1HXizkija farigxis regxo, havante la agxon de dudek kvin jaroj, kaj dudek naux jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Abija, filino de Zehxarja.
1希西家作犹大王(王下18:1-3)
2Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David.
2希西家行耶和华看为正的事,像他祖先大卫一切所行的。
3En la unua jaro de sia regxado, en la unua monato, li malsxlosis la pordojn de la domo de la Eternulo kaj riparis ilin.
3洁净圣殿他在位的元年正月,开了耶和华殿的门,重新修理。
4Kaj li venigis la pastrojn kaj la Levidojn, kolektis ilin sur la placo orienta,
4他把祭司和利未人都召了来,聚集在东面的广场上,
5kaj diris al ili:Auxskultu min, ho Levidoj! nun vi sanktigu vin, kaj sanktigu la domon de la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj eljxetu la malpurajxon el la sanktejo.
5对他们说:“利未人哪,你们要听我的话;现在你们要自洁,又要洁净耶和华你们列祖的 神的殿,把污秽之物从圣所中除去。
6CXar niaj patroj krimis, agadis malbone antaux la Eternulo, nia Dio, forlasis Lin, forturnis sian vizagxon de la logxejo de la Eternulo, kaj turnis al gxi sian dorson.
6我们的列祖冒犯了 神,行了耶和华我们的 神看为恶的事,离弃了他,转脸不顾耶和华的居所,以背向他。
7Ili ankaux sxlosis la pordojn de la portiko, estingis la lucernojn, incensojn ili ne incensis, kaj bruloferojn ili ne faris en la sanktejo al Dio de Izrael.
7他们又封闭廊门,熄灭灯火,不在圣所中向以色列的 神烧香或献燔祭。
8Kaj ekkoleris la Eternulo kontraux Judujo kaj Jerusalem; kaj Li elmetis ilin al teruro, ruinigo, kaj mokado, kiel vi vidas per viaj okuloj.
8因此,耶和华的震怒临到犹大和耶路撒冷的居民身上,使他们成为令人恐惧、惊骇和嗤笑的对象,就像你们亲眼看见的一样。
9Kaj jen niaj patroj falis de glavo, kaj niaj filoj, filinoj, kaj edzinoj estas pro tio en kaptiteco.
9所以我们的列祖倒在刀下;我们的儿女和妻子也都因此作了俘虏。
10Nun mi intencas fari interligon kun la Eternulo, Dio de Izrael, por ke Li forigu de ni la flamon de Sia kolero.
10现在我心中有意要和耶和华以色列的 神立约,好使他的震怒转离我们。
11Miaj infanoj, nun ne estu malzorgaj, cxar vin elektis la Eternulo, ke vi staru antaux Li, ke vi servu al Li, kaj ke vi estu por Li servantoj kaj incensantoj.
11我的孩子们,你们现在不要懈怠,因为耶和华拣选了你们站在他面前事奉他,为要作他的仆人,向他烧香。”
12Tiam levigxis la Levidoj:Mahxat, filo de Amasaj, Joel, filo de Azarja, el la Kehatidoj; kaj el la Merariidoj:Kisx, filo de Abdi, Azarja, filo de Jehalelel; kaj el la Gersxonidoj:Joahx, filo de Zima, kaj Eden, filo de Joahx;
12于是,利未人哥辖的子孙亚玛赛的儿子玛哈、亚撒利雅的儿子约珥;米拉利的子孙亚伯底的儿子基士、耶哈利勒的儿子亚撒利雅;革顺的子孙薪玛的儿子约亚、约亚的儿子伊甸;
13kaj el la idoj de Elicafan:SXimri kaj Jeiel; kaj el la idoj de Asaf:Zehxarja kaj Matanja;
13以利撒反的子孙申利和耶利;亚萨的子孙撒迦利亚和玛探雅;
14kaj el la idoj de Heman:Jehxiel kaj SXimei; kaj el la idoj de Jedutun:SXemaja kaj Uziel.
14希幔的子孙耶歇和示每;耶杜顿的子孙示玛雅和乌薛都起来,
15Kaj ili kolektis siajn fratojn kaj sanktigis sin; kaj ili eniris, laux la ordono de la regxo, konforme al la vortoj de la Eternulo, por purigi la domon de la Eternulo.
15集合他们的亲族,洁净自己,照着王的吩咐,根据耶和华的命令,进去洁净耶和华的殿。
16Kaj la pastroj eniris en la internon de la domo de la Eternulo, por purigi; kaj cxion malpuran, kion ili trovis en la templo de la Eternulo, ili elportis sur la korton de la domo de la Eternulo; kaj tion prenis la Levidoj, por elporti eksteren, al la torento Kidron.
16祭司进入耶和华殿的里面进行洁净,他们在耶和华殿里发现的一切污秽之物,都搬到耶和华殿的院子里;利未人接过,就搬到城外的汲沦溪边。
17Ili komencis la sanktigadon en la unua tago de la unua monato, kaj en la oka tago de la monato ili eniris en la portikon de la Eternulo; ili sanktigis la domon de la Eternulo dum ok tagoj, kaj en la dek-sesa tago de la unua monato ili finis.
17他们在正月初一开始洁净圣殿,第八日去到耶和华殿的走廊;他们用了八日洁净耶和华的殿,到了正月十六日才完工。
18Kaj ili eniris internen al la regxo HXizkija, kaj diris:Ni purigis la tutan domon de la Eternulo, kaj la altaron de bruloferoj kaj cxiujn gxiajn vazojn, kaj la tablon de la panoj de propono kaj cxiujn gxiajn vazojn;
18于是他们进王宫见希西家王,说:“我们已经把整个耶和华的殿、燔祭坛和坛的一切器皿、陈设饼的桌子和桌子上的一切器皿,都洁净了。
19kaj cxiujn vazojn, kiujn la regxo Ahxaz dum sia regxado malpurigis per siaj krimoj, ni pretigis kaj sanktigis, kaj jen ili estas antaux la altaro de la Eternulo.
19亚哈斯王在位,他得罪 神的时候丢弃的一切器皿,我们都预备齐全,也都洁净好了;现在都放在耶和华的祭坛前。”
20La regxo HXizkija levigxis frue matene, kunvenigis la estrojn de la urbo, kaj iris en la domon de la Eternulo.
20献赎罪祭希西家王清早起来,召集城中的领袖,上耶和华的殿去。
21Kaj ili alkondukis sep bovojn, sep virsxafojn, sep sxafidojn, kaj sep kaprojn, kiel pekoferon pro la regno, pro la sanktejo, kaj pro Judujo; kaj li ordonis al la Aaronidoj, la pastroj, fari bruloferon sur la altaro de la Eternulo.
21他们牵来了七头公牛、七只公绵羊、七只羊羔和七只公山羊,要为国家、为圣所和为犹大人作赎罪祭;王吩咐亚伦的子孙众祭司把它们献在耶和华的坛上。
22Kaj oni bucxis la bovojn, kaj la pastroj prenis la sangon kaj aspergis la altaron; kaj oni bucxis la virsxafojn kaj aspergis per la sango la altaron; kaj oni bucxis la sxafidojn kaj aspergis per la sango la altaron.
22他们宰了公牛,祭司把血接过来,洒在祭坛上;他们又宰了公绵羊,把血洒在祭坛上;他们又宰了羊羔,也把血洒在祭坛上。
23Kaj oni alkondukis la propekajn kaprojn antaux la regxon kaj la komunumon, kaj ili metis siajn manojn sur ilin.
23最后把作赎罪祭的公山羊,牵到王和会众面前,王和会众就按手在公山羊的身上。
24Kaj la pastroj ilin bucxis, kaj senpekigis per ilia sango la altaron, por pekliberigi la tutan Izraelon; cxar pro la tuta Izrael, diris la regxo, estas la brulofero kaj la pekofero.
24祭司宰了公山羊,把血洒在祭坛上作赎罪祭,为所有以色列人赎罪;因为王曾经吩咐要为所有以色列人献上燔祭和赎罪祭。
25Kaj li starigis la Levidojn en la domo de la Eternulo kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, laux la preskribo de David, de Gad, la viziisto de la regxo, kaj de la profeto Natan; cxar de la Eternulo estis tiu preskribo per Liaj profetoj.
25献燔祭王又指派在耶和华殿中的利未人拿着响钹和琴瑟,是照着大卫、王的先见迦得和拿单先知所吩咐的,就是耶和华借他的先知所吩咐的。
26Kaj starigxis la Levidoj kun la instrumentoj de David, kaj la pastroj kun la trumpetoj.
26利未人拿着大卫的乐器,祭司持着号筒,一同站着。
27Kaj HXizkija ordonis, ke oni faru la bruloferon sur la altaro. Kaj en la momento, kiam komencigxis la brulofero, komencigxis la kantado al la Eternulo, akompanata de trumpetoj kaj de instrumentoj de David, regxo de Izrael.
27希西家吩咐在祭坛上献上燔祭。开始献燔祭的时候,就开始向耶和华歌唱,并且用号筒和以色列王大卫的乐器伴奏。
28Kaj la tuta popolo adorklinigxis, kaj la kantado de la kantistoj kaj la trumpetado de la trumpetistoj dauxris gxis la fino de la brulofero.
28全体会众都叩拜,歌唱的歌唱,吹号的吹号,直到燔祭都献完了。
29Kiam la brulofero estis finita, la regxo, kaj cxiuj, kiuj trovigxis kun li, ekgenuis kaj adorklinigxis.
29献感恩祭与其他的燔祭献完了祭,王和所有在场的人,都屈膝叩拜。
30Kaj la regxo HXizkija kaj la estroj diris al la Levidoj, ke ili gloru la Eternulon per la vortoj de David kaj de la viziisto Asaf; kaj ili glorkantis kun gxojo, fleksis sin, kaj adorklinigxis.
30希西家王和众领袖,又吩咐利未人用大卫和先见亚萨的诗词赞美耶和华,于是他们欢欢喜喜地赞美耶和华,低头敬拜。
31Kaj HXizkija diris plue:Nun vi konsekris vin al la Eternulo; aliru kaj konduku bucxoferojn kaj dankoferojn al la domo de la Eternulo. Kaj la komunumo alkondukis bucxoferojn kaj dankoferojn kaj memvolajn bruloferojn.
31希西家说:“你们现在归耶和华为圣了。请前来,把祭物和感恩祭带到耶和华的殿里来。”于是会众把祭物和感恩祭带来;凡是甘心乐意的,都把燔祭带来。
32La nombro de la bruloferoj, kiujn la komunumo alkondukis, estis:sepdek bovoj, cent virsxafoj, ducent sxafidoj; cxio cxi tio estis bruloferoj al la Eternulo.
32会众带来的燔祭如下:公牛七十头、公绵羊一百只、羊羔二百只。这些都是作燔祭献给耶和华的。
33Da konsekritaj estis:sescent bovoj kaj tri mil sxafoj.
33还有分别为圣之物:公牛六百头、绵羊三千只。
34Sed la nombro de la pastroj estis tro malgranda, kaj ili ne povis senfeligi cxiujn bruloferojn; tial helpis al ili iliaj fratoj, la Levidoj, gxis la laboro estis finita kaj gxis la pastroj sin sanktigis; cxar la Levidoj estis pli fervoraj en la sinsanktigado, ol la pastroj.
34只是祭司太少,不能把所有燔祭牲剥皮,所以他们的亲族协助他们,直到剥皮的工作完了,又等到其他祭司自洁完了,因为利未人在自洁的事上比众祭司更加诚心。
35Ankaux tre multe estis da bruloferoj, kun la sebo de pacoferoj kaj kun versxoferoj por la bruloferoj. Tiamaniere estis preta la servado en la domo de la Eternulo.
35此外,还有很多燔祭牲和平安祭牲的脂肪,以及和燔祭同献的奠祭很多。这样,耶和华殿里的事奉就重新恢复了。
36Kaj gxojis HXizkija kaj la tuta popolo pri tio, kion Dio pretigis por la popolo; cxar neatendita estis la afero.
36因为事情很快办完,希西家和全体人民因 神为他的子民所预备的,都甚欢乐。