Esperanto

聖經新譯本 (Simplified)

Deuteronomy

30

1Kaj kiam venos sur vin cxiuj cxi tiuj aferoj, la beno kaj la malbeno, kiujn mi prezentis al vi, kaj vi pentos per via koro inter cxiuj popoloj, inter kiujn jxetis vin la Eternulo, via Dio;
1归向耶和华必蒙赐福
2kaj kiam vi revenos al la Eternulo, via Dio, kaj auxskultos Lian vocxon konforme al cxio, kion mi ordonas al vi hodiaux, vi kaj viaj gefiloj, per via tuta koro kaj per via tuta animo:
2你和你的子孙必一心一意归向耶和华你的 神,照着我今日吩咐你的一切听从他的话。
3tiam la Eternulo, via Dio, revenigos viajn kaptitojn, kaj Li kompatos vin, kaj rekolektos vin el inter cxiuj popoloj, inter kiujn disjxetis vin la Eternulo, via Dio.
3那时,耶和华你的 神就必使你这被掳的人回归,他必怜悯你;耶和华你的 神必从你被分散到的万民中,把你再召集回来。
4Ecx se vi estus forjxetita gxis la rando de la cxielo, ecx el tie rekolektos vin la Eternulo, via Dio, kaj el tio Li vin prenos.
4你被赶逐的人,就是在天涯海角,耶和华你的 神也必从那里把你召集回来,从那里把你带回。
5Kaj la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, kiun posedis viaj patroj, kaj vi gxin ekposedos; kaj Li faros al vi bonon kaj multigos vin pli ol viajn patrojn.
5耶和华你的 神必领你进入你列祖所得之地,使你可以得着这地;他必善待你,他也必使你的人数增多,胜过你的列祖。
6Kaj la Eternulo, via Dio, cirkumcidos vian koron kaj la koron de via idaro, por ke vi amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo, por ke vi vivu.
6耶和华你的 神必把你心里和你后裔心里的污秽除掉,要你一心一意爱耶和华你的 神,使你可以存活。
7Kaj la Eternulo, via Dio, venigos cxiujn cxi tiujn malbenojn sur viajn malamikojn kaj sur viajn malamantojn, kiuj persekutis vin.
7耶和华你的 神必把这一切咒诅,加在你的仇敌和恨恶你、逼迫你的人身上。
8Kaj vi konvertigxos kaj auxskultos la vocxon de la Eternulo, kaj plenumos cxiujn Liajn ordonojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaux.
8你却要再听从耶和华的话,遵行他的一切诫命,就是我今日吩咐你的。
9Kaj la Eternulo, via Dio, donos al vi abundon en cxiu faro de viaj manoj, en la frukto de via ventro kaj en la frukto de via bruto kaj en la frukto de via tero, al via bono; cxar denove la Eternulo gxojos pri vi, farante al vi bonon, kiel Li gxojis pri viaj patroj;
9耶和华你的 神必使你手里所办的一切事、你身所生的、牲畜所出的、地土所产的,都丰盛有余,因为耶和华必再喜悦你,使你得福,像从前喜悦你的列祖一样;
10se vi auxskultos la vocxon de la Eternulo, via Dio, observante Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn, kiuj estas skribitaj en cxi tiu libro de instruo, se vi revenos al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo.
10只要你听从耶和华你的 神的话,谨守这律法书上所写的诫命和律例;只要你一心一意回转归向耶和华你的 神。
11CXar cxi tiu ordono, kiun mi donas al vi hodiaux, ne estas neatingebla por vi, kaj gxi ne estas malproksima.
11“其实我今日吩咐你的这诫命,对你并不太难,离你也不太远。
12Ne en la cxielo gxi estas, por ke oni povu diri:Kiu suprenirus por ni en la cxielon kaj prenus gxin por ni kaj auxdigus gxin al ni, por ke ni gxin plenumu?
12这诫命不是在天上,以致你说:‘谁替我们上到天上去,为我们取下来,使我们听见,就可以遵行呢?’
13Kaj ne trans la maro gxi estas, por ke oni povu diri:Kiu irus por ni trans la maron kaj prenus gxin por ni kaj auxdigus gxin al ni, por ke ni gxin plenumu?
13也不是在海外,以致你说:‘谁替我们过海去,为我们取回来,使我们听见,就可以遵行呢?’
14Sed tre proksime de vi estas la afero:en via busxo kaj en via koro, por plenumi gxin.
14其实这话离你很近,就在你口里,也在你心里,使你可以遵行。
15Rigardu, mi proponis al vi hodiaux la vivon kaj bonon, kaj la morton kaj malbonon;
15生死二途由人选择“你看,我今日把生命和福乐,死亡与灾祸,都摆在你的面前了。
16ordonante al vi ami la Eternulon, vian Dion, iri laux Liaj vojoj, kaj observi Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn kaj Liajn decidojn, por ke vi vivu kaj multigxu, kaj por ke vin benu la Eternulo, via Dio, en la lando, en kiun vi venas, por ekposedi gxin.
16如果你听从耶和华你的 神的诫命,就是我今日吩咐你的;爱耶和华你的 神,行他的道路,谨守他的诫命、律例、典章,使你可以存活,人数增多,耶和华你的 神就必在你要进去得为业的地上赐福给你。
17Sed se deklinigxos via koro kaj vi ne auxskultos kaj vi lasos forlogi vin kaj vi adorklinigxos al aliaj dioj kaj servos al ili:
17但是,如果你的心偏离了,不肯听从,却被人勾引,去敬拜和事奉别的神;
18en tia okazo mi sciigas al vi hodiaux, ke vi pereos, ke vi ne longe vivos sur la tero, sur kiun vi transiras trans Jordanon, por veni tien kaj ekposedi gxin.
18我今日郑重地告诉你们,你们必要灭亡;在你过约旦河,进去得为业的地上,你的年日必不长久。
19Mi atestigas pri vi hodiaux la cxielon kaj la teron:la vivon kaj la morton mi proponis al vi, la benon kaj la malbenon; elektu la vivon, por ke vi vivu, vi kaj via idaro,
19我今日呼天唤地向你们作证,我把生与死,福与祸,都摆在你面前了;所以你要选择生命,好让你和你的后裔都可以活着,
20amante la Eternulon, vian Dion, auxskultante Lian vocxon kaj alkrocxante vin al Li; cxar Li estas via vivo kaj via longatempeco de logxado sur la tero, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos al ili.
20爱耶和华你的 神,听从他的话,紧靠他,因为那就是你的生命,你的长寿;这样,你才能在耶和华向你的列祖亚伯拉罕、以撒、雅各起誓应许要赐给他们的地上居住。”