Esperanto

聖經新譯本 (Simplified)

1 Kings

6

1En la jaro kvarcent-okdeka post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en la kvara jaro de la regxado de Salomono, en la monato Ziv, tio estas la dua monato, oni komencis konstrui la domon por la Eternulo.
1建造圣殿(代下3:1-7)
2Kaj la domo, kiun la regxo Salomono konstruis por la Eternulo, havis la longon de sesdek ulnoj, la largxon de dudek, kaj la alton de tridek ulnoj.
2所罗门为耶和华所建的殿,长二十七公尺,宽九公尺,高十三公尺半。
3Kaj la portiko antaux la templo de la domo havis la longon de dudek ulnoj, konforme al la largxo de la domo; dek ulnoj estis gxia largxo antaux la domo.
3殿的前廊长九公尺,和殿的宽度一样,宽四公尺半。
4Kaj li faris en la domo fenestrojn fermeblajn kaj kovreblajn.
4又为殿做了窗架子内宽外窄的窗户。
5Kaj li arangxis cxe la muro de la domo galeriojn cxirkaux la muroj de la domo, cxirkaux la templo kaj la plejsanktejo, kaj li faris flankajn cxambrojn cxirkauxe.
5紧靠殿墙,就是围着外殿和内殿的墙,他又建造平台,围绕殿的四周,做成厢房。
6La malsupra galerio havis la largxon de kvin ulnoj, la meza havis la largxon de ses ulnoj, kaj la tria havis la largxon de sep ulnoj; cxar cxirkaux la domo ekstere li faris sxtupajxojn, por ne enfortikigi en la muroj de la domo.
6厢房的下层宽两公尺两公寸;中层宽两公尺七公寸;第三层宽三公尺一公寸。他在殿墙外面四周留有暗架,所以梁木不必插入殿墙里。
7Kiam la domo estis konstruata, gxi estis konstruata el sxtonoj prete cxirkauxhakitaj; martelo aux hakilo aux ia alia fera instrumento ne estis auxdata en la domo dum gxia konstruado.
7建殿是用采石场预备好了的石料;所以建殿的时候,在殿里听不到锤子、斧头或任何铁器的声音。
8La pordo de la meza galerio estis cxe la dekstra flanko de la domo; kaj per sxtuparo oni povis supreniri en la mezan galerion kaj el la meza en la trian.
8厢房的下层门在殿的右边,人可以从螺旋形梯子上厢房的中层,再从中层上到第三层。
9Kaj li konstruis la domon kaj finis gxin, kaj li kovris la domon per traboj kaj tabuloj el cedroj.
9所罗门建殿,建造完成以后,就用香柏木的栋梁和香柏木的木板做殿的天花板。
10Kaj li konstruis la galeriojn cxirkaux la tuta domo, havantajn la alton de kvin ulnoj; kaj li kovris la domon per cedra ligno.
10靠着圣殿所建的厢房,每层高两公尺两公寸,都用香柏木的梁木与殿连接。
11Kaj la Eternulo ekparolis al Salomono, dirante:
11耶和华的话临到所罗门说:
12Koncerne la domon, kiun vi konstruas:se vi irados laux Miaj legxoj kaj plenumados Miajn instrukciojn kaj observados cxiujn Miajn ordonojn, por agadi laux ili, tiam Mi plenumos Mian promeson pri vi, kiun Mi eldiris al via patro David,
12“关于你正在建造的这殿,如果你遵行我的律例,实行我的典章,谨守我的一切诫命,并且照着去行,我就必向你实现我应许你父亲大卫的话。
13kaj Mi logxos inter la Izraelidoj kaj ne forlasos Mian popolon Izrael.
13我必住在以色列人中间,也必不离弃我的子民以色列。”
14Kaj Salomono konstruis la domon kaj finis gxin.
14圣殿内部的工程与装饰(代下3:8-14)所罗门建殿,并且建造完成。
15Kaj li konstruis la murojn de la domo interne el cedraj tabuloj; de la planko de la domo gxis la plafono li kovris interne per ligno, kaj li kovris la plankon de la domo per cipresaj tabuloj.
15殿内的墙壁,从地面到天花板,都贴上香柏木,殿内的地面,都铺上松木板。
16Kaj li konstruis en la distanco de dudek ulnoj de la rando de la domo cedrotabulan muron de la planko gxis la plafono, kaj li konstruis tion interne por interna sanktejo, la plejsanktejo.
16又建内殿长九公尺,从地面到天花板,他用香柏木板隔开,成为至圣所。
17Kvardek ulnojn da longo havis la domo, tio estas la antauxa parto de la templo.
17内殿前面的外殿长十八公尺。
18Sur la cedroj interne de la domo estis skulptitaj tuberoj kaj floroj; cxio estis cedra, oni vidis nenian sxtonon.
18殿的内部都贴上香柏木,上面刻有匏瓜和初开的花朵,全部都是香柏木,一块石头都看不见。
19La plejsanktejon li arangxis en la domo por tio, ke oni starigu tie la keston de interligo de la Eternulo.
19他在殿中预备了内殿,好把耶和华的约柜安放在那里。
20La internon de la plejsanktejo, kiu havis la longon de dudek ulnoj, la largxon de dudek ulnoj, kaj la alton de dudek ulnoj, li tegis per pura oro, kaj ankaux la cedran altaron li tegis.
20内殿长九公尺,宽九公尺,高九公尺;内部都贴上精金,用香柏木做的坛也贴上精金。
21Kaj Salomono tegis la domon interne per pura oro, kaj li tiris orajn cxenojn antaux la plejsanktejo kaj tegis gxin per oro.
21殿的内部所罗门都贴上精金,把金链挂在内殿的前面,内殿也都贴上精金。
22Kaj la tutan domon li tegis per oro, absolute la tutan domon, kaj la tutan altaron antaux la plejsanktejo li tegis per oro.
22他把整个的殿都贴上金子,直到整个的殿都贴完;在内殿的坛,整个都贴上了金子。
23Kaj li faris en la plejsanktejo du kerubojn el oleastra ligno, havantajn la alton de dek ulnoj.
23在内殿,他用橄榄木做了两个基路伯,各高四公尺四公寸。
24Kvin ulnojn havis unu flugilo de kerubo, kaj kvin ulnojn la dua flugilo de kerubo; dek ulnoj estis de unu fino de gxiaj flugiloj gxis la dua fino de gxiaj flugiloj.
24第一个基路伯一边的翅膀长两公尺两公寸,另一边的翅膀也是两公尺两公寸;由这翅膀尖到那翅膀尖共有四公尺四公寸。
25Kaj dek ulnojn havis ankaux la dua kerubo; la saman mezuron kaj la saman formon havis ambaux keruboj.
25第二个基路伯的两个翅膀也是四公尺四公寸长。两个基路伯的大小和样式都是一样的。
26La alto de unu kerubo estis dek ulnoj, kaj tiel same ankaux de la dua kerubo.
26第一个基路伯高四公尺四公寸,第二个基路伯也是一样。
27Kaj li starigis la kerubojn meze de la interna parto de la domo; kaj la flugiloj de la keruboj estis etenditaj, kaj la flugilo de unu kerubo estis altusxanta la muron, kaj la flugilo de la dua kerubo estis altusxanta la duan muron; sed la flugiloj, kiuj estis direktitaj en la mezon de la domo, estis altusxantaj unu la alian.
27他把两个基路伯安放在内殿里面,基路伯的翅膀是张开的;这一个基路伯的一个翅膀接到这边的墙壁,另一个基路伯的一个翅膀接到另一边的墙壁,他们另外的两个翅膀在殿的中间彼此相接。
28Kaj li tegis la kerubojn per oro.
28他又把这两个基路伯贴上金子。
29Kaj sur cxiuj muroj de la domo cxirkauxe li faris skulptitajn figurojn de keruboj, palmoj, kaj floroj, interne kaj ekstere.
29内殿和外殿周围的墙壁上,他都刻上基路伯、棕树和初开的花朵的雕刻。
30Ankaux la plankon de la domo li kovris per oro interne kaj ekstere.
30内殿和外殿的地板上也都贴上金子。
31CXe la enirejo en la plejsanktejon li faris pordojn el oleastra ligno kun kvinangulaj fostoj.
31内殿的入口,他用橄榄木做了门扇、门楣和五根门柱。
32Sur du pordoj el oleastra ligno li faris skulptitajn kerubojn kaj palmojn kaj florojn kaj tegis per oro; li tegis per oro la kerubojn kaj la palmojn.
32他在橄榄木做的两门上,雕刻上基路伯、棕树和初开的花朵。他又在基路伯和棕树上包上了金子。
33Ankaux cxe la enirejo en la templon li faris kvarangulajn fostojn el oleastra ligno;
33他又照样为外殿的门,用橄榄木做了四根门柱。
34kaj du pordojn el cipresa ligno; ambaux duonoj de unu pordo estis kunmeteblaj, kaj ambaux duonoj de la dua pordo estis kunmeteblaj.
34用松木做的两扇门,这一扇有两叶,是叠合在一起的,那一扇也有两叶,也是叠合在一起的。
35Kaj li faris sur ili kerubojn kaj palmojn kaj florojn kaj tegis per oro gxuste laux la skulptajxo.
35他又在上面刻上了基路伯、棕树和初开的花朵;又在雕刻上紧贴上金子。
36Kaj li konstruis la internan korton el tri vicoj da cxirkauxhakitaj sxtonoj kaj el vico da cedraj traboj.
36他又用凿好了的石头三层,香柏木一层建造内院。
37En la kvara jaro, en la monato Ziv, estis fondita la domo de la Eternulo.
37所罗门在位第四年西弗月,奠定了耶和华殿的根基。
38Kaj en la dek-unua jaro, en la monato Bul, tio estas en la oka monato, la domo estis finita en cxiuj siaj detaloj kaj laux sia tuta plano; li konstruis gxin dum sep jaroj.
38第十一年布勒月,就是八月,圣殿各部分都按照计划完工了。所罗门共用了七年的时间建造圣殿。