1Kaj Samuel parolis al la tuta Izrael. Kaj Izrael eliris milite kontraux la Filisxtojn, kaj starigxis tendare apud Eben-Ezer, kaj la Filisxtoj starigxis tendare apud Afek.
1以色列人战败
2Kaj la Filisxtoj starigis siajn vicojn kontraux Izrael, kaj la batalo vastigxis, kaj Izrael estis venkobatita de la Filisxtoj, kaj ili mortigis sur la kampo de la batalo pli-malpli kvar mil homojn.
2非利士人列阵,要与以色列人交战。战事展开后,以色列人败在非利士人面前,非利士人在战场上杀了约四千人。
3Kaj la popolo venis en la tendaron, kaj la plejagxuloj de Izrael diris:Pro kio la Eternulo frapis nin hodiaux antaux la Filisxtoj? ni prenu al ni el SXilo la keston de interligo de la Eternulo, por ke gxi venu inter nin kaj savu nin kontraux la manoj de niaj malamikoj.
3军队回到营里,以色列的长老说:“今天耶和华为什么在非利士人面前击败我们呢?我们要把耶和华的约柜从示罗抬到我们这里来。约柜一到我们中间,就会拯救我们脱离仇敌的手。”
4Kaj la popolo sendis en SXilon, kaj oni alportis de tie la keston de interligo de la Eternulo Cebaot, sidanta sur la keruboj; tie estis kun la kesto de interligo de Dio la du filoj de Eli, HXofni kaj Pinehxas.
4于是他们派人到示罗去,从那里把坐在二基路伯中间万军之耶和华的约柜抬来;以利的两个儿子,何弗尼和非尼哈,也与 神的约柜一同来了。
5Kaj kiam la kesto de interligo de la Eternulo venis en la tendaron, tiam la tuta Izrael faris tian grandan kriadon, ke la tero ekbruis.
5耶和华的约柜来到营中的时候,以色列众人就大声欢呼,大地也回声响应。
6Kiam la Filisxtoj auxdis la lauxtan kriadon, ili diris:Kion signifas cxi tiu granda kaj forta kriado en la tendaro de la Hebreoj? Kaj ili eksciis, ke la kesto de la Eternulo venis en la tendaron.
6非利士人听见了欢呼的声音,就问:“在希伯来人的营中为什么有这样大声的欢呼呢?”后来才知道耶和华的约柜来到了营中。
7Kaj la Filisxtoj ektimis, cxar ili diris:Venis Dio en la tendaron. Kaj ili diris:Ve al ni! cxar ne estis tiel antauxe.
7非利士人就害怕起来,他们说:“有神来到他们的营中了。”又说:“我们有祸了!因为从来没有这样的事。
8Ve al ni! kiu savos nin kontraux la manoj de tiuj fortaj dioj? tio estas tiuj dioj, kiuj frapis la Egiptojn per cxiaj frapoj en la dezerto.
8我们有祸了!从前在旷野用各样灾祸击打埃及人的,就是这些神。谁能救我们脱离这些大能之神的手呢?
9Estu kuragxaj kaj viraj, ho Filisxtoj, por ke vi ne farigxu sklavoj al la Hebreoj, kiel ili estis sklavoj al vi; estu viroj kaj batalu.
9非利士人哪!你们要刚强,要作大丈夫,免得你们作希伯来人的奴仆,好像他们作过你们的奴仆一样;你们要作大丈夫,作战吧!”
10Kaj la Filisxtoj batalis, kaj la Izraelidoj estis venkobatitaj, kaj ili forkuris cxiu al sia tendo; kaj la venkobato estis tre granda, kaj falis el la Izraelidoj tridek mil piedirantoj.
10于是非利士人起来作战,以色列人就被击败,各人都往自己的帐棚逃跑。这是一场大屠杀,以色列人中有三万步兵阵亡。
11Kaj la kesto de Dio estis prenita, kaj la du filoj de Eli, HXofni kaj Pinehxas, mortis.
11 神的约柜也被抢去,以利的两个儿子何弗尼和非尼哈也死了。
12Unu Benjamenido kuris el la militistaro kaj venis en SXilon en la sama tago, kaj liaj vestoj estis dissxiritaj, kaj tero estis sur lia kapo.
12以利逝世有一个便雅悯人跑离战场,衣服撕裂,头蒙尘土,当天来到示罗。
13Kiam li venis, Eli sidis sur segxo, rigardante sur la vojon, cxar lia koro tremis pri la kesto de Dio. Kaj tiu homo venis, por sciigi en la urbo, kaj ekkriis la tuta urbo.
13他来到的时候,以利正在路旁坐在自己的椅子上观望,因为他为 神的约柜担忧战栗。那人进城里报信,全城的人就都喊叫起来。
14Kiam Eli auxdis la kriadon, li diris:Kion signifas cxi tiu tumulta kriado? Kaj la viro rapide venis kaj sciigis al Eli.
14以利听见喊叫的声音,就问:“这喧嚷的声音是什么意思呢?”那人急忙前来,向以利报告。
15Eli tiam havis la agxon de nauxdek ok jaroj, kaj liaj okuloj malakrigxis, kaj li ne povis vidi.
15那时以利九十八岁了,眼睛发直,不能看见。
16Kaj tiu viro diris al Eli:Mi venis el la militistaro, mi alkuris hodiaux el la militistaro. Kaj Eli diris:Kia estis la afero, mia filo?
16那人告诉以利:“我是从战场上来的,今天从战场上逃回来。”以利问:“我儿,事情怎么样?”
17Kaj la sciiganto respondis kaj diris:Izrael forkuris antaux la Filisxtoj, kaj granda frapo trafis la popolon, kaj ankaux viaj du filoj, HXofni kaj Pinehxas, mortis, kaj la kesto de Dio estas forprenita.
17报信的人回答,说:“以色列人在非利士人面前逃跑,伤亡惨重,你两个儿子何弗尼和非尼哈也都死了,民中被杀的甚多, 神的约柜也被抢去了。”
18Apenaux li menciis la keston de Dio, Eli falis de la segxo malantauxen cxe la pordego, rompis al si la kolon, kaj mortis; cxar li estis maljuna kaj peza. Li estis jugxisto de Izrael dum kvardek jaroj.
18因为以利年老体重,报信的人一提到 神的约柜,以利就从椅子上往后跌倒在门旁,颈骨折断而死。以利治理了以色列四十年。
19Lia bofilino, la edzino de Pinehxas, estis graveda, baldaux naskonta. Kiam sxi auxdis la sciigon pri la forpreno de la kesto de Dio kaj pri la morto de sia bopatro kaj de sia edzo, sxi klinigxis kaj naskis, cxar subite atakis sxin la naskaj doloroj.
19非尼哈之妻逝世以利的媳妇,非尼哈的妻子怀了孕,产期近了;她一听见 神的约柜被抢去,以及她公公和丈夫都死了的消息,就忽然感到疼痛,曲身生产了。
20Kaj dum sxi estis mortanta, la virinoj, kiuj sxin cxirkauxis, diris:Ne timu, cxar vi naskis filon; sed sxi ne respondis, kaj ne prenis tion al sia koro.
20她快要死的时候,站在旁边的妇女们对她说:“不要怕,你生了一个儿子!”她却不回答,也不理会。
21Kaj sxi donis al la knabo la nomon Ikabod, dirante:For estas la gloro de Izrael; cxar forprenita estis la kesto de Dio kaj pereis sxia bopatro kaj sxia edzo.
21她给孩子起名叫以迦博,说:“荣耀已经离开以色列了。”这是因为 神的约柜被抢去,又因为她的公公和丈夫都死了。
22Kaj sxi diris:For estas la gloro de Izrael, cxar forprenita estas la kesto de Dio.
22她说:“荣耀已经离开了以色列,因为 神的约柜被抢去了。”