1David kunvenigis en Jerusalemon cxiujn estrojn de Izrael, la estrojn de la triboj, la estrojn de la apartajxoj, kiuj servis al la regxo, la milestrojn kaj centestrojn, la estrojn super cxiuj havajxoj kaj super la brutoj de la regxo kaj de liaj filoj, ankaux la korteganojn, heroojn, kaj cxiujn distingitojn.
1大卫宣告建殿的心意
2Kaj la regxo David starigxis sur siaj piedoj, kaj diris:Auxskultu min, ho miaj fratoj kaj mia popolo! Mi intencis konstrui domon de ripozo por la kesto de interligo de la Eternulo kaj por piedbenketo por nia Dio, kaj mi preparis min, por konstrui.
2大卫王站起来,说:“我的兄弟,我的人民哪,你们要听我的话;我心里有意要建造一所安放耶和华的约柜的殿宇,作我们的 神的脚凳,并且我已经准备好要建造。
3Sed Dio diris al mi:Ne konstruu domon al Mia nomo, cxar vi estas homo de milito kaj vi versxadis sangon.
3可是 神对我说:‘你不可为我的名建造殿宇,因为你是个战士,曾杀人流血。’
4Tamen la Eternulo, Dio de Izrael, elektis min el la tuta domo de mia patro, por ke mi estu regxo super Izrael por cxiam; cxar Jehudan Li elektis kiel reganton, kaj en la domo de Jehuda la domon de mia patro, kaj inter la filoj de mia patro Li favoris min, farante min regxo super la tuta Izrael.
4然而耶和华以色列的 神,在我父的全家拣选了我作以色列人的王,直到永远;因为他拣选了犹大作领袖;在犹大家中拣选了我的父家;在我父亲的众子中,他喜悦我,立我作全以色列的王;
5Kaj el cxiuj miaj filoj-cxar multe da filoj donis al mi la Eternulo- Li elektis mian filon Salomono, ke li sidu sur la trono de la regxado de la Eternulo super Izrael.
5在我的众子中(因为耶和华赐给我许多儿子),他拣选了我的儿子所罗门,坐耶和华的国位,统治以色列。
6Kaj Li diris al mi:Via filo Salomono, li konstruos Mian domon kaj Miajn kortojn; cxar Mi elektis lin al Mi kiel filon, kaj Mi estos al li patro.
6耶和华对我说:‘你的儿子所罗门要建造我的殿宇和庭院;因为我已经拣选他作我的儿子,我也要作他的父亲。
7Kaj Mi fortikigos lian regnon por cxiam, se li persistos en la plenumado de Miaj ordonoj kaj preskriboj kiel gxis nun.
7如果他坚心遵行我的诫命和典章,像今日一样,我必坚立他的国,直到永远。’
8Kaj nun antaux la okuloj de la tuta Izrael, la komunumo de la Eternulo, kaj antaux la oreloj de nia Dio:observu kaj atentu cxiujn ordonojn de la Eternulo, via Dio, por ke vi posedu cxi tiun bonan landon kaj heredigu gxin al viaj infanoj post vi eterne.
8所以现今在耶和华的会众,全体以色列人面前,我们的 神也在垂听,你们务要谨守和寻求耶和华你们 神的一切诫命,使你们可以承受那美地,并且遗留给你们以后的子孙,永远作为产业。
9Kaj vi, mia filo Salomono, konu la Dion de via patro, kaj servu al Li el plena koro kaj kun animo sincera; cxar cxiujn korojn la Eternulo esploras, kaj cxiujn pensojn kaj intencojn Li komprenas. Se vi sercxos Lin, vi Lin trovos; kaj se vi forlasos Lin, Li forpusxos vin por cxiam.
9“至于你,我儿所罗门哪,你要认识耶和华你父亲的 神,一心乐意事奉他,因为耶和华鉴察万人的心,知道人的一切心思意念。你若是寻求他,就必寻见;你若是离弃他,他必永远丢弃你。
10Vidu nun, kiam la Eternulo elektis vin, por konstrui domon por la sanktejo; estu forta, kaj agu.
10现在你当谨慎,因为耶和华拣选了你建造殿宇,作为圣所;你要勇敢地去作。”
11Kaj David donis al sia filo Salomono la desegnon de la portiko, de la domoj, provizejoj, supraj cxambroj, internaj cxambroj, kaj de la loko por la sankta kesto;
11大卫指示所罗门圣殿的设计大卫把殿的走廊、房屋、库房、阁楼、内殿和安放施恩座的圣所的图样,都交给他的儿子所罗门;
12kaj la desegnon de cxio, kion li havis en sia animo koncerne la kortojn de la domo de la Eternulo kaj koncerne cxiujn cxambrojn cxirkauxe, koncerne la trezorojn de la domo de Dio kaj la trezorojn de la sanktajxoj,
12又把他心中所想的图样,就是耶和华殿的院子、四周所有的房屋、 神殿里的库房和圣物库房的图样,都指示了他;
13koncerne la ordojn de la pastroj kaj de la Levidoj, koncerne la tutan servadon en la domo de la Eternulo, kaj koncerne cxiujn objektojn de servado en la domo de la Eternulo;
13又把祭司和利未人的班次,耶和华殿里各样的职事和耶和华殿里一切需用的器皿,都指示了他;
14ankaux la oron, laux la pezo de la oro por cxiuj objektoj de servado, kaj la pezon de cxiuj argxentaj objektoj de servado;
14大卫又指示了他用多少金子做各样需用的金器;用多少银子做各样需用的银器;
15ankaux la pezon de la oraj kandelabroj kaj de iliaj oraj lucernoj, montrante aparte la pezon de cxiu kandelabro kaj de gxiaj lucernoj, kaj la pezon de la argxentaj kandelabroj, de cxiu kandelabro kaj de gxiaj lucernoj, laux la destino de cxiu kandelabro.
15用多少金子做金灯台和台上的金灯;用多少金子做每盏金灯台和台上的金灯;用多少银子做银灯台和台上的银灯。每盏银灯台和台上的银灯用多少银子,都按照每盏灯台的用途;
16Li donis ankaux la pezon de la oro por la tabloj de propono, por cxiu tablo aparte, kaj de la argxento por la tabloj argxentaj;
16用多少金子做陈设饼的桌子;用多少银子做银桌子;
17ankaux por la forkoj, aspergaj kalikoj, tasoj el pura oro, oraj pelvoj, montrante la pezon por cxiu pelvo aparte, kaj por la argxentaj pelvoj, montrante la pezon de cxiu pelvo;
17用多少纯金做叉、盘和壶;用多少金子做各种金碗,每只碗重量多少;用多少银子做各种银碗,每只碗重量多少;
18ankaux la pezon de la incensaltaro el refandita oro. Li donis ankaux desegnon de la cxaro kun la oraj keruboj, kiuj etendas la flugilojn kaj sxirmas la keston de interligo de la Eternulo.
18用多少精金做香坛;又用金子做基路伯,像车的样子;基路伯展开翅膀,遮盖着耶和华的约柜。
19CXio cxi tio, li diris, estas skribita al mi de la mano de la Eternulo; Li klarigis al mi cxiujn detalojn de la desegno.
19大卫说:“以上这一切,就是一切工作的样式,都是耶和华用手写给我,使我明白的。”
20Kaj David diris al sia filo Salomono:Estu forta kaj kuragxa, kaj agu; ne timu, kaj ne tremu; cxar Dio la Eternulo, mia Dio, estas kun vi; Li ne deturnos Sin de vi kaj ne forlasos vin, gxis vi finos la tutan aferon por la servado en la domo de la Eternulo.
20继续训勉所罗门大卫又对他的儿子所罗门说:“你要坚强勇敢地去作,不要惧怕,也不要惊惶,因为耶和华 神,就是我的 神,与你同在;他必不撇下你,也不丢弃你,直到耶和华殿的一切工作都完成。
21Kaj jen estas la ordoj de la pastroj kaj de la Levidoj por cxia servado en la domo de Dio; ili estos kun vi por cxiu faro, kun fervoro kaj lerteco en cxiu laboro; kaj la estroj kaj la tuta popolo plenumos cxiujn viajn vortojn.
21你看,有祭司和利未人的各班次,办理 神殿里的一切事务;又有各种的巧匠,在各样的工作上,乐意帮助你,并且众领袖和所有的人民,都听从你的一切命令。”