1Kaj aperis la vorto de la Eternulo al Jehu, filo de HXanani, pri Baasxa, dirante:
1耶户对巴沙的预言
2CXar mi levis vin el la polvo kaj faris vin reganto super Mia popolo Izrael kaj vi iras laux la vojo de Jerobeam kaj pekigas Mian popolon Izrael, incitante Min per iliaj pekoj,
2“我既然从尘埃中高举了你,立你作我的子民以色列的领袖;然而,你却走耶罗波安的路,使我的子民以色列犯罪,因他们的罪惹我发怒。
3tial Mi elbalaos Baasxan kaj lian domon, kaj Mi faros kun via domo kiel kun la domo de Jerobeam, filo de Nebat.
3看哪,我要除灭巴沙和他的家;我要使你的家像尼八的儿子耶罗波安的家一样。
4Kiu mortos cxe Baasxa en la urbo, tiun formangxos la hundoj, kaj kiu mortos cxe li sur la kampo, tiun formangxos la birdoj de la cxielo.
4属巴沙的人,死在城里的,必被狗吃掉;死在田野的,必被空中的飞鸟吃掉。”
5La cetera historio de Baasxa, kaj tio, kion li faris, kaj lia potenco estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
5巴沙其余的事迹,他所行的,以及他的英勇事迹,不是都记在以色列诸王的年代志上吗?
6Kaj Baasxa ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Tirca. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ela.
6巴沙与他的列祖同睡,埋葬在得撒;他的儿子以拉接续他作王。
7Per la profeto Jehu, filo de HXanani, aperis la vorto de la Eternulo pri Baasxa kaj pri lia domo pro la tuta malbono, kiun li faris antaux la okuloj de la Eternulo, incitante Lin per la faroj de siaj manoj, estante kiel la domo de Jerobeam, kaj pro tio, ke li mortigis lin.
7再者,耶和华的话借着哈尼拿的儿子耶户先知指责巴沙和他的家,是因为他像耶罗波安的家一样,行了耶和华看为恶的事,以他手所作的惹耶和华发怒,又因为他击杀了耶罗波安的家。
8En la jaro dudek-sesa de Asa, regxo de Judujo, ekregxis Ela, filo de Baasxa, super Izrael en Tirca por la dauxro de du jaroj.
8以拉作以色列王犹大王亚撒第二十六年,巴沙的儿子以拉在得撒登基作以色列的王,共二年。
9Kaj faris konspiron kontraux li lia servanto Zimri, estro de duono de la cxaroj. Kiam li en Tirca drinkis gxis ebrieco en la domo de Arca, palacestro de Tirca,
9他的臣仆心利,就是统率他一半战车的军长,密谋背叛他。那时他在得撒,在管理得撒王家的亚杂的家喝醉了,
10tiam venis Zimri kaj frapis lin kaj mortigis lin, en la jaro dudek-sepa de Asa, regxo de Judujo, kaj faris sin regxo anstataux li.
10心利就进去击打他,把他杀死了,接续他作王,这事发生在犹大王亚撒第二十七年。
11Kiam li farigxis regxo, kiam li eksidis sur lia trono, li mortigis la tutan domon de Baasxa, restigante cxe li neniun virseksulon, kaj ankaux liajn parencojn kaj amikojn.
11心利一登基,坐了王位以后,就把巴沙的全家击杀了;连他的亲属和朋友,也没有留下一个男子。
12Kaj Zimri ekstermis la tutan domon de Baasxa, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris pri Baasxa per la profeto Jehu,
12心利这样灭绝巴沙的全家,是照着耶和华借耶户先知责备巴沙所说的话。
13pro cxiuj pekoj de Baasxa kaj la pekoj de lia filo Ela, per kiuj ili pekis kaj per kiuj ili pekigis Izraelon, incitante la Eternulon, Dion de Izrael, per siaj idolajxoj.
13这是因为巴沙和他的儿子以拉的一切罪,就是他们自己所犯,又使以色列人陷在罪中的那些罪,以虚无的神惹耶和华以色列的 神发怒。
14La cetera historio de Ela, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
14以拉其余的事迹和他所行的一切,不是都记在以色列诸王的年代志上吗?
15En la dudek-sepa jaro de Asa, regxo de Judujo, ekregxis Zimri por la dauxro de sep tagoj en Tirca, kiam la popolo siegxis Gibetonon de la Filisxtoj.
15心利作以色列王犹大王亚撒第二十七年,心利在得撒作王七日。那时,众人正在安营围攻非利士人基比顿。
16Kiam la siegxanta popolo auxdis, ke Zimri faris konspiron kaj mortigis la regxon, tiam la tuta popolo en la sama tago elektis kiel regxon Omrin, la militestron de Izrael.
16正在安营的众人听说:“心利已经密谋背叛,又击杀了王。”于是以色列众人在那一天,就在营中立了军长暗利作以色列王。
17Kaj Omri kune kun la tuta Izrael foriris de Gibeton kaj eksiegxis Tircan.
17暗利和与他在一起的众人,从基比顿上去,围攻得撒。
18Kiam Zimri vidis, ke la urbo estas prenita, li iris en la palacon de la regxa domo kaj ekbruligis cxirkaux si per fajro la regxan domon, kaj mortis,
18心利看见城被攻占,就走进了王宫的城堡里,放火焚烧王宫,自焚而死。
19pro siaj pekoj, per kiuj li pekis, farante malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, irante laux la vojo de Jerobeam kaj en lia peko, kiun li faris, pekigante Izraelon.
19这是因为他所犯的罪,行耶和华看为恶的事,走耶罗波安的路,犯了他使以色列人陷在罪中的那罪。
20La cetera historio de Zimri, kaj lia konspiro, kiun li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
20心利其余的事迹和他密谋背叛的事,不是都记在以色列诸王的年代志上吗?
21Tiam la popolo Izraela dividigxis en du partojn:duono de la popolo aligxis al Tibni, filo de Ginat, por regxigi lin, kaj la dua duono aligxis al Omri.
21暗利作以色列王那时,以色列人分成两半:一半跟从基纳的儿子提比尼,要立他作王;一半跟从暗利。
22Kaj la popolo, kiu aligxis al Omri, venkis tiun popolon, kiu aligxis al Tibni, filo de Ginat; kaj Tibni mortis, kaj ekregxis Omri.
22跟从暗利的人胜过了跟从基纳的儿子提比尼的人。提比尼死了以后,暗利就作了王。
23En la tridek-unua jaro de Asa, regxo de Judujo, Omri ekregxis super Izrael por la dauxro de dek du jaroj. En Tirca li regxis dum ses jaroj.
23犹大王亚撒第三十一年,暗利登基作以色列王共十二年,在得撒作王六年。
24Kaj li acxetis la monton Samario de SXemer pro du kikaroj da argxento, kaj li prikonstruis tiun monton, kaj al la urbo, kiun li konstruis, li donis la nomon Samario, laux la nomo de SXemer, la mastro de la monto.
24暗利用六十公斤银子,向撒玛购买了撒玛利亚山。他在山上建造一城,按山的原主撒玛的名,给他所建造的城起名叫撒玛利亚。
25Kaj Omri faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj li agis pli malbone, ol cxiuj, kiuj estis antaux li.
25暗利行耶和华看为恶的事,比他以前所有的王更厉害。
26Kaj li iris laux la tuta vojo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj en liaj pekoj, per kiuj li pekigis Izraelon, incitante la Eternulon, Dion de Izrael, per iliaj idolajxoj.
26他行尼八的儿子耶罗波安的一切路,犯了耶罗波安使以色列人陷在罪中的那罪;以他们虚无的神惹耶和华以色列的 神发怒。
27La cetera historio de Omri, tio, kion li faris, kaj liaj heroajxoj, kiujn li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
27暗利其余的事迹,他所行的和他所表现的英勇事迹,不是都记在以色列诸王的年代志上吗?
28Kaj Omri ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ahxab.
28暗利与他的列祖同睡,埋葬在撒玛利亚。他的儿子亚哈接续他作王。
29Ahxab, filo de Omri, ekregxis super Izrael en la tridek-oka jaro de Asa, regxo de Judujo. Kaj Ahxab, filo de Omri, regxis super Izrael en Samario dudek du jarojn.
29亚哈作以色列王犹大王亚撒第三十八年,暗利的儿子亚哈登基作以色列王。暗利的儿子亚哈在撒玛利亚作以色列王,共二十二年。
30Kaj Ahxab, filo de Omri, faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, pli ol cxiuj, kiuj estis antaux li.
30暗利的儿子亚哈行耶和华看为恶的事,比他以前所有的王更厉害。
31Ne suficxis al li, ke li iris en la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat:li prenis al si kiel edzinon Izebelon, filinon de Etbaal, regxo de la Cidonanoj, kaj li iris kaj servis al Baal kaj adorklinigxis al li.
31亚哈犯了尼八的儿子耶罗波安所犯的罪,还以为是小事。他又娶了西顿王谒巴力的女儿耶洗别作妻子,去服事巴力,敬拜巴力。
32Kaj li starigis altaron al Baal en la domo de Baal, kiun li konstruis en Samario.
32他在撒玛利亚建筑巴力庙,又在庙里为巴力立了一座祭坛。
33Kaj Ahxab faris sanktajn stangojn, kaj Ahxab faris pli da incitado kontraux la Eternulo, Dio de Izrael, ol cxiuj regxoj de Izrael, kiuj estis antaux li.
33亚哈又做了亚舍拉,亚哈所行的,惹耶和华以色列的 神发怒,比他以前所有的以色列王更厉害。
34En lia tempo HXiel, Bet-Elano, konstruis Jerihxon. Kun perdo de sia unuenaskito Abiram li fondis gxin, kaj kun perdo de sia plej juna filo Segub li starigis gxiajn pordegojn, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Josuo, filo de Nun.
34亚哈在位的日子,伯特利人希伊勒重建耶利哥城。他立城的根基的时候,死了长子亚比兰,安放城门的时候,丧了幼子西割,正如耶和华借着嫩的儿子约书亚所说的话。