1Abraham pak opět pojal ženu jménem Ceturu.
1Kaj Abraham prenis alian edzinon, kiu estis nomata Ketura.
2Kterážto porodila jemu Zamrana, a Jeksana, a Madana, a Madiana, Jezbocha a Suecha.
2Kaj sxi naskis al li Zimranon kaj Joksxanon kaj Medanon kaj Midjanon kaj Jisxbakon kaj SXuahxon.
3Jeksan potom zplodil Sábu a Dedana. Synové pak Dedanovi byli: Assurim, a Latuzim, a Laomim.
3Kaj de Joksxan naskigxis SXeba kaj Dedan. Kaj la filoj de Dedan estis la Asxuridoj, Letusxidoj, kaj Leumidoj.
4Ale synové Madianovi: Efa, a Efer, a Enoch, a Abida, a Helda; všickni ti synové byli Cetury.
4Kaj la filoj de Midjan estis Efa kaj Efer kaj HXanohx kaj Abida kaj Eldaa. CXiuj cxi tiuj estis la filoj de Ketura.
5I dal Abraham Izákovi všecko, což měl.
5Kaj Abraham fordonis cxion, kion li havis, al Isaak.
6Synům pak ženin svých dal Abraham dary, a odeslal je od Izáka syna svého, ještě živ jsa, k východu do země východní.
6Kaj al la filoj de siaj kromvirinoj Abraham donis donacojn, kaj foririgis ilin de sia filo Isaak, ankoraux dum sia vivo, orienten, en landon orientan.
7Tito pak jsou dnové let života Abrahamova, v nichž byl živ: Sto sedmdesáte a pět let.
7Kaj la nombro de la jaroj de vivo de Abraham, kiujn li travivis, estis cent sepdek kvin jaroj.
8I skonal a umřel Abraham v starosti dobré, stár jsa a plný dnů; a připojen jest k lidu svému.
8Kaj Abraham konsumigxis kaj mortis en bona maljuneco, profundagxa kaj sata de vivo, kaj li alkolektigxis al sia popolo.
9Tedy pochovali ho Izák a Izmael synové jeho v jeskyni Machpelah, na poli Efrona, syna Sohar Hetejského, naproti Mamre,
9Kaj enterigis lin liaj filoj Isaak kaj Isxmael en la duobla kaverno, kiu trovigxas antaux Mamre, sur la kampo de Efron, filo de Cohxar, la HXetido.
10Na tom poli, kteréž byl koupil Abraham od synů Het; tu pochován jest Abraham i Sára manželka jeho.
10Sur la kampo, kiun acxetis Abraham de la filoj de HXet, tie estas enterigitaj Abraham kaj lia edzino Sara.
11Po smrti pak Abrahamově požehnal Bůh Izákovi synu jeho, a bydlil Izák u studnice Živého vidoucího mne.
11Kaj post la morto de Abraham Dio benis lian filon Isaak. Kaj Isaak logxis cxe la puto de la Vivanto-Vidanto.
12Tito jsou pak rodové Izmaele syna Abrahamova, jehož porodila Agar Egyptská, děvka Sářina, Abrahamovi.
12Kaj jen estas la generaciaro de Isxmael, filo de Abraham, kiun Hagar, la Egiptino, sklavino de Sara, naskis al Abraham;
13A tato jsou jména synů Izmaelových, jimiž se jmenují po rodech svých: Prvorozený Izmaelův Nabajot, po něm Cedar, a Adbeel a Mabsan,
13kaj jen estas la nomoj de la filoj de Isxmael, laux iliaj nomoj kaj generacioj: Nebajot, la unuenaskita de Isxmael, kaj Kedar kaj Adbeel kaj Mibsam
14A Masma, a Dumah a Massa,
14kaj Misxma kaj Duma kaj Masa,
15Hadar a Tema, Jetur, Nafis a Cedma.
15HXadad kaj Tema, Jetur, Nafisx, kaj Kedma.
16Ti jsou synové Izmaelovi, a ta jména jejich, po vsech jejich, a po městech jejich, dvanáctero knížat po čeledech jejich.
16Tio estas la filoj de Isxmael, kaj tio estas iliaj nomoj en iliaj vilagxoj kaj tendaroj, dek du princoj super siaj gentoj.
17(Bylo pak života Izmaelova sto třidceti a sedm let, i skonal; a umřev, připojen jest k lidu svému.)
17Kaj la dauxro de la vivo de Isxmael estis cent tridek sep jaroj; kaj li konsumigxis kaj mortis kaj alkolektigxis al sia popolo.
18A bydlili od Hevilah až do Sur, jenž jest proti Egyptu, když jdeš do Assyrie; před tváří všech bratří svých položil se.
18Kaj ili logxis de HXavila gxis SXur, kiu estas antaux Egiptujo, sur la vojo al Asirio. Antaux cxiuj siaj fratoj li logxis.
19Tito jsou také rodové Izáka syna Abrahamova: Abraham zplodil Izáka.
19Kaj jen estas la generaciaro de Isaak, filo de Abraham: de Abraham naskigxis Isaak.
20Byl pak Izák ve čtyřidcíti letech, když sobě vzal za manželku Rebeku, dceru Bathuele Syrského, z Pádan Syrské, sestru Lábana Syrského.
20Kaj Isaak havis la agxon de kvardek jaroj, kiam li prenis kiel edzinon Rebekan, filinon de Betuel la Siriano, el Mezopotamio, fratinon de Laban la Siriano.
21I modlil se Izák pokorně Hospodinu za manželku svou; nebo byla neplodná. A uslyšel jej Hospodin; a tak počala Rebeka manželka jeho.
21Kaj Isaak pregxis al la Eternulo pri sia edzino, cxar sxi estis senfrukta; kaj la Eternulo cedis al lia pregxo, kaj lia edzino Rebeka gravedigxis.
22A když se děti potiskali v životě jejím, řekla: Má-liť tak býti, proč jsem já počala? Šla tedy, aby se otázala Hospodina.
22Kaj la infanoj interpusxigxis en sxia interno, kaj sxi diris: Se estas tiel, por kio do mi gravedigxis? Kaj sxi iris, por demandi la Eternulon.
23I řekl jí Hospodin: Dva národové jsou v životě tvém, a dvůj lid z života tvého se rozdělí; lid pak jeden nad druhý bude silnější, a větší sloužiti bude menšímu.
23Kaj la Eternulo diris al sxi: Du popoloj estas en via ventro, Kaj du gentoj disapartigxos el via interno; Kaj unu popolo estos pli forta ol la dua, Kaj la pli granda servos la malpli grandan.
24A když se naplnili dnové její, aby porodila, a aj, blíženci byli v životě jejím.
24Kaj kiam venis la tempo, ke sxi nasku, tiam montrigxis, ke gxemeloj estas en sxia ventro.
25I vyšel první ryšavý všecken, a jako oděv chlupatý; i nazvali jméno jeho Ezau.
25Kaj la unua eliris rugxa, li estis tuta kiel harkovrita felo; kaj oni donis al li la nomon Esav.
26Potom pak vyšel bratr jeho, a rukou svou držel Ezau za patu; pročež nazváno jest jméno jeho Jákob. A byl Izák v šedesáti letech, když ona je porodila.
26Kaj poste eliris lia frato, tenante per la mano la kalkanon de Esav; kaj oni donis al li la nomon Jakob. Kaj Isaak havis la agxon de sesdek jaroj, kiam ili naskigxis.
27A když dorostli ti děti, byl Ezau lovec umělý, chodě po polích; Jákob pak byl muž prostý a v staních bydlil.
27Kaj la knaboj grandigxis; kaj Esav farigxis lerta cxasisto, kampisto, kaj Jakob farigxis homo kvieta, sidanta en la tendo.
28I byl Izák laskav na Ezau, proto že z lovu jeho míval pokrm; ale Rebeka laskava byla na Jákoba.
28Kaj Isaak amis Esavon, cxar li mangxadis lian cxasajxon; sed Rebeka amis Jakobon.
29Uvařil pak Jákob krmičku. Tedy Ezau přišel z pole zemdlený,
29Kaj Jakob kuiris kuirajxon; kaj Esav venis de la kampo kaj estis laca.
30A řekl Jákobovi: Dej mi, prosím, jísti krmě té červené, nebo jsem umdlel. (Protož nazváno jest jméno jeho Edom.)
30Kaj Esav diris al Jakob: Donu al mi mangxi de cxi tiu rugxa kuirajxo, cxar mi estas laca. Tial oni donis al li la nomon Edom.
31Odpověděl Jákob: Prodej mi dnes hned prvorozenství své.
31Kaj Jakob diris: Vendu al mi hodiaux vian unuenaskitecon.
32I řekl Ezau: Aj, já k smrti se blížím, k čemuž mi tedy to prvorozenství?
32Kaj Esav diris: Jen mi tuj mortos; por kio do mi bezonas la unuenaskitecon?
33Dí Jákob: Přisáhni mi dnes hned. I přisáhl mu, a prodal prvorozenství své Jákobovi.
33Kaj Jakob diris: JXuru al mi hodiaux; kaj tiu jxuris al li kaj vendis sian unuenaskitecon al Jakob.
34Tedy Jákob dal Ezauchovi chleba a té krmě z šocovice. Kterýžto jedl a pil, a vstav, odšel; a tak pohrdl Ezau prvorozenstvím.
34Kaj Jakob donis al Esav panon kaj kuirajxon el lentoj, kaj li mangxis kaj trinkis, kaj levigxis kaj foriris. Kaj Esav malsxatis la unuenaskitecon.