Esperanto

聖經新譯本 (Simplified)

2 Samuel

19

1Oni sciigis al Joab:Jen la regxo ploras kaj malgxojas pri Absxalom.
1约押劝谏大卫
2Kaj la triumfo en tiu tago farigxis funebro por la tuta popolo; cxar la popolo auxdis en tiu tago, ke la regxo malgxojas pri sia filo.
2那一天,众人胜利的欢乐变成了悲哀,因为他们听说王为他的儿子伤痛。
3Kaj la popolo kvazaux sxtelmaniere iris en tiu tago en la urbon, kiel sxtelmaniere iras homoj hontigitaj per tio, ke ili forkuris el batalo.
3那一天,众人偷偷进城,就像军人从战场上逃跑,羞愧地偷偷回来一样。
4Kaj la regxo kovris sian vizagxon, kaj la regxo kriadis lauxte:Mia filo Absxalom, Absxalom, mia filo, mia filo!
4王蒙着脸,大声哀哭,说:“我儿押沙龙啊!押沙龙,我儿,我儿啊!”
5Tiam Joab venis al la regxo en la domon, kaj diris:Vi malhonoris hodiaux la vizagxon de cxiuj viaj servantoj, kiuj savis hodiaux vian animon kaj la animon de viaj filoj kaj de viaj filinoj kaj la animon de viaj edzinoj kaj la animon de viaj kromvirinoj;
5约押进了屋子去见王,说:“你所有的臣仆今天救了你的性命,和你儿女妻室的性命,你今天却使他们满面羞愧;
6cxar vi amas viajn malamikojn, kaj malamas viajn amantojn; cxar vi montris hodiaux, ke ne ekzistas por vi estroj nek sklavoj. Mi komprenas hodiaux, ke se Absxalom vivus kaj ni cxiuj hodiaux mortus, tio placxus al vi.
6你爱那些恨你的,恨那些爱你的。因为你今天表明了你不重视将帅和臣仆;我今天才明白,如果押沙龙活着,我们大家都死去,你就欢喜了。
7Levigxu do, eliru kaj parolu ion al la koro de viaj servantoj; cxar mi jxuras per la Eternulo, se vi ne eliros, en cxi tiu nokto ne restos ecx unu homo cxe vi; kaj tio estos por vi pli malbona, ol cxiuj malbonoj, kiuj trafis vin de via juneco gxis nun.
7现在请你起来,出去,说些安慰你仆人们的话。我指着耶和华起誓,如果你不出去,今夜就必没有一人留下来与你在一起。这祸患就比你从幼年到现在所遭受的一切祸患更厉害了。”
8Tiam la regxo levigxis, kaj sidigxis cxe la pordego. Kaj oni sciigis al la tuta popolo, dirante:Jen la regxo sidas cxe la pordego. Kaj la tuta popolo venis antaux la regxon. Sed la Izraelidoj forkuris cxiu en sian tendon.
8于是王起来,坐在城门口。有人告诉众民说:“看哪!王坐在城门口。”于是众人都来到王的面前。以色列人已经逃跑,各回自己的家去了。
9Kaj la tuta popolo disputadis inter si en cxiuj triboj de Izrael, dirante:La regxo savis nin el la manoj de niaj malamikoj, li savis nin el la manoj de la Filisxtoj; kaj nun li forkuris el sia lando pro Absxalom!
9以色列众支派的人都纷纷议论,说:“王曾经拯救我们脱离仇敌的手,又救了我们脱离非利士人的手,现在他却躲避押沙龙,离开这地逃走了。
10Kaj Absxalom, kiun ni sanktoleis super ni, mortis en la batalo. Kial do vi nun hezitas revenigi la regxon?
10我们所膏立统治我们的押沙龙,已经在战场上死了。现在你们为什么不出声请王回来呢?”
11Dume la regxo David sendis al la pastroj Cadok kaj Ebjatar, por diri:Parolu kun la plejagxuloj de Jehuda, kaj diru:Kial vi volas esti la lastaj koncerne la revenigon de la regxo en lian domon, kiam la paroloj de la tuta Izrael jam venis al la regxo en lian domon?
11大卫回耶路撒冷京城大卫王派人去见撒督祭司和亚比亚他,说:“你们要对犹大的众长老说:‘你们为什么在请王回宫的事上落在人后头呢?全以色列请王回宫的话已经传到王和王宫那里去了。
12Vi estas miaj fratoj, vi estas mia osto kaj mia karno; kial do vi devas esti la lastaj cxe la revenigo de la regxo?
12你们是我的兄弟,我的骨肉至亲,为什么在请王回来的事上,倒落在人后头呢?’
13Kaj al Amasa diru:Vi estas ja mia osto kaj mia karno; tiel kaj pli punu min Dio, se vi ne estos cxe mi por cxiam militestro anstataux Joab.
13你们又要对亚玛撒说:‘你不是我的骨肉至亲吗?我若不立你代替约押,在我面前作军队的元帅,愿 神重重地惩罚我,并且加倍严厉地惩罚我。’”
14Kaj li inklinigis la koron de cxiuj viroj de Jehuda kiel unu viron; kaj ili sendis al la regxo, kaj diris:Revenu vi kaj cxiuj viaj servantoj.
14这样,大卫挽回了犹大众人的心,好像一人的心。于是他们差派人去见王,说:“请你和你的众臣仆都回来!”
15Kaj la regxo revenis; li venis al Jordan; kaj la viroj de Jehuda venis en Gilgalon, por iri renkonte al la regxo, por akompani la regxon trans Jordanon.
15王就回来,到了约旦河。犹大人也来到吉甲,要去迎接王,接王过约旦河。
16Tiam SXimei, filo de Gera, la Benjamenido, el Bahxurim, rapide iris kun la viroj de Jehuda renkonte al la regxo David.
16示每与洗巴出迎巴户琳的便雅悯人,基拉的儿子示每,急忙与犹大人一同下去迎接大卫王。
17Kun li estis mil viroj el Benjamen, ankaux Ciba, servanto de la domo de Saul, kaj liaj dek kvin filoj kaj liaj dudek servantoj kun li; kaj ili transiris Jordanon antaux la regxon.
17与示每同来的有一千便雅悯人,还有扫罗家的仆人洗巴,和他的十五个儿子,以及二十个仆人。他们都冲过约旦河去迎接王。
18La pramo transiradis, por transveturigi la familion de la regxo, kaj fari tion, kion li deziros; tiam SXimei, filo de Gera, falis antaux la regxo, kiam cxi tiu transiris Jordanon.
18有人渡过渡口,把王的家眷接过去,并且照着王的心意去作。大卫过约旦河的时候,基拉的儿子示每俯伏在王面前,
19Kaj li diris al la regxo:Mia sinjoro ne kalkulu tion al mi kiel krimon, kaj ne rememoru tion, kion malbonagis via sklavo en tiu tago, kiam mia sinjoro la regxo eliris el Jerusalem, kaj la regxo ne metu tion en sian koron.
19对王说:“我主我王从耶路撒冷出来的那一天,你仆人所犯的错,现在求我主不要归罪于我,求你不要记念,求王也不要放在心上。
20CXar via sklavo konscias, ke mi pekis; kaj nun mi venis la unua el la tuta domo de Jozef, por iri renkonte al mia sinjoro la regxo.
20因为你的仆人知道自己犯了罪,所以你看,在约瑟全家之中,今天我是第一个下来迎接我主我王的。”
21Tiam ekparolis Abisxaj, filo de Ceruja, kaj diris:CXu efektive SXimei ne estos mortigita pro tio, ke li insultis la sanktoleiton de la Eternulo?
21洗鲁雅的儿子亚比筛回答说:“示每咒骂了耶和华的受膏者,岂不该因此把他处死吗?”
22Sed David diris:Kiel tio koncernas min kaj vin, filoj de Ceruja, ke vi hodiaux malhelpas min? cxu hodiaux oni povas iun mortigi en Izrael? cxu mi ne scias, ke mi nun estas regxo super Izrael?
22大卫说:“洗鲁雅的儿子们啊,我与你们有什么关系呢?今天你们竟与我作对!今天在以色列中,岂可有人被处死呢?难道我不知道今天我作以色列的王吗?”
23Kaj la regxo diris al SXimei:Vi ne mortos. Kaj la regxo jxuris al li.
23于是王对示每说:“你一定不会被处死!”王又向他起誓。
24Ankaux Mefibosxet, ido de Saul, iris renkonte al la regxo. Li ne ordigis siajn piedojn kaj ne ordigis sian barbon kaj ne lavis siajn vestojn, de post la tago, kiam la regxo foriris, gxis la tago, kiam li bonfarte revenis.
24米非波设向大卫辩白扫罗的孙子米非波设也下去迎接王。他自从王出走那天,直到王平平安安回来的日子,都没有修脚,没有刮胡子,也没有洗衣服。
25Kiam li venis Jerusalemon renkonte al la regxo, la regxo diris al li:Kial vi ne iris kun mi, Mefibosxet?
25他从耶路撒冷来迎接王的时候,王问他:“米非波设啊,你为什么没有与我一同离开呢?”
26CXi tiu respondis:Mia sinjoro, ho regxo! mia servanto min trompis; cxar via sklavo diris:Selu al mi azenon, por ke mi rajdu sur gxi kaj mi iru kun la regxo; cxar via sklavo estas lama.
26他回答:“我主我王,你仆人是瘸腿的;那天,我心里想我要预备驴子,可以骑上,与王一同离开,但是我的仆人却欺骗了我,
27Sed li kalumniis kontraux via sklavo al mia sinjoro la regxo; tamen vi, mia sinjoro, ho regxo, estas kiel angxelo de Dio; agu, kiel placxas al vi.
27又在我主我王面前毁谤你仆人。但我主我王像 神的使者一样,现在,你看怎样好,就怎样行吧!
28CXar la tuta domo de mia patro meritis morton antaux mia sinjoro la regxo; vi tamen metis vian sklavon inter tiujn, kiuj mangxas cxe via tablo. Kian justecon mi do ankoraux bezonas? kaj kion mi havas por plendi al la regxo?
28因为我祖父全家的人,在我主我王面前都算不得什么,都不过是该死的人;你却使仆人在你席上与你一同吃饭。我还有什么权利再向王哀求什么呢?”
29Kaj la regxo diris al li:Kial vi parolas ankoraux pri viaj aferoj? mi jam diris, ke vi kaj Ciba dividu inter vi la kampojn.
29王就对他说:“你为什么再提你的事呢?我已经决定,你与洗巴要均分那地。”
30Sed Mefibosxet diris al la regxo:Li prenu ecx cxion, post kiam mia sinjoro la regxo venis bonfarte en sian domon.
30米非波设对王说:“我主我王既然已平平安安回宫,所有的一切就都任凭洗巴拿去好了。”
31Ankaux Barzilaj, la Gileadano, venis el Roglim, kaj akompanis la regxon trans Jordanon, por konduki lin transe de Jordan.
31巴西莱给大卫送行基列人巴西莱也从罗基琳下来,与王一同过约旦河,要在约旦河边给王送行。
32Barzilaj estis tre maljuna; li havis la agxon de okdek jaroj. Li donadis mangxajxon al la regxo, kiam cxi tiu estis en Mahxanaim, cxar li estis homo tre bonstata.
32巴西莱年纪非常老迈,已经八十岁。王住在巴户琳的时候,是他供养王的,因为他是一个很富有的人。
33Kaj la regxo diris al Barzilaj:Iru kun mi, kaj mi zorgados pri vi cxe mi en Jerusalem.
33王对巴西莱说:“你与我一同过河去,在耶路撒冷与我同住,我要供养你。”
34Sed Barzilaj diris al la regxo:Kiel longe mi havas ankoraux por vivi, ke mi iru kun la regxo Jerusalemon?
34巴西莱对王说:“我活着的年日还能有多少,可使我与王一同上耶路撒冷呢?
35Mi havas nun la agxon de okdek jaroj; cxu mi povas distingi inter bono kaj malbono? cxu via sklavo sentos la guston de tio, kion mi mangxos aux kion mi trinkos? cxu mi povas ankoraux kompreni la vocxon de kantistoj kaj kantistinoj? por kio via sklavo estu sxargxo por mia sinjoro la regxo?
35我现在已经八十岁了,还能分别美丑吗?你仆人还能尝出吃喝的味道吗?我还能细听男女歌手的声音吗?你仆人为什么要负累我主我王呢?
36Iomete iros via sklavo kun la regxo trans Jordanon; por kio la regxo volas rekompenci min per tia rekompenco?
36你仆人只不过与王一同过约旦河,王为什么要这样赏赐我呢?
37Permesu al via sklavo, ke mi reiru, kaj ke mi mortu en mia urbo, cxe la tombo de mia patro kaj mia patrino. Sed jen via sklavo Kimham iru kun mia sinjoro la regxo; kaj faru por li tion, kio placxos al vi.
37请让你仆人回去,好死在我自己的城里,埋葬在我父母的坟墓旁。看哪,你仆人金罕在这里,请让他与我主我王一同过河;你看怎么好,就怎么待他吧!”
38Kaj la regxo diris:Kimham iru kun mi, kaj mi faros por li tion, kio estos agrabla al vi; kaj cxion, kion vi deziros de mi, mi faros por vi.
38王说:“金罕可以与我一同过河。你看怎么好,我就怎么待他。你向我所要求的,我都必为你成全。”
39La tuta popolo transiris Jordanon, kaj ankaux la regxo transiris. Kaj la regxo kisis Barzilajon kaj benis lin, kaj cxi tiu reiris al sia loko.
39于是众人都渡过约旦河,王也渡过了。王与巴西莱亲嘴,为他祝福,巴西莱就回自己的地方去了。
40La regxo transiris en Gilgalon, kaj Kimham iris kun li; kaj la tuta popolo Juda akompanis la regxon, kaj ankaux duono de la popolo Izraela.
40犹大人和以色列人的争论王过了河,到了吉甲,金罕也与王一同渡河。所有的犹大人和半数以色列人,也都与王一同渡河。
41Sed jen cxiuj Izraelidoj venis al la regxo, kaj diris al la regxo:Kial sxtelis vin niaj fratoj la Judoj, kaj transkondukis trans Jordanon la regxon kaj lian familion kaj cxiujn liajn virojn kun li?
41以色列众人都来见王,问王说:“我们的兄弟犹大人为什么把你偷去了,把王和王的家眷接过约旦河呢?属大卫的人不都一样是他的人民吗?”
42Tiam cxiuj Judoj respondis al la Izraelidoj:CXar la regxo estas nia parenco; kaj kial tio cxagrenas vin? cxu ni ion mangxis de la regxo, aux cxu li donis al ni donacojn?
42犹大众人回答以色列人说:“因为王与我们的关系亲密。你们为什么因这事而生气呢?我们从王那里得到什么吃的呢?或是他给了我们什么礼物呢?”
43Kaj la Izraelidoj respondis al la Judoj kaj diris:Dek partojn ni havas en la regxo; kaj ecx en David ni havas pli grandan parton ol vi; kial do vi malsxatis nin? cxu ne ni la unuaj ekparolis pri revenigo de nia regxo? Sed la vortoj de la Judoj estis pli obstinaj, ol la vortoj de la Izraelidoj.
43以色列人回答犹大人说:“在王的事上,我们有十分的投入。在大卫身上,我们也与大卫比你们更有情分。你们为什么轻视我们呢?先说要请我们的王回来的,不是我们吗?”但是犹大人的话比以色列人的话更强硬。