1Elisxa diris al la virino, kies filon li revivigis, jene:Levigxu kaj iru, vi kaj via domo, kaj logxu kelkan tempon tie, kie vi povos logxi; cxar la Eternulo alvokos malsaton, kaj gxi venos en la landon por sep jaroj.
1书念妇人复得她的产业
2Kaj la virino levigxis kaj faris laux la vorto de la homo de Dio, kaj sxi iris, sxi kaj sxia domo, kaj logxis en la lando de la Filisxtoj sep jarojn.
2那妇人就动身,按照神人所说的去作。她和她的全家离去,住在非利士地七年。
3Post la paso de la sep jaroj la virino revenis el la lando de la Filisxtoj, kaj sxi iris, por klopodi cxe la regxo pri sia domo kaj pri sia kampo.
3七年结束的时候,那妇人从非利士地回来,就去为自己的房屋、田产哀求王。
4La regxo tiam parolis kun Gehxazi, la junulo de la homo de Dio, dirante:Rakontu al mi cxiujn grandajn farojn, kiujn faris Elisxa.
4那时王正在和神人的仆人基哈西交谈,说:“请你向我讲述以利沙所作的一切大事。”
5Dum li estis rakontanta al la regxo, ke tiu revivigis mortinton, jen la virino, kies filon li revivigis, ekpetis la regxon pri sia domo kaj pri sia kampo. Kaj Gehxazi diris:Mia sinjoro, ho regxo, jen estas tiu virino, kaj jen estas sxia filo, kiun Elisxa revivigis.
5他正向王讲述以利沙叫死人复活的事的时候;看哪,以利沙曾救活她的儿子的那妇人来为她的房屋、田产哀求王。基哈西说:“我主我王,这就是那妇人了,她的这个儿子就是以利沙救活的了。”
6Kaj la regxo demandis la virinon, kaj sxi rakontis al li. Kaj la regxo donis al sxi unu korteganon, dirante:Redonu al sxi cxion, kio apartenas al sxi, kaj cxiujn enspezojn de la kampo de post la tago, kiam sxi forlasis la landon, gxis nun.
6王问那妇人,她就告诉他一切事。于是王指派一个太监给他,说:“把所有属于她的,以及从她离开此地直到现在,她田地的一切出产都归还她。”
7Elisxa venis en Damaskon. Ben-Hadad, regxo de Sirio, tiam estis malsana. Kaj oni raportis al li, dirante:La homo de Dio venis cxi tien.
7亚兰王便.哈达患病以利沙来到大马士革。亚兰王便.哈达患了病。有人告诉他说:“神人来到这里了。”
8Tiam la regxo diris al HXazael:Prenu en vian manon donacon, kaj iru renkonte al la homo de Dio, kaj demandu per li la Eternulon, cxu mi resanigxos de cxi tiu malsano.
8王对哈薛说:“你带着礼物,去见神人,托他求问耶和华说:‘我这病能痊愈吗?’”
9Kaj HXazael iris renkonte al li, kaj prenis donacon en sian manon kaj da cxio plej bona en Damasko tiom, kiom povas porti kvardek kameloj, kaj li venis kaj starigxis antaux li, kaj diris:Via filo Ben-Hadad, regxo de Sirio, sendis min al vi, por demandi:CXu mi resanigxos de cxi tiu malsano?
9于是哈薛去见以利沙。他带着礼物,就是大马士革各样的美物,由四十匹骆驼驮着,去站在他的面前,说:“你的儿子亚兰王便.哈达派我到你这里来,问你说:‘我这病能痊愈吗?’”
10Kaj Elisxa diris al li:Iru, diru al li:Vi resanigxos. Sed la Eternulo montris al mi, ke li mortos.
10以利沙对他说:“你去告诉他说:‘你一定会痊愈的’,但耶和华指示我,他一定要死。”
11Kaj li fikse rigardis lin, gxis li hontigxis, kaj la homo de Dio ploris.
11以利沙定睛看着他,直到他感到局促不安;然后,神人哭了起来。
12HXazael diris:Kial mia sinjoro ploras? Tiu respondis:CXar mi scias, kian malbonon vi faros al la Izraelidoj:iliajn fortikajxojn vi forbruligos, iliajn junulojn vi mortigos per glavo, iliajn sucxinfanojn vi frakasos, kaj iliajn gravedulinojn vi disfendos.
12哈薛说:“我主为什么哭起来了?”他回答:“因为我已知道你要对以色列人施行的恶事。他们的城堡,你要放火焚烧;他们的年轻人,你要用刀杀死;他们的婴孩,你要摔死;他们的孕妇,你要剖开。”
13HXazael diris:Kio estas via servanto, la hundo, ke li faru tiun grandan faron? Kaj Elisxa diris:La Eternulo montris al mi, ke vi estos regxo de Sirio.
13哈薛说:“你仆人算什么?不过是一条狗罢了;怎可以作这样的大事呢?”以利沙说:“耶和华已指示我,你要作王统治亚兰。”
14Li foriris de Elisxa kaj venis al sia sinjoro. CXi tiu diris al li:Kion diris al vi Elisxa? Kaj li respondis:Li diris al mi, ke vi resanigxos.
14于是他离开以利沙,回到他主人那里。便.哈达对他说:“以利沙对你说了些什么呢?”他说:“他对我说:‘你一定痊愈的。’”
15Sed la sekvantan tagon li prenis la litkovrilon, kaj trempis gxin en akvo kaj etendis gxin sur lia vizagxo, kaj li mortis. Kaj anstataux li ekregxis HXazael.
15便.哈达被杀身亡第二天,哈薛拿被窝浸在水里,然后蒙住便.哈达的面,他就死了;于是哈薛接续他作王。
16En la kvina jaro de Joram, filo de Ahxab, regxo de Izrael, post Jehosxafat, regxo de Judujo, ekregxis Jehoram, filo de Jehosxafat, regxo de Judujo.
16约兰作犹大王(代下21:1-7)以色列王亚哈的儿子约兰第五年,犹大王约沙法还在的时候,犹大王约沙法的儿子约兰登基作了王。
17Li havis la agxon de tridek du jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj ok jarojn li regxis en Jerusalem.
17他登基时是三十二岁;在耶路撒冷作王八年。
18Li iradis laux la vojo de la regxoj de Izrael, kiel faris la domo de Ahxab, cxar filino de Ahxab estis lia edzino, kaj li faradis malbonon antaux la Eternulo.
18他照着以色列诸王的道路而行,好像亚哈家所行的;因为他娶了亚哈的女儿为妻,并且行耶和华看为恶的事。
19Tamen la Eternulo ne volis pereigi Judujon, pro Sia servanto David, cxar Li promesis al li doni lumilon al li kaj al liaj filoj por cxiam.
19但耶和华因他仆人大卫的缘故不愿毁灭犹大,却要照他应许大卫的,赐给他和他的后裔永远有香灯延续。
20En lia tempo la Edomidoj defalis de Judujo kaj starigis super si regxon.
20以东人和立拿人背叛犹大(代下21:8-10)约兰王在位的日子,以东人反叛,脱离犹大人的手,自己立王统治本国。
21Joram iris Cairon kune kun cxiuj siaj cxaroj; kaj li levigxis nokte, kaj venkobatis la Edomidojn, kiuj estis cxirkaux li, kaj la cxarestrojn; kaj la popolo forkuris al siaj tendoj.
21于是约兰过到撒益去,并且带着他所有的战车。他夜间起来攻击包围他和他的战车军长的以东人,他的军民却逃回自己的帐棚去了。
22Tamen la Edomidoj restis defalintaj de Judujo gxis la nuna tago. Tiam defalis ankaux Libna en la sama tempo.
22于是以东人背叛,脱离犹大人的手,直到今日;那时立拿人也同时背叛。
23La cetera historio de Joram, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
23约兰其余的事迹和他所行的一切,不是都写在犹大列王的年代志上吗?
24Kaj Joram ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ahxazja.
24约兰和他的祖先同睡;人把他埋葬在大卫城和他的祖先一起;他的儿子亚哈谢接续他作王。
25En la dek-dua jaro de Joram, filo de Ahxab, regxo de Izrael, ekregxis Ahxazja, filo de Jehoram, regxo de Judujo.
25亚哈谢作犹大王(代下22:1-6)以色列王亚哈的儿子约兰在位第十二年,犹大王约兰的儿子亚哈谢作犹大王。
26La agxon de dudek du jaroj havis Ahxazja, kiam li farigxis regxo, kaj unu jaron li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Atalja, filino de Omri, regxo de Izrael.
26他登基时是二十二岁,在耶路撒冷作王一年。他母亲名叫亚他利雅,是以色列王暗利的孙女。
27Kaj li iradis laux la vojo de la domo de Ahxab, kaj faradis malbonon antaux la Eternulo, kiel la domo de Ahxab, cxar li estis boparenco de la domo de Ahxab.
27他照着亚哈家的道路而行,行耶和华看为恶的事,好像亚哈家一样,因为他是亚哈家的女婿。
28Li iris kun Joram, filo de Ahxab, milite kontraux HXazaelon, regxon de Sirio, al Ramot en Gilead; kaj la Sirianoj vundis Joramon.
28亚哈谢与亚哈的儿子约兰往基列的拉末,同亚兰王哈薛交战;亚兰人击伤了约兰。
29Kaj la regxo Joram revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn faris al li la Sirianoj en Ramot, kiam li batalis kontraux HXazael, regxo de Sirio. Kaj Ahxazja, filo de Jehoram, regxo de Judujo, iris, por viziti Joramon, filon de Ahxab, en Jizreel, cxar cxi tiu estis malsana.
29约兰于是回去,到耶斯列治伤,就是当他攻打亚兰王哈薛时,亚兰人在拉末击伤他的。犹大王约兰的儿子亚哈谢因为亚哈的儿子约兰病了,所以下到耶斯列去探望他。