1Sed David forkuris el Najot en la Rama regiono, kaj venis, kaj diris al Jonatan:Kion mi faris? kio estas mia krimo? kaj kio estas mia peko antaux via patro, ke li volas forpreni mian animon?
1约拿单暗助大卫
2Sed tiu diris al li:Tio certe ne farigxos, vi ne mortos; mia patro faras nenian aferon grandan aux malgrandan, ne sciigante tion al mi; kial do mia patro kasxus antaux mi cxi tiun aferon? tio ne farigxos.
2约拿单对他说:“绝对没有这事,你必不会死。我父亲作事,无论大小,没有不让我知道的,为什么这事他偏要隐瞒我呢?不会这样的。”
3Tiam David plue jxuris kaj diris:Via patro scias bone, ke vi favoras min, tial li diris al si:Jonatan ne devas scii cxi tion, por ke li ne afliktigxu; vere, kiel vivas la Eternulo kaj kiel vivas via animo, inter mi kaj la morto estas nur unu pasxo.
3大卫再起誓说:“你父亲一定知道我在你眼中蒙恩,就心里想:‘不要让约拿单知道这事,免得他伤心。’可是,我指着永活的耶和华,又指着你的性命起誓,我离死只差一步。”
4Kaj Jonatan diris al David:Kion ajn via animo diros, tion mi faros por vi.
4约拿单对大卫说:“你心里想要什么,我必为你作成。”
5Tiam David diris al Jonatan:Jen morgaux estos monatkomenco, kaj mi devas sidi kun la regxo cxe la tagmangxo; permesu, ke mi foriru kaj kasxu min sur la kampo gxis vespero de la tria tago.
5大卫就对约拿单说:“你看,明天是初一,我本该与王一同坐席。但是,求你容我去藏在田里,直到后天晚上。
6Se via patro demandos pri mi, tiam diru:David forte petis min, ke li kuru al sia urbo Bet-Lehxem, cxar tie estas cxiujara oferado de la tuta familio.
6如果你父亲不见我在座,你就说:‘大卫恳求我让他赶回他的本城伯利恒去,因为他全家在那里有献年祭的事。’
7Se li diros:Bone, tiam estos paco al via sklavo; sed se li ekkoleros, tiam sciu, ke malbono jam estas decidita de li.
7如果你父亲这样说:‘好!’那么仆人就平安无事了;如果他大大发怒,你就知道,他决意要害我了。
8Faru do favorkorajxon al via sklavo, cxar vi akceptis vian sklavon kun vi en interligon antaux la Eternulo; kaj se mi havas sur mi ian kulpon, tiam mortigu min vi; sed por kio vi venigus min al via patro?
8求你以慈爱待仆人,因为你曾与仆人在耶和华面前立盟约。如果我有罪孽,你就亲手把我杀死,为什么要把我交给你父亲呢?”
9Sed Jonatan diris:Neniam tio farigxu al vi, ke mi scius, ke mia patro decidis malbonon kontraux vi, kaj mi ne sciigus tion al vi.
9约拿单说:“绝对没有这事,如果我知道我父亲决意要害你,我会不告诉你吗?”
10Kaj David diris al Jonatan:Kiu diros al mi, se via patro donos al vi respondon kruelan?
10大卫对约拿单说:“如果你父亲严厉地回答你,谁来告诉我呢?”
11Jonatan diris al David:Venu, ni eliros sur la kampon. Kaj ambaux eliris sur la kampon.
11约拿单对大卫说:“你来,我们出到田里去吧!”他们二人就出到田里去了。
12Tiam Jonatan diris al David:La Eternulo, Dio de Izrael, se mi esploros mian patron gxis postmorgaux, kaj konvinkigxos, ke li estas favora al David, kaj se mi tiam ne sendos al vi kaj ne malkasxos al viaj oreloj-
12约拿单对大卫说:“愿耶和华以色列的 神作证,明天或后天约在这个时候,我探出了我父亲的意思,如果他对你有好感,那时我会不派人来告诉你吗?
13tiam la Eternulo punu kaj repunu Jonatanon. Sed se al mia patro placxos io malbona kontraux vi, tion mi ankaux malkasxos al viaj oreloj, kaj mi forliberigos vin, ke vi iru en paco; kaj la Eternulo estu kun vi, kiel Li estis kun mia patro.
13假如我父亲有意要害你,我若是不告诉你,不让你走,不使你平平安安地离去,愿耶和华加倍惩罚我。愿耶和华与你同在,好像从前与我父亲同在一样。
14Kaj se mi ankoraux vivos, cxu vi ne agos kun mi favorkore, ke mi ne mortu?
14我活着的时候,求你以耶和华的慈爱待我,使我不致于死。
15Kaj vian favorkorecon ne fortiru de mia domo eterne, ecx ne tiam, kiam la Eternulo ekstermos cxiujn malamikojn de David de sur la tero.
15我死了以后,耶和华从地上一一剪除大卫的仇敌的时候,你也不可向我的家永远断绝你的慈爱。”
16Tiamaniere faris Jonatan interligon kun la domo de David, se la Eternulo punos la malamikojn de David.
16于是约拿单与大卫家立盟约,说:“愿耶和华借大卫仇敌的手追讨违背盟约的罪。”
17Kaj Jonatan plue jxuris al David pri sia amo al li, cxar li amis lin kiel sian animon.
17约拿单由于爱大卫,就使大卫再起誓;他爱大卫如同爱自己的命。
18Kaj Jonatan diris al li:Morgaux estos komenco de monato, kaj oni demandos pri vi, cxar oni rimarkos vian sidlokon.
18约拿单对大卫说:“明天是初一,因为你的座位空着,人必注意到你不在。
19En la tria tago rapidu kaj venu al la loko, kie vi kasxis vin dum la labora tago, kaj vi sidos apud la sxtono Ezel.
19到后天,你要赶快下去,到你以前出事那天藏身的地方,在以色磐石旁边等候。
20Kaj mi pafos preter gxin tri sagojn, kvazaux pafante al celo.
20我要向磐石旁边射三支箭,好像射箭靶一样。
21Kaj poste mi sendos junulon, dirante:Iru, trovu la sagojn. Se mi diros al la junulo:Jen la sagoj estas antaux vi, prenu ilin kaj venu-tiam estas paco al vi kaj nenio minacas, kiel vivas la Eternulo.
21然后,我要派一个仆人去,说:‘你去把箭找回来。’如果我对那仆人说:‘看哪!箭在你的后面,把箭拿回来。’你就可以回来,因为我指着永活的耶和华起誓,你必平安无事。
22Sed se mi tiel diros al la junulo:Jen la sagoj estas post vi malproksime-tiam foriru, cxar la Eternulo vin forsendas.
22如果我对仆人说:‘看哪!箭在你的前面。’你就要离去,因为是耶和华打发你去的。
23Kaj koncerne tion, kion parolis inter ni mi kaj vi, la Eternulo estu inter mi kaj vi por cxiam.
23至于你我之间所说的这事,有耶和华永远在你我之间作证。”
24Tiam David kasxis sin sur la kampo. Kaj kiam estis la monatkomenco, la regxo sidigxis al tagmangxo;
24扫罗怒责约拿单于是大卫在田里藏起来。到了初一,王坐席吃饭。
25kaj kiam la regxo sidigxis sur sia loko, kiel cxiufoje, sur la sidloko apud la muro, Jonatan levigxis, kaj Abner sidigxis apud Saul, kaj la loko de David restis neokupita.
25王照常坐在他的座位上,就是靠墙的座位,约拿单坐在对面,押尼珥坐在扫罗旁边,大卫的座位却空着。
26Sed Saul diris nenion en tiu tago, cxar li pensis:Io okazis al li, versxajne li estas malpura, li ne purigxis.
26那天扫罗没有说什么,因为他心里想:“这是恰巧的事,或许大卫沾染了不洁,还没有得到洁净。”
27Estis la dua tago de la monatkomenco, kaj la loko de David restis neokupita. Tiam Saul diris al sia filo Jonatan:Kial la filo de Jisxaj ne venis hieraux nek hodiaux al la tagmangxo?
27次日,就是初二,大卫的座位仍是空着。于是扫罗问他的儿子约拿单:“为什么耶西的儿子昨天今天都没有来吃饭呢?”
28Kaj Jonatan respondis al Saul:David forte petis min, ke li iru Bet- Lehxemon,
28约拿单回答扫罗:“大卫恳切地求我让他回伯利恒去。
29kaj li diris:Forliberigu min, cxar ni havas en la urbo familian oferadon, kaj mia frato ordonis al mi esti tie; tial nun, se vi estas favora al mi, permesu, ke mi rapidu tien kaj ke mi vidu miajn fratojn. Tial li ne venis al la tablo de la regxo.
29他说:‘求你让我去,因为我们的家在城里有献祭的事,我哥哥吩咐我去。所以,我若是在你眼前蒙恩,求你让我离开,看看我的哥哥们。’因此,大卫没有来赴王的筵席。”
30Tiam ekflamis la kolero de Saul kontraux Jonatan, kaj li diris al li:Ho, filo de obstina virino! cxu mi ne scias, ke vi elektis al vi la filon de Jisxaj, por via malhonoro kaj por la malhonoro de via patrino?
30于是扫罗向约拿单发怒,对他说:“你这邪僻悖逆妇人所生的,我岂不知道你喜悦耶西的儿子,自取羞辱,也羞辱生你的母亲吗?
31CXar tiel longe, kiel la filo de Jisxaj vivos sur la tero, ne fortikigxos vi nek via regno. Nun sendu, kaj venigu lin al mi, cxar li meritas la morton.
31因为只要耶西的儿子还活在这世上,你和你的国就不能稳固。现在,你要派人去把他抓到我这里来,因为他是该死的。”
32Sed Jonatan respondis al sia patro Saul kaj diris al li:Pro kio oni mortigu lin? kion li faris?
32约拿单回答他父亲扫罗说:“为什么要把他处死呢?他作了什么事呢?”
33Tiam Saul jxetis sur lin la lancon, por frapi lin. Tiam Jonatan komprenis, ke cxe lia patro gxi estas afero decidita, mortigi Davidon.
33扫罗向着约拿单把枪掷过去,要刺杀他。约拿单就知道,他父亲已经决意要杀死大卫。
34Kaj Jonatan en forta kolero levis sin de cxe la tablo; kaj li nenion mangxis en tiu dua tago de la monatkomenco; cxar li malgxojis pro David, ke lia patro tiel insultis lin.
34约拿单怒气冲冲地从席间退去,初二这天,他没有吃饭;因为他父亲羞辱了大卫,他就为大卫担忧。
35En la sekvanta mateno Jonatan eliris sur la kampon en la tempo interkonsentita kun David, kaj malgranda knabo estis kun li.
35大卫与约拿单泣别到了早晨,约拿单照着与大卫约定的时候,出到田里去,有一个小童与他在一起。
36Kaj li diris al sia knabo:Kuru, trovu la sagojn, kiujn mi pafas. La knabo kuris, kaj li pafjxetis la sagon malproksime trans lin.
36他对那童仆说:“你跑去,把我所射的箭找回来。”那童仆跑去的时候,约拿单就把箭射到他前面。
37Kiam la knabo venis al la loko, kien Jonatan pafjxetis la sagon, Jonatan ekkriis al la junulo, dirante:La sago kusxas ja post vi malproksime.
37那童仆到了约拿单的箭射到的地方,约拿单就在那童仆的背后喊叫:“箭不是在你的前面吗?”
38Kaj Jonatan kriis al la knabo:Tuj, rapidu, ne staru. Kaj la knabo de Jonatan kolektis la sagojn kaj venis al sia sinjoro.
38约拿单又在那童仆的背后喊叫:“赶快跑去!不要停留!”那童仆就把箭拾起来,回到他主人那里去。
39Kaj la knabo nenion sciis; nur Jonatan kaj David sciis la aferon.
39那童仆一点也不知道这是什么意思,只有约拿单和大卫知道。
40Jonatan fordonis siajn armilojn al la knabo, kiu estis cxe li, kaj diris al li:Iru, portu en la urbon.
40约拿单把自己的武器交给他的童仆,对他说:“你带回城里去吧!”
41Kiam la knabo foriris, David levigxis de la suda flanko, jxetis sin vizagxaltere, kaj salutis tri fojojn; kaj ili kisis sin reciproke, kaj ploris ambaux kune, sed David pli.
41那童仆一离去,大卫就从石堆的南边起来,脸伏于地,叩拜了三次。二人互相亲嘴,相对哭泣,大卫哭得更悲痛。
42Kaj Jonatan diris al David:Iru en paco, kiel ni jxuris ambaux per la nomo de la Eternulo, dirante:La Eternulo estu inter mi kaj vi, inter mia idaro kaj via idaro eterne. Kaj li levigxis kaj foriris, kaj Jonatan venis en la urbon.
42约拿单对大卫说:“你平平安安走吧!我们二人曾指着耶和华的名起誓说:‘愿耶和华在你我之间,也在我的后裔和你的后裔之间作证,直到永远。’”大卫就起身离开,约拿单也回城里去了(“大卫就起身离开,约拿单也回城里去了。”在《马索拉抄本》为21:1)。