1Tito pak jsou národové, kterýchž zanechal Hospodin, aby skrze ně zkušoval Izraele,totiž všech, kteříž nevěděli o žádných válkách Kananejských,
1Kaj jen estas la popoloj, kiujn la Eternulo restigis, por elprovi per ili Izraelon, cxiujn, kiuj ne sciis pri cxiuj militoj kontraux Kanaan;
2Aby aspoň zvěděli věkové synů Izraelských, a poznali, co jest to válka, čehož první něvěděli:
2por ke eksciu la generacioj de la Izraelidoj, por lernigi militon al tiuj, kiuj antauxe ne konis gxin:
3Patero knížat Filistinských, a všickni Kananejští a Sidonští a Hevejští bydlící na hoře Libánské od hory Balhermon až tam, kudy se vchází do Emat.
3kvin princoj de Filisxtoj, kaj cxiuj Kanaanidoj, kaj Cidonanoj, kaj HXividoj, kiuj logxis sur la monto Lebanon, de la monto Baal-HXermon gxis la eniro de HXamat.
4Ti pozůstali, aby zkušován byl skrze ně Izrael, a aby známé bylo, budou-li poslouchati přikázaní Hospodinových, kteráž přikázal otcům jejich skrze Mojžíše.
4Ili restis, por elprovi per ili la Izraelidojn, por sciigxi, cxu ili obeos la ordonojn de la Eternulo, kiujn Li donis al iliaj patroj per Moseo.
5Bydlili tedy synové Izraelští u prostřed Kananejských, Hetejských a Amorejských, a Ferezejských a Hevejských a Jebuzejských,
5Kaj la Izraelidoj logxis meze de la Kanaanidoj, HXetidoj kaj Amoridoj kaj Perizidoj kaj HXividoj kaj Jebusidoj.
6A brali sobě dcery jejich za manželky, a dcery své dávali synům jejich, a sloužili bohům jejich.
6Kaj ili prenis al si iliajn filinojn kiel edzinojn, kaj siajn filinojn ili donis al iliaj filoj, kaj ili servis al iliaj dioj.
7Činili tedy synové Izraelští to, což jest zlého před očima Hospodinovýma, a zapomenuvše se na Hospodina Boha svého, sloužili Bálům a Asserotům.
7Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj forgesis la Eternulon, sian Dion, kaj servis al Baaloj kaj al sanktaj stangoj.
8Protož rozpálila se prchlivost Hospodinova na Izraele, a vydal jej v ruku Chusana Risataimského, krále Syrského v Mezopotamii; i sloužili synové Izraelští Chusanovi Risataimskému osm let.
8Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de Kusxan-Risxataim, regxo de Mezopotamio; kaj la Izraelidoj servis al Kusxan-Risxataim dum ok jaroj.
9Volali pak synové Izraelští k Hospodinu, i vzbudil Hospodin vysvoboditele synům Izraelským, aby je vysvobodil, Otoniele syna Cenezova bratra Kálefova mladšího,
9Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo, kaj la Eternulo aperigis savanton por la Izraelidoj, kiu savis ilin:Otnielon, filon de Kenaz, pli juna frato de Kaleb.
10Na němž byl duch Hospodinův, a soudil lid Izraelský. Když pak vytáhl k boji, dal Hospodin v ruce jeho Chusana Risataimského, krále Syrského, a zmocnila se ruka jeho nad Chusanem Risataimským.
10Kaj estis sur li la spirito de la Eternulo, kaj li estis jugxisto de Izrael. Kaj li eliris milite, kaj la Eternulo transdonis en lian manon Kusxan-Risxataimon, regxon de Mezopotamio, kaj lia mano farigxis forta super Kusxan-Risxataim.
11A tak v pokoji byla země za čtyřidceti let; i umřel Otoniel, syn Cenezův.
11Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj; kaj mortis Otniel, filo de Kenaz.
12Takž opět činili synové Izraelští to, což jest zlého před očima Hospodinovýma. I zsilil Hospodin Eglona, krále Moábského, proti Izraelovi, proto že činili zlé věci před očima Hospodinovýma.
12Kaj denove la Izraelidoj faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; kaj la Eternulo fortigis Eglonon, regxon de Moab, kontraux Izrael, pro tio, ke ili faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo.
13Nebo shromáždil k sobě syny Ammonovy a Amalechovy, a vytáh, porazil Izraele, a opanovali město palmové.
13Kaj li aligis al si la Amonidojn kaj Amalekidojn, kaj iris kaj venkobatis Izraelon, kaj ili ekposedis la urbon de Palmoj.
14I sloužili synové Izraelští Eglonovi králi Moábskému osmnácte let.
14Kaj la Izraelidoj servis al Eglon, regxo de Moab, dum dek ok jaroj.
15Potom volali synové Izraelští k Hospodinu. I vzbudil jim Hospodin vysvoboditele Ahoda, syna Gery Beniaminského, muže rukou pravou nevládnoucího. I poslali synové Izraelští po něm dar Eglonovi králi Moábskému.
15Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo, kaj la Eternulo aperigis por ili savanton, Ehudon, filon de Gera, Benjamenidon, maldekstramanulon. Kaj la Izraelidoj sendis per li donacojn al Eglon, regxo de Moab.
16(Připravil pak sobě Ahod meč na obě straně ostrý, lokte zdélí, a připásal jej sobě pod šaty svými po pravé straně.)
16Kaj Ehud faris al si glavon dutrancxan, havantan la longon de unu ulno, kaj zonis gxin sub sia vesto al sia dekstra femuro.
17I přinesl dar Eglonovi králi Moábskému. Eglon pak byl člověk velmi tlustý.
17Kaj li prezentis la donacojn al Eglon, regxo de Moab; Eglon estis homo tre grasdika.
18A když dodal daru, propustil lid, kterýž byl přinesl dar.
18Kaj kiam li finis la prezentadon de la donacoj, li foririgis la homojn, kiuj alportis la donacojn.
19Sám pak vrátiv se od lomů blízko Galgala, řekl: Tajnou věc mám k tobě, ó králi. I řekl král: Mlč. A vyšli od něho všickni, kteříž stáli při něm.
19Sed li mem revenis de la idoloj en Gilgal, kaj diris:Mi devas diri al vi ion sekretan, ho regxo. Kaj tiu diris:Silentu! Kaj eliris de apud li cxiuj, kiuj staris apud li.
20Tehdy Ahod přistoupil k němu, (on pak seděl na paláci letním sám). I řekl mu Ahod: Řeč Boží mám k tobě. I vstal z stolice své.
20Kaj Ehud eniris al li, kiam li sidis en malvarmeta cxambreto, kiu estis por li sola; kaj Ehud diris:Mi havas por vi vorton de Dio; kaj li levigxis de la segxo.
21Tedy sáhna Ahod rukou svou levou, vzal meč u pravého boku svého a vrazil jej do břicha jeho,
21Tiam Ehud etendis sian maldekstran manon, kaj prenis la glavon de sia dekstra femuro, kaj enpusxis gxin en lian ventron tiel,
22Tak že i jilce za ostřím vešly tam, a zavřel se tukem meč, (nebo nevytáhl meče z břicha jeho;) i vyšla lejna.
22ke ecx la tenilo eniris post la trancxfero, kaj la graso kovris la trancxferon; cxar li ne eltiris la glavon el lia ventro, kaj gxi trapenetris la postan parton de la korpo.
23Potom vyšel Ahod přes síň, a zavřel dvéře paláce po sobě, a zamkl.
23Kaj Ehud eliris en la vestiblon, kaj fermis post si la pordon de la cxambreto, kaj sxlosis gxin.
24Když pak on odšel, služebníci jeho přišedše, uzřeli, a hle, dvéře palácu zamčíny. Tedy řekli: Jest na potřebě v pokoji letním.
24Kiam li eliris, la servantoj de la regxo venis, kaj vidis, ke la pordo de la cxambreto estas sxlosita, kaj ili diris:Certe pro natura bezono li estas en la malvarmeta cxambreto.
25A když očekávali dlouho, až se styděli, a aj, neotvíral dveří paláce, tedy vzali klíč a otevřeli, a hle, pán jejich leží na zemi mrtvý.
25Kaj ili atendis longe, sed neniu malfermis la pordon de la cxambreto; tiam ili prenis la sxlosilon kaj malsxlosis, kaj ili vidis, ke ilia sinjoro kusxas malviva sur la tero.
26Ahod pak mezi tím, když oni prodlévali, ušel, a přešed lomy, přišel do Seirat.
26Kaj dum ili staris konsternitaj, Ehud forkuris, kaj li preterpasis la idolojn kaj forkuris al Seira.
27A přišed k svým, troubil v troubu na hoře Efraim; i sstoupili s ním synové Izraelští s hory, a on napřed šel.
27Kaj kiam li alvenis, li ektrumpetis per korno sur la monto de Efraim, kaj la Izraelidoj malsupreniris kun li de la monto, kaj li estis antaux ili.
28Nebo řekl jim: Poďte za mnou, dalť jest zajisté Hospodin Moábské, nepřátely vaše, v ruku vaši. Tedy táhli za ním, a vzavše Moábským brody Jordánské, nedali žádnému přejíti.
28Kaj li diris al ili:Kuru post mi; cxar la Eternulo transdonis viajn malamikojn, la Moabidojn, en viajn manojn. Kaj ili iris post li, kaj okupis la transirejon de Jordan, kondukantan al Moab, kaj permesis al neniu transiri.
29I pobili tehdáž Moábských okolo desíti tisíc mužů, každého bohatého a všelikého silného muže, aniž kdo ušel.
29Kaj ili mortigis en tiu tempo cxirkaux dek mil virojn el la Moabidoj, homojn sanajn kaj fortajn; kaj neniu savigxis.
30I snížen jest Moáb v ten den pod mocí Izraele, a pokoj měla země za osmdesáte let.
30Kaj en tiu tago Moab humiligxis sub la manojn de la Izraelidoj; kaj la lando ripozis dum okdek jaroj.
31Po něm pak byl Samgar, syn Anatův, a pobil Filistinských šest set mužů ostnem volů, a vysvobodil i on Izraele.
31Post li estis SXamgar, filo de Anat; li mortigis sescent virojn el la Filisxtoj per bova bastono; kaj li ankaux savis Izraelon.