Esperanto

聖經新譯本 (Simplified)

2 Kings

14

1En la dua jaro de Joasx, filo de Joahxaz, regxo de Izrael, Amacja, filo de Joasx, regxo de Judujo, farigxis regxo.
1亚玛谢作犹大王(代下25:1-13)
2Li havis la agxon de dudek kvin jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj dudek naux jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehoadan, el Jerusalem.
2他登基的时候是二十五岁,在耶路撒冷作王共二十九年。他母亲名叫约耶但,是从耶路撒冷来的。
3Li agadis bone antaux la Eternulo, tamen ne kiel lia patro David. Li agadis tiel, kiel agadis lia patro Joasx.
3他行耶和华看为正的事;只是不像他的祖先大卫,却是照着他父亲约阿施所行的一切去行。
4La altajxoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj.
4只是邱坛还没有废去,人民仍在邱坛献祭焚香。
5Kiam la regxeco fortigxis en lia mano, li mortigis siajn servantojn, kiuj mortigis la regxon, lian patron.
5当国家在他手中稳定以后,他就把那些击杀他父王的臣仆杀了。
6Sed la infanojn de la mortigintoj li ne mortigis, kiel estas skribite en la libro de instruo de Moseo, kion ordonis la Eternulo, nome:Oni ne mortigu patrojn pro la infanoj, kaj oni ne mortigu infanojn pro la patroj, sed cxiu povas esti mortigata nur pro sia peko.
6但他们的儿子没有处死,这是按照摩西律法书上所写,是耶和华的吩咐:“不可因儿子的罪处死父亲,也不可因父亲的罪处死儿子;各人要因自己的罪而死。”
7Li venkobatis la Edomidojn en la Valo de Salo, dek milojn, kaj prenis per milito Selan kaj donis al gxi la nomon Jokteel gxis la nuna tago.
7他在盐谷击杀了一万以东人,又攻取了西拉,然后把它的名字改称为约帖,直到今日。
8En tiu tempo Amacja sendis senditojn al Jehoasx, filo de Jehoahxaz, filo de Jehu, regxo de Izrael, por diri:Venu, ni komparu niajn fortojn.
8亚玛谢向约阿施挑战(代下25:17-24)那时,亚玛谢派使者去见耶户的孙子、约哈斯的儿子以色列王约阿施说:“来,我们在战场相见吧!”
9Tiam Jehoasx, regxo de Izrael, sendis al Amacja, regxo de Judujo, por diri:La prunelo sur Lebanon sendis al la cedro sur Lebanon, por diri:Donu vian filinon al mia filo kiel edzinon. Sed preteriris sovagxa besto de Lebanon kaj dispremis per la piedoj la prunelon.
9以色列王约阿施派人去见犹大王亚玛谢说:“黎巴嫩的蒺藜派人去见黎巴嫩的香柏树说:‘请你把你的女儿给我的儿子作妻子吧!’后来有黎巴嫩的野兽经过,就把蒺藜踩倒了。
10Vi venkobatis la Edomidojn, kaj via koro fierigxis. Tenu vian gloron kaj sidu hejme. Kial vi volas entrepreni aferon malfelicxan, ke vi falu kaj kun vi ankaux Judujo?
10不错,你打败了以东人,你的心就高傲。你尽管自己夸耀,安坐家中就是了。为什么要惹祸,使你覆亡,也使犹大跟你一起覆亡呢?”
11Sed Amacja ne obeis. Kaj eliris Jehoasx, regxo de Izrael, kaj ili komparis siajn fortojn, li kaj Amacja, regxo de Judujo, en Bet-SXemesx, kiu estas en Judujo.
11但是亚玛谢不听他的话。于是以色列王约阿施上来,和犹大王亚玛谢在属犹大的伯.示麦相见。
12Kaj la Judoj estis venkobatitaj de la Izraelidoj, kaj ili diskuris cxiu al sia tendo.
12犹大人被以色列人击败,各人逃回自己的家去了。
13Kaj Amacjan, regxon de Judujo, filon de Jehoasx, filo de Ahxazja, kaptis Jehoasx, regxo de Izrael, en Bet-SXemesx; kaj li venis Jerusalemon, kaj detruis la muregon de Jerusalem, de la Pordego de Efraim gxis la Pordego Angula, sur la spaco de kvarcent ulnoj.
13以色列王约阿施捉住了亚哈谢的孙子、约阿施的儿子犹大王亚玛谢。他们来到耶路撒冷,拆毁了耶路撒冷一段城墙,从以法莲门直到角门,共两百公尺。
14Kaj li prenis la tutan oron kaj argxenton, kaj cxiujn vazojn, kiuj trovigxis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la regxa domo, kaj ankaux garantiulojn, kaj li reiris en Samarion.
14又掠去耶和华殿里和王宫的宝库里所有的金子、银子和一切器皿,还有人质,就回撒玛利亚去了。
15La cetera historio de Jehoasx, kion li faris, kaj lia forto, kaj kiel li militis kontraux Amacja, regxo de Judujo, cxio estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
15约阿施其余的事迹和他的英勇事迹,就是与犹大王亚玛谢作战的事,不是都写在以色列诸王的年代志上吗?
16Kaj Jehoasx ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario kun la regxoj de Izrael. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jerobeam.
16约阿施和他的祖先一同长眠,他和以色列诸王一样,葬在撒玛利亚。他的儿子耶罗波安接续他作王。
17Kaj Amacja, filo de Joasx, regxo de Judujo, vivis post la morto de Jehoasx, filo de Jehoahxaz, regxo de Izrael, ankoraux dek kvin jarojn.
17亚玛谢在拉吉被弒(代下25:25-28)以色列王约哈斯的儿子约阿施死后,犹大王约阿施的儿子亚玛谢仍活了十五年。
18La cetera historio de Amacja estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
18亚玛谢其余的事迹不是都写在犹大列王的年代志上吗?
19Oni faris kontraux li konspiron en Jerusalem, kaj li forkuris en Lahxisxon. Sed oni sendis post li en Lahxisxon, kaj tie oni lin mortigis.
19在耶路撒冷有人阴谋反叛他,他就逃到拉吉去。他们派人跟踪他到拉吉,就在那里把他杀死了。
20Kaj oni venigis lin sur cxevaloj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David.
20他们把他的尸首驮在马背上运回来,葬在耶路撒冷,在大卫的城里,和他的祖先在一起。
21Kaj la tuta Juda popolo prenis Azarjan, kiu havis la agxon de dek ses jaroj, kaj faris lin regxo anstataux lia patro Amacja.
21犹大的众民选立了亚撒利雅;他只有十六岁,他们就立他接续他父亲亚玛谢作王。
22Li prikonstruis Elaton kaj revenigis gxin al Judujo, post kiam la regxo ekdormis kun siaj patroj.
22亚玛谢和他的祖先一同长眠以后,亚撒利雅重建了以拉他,并且收归犹大。
23En la dek-kvina jaro de Amacja, filo de Joasx, regxo de Judujo, ekregxis Jerobeam, filo de Joasx, regxo de Izrael, en Samario, kaj li regxis kvardek unu jarojn.
23耶罗波安二世作以色列王犹大王约阿施的儿子亚玛谢十五年,以色列王约阿施的儿子耶罗波安在撒玛利亚登基,他作王共四十一年。
24Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, ne deturnis sin de cxiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
24他行耶和华看为恶的事,不转离尼八的儿子耶罗波安使以色列人陷于罪中的一切罪。
25Li restarigis la limojn de Izrael de HXamat gxis la maro de la dezerto, konforme al la vorto de la Eternulo, Dio de Izrael, kiun Li diris per Sia servanto Jona, filo de Amitaj, la profeto el Gat-HXefer.
25他收复以色列的边境,从哈马口直到亚拉巴海,正如耶和华以色列的 神的话,就是借着他的仆人迦特希弗人亚米太的儿子约拿先知所说的;
26CXar la Eternulo vidis, ke la suferado de Izrael estas tre mizera; restis nek sklavo nek liberulo, kaj estis neniu helpanto por Izrael.
26因为耶和华看见以色列十分艰苦,无论是自由的或为奴的都没有了,也没有帮助以色列的。
27La Eternulo ne decidis ekstermi la nomon de Izrael el sub la cxielo, kaj Li savis ilin per Jerobeam, filo de Joasx.
27耶和华没有定命要将以色列的名从天下涂抹,所以借着约阿施的儿子耶罗波安的手拯救他们。
28La cetera historio de Jerobeam, kaj cxio, kion li faris, kaj lia forto, kaj kiel li militis, kaj kiel li revenigis al Izrael Damaskon kaj HXamaton de Judujo, cxio estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
28耶罗波安其余的事迹和他所行的一切,以及他作战时的英勇,怎样收复大马士革和原属犹大的哈马归以色列,不是都写在以色列诸王的年代志上吗?
29Kaj Jerobeam ekdormis kun siaj patroj, kun la regxoj de Izrael. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Zehxarja.
29耶罗波安和他的祖先以色列诸王一同长眠。他的儿子撒迦利雅就接续他作王。