
4Nian akvon ni trinkas pro mono; Nian lignon ni ricevas nur pro pago.
5على اعناقنا نضطهد. نتعب ولا راحة لنا.
5Oni pelas nin je nia kolo; Ni lacigxis, sed oni ne permesas al ni ripozi.
6اعطينا اليد للمصريين والاشوريين لنشبع خبزا.
6Al Egiptujo ni etendis la manon, Al Asirio, por satigxi per pano.
7آباؤنا اخطأوا وليسوا بموجودين ونحن نحمل آثامهم.
7Niaj patroj pekis, sed ili jam ne ekzistas; Kaj ni devas suferi pro iliaj malbonagoj.
8عبيد حكموا علينا. ليس من يخلص من ايديهم.
8Sklavoj regas super ni; Kaj neniu liberigas nin el iliaj manoj.
9بانفسنا نأتي بخبزنا من جرى سيف البرية.
9Kun dangxero por nia vivo ni akiras nian panon, Pro la glavo en la dezerto.
10جلودنا اسودّت كتنور من جرى نيران الجوع.
10Nia hauxto varmegigxis kiel forno, Por la kruela malsato.
11اذلوا النساء في صهيون العذارى في مدن يهوذا.
11La virinojn en Cion ili senhonorigis, La virgulinojn en la urboj de Judujo.
12الرؤساء بايديهم يعلقون ولم تعتبر وجوه الشيوخ.
12La princoj estas pendigitaj je siaj manoj; La maljunulojn oni ne respektis.
13اخذوا الشبان للطحن والصبيان عثروا تحت الحطب.
13La junuloj devas porti muelsxtonojn; La knaboj falas sub la lignosxargxoj.
14كفت الشيوخ عن الباب والشبان عن غنائهم.
14La maljunuloj jam ne sidas cxe la pordegoj, La junuloj jam ne kantas.
15مضى فرح قلبنا صار رقصنا نوحا.
15Malaperis la gajeco de nia koro; Niaj dancrondoj aliformigxis en funebron.
16سقط اكليل راسنا. ويل لنا لاننا قد اخطأنا.
16Defalis la krono de nia kapo; Ho ve al ni, ke ni pekis!
17من اجل هذا حزن قلبنا. من اجل هذه اظلمت عيوننا.
17Pro tio senfortigxis nia koro, Pro tio senlumigxis niaj okuloj:
18من اجل جبل صهون الخرب. الثعالب ماشية فيه.
18Pro la monto Cion, ke gxi farigxis dezerta, Ke vulpoj vagas sur gxi.
19انت يا رب الى الابد تجلس. كرسيك الى دور فدور.
19Sed Vi, ho Eternulo, kiu restas eterne Kaj kies trono staras de generacio al generacio,
20لماذا تنسانا الى الابد وتتركنا طول الايام.
20Kial Vi forgesis nin kvazaux por eterne, Forlasis nin por longa tempo?
21ارددنا يا رب اليك فنرتد. جدد ايامنا كالقديم.
21Reirigu nin, ho Eternulo, al Vi, ke ni revenu; Renovigu niajn tagojn kiel en la tempo antauxa.
22هل كل الرفض رفضتنا هل غضبت علينا جدا
22CXar cxu Vi nin tute forpusxis? Vi tre forte ekkoleris kontraux ni.