1CXiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, observu, por plenumi ilin, por ke vi vivu kaj multigxu, kaj venu kaj ekposedu la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj.
1要记念耶和华你的 神
2Kaj memoru la tutan vojon, laux kiu kondukis vin la Eternulo, via Dio, dum kvardek jaroj tra la dezerto, por humiligi vin, por elprovi vin, por sciigxi, kio estas en via koro, cxu vi obeos Liajn ordonojn aux ne.
2你也要记念耶和华你的 神这四十年在旷野引导你的一切路程,为要使你受苦,要试炼你,要知道你心里怎样,看看你肯守他的诫命不肯。
3Kaj Li humiligis vin kaj malsatigis vin, kaj nutris vin per manao, kiun vi ne konis kaj kiun ne konis viaj patroj, por montri al vi, ke ne per la pano sole vivas homo, sed per cxio, kio eliras el la busxo de la Eternulo, homo povas vivi.
3他使你受苦,任你饥饿,把你和你的列祖不认识的吗哪赐给你吃,使你知道人活着,不是单靠食物,更要靠耶和华口里所出的一切话。
4Via vesto ne sentauxgigxis sur vi kaj via piedo ne sxvelis dum cxiuj kvardek jaroj.
4这四十年来,你身上的衣服没有穿破,你的脚也没有肿起来。
5Kaj sciu en via koro, ke kiel homo instruas sian filon, tiel la Eternulo, via Dio, instruas vin.
5因此你心里要明白,耶和华你的 神管教你,好像人管教他的儿子一样。
6Observu do la ordonojn de la Eternulo, via Dio, irante laux Liaj vojoj kaj timante Lin.
6所以你要谨守耶和华你的 神的诫命,遵行他的道路,敬畏他。
7CXar la Eternulo, via Dio, kondukas vin en landon bonan, en landon, en kiu torentoj da akvo, fontoj, kaj lagoj eliras el la valoj kaj el la montoj,
7因为耶和华你的 神快要领你进入那美地;那地有河流,有泉,有源,水从谷中和山上流出来;
8en landon de tritiko kaj hordeo kaj vinberoj kaj figarboj kaj granatarboj, en landon de olivarboj kaj mielo,
8那地有小麦、大麦、葡萄树、无花果树、石榴树;那地有橄榄树、油和蜜;
9en landon, en kiu vi mangxos panon sen neceso de sxparado kaj en kiu nenio al vi mankos, en landon, kies sxtonoj estas fero kaj en kies montoj vi elhakados kupron.
9你在那地必不缺乏食物,在那里你必一无所缺;那地的石头就是铁;从那里的山上,你可以挖出铜来。
10Kaj vi mangxos kaj satigxos, kaj vi benos la Eternulon, vian Dion, pro la bona tero, kiun Li donis al vi.
10你吃饱了,就要称颂耶和华你的 神,因为他把那美地赐了给你。
11Gardu vin, ke vi ne forgesu la Eternulon, vian Dion, ne observante Liajn ordonojn kaj instrukciojn kaj legxojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux;
11“你要自己谨慎,免得忘记耶和华你的 神,不守他的诫命、典章、律例,就是我今日吩咐你的;
12kiam vi mangxos kaj satigxos kaj konstruos bonajn domojn kaj enlogxigxos,
12恐怕你吃饱了,建造美好的房屋居住,
13kaj kiam viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj multigxos kaj vi havos multe da argxento kaj oro kaj via tuta havo grandigxos,
13你的牛羊加多,你的金银增添,你所有的一切都增加了,
14tiam ne altigxu via koro, kaj ne forgesu la Eternulon, vian Dion, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco;
14那时,你就心高气傲,忘记了耶和华你的 神,就是把你从埃及地,从为奴之家领出来的那一位。
15kaj kiu trakondukis vin tra la granda kaj terura dezerto, kie estis serpentoj, aspidoj kaj skorpioj kaj sekaj lokoj senakvaj; kaj kiu eligis por vi akvon el granita roko;
15他引导你走过那大而可畏的旷野,那里有火蛇,有蝎子,有干旱无水之地;他曾经为你使水从坚硬的磐石中流出来。
16kaj kiu nutris vin en la dezerto per manao, kiun ne konis viaj patroj, por humiligi vin kaj por elprovi vin, por fari al vi bonon en la tempo estonta.
16他在旷野把你的列祖不认识的吗哪赐给你吃,是要使你受苦,要试炼你,使你终久得到福乐;
17Ne diru en via koro:Mia forto kaj la potenco de mia mano akiris al mi cxi tiun grandan havon;
17恐怕你心里说:‘这财富是我的力量,是我手的能力使我得着的。’
18sed memoru la Eternulon, vian Dion, cxar Li estas Tiu, kiu donas al vi forton, por akiri grandan havon, por plenumi Sian interligon, pri kiu Li jxuris al viaj patroj, kiel vi vidas nun.
18你要记念耶和华你的 神,因为得财富的能力是他赐给你的,为要坚定他向你的列祖起誓所立的约,像今天一样。
19Kaj mi avertas vin hodiaux, ke, se vi forgesos la Eternulon, vian Dion, kaj sekvos aliajn diojn kaj servos al ili kaj klinigxos antaux ili, tiam vi pereos;
19如果将来你真的忘记了耶和华你的 神,去随从别的神,事奉和敬拜他们,你们必定灭亡,这是我今日警告你们的。
20simile al la popoloj, kiujn la Eternulo pereigas antaux vi, tiel vi pereos; pro tio, ke vi ne obeos la vocxon de la Eternulo, via Dio.
20耶和华从你们面前怎样使万国的民灭亡,你们也必照样灭亡,因为你们没有听从耶和华你们 神的话。”