1En tiu tago la regxo Ahxasxverosx transdonis al la regxino Ester la domon de Haman, la malamiko de la Judoj; kaj Mordehxaj venis antaux la regxon, cxar Ester diris, kio li estas por sxi.
1末底改荣升高位
2Kaj la regxo deprenis sian ringon, kiun li forprenis de Haman, kaj donis gxin al Mordehxaj; kaj Ester starigis Mordehxajon super la domo de Haman.
2王就摘下自己的戒指,就是从哈曼那里取回的,给了末底改,以斯帖也委派末底改管理哈曼的家产。
3Kaj Ester plue parolis antaux la regxo, kaj jxetis sin antaux liajn piedojn, kaj ploris kaj petegis lin, ke li neniigu la malbonajxon de Haman, la Agagido, kaj lian planon, kiun li entreprenis kontraux la Judoj.
3以斯帖求王废除哈曼的阴谋以斯帖又在王面前说话,俯伏在王的脚前,含泪恳求王免除亚甲族人哈曼所加的灾害,以及他设计要害犹大人的阴谋。
4La regxo etendis al Ester sian oran sceptron, kaj Ester levigxis kaj starigxis antaux la regxo.
4王向以斯帖伸出了金杖,以斯帖就起来,站在王的面前;
5Kaj sxi diris:Se al la regxo placxas, kaj se mi trovis favoron antaux li, se la afero sxajnas al li gxusta, kaj se li havas simpation por mi:tiam estu skribate, ke oni revoku la leterojn, kiujn elpensis Haman, filo de Hamedata, la Agagido, kaj kiujn li skribis, por ekstermi la Judojn, kiuj trovigxas en cxiuj landoj de la regxo;
5她说:“王若是同意,我若是在王面前蒙恩,就请下旨,废除亚甲族哈米大他的儿子哈曼设计的谕文,就是他写下要消灭在王各省的犹大人的谕文。
6cxar kiel mi povus vidi la malfelicxon, kiu trafas mian popolon? kaj kiel mi povus vidi la pereon de miaj samgentanoj?
6我怎忍看见我的族人消灭呢?”
7Tiam la regxo Ahxasxverosx diris al la regxino Ester kaj al la Judo Mordehxaj:Jen la domon de Haman mi transdonis al Ester, kaj lin mem oni pendigis sur arbo, pro tio, ke li metis sian manon sur la Judojn;
7亚哈随鲁王对王后以斯帖和犹大人末底改说:“因为哈曼要下手害犹大人,我已经把哈曼的家产赐给了以斯帖,人也把哈曼挂在木架了。
8skribu do pri la Judoj en la nomo de la regxo tion, kio placxas al vi, kaj sigelu per la regxa ringo; cxar leteron, skribitan en la nomo de la regxo kaj sigelitan per la regxa ringo, oni ne povas revoki.
8现在你们可以照着你们的意思,奉王的名为犹大人写谕旨,用王的印戒盖上;因为奉王的名所写,用王的戒指盖上印的谕旨,是没有人可以废除的。”
9Kaj oni vokis la skribistojn de la regxo en tiu tempo, en la tria monato, tio estas en la monato Sivan, en gxia dudek-tria tago; kaj oni skribis cxion tiel, kiel ordonis Mordehxaj, al la Judoj, al la satrapoj, al la regionestroj, kaj al la princoj de la landoj, kiuj estis de Hindujo gxis Etiopujo, cent dudek sep landoj, al cxiu lando laux gxia skribmaniero kaj al cxiu popolo en gxia lingvo, ankaux al la Judoj laux ilia skribmaniero kaj en ilia lingvo.
9那时是三月,就是西弯月,二十三日,王的文士都召了来,照着末底改所吩咐一切有关犹大人的事,用各省的文字、各族的方言写了谕旨,从印度到古实的一百二十七省,给各省的总督、省长和领袖,也用犹大人的文字和方言写给犹大人。
10Li skribigis en la nomo de la regxo Ahxasxverosx, kaj sigelis per la regxa ringo, kaj sendis per rajdantaj kurieroj sur bone kurantaj bonrasaj cxevaloj leterojn pri tio,
10末底改奉亚哈随鲁王的名写了谕旨,又用王的戒指盖上印;文书由驿使骑上御养的、为国事而用的快马,传送到各处去。
11ke la regxo permesas al la Judoj en cxiuj urboj kolektigxi kaj starigxi, por defendi sian vivon, ekstermi, mortigi, kaj pereigi cxiujn fortulojn de la popolo kaj de la lando, kiuj atakos ilin, la infanojn, kaj la virinojn, kaj disrabi ilian havajxon,
11文书上写着:王准许在各城的犹大人,可以聚集起来,保护自己的性命;也可以毁灭、杀尽和灭绝那些敌对犹大人的各族和各省的势力,包括妇孺,并且可以掠夺他们的财产;
12en la dauxro de unu tago en cxiuj landoj de la regxo Ahxasxverosx, en la dek-tria tago de la dek-dua monato, tio estas de la monato Adar;
12一日之间,在十二月,就是亚达月,十三日,在亚哈随鲁王的各省,开始实行。
13ke oni donu kopion de cxi tiu ordonletero kiel legxon, proklamotan al cxiuj popoloj, kaj ke la Judoj estu pretaj por tiu tago, por vengxi al siaj malamikoj.
13谕旨的抄本作为御令,颁发到各省,宣告各族,使犹大人准备那日,好在仇敌身上施行报复。
14La kurieroj, rajdantaj sur bonrasaj cxevaloj, elrajdis tuj kaj rapide kun la ordono de la regxo. La legxo estis donita en la kastelurbo SXusxan.
14于是,骑上为国事而用的快马的驿使,迫于王命,就急急忙忙出发,谕旨传遍书珊城。
15Mordehxaj eliris de la regxo en regxa vesto el blua kaj blanka sxtofo, kun granda ora krono, kaj en mantelo bisina kaj purpura. Kaj la urbo SXusxan gxojkriis kaj estis gaja.
15末底改穿着紫蓝色和白色的朝服,戴着硕大的金冠冕,又披上紫色细麻布的外袍,从王面前出来;书珊城的人都欢呼快乐。
16CXe la Judoj estis lumo kaj gxojo, gajeco kaj triumfo.
16犹大人得到了光彩、欢喜、快乐和尊荣。
17Kaj en cxiu lando kaj en cxiu urbo, sur cxiu loko, kien atingis la ordono kaj dekreto de la regxo, estis cxe la Judoj gxojo kaj gajeco, festeno kaj festo. Kaj multaj homoj el la popoloj de la lando farigxis Judoj, cxar falis sur ilin timo antaux la Judoj.
17在各省各城中,王的命令和谕旨所到之处,犹大人都欢喜快乐,饮宴放假;那地的人民,有许多因为惧怕犹大人,就都自认是犹大人。