Esperanto

聖經新譯本 (Simplified)

2 Kings

3

1Jehoram, filo de Ahxab, farigxis regxo super Izrael en Samario en la dek- oka jaro de Jehosxafat, regxo de Judujo, kaj li regxis dek du jarojn.
1以色列王约兰
2Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, tamen ne tiel, kiel lia patro kaj lia patrino; li forigis la statuon de Baal, kiun faris lia patro.
2他行耶和华看为恶的事,只是还不至于像他的父亲和母亲一样,因为他除去了他父亲所做的巴力神柱。
3Tamen li restis aligxinta al la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; li ne forlasis ilin.
3只是尼八的儿子耶罗波安使以色列人陷在罪中的那些罪,他却坚持不舍,不肯脱离。
4Mesxa, regxo de Moab, estis pasxtisto, kaj li sendadis al la regxo de Izrael po cent mil sxafidoj kaj cent mil virsxafoj kun ilia lano.
4摩押背叛摩押王米沙是个以畜牧为生的人。他每年进贡十万头绵羊羔和十万头公羊羔给以色列王。
5Sed kiam Ahxab mortis, la regxo de Moab defalis de la regxo de Izrael.
5亚哈死后,摩押王背叛以色列王。
6Tiam la regxo Jehoram eliris el Samario kaj revuis la tutan Izraelon.
6那时约兰王从撒玛利亚出来点阅以色列众人。
7Kaj li iris kaj sendis al Jehosxafat, regxo de Judujo, por diri:La regxo de Moab defalis de mi; cxu vi iros kun mi milite kontraux Moabon? Tiu diris:Mi iros; mi estas kiel vi, mia popolo kiel via popolo, miaj cxevaloj kiel viaj cxevaloj.
7他一面起行,一面派人到犹大王约沙法那里,说:“摩押王背叛了我,你肯不肯和我同去攻打摩押呢?”约沙法说:“我愿意去;我和你不分彼此,我的人民就像是你的人民,我的马就像是你的马。”
8Kaj li diris:Kiun vojon ni iros? Kaj la alia diris:La vojon de la Edoma dezerto.
8约沙法问:“我们从哪条路上去呢?”约兰回答:“从以东旷野的路上去。”
9Tiam ekiris la regxo de Izrael kaj la regxo de Judujo kaj la regxo de Edom; sed kiam ili trairis vojon de sep tagoj, ne estis akvo por la militistaro, nek por la brutoj, kiuj sekvis ilin.
9三王联军合攻摩押于是以色列王、犹大王和以东王,绕道行了七日的路程。军队和随行的牲畜都没有水喝。
10Kaj la regxo de Izrael diris:Ho ve! la Eternulo vokis cxi tiujn tri regxojn, por transdoni ilin en la manojn de Moab.
10以色列王说:“哎哟,耶和华招聚这三位君王,是要把他们交在摩押人的手中。”
11Sed Jehosxafat diris:CXu ne trovigxas cxi tie profeto de la Eternulo, por ke ni demandu per li la Eternulon? Tiam respondis unu el la servantoj de la regxo de Izrael, kaj diris:Estas cxi tie Elisxa, filo de SXafat, kiu versxadis akvon sur la manojn de Elija.
11约沙法说:“这里不是有一位耶和华的先知吗?我们可以托他求问耶和华。”以色列王的一位臣仆说:“这里有沙法的儿子以利沙,他从前是服事以利亚的(“他从前是服事以利亚的”原文作“他从前倒水在以利亚手上”)。”
12Kaj Jehosxafat diris:Li posedas la vorton de la Eternulo. Kaj iris al li la regxo de Izrael kaj Jehosxafat kaj la regxo de Edom.
12约沙法说:“他必有耶和华的话。”于是以色列王、约沙法和以东王都下到他那里。
13Kaj Elisxa diris al la regxo de Izrael:Kio komuna estas inter mi kaj vi? iru al la profetoj de via patro kaj al la profetoj de via patrino. Sed la regxo de Izrael diris al li:Ne, cxar la Eternulo vokis cxi tiujn tri regxojn, por transdoni ilin en la manojn de Moab.
13以利沙的教训与预言以利沙对以色列王说:“我和你有什么关系呢?去问你父亲和你母亲的先知吧!”以色列王对他说:“不要这样说,耶和华招聚这三位君王,是要把他们交在摩押人手中。”
14Tiam Elisxa diris:Mi jxuras per la Eternulo Cebaot, antaux kiu mi staras, ke se mi ne estimus Jehosxafaton, regxon de Judujo, mi ne ekrigardus vin kaj ne vidus vin.
14以利沙说:“我指着我所事奉永活的万军耶和华起誓,若不是看犹大王约沙法的情面,我根本不会理你,看也不看你。
15Nun alkonduku al mi muzikiston. Kaj kiam la muzikisto ludis, estis sur li la mano de la Eternulo.
15现在,给我找一个琴师来。”当琴师弹琴的时候,耶和华的能力就临到他身上。
16Kaj li diris:Tiele diras la Eternulo:Faru en cxi tiu valo multajn fosojn.
16以利沙说:“耶和华这样说:‘要在这山谷到处挖濠沟。’
17CXar tiele diras la Eternulo:Vi ne vidos venton kaj vi ne vidos pluvon, kaj tamen cxi tiu valo plenigxos de akvo, kaj vi trinkos, kaj ankaux viaj apartenantoj kaj viaj brutoj.
17因为耶和华这样说:‘你们虽然没有看见风,也没有看见雨,但这山谷必充满了水,你们和你们的牲畜都可以有水喝。
18Sed cxi tio ne suficxos al la Eternulo; Li transdonos ankaux Moabon en viajn manojn.
18这事在耶和华眼中算是小事,他还要把摩押交在你们手中。
19Kaj vi venkobatos cxiujn urbojn fortikigitajn kaj cxiujn urbojn distingindajn, kaj cxiujn bonajn arbojn vi faligos, kaj cxiujn fontojn de akvo vi sxtopos, kaj cxiujn bonajn kampojn vi malbonigos per sxtonoj.
19你们要攻破所有坚固的城和一切繁华的都市;砍下各种佳美的树木,堵塞所有水泉,用石头堆满一切肥沃的田地。’”
20Kaj jen matene, kiam oni alportas farunoferojn, subite venis akvo per la vojo de Edom, kaj la tero plenigxis de akvo.
20到了早上,约在献祭的时候,忽然有水从以东来,遍地就满了水。
21CXiuj Moabidoj auxdis, ke la regxoj venis, por militi kontraux ili, kaj ili kunvokis cxiujn, kiuj povis komenci porti zonon, kaj pli agxajn, kaj starigxis cxe la limo.
21摩押人战败摩押全国听见这几位君王上来要攻打他们,就召集所有能够穿上武装的,不论老幼,到边界上防守。
22Kiam ili levigxis frue matene kaj la suno ekbrilis super la akvo, al la Moabidoj de malproksime sxajnis, ke la akvo estas rugxa kiel sango.
22第二天早上,他们起来的时候,太阳照在水上,摩押人从那边看见水红得像血一样。
23Kaj ili diris:Tio estas sango! la regxoj batalis inter si kaj ekstermis unu alian; nun, Moab, iru preni rabakiron.
23他们说:“这是血啊!一定是那些王互相攻击,自相残杀;现在,摩押人哪,去抢掠吧!”
24Ili venis al la tendaro de Izrael. Tiam la Izraelidoj levigxis kaj frapis la Moabidojn, kaj cxi tiuj forkuris de ili. Sed ili venis kaj batis la Moabidojn.
24他们来到以色列营,以色列人起来,击杀摩押人,摩押人就在以色列人面前逃跑;以色列人就攻进摩押,击杀他们。
25Kaj la urbojn ili ruinigis, kaj sur cxiun bonan kampon cxiu jxetis sxtonon tiel, ke ili plenigis ilin, kaj cxiujn fontojn de akvo ili sxtopis, kaj cxiun bonan arbon ili faligis, gxis restis nur sxtonoj en Kir-HXareset. Kaj cxirkauxis gxin la sxtonjxetistoj kaj gxisfine frapis gxin.
25他们毁坏城市,各人向一切肥沃的田地拋掷石头,把田地填满了,又堵塞一切水泉,砍下各种佳美的树木,直到吉珥.哈列设只剩下石头,甩石的兵把它包围,攻击它。
26Kiam la regxo de Moab vidis, ke la batalo lin venkas, li prenis kun si sepcent virojn kun eltiritaj glavoj, por trabati sin al la regxo de Edom; sed ili ne povis.
26摩押王见战事激烈,无法抵抗,于是带领七百持刀的兵,想要突围到以东王那里,可是不成功,
27Tiam li prenis sian filon unuenaskitan, kiu estis regxonta anstataux li, kaj oferportis lin kiel bruloferon sur la murego. Tiam la Izraelidoj forte indignis, kaj ili foriris de li kaj reiris en sian landon.
27于是他把那要接续他作王的长子,在城墙上献为燔祭。以色列人就遭遇极大的忿怒,于是离开他,回到自己的地方去了。