1Tiam Samuel diris al cxiuj Izraelidoj:Jen mi obeis vian vocxon pri cxio, kion vi diris al mi, kaj mi starigis por vi regxon.
1撒母耳临别赠言
2Kaj nun jen la regxo iras antaux vi, kaj mi maljunigxis kaj grizigxis, kaj miaj filoj estas cxi tie inter vi; mi iradis antaux vi de mia juneco gxis la nuna tago.
2现在,有这王领导你们。至于我,我已经年老发白,我的儿子也都在你们那里;我自幼年直到今日都领导你们。
3Jen mi estas; parolu pri mi antaux la Eternulo kaj antaux Lia sanktoleito:kies bovon mi prenis? kaj kies azenon mi prenis? kaj kontraux kiu mi agis maljuste? kaj kiun mi premis? kaj el kies mano mi prenis subacxeton, por ke mi kovru miajn okulojn koncerne lin? kaj mi repagos al vi.
3看哪,我在这里!你们只管在耶和华面前,以及在他的受膏者面前,作证指控我:我夺过谁的牛?抢过谁的驴?欺负过谁?虐待过谁?从谁手里受过贿赂,以致我的眼睛因此被蒙住呢?如果有,我必偿还给你们。”
4Sed ili diris:Vi faris al ni nenian perfortajxon nek maljustajxon, kaj vi nenion prenis el ies mano.
4他们回答:“你没有欺负过我们,没有虐待过我们,也没有从谁手里取过什么东西。”
5Kaj li diris al ili:La Eternulo estas atestanto antaux vi, kaj Lia sanktoleito estas atestanto hodiaux, ke vi nenion trovis en mia mano. Kaj ili diris:Atestanto.
5撒母耳对他们说:“今天耶和华在你们中间作见证,他的膏立者也作见证;你们在我手里没有找到什么。”他们说:“愿他作证。”
6Tiam Samuel diris al la popolo:La Eternulo, kiu starigis Moseon kaj Aaronon, kaj kiu elkondukis viajn patrojn el la lando Egipta.
6撒母耳对人民说:“从前选立摩西和亚伦,又把你们的列祖从埃及地领上来的,是耶和华。
7Nun starigxu, kaj mi faru jugxan analizon koncerne vin antaux la Eternulo pri cxiuj bonfaroj de la Eternulo, kiujn Li faris al vi kaj al viaj patroj.
7现在你们要站住,我要在耶和华面前与你们讲论耶和华向你们的列祖所行一切公义的事。
8Kiam Jakob venis en Egiptujon kaj viaj patroj ekkriis al la Eternulo, tiam la Eternulo sendis Moseon kaj Aaronon, kaj ili elkondukis viajn patrojn el Egiptujo kaj eklogxigis ilin sur cxi tiu loko.
8从前雅各到了埃及,后来你们的列祖哀求耶和华,耶和华就差遣摩西和亚伦去把你们的列祖从埃及领出来,又使他们在这地方居住。
9Sed ili forgesis la Eternulon, sian Dion, kaj Li transdonis ilin en la manojn de Sisera, militestro de HXacor, kaj en la manojn de la Filisxtoj kaj en la manojn de la regxo de Moab, kiuj militis kontraux ili.
9他们却忘记了耶和华他们的 神, 神就把他们交在夏琐的将军西西拉的手中,以及非利士人和摩押王的手中,于是这些人常常攻打他们。
10Tiam ili ekkriis al la Eternulo, kaj diris:Ni pekis, cxar ni forlasis la Eternulon kaj servis al la Baaloj kaj al la Asxtaroj; nun savu nin el la manoj de niaj malamikoj, kaj ni servos al Vi.
10他们就哀求耶和华,说:‘我们犯了罪,因为我们背弃了耶和华,又去服事巴力和亚斯他录。现在求你救我们脱离仇敌的手,我们就必事奉你。’
11Tiam la Eternulo sendis Jerubaalon kaj Bedanon kaj Jiftahxon kaj Samuelon, kaj Li savis vin el la manoj de viaj malamikoj cxirkauxe, kaj vi restis eksterdangxeraj.
11于是耶和华差遣耶路.巴力、比但、耶弗他、撒母耳,救你们脱离四围仇敌的手,你们才可以安然居住。
12Sed kiam vi vidis, ke Nahxasx, regxo de la Amonidoj, venis kontraux vin, vi diris al mi:Ne, regxo regu super ni; kaj la Eternulo, via Dio, estas ja via regxo.
12可是,你们看到亚扪王拿辖来攻击你们,就对我说:‘不行,我们要有一个王来统治我们。’其实,耶和华你们的 神是你们的王。
13Nun jen estas la regxo, kiun vi elektis, pri kiu vi petis; jen la Eternulo starigis regxon super vi.
13现在,你们所拣选、所要求的王在这里。看哪!耶和华已经立了一个王统治你们。
14Se vi timos la Eternulon kaj servos al Li kaj obeos Lian vocxon kaj ne ribelos kontraux la diro de la Eternulo, tiam vi kaj ankaux la regxo, kiu ekregis super vi, estos sub la defendo de la Eternulo, via Dio.
14如果你们敬畏耶和华,事奉他,听从他的话,不违背他的命令,你们和统治你们的王就必跟从耶和华你们的 神。
15Sed se vi ne obeos la vocxon de la Eternulo kaj vi ribelos kontraux la diro de la Eternulo, tiam la mano de la Eternulo estos kontraux vi, kiel kontraux viaj patroj.
15但是,如果你们不听从耶和华的话,违背他的命令,耶和华的手就必攻击你们,好像攻击你们的列祖一样。
16Ecx nun starigxu, kaj vidu tiun grandan faron, kiun la Eternulo faros antaux vi.
16现在你们要站着,看耶和华在你们眼前将要施行的这件大事。
17CXu ne estas nun rikolto de tritiko? sed mi ekvokos al la Eternulo, kaj Li donos tondrojn kaj pluvon, por ke vi sciu kaj vidu, kiel granda estas via malbono, kiun vi faris antaux la Eternulo, petante por vi regxon.
17现今不是收割麦子的时候吗?我要向耶和华呼求,他就会打雷降雨,你们就可以知道,又可以看见,你们为自己要求立王的事,在耶和华看来,是行了极大的恶事。”
18Kaj Samuel ekvokis al la Eternulo, kaj la Eternulo donis tondrojn kaj pluvon en tiu tago; kaj forte ektimis la tuta popolo la Eternulon kaj Samuelon.
18于是撒母耳向耶和华呼求,耶和华就在那天打雷降雨,众民就非常惧怕耶和华和撒母耳。
19Kaj la tuta popolo diris al Samuel:Pregxu por viaj sklavoj al la Eternulo, via Dio, por ke ni ne mortu; cxar al cxiuj niaj pekoj ni aldonis ankoraux malbonagon per tio, ke ni petis por ni regxon.
19众民对撒母耳说:“求你为仆人向耶和华你的 神祷告,免得我们死亡,因为我们为自己要求立王的事,是在我们的一切罪上又增加了这一件恶事。”
20Sed Samuel diris al la popolo:Ne timu; vi faris ja tiun tutan malbonon; nur ne forturnigxu de la Eternulo, kaj servu al la Eternulo per via tuta koro.
20撒母耳对人民说:“不要惧怕!虽然你们行了这一切恶事,只是不可偏离不跟随耶和华,总要一心事奉他。
21Kaj ne forklinigxu al la vantajxoj, kiuj ne helpas nek savas, cxar ili estas vantajxo.
21不可偏离耶和华,去追随那些空虚的偶像,因为它们本是空虚的,对人没有什么益处,也不能救人。
22La Eternulo ne forlasos Sian popolon, pro Sia granda nomo; cxar la Eternulo bonvolis fari vin Lia popolo.
22耶和华为了自己的大名的缘故,必不丢弃他的子民,因为他喜欢使你们作他的子民。
23Mi ankaux ne permesos al mi peki antaux la Eternulo, cxesante pregxi por vi, kaj mi gvidados vin laux la vojo bona kaj gxusta.
23至于我,我决不停止为你们祷告,以致得罪耶和华;我要把善道正路教导你们。
24Nur timu la Eternulon kaj servu al Li fidele per via tuta koro, cxar vi vidas, kion grandan Li faris al vi.
24你们只要敬畏耶和华,诚实全心事奉他,因为你们已经看过他为你们所作的是何等大的事。
25Sed se vi agos malbone, tiam ambaux, kiel vi, tiel ankaux via regxo, pereos.
25如果你们继续行恶,你们和你们的王就必一同灭亡。”