Esperanto

聖經新譯本 (Simplified)

Ezra

6

1Tiam la regxo Dario ordonis, ke oni sercxu en la domo de dokumentoj, kie la trezoroj estis deponitaj, en Babel.
1大利乌王发现先王谕旨
2Kaj oni trovis en Ahxmeta, la regxa kastelo en la Meda lando, unu skribrulajxon, en kiu estis skribita la sekvanta pormemorajxo:
2在玛代省的亚马他宫中,发现了一卷书卷。其中写着这样的一段记录:
3En la unua jaro de la regxo Ciro, la regxo Ciro donis ordonon:Pri la domo de Dio en Jerusalem, estu konstruata domo, loko, kie oni alportas oferojn, kaj fortikaj fundamentoj por gxi estu starigitaj; la alto de la domo estu sesdek ulnoj, gxia largxo estu sesdek ulnoj.
3“古列王元年,古列王颁发有关在耶路撒冷 神的殿的命令,要把这殿重建起来,作献祭的地方;要奠立殿的根基。殿高二十七公尺,宽二十七公尺。
4Da vicoj el grandaj sxtonoj estu tri, kaj unu vico el ligno; la elspezoj estu donataj el la regxa domo.
4三层光滑石块,一层新木头,所有费用由王库支付。
5Ankaux la vazojn de la domo de Dio, orajn kaj argxentajn, kiujn Nebukadnecar elportis el la templo de Jerusalem kaj forportis en Babelon, oni redonu, kaj ili iru en la templon de Jerusalem sur sian lokon kaj estu lokitaj en la domo de Dio.
5至于从前尼布甲尼撒从耶路撒冷的殿里掠夺,带到巴比伦的 神殿中的金银器皿,都要归还,送到耶路撒冷的殿,各按原来的地方放在 神的殿中。”
6Tial Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, SXetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj, la Afarsehxanoj, kiuj estas en la transrivera regiono, forigxu de tie;
6王下令继续重建圣殿于是大利乌王下令说:“现在,河西那边的总督达乃和示他.波斯乃,以及你们的同僚,就是在河西那边的亚法萨迦人,你们要远离那里;
7permesu al ili labori cxe la domo de Dio; la regionestro de Judujo kaj la plejagxuloj de la Judoj konstruu tiun domon de Dio sur gxia loko.
7不要干涉这 神殿的工程,让犹大人的总督和犹大人的长老在原来的地方重建 神的这殿。
8Kaj de mi estas donata ordono pri tio, kio devas esti farata al la plejagxuloj de la Judoj por la konstruado de tiu domo:el la apartenajxo de la regxo, el la transriveraj impostoj oni tuj donu la elspezojn al tiuj homoj, por ke la laborado ne haltu.
8我又下令你要协助这些犹大人的长老重建 神的殿,你要作这事:从河西那边交给王库的税收中,拨出充足的经费给他们,免得工程停顿。
9Kaj tiom estos necese da bovoj, sxafoj, aux sxafidoj por bruloferoj por Dio de la cxielo, da tritiko, salo, vino, oleo, kiel diros la pastroj en Jerusalem, oni donadu al ili cxiutage sen halto,
9他们需用的什么东西,包括作燔祭献给天上 神的公牛犊、公绵羊和绵羊羔;还有麦子、盐、酒和油,都要照着在耶路撒冷的祭司们所说,天天供给他们,不可疏忽,
10por ke ili alportadu agrablodoran oferon al la Dio de la cxielo, kaj por ke ili pregxu pri la vivo de la regxo kaj de liaj infanoj.
10好让他们可以献馨香的祭给天上的 神,为王和王的子孙祈求长寿。
11De mi estas donata la ordono, ke se iu homo sxangxos cxi tiun decidon, oni elprenu trabon el lia domo, kaj li estu levita kaj alnajlita al gxi, kaj lia domo pro tio estu ruinigita.
11我又下令:无论什么人更改这命令,就要从他的房屋中拆出一根梁木,竖起来,把他挂起,钉在木上;又使他的房屋成为粪堆。
12Kaj Dio, kiu logxigis tie Sian nomon, faligu cxiun regxon kaj popolon, kiu etendus sian manon, por sxangxi cxi tion, por fari ion malutilan al tiu domo de Dio en Jerusalem. Mi, Dario, donis la ordonon; gxi estu tuj plenumita.
12愿那使自己的名居住在那里的 神,毁灭所有伸手更改这命令,或要毁坏这在耶路撒冷 神的殿的君王和人民。我大利乌下令,必须彻底遵行。”
13Tiam Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, SXetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj komencis tuj agadi konforme al tio, kion ordonis la regxo Dario.
13重建完工于是河西那边的总督达乃、示他.波斯乃和他们的同僚,彻底遵照大利乌王的指示。
14Kaj la plejagxuloj de la Judoj konstruis kun sukceso, konforme al la profetado de HXagaj, la profeto, kaj de Zehxarja, filo de Ido. Kaj ili konstruis kaj finis laux la volo de Dio de Izrael, kaj laux la volo de Ciro, de Dario, kaj de Artahxsxasxt, regxoj de Persujo.
14犹大人的长老因着哈该先知和易多的孙子撒迦利亚的信息,迅速重建。他们遵照以色列 神的命令,波斯王古列、大利乌和亚达薛西的命令,完成重建圣殿的工作。
15Kaj oni finis la domon en la tria tago de la monato Adar, en la sesa jaro de regxado de la regxo Dario.
15这殿在大利乌王在位的第六年亚达月初三日,完成了。
16Kaj la Izraelidoj, la pastroj, la Levidoj, kaj la aliaj revenintoj el la kaptiteco faris kun gxojo la sanktigon de tiu domo de Dio.
16举行献殿礼以色列祭司和利未人,以及其余被掳归回的人都欢欢喜喜举行奉献这 神殿的典礼。
17Kaj oni alportis cxe la sanktigo de tiu domo de Dio:cent bovojn, ducent sxafojn, kvarcent sxafidojn, kaj dek du pekoferajn kaprojn pro la tuta Izrael, laux la nombro de la triboj de Izrael.
17在奉献这 神殿的典礼中,他们献上公牛一百头、公绵羊二百只、绵羊羔四百只;又照着以色列支派的数目献上公山羊十二只,作全以色列的赎罪祭。
18Kaj oni starigis la pastrojn laux iliaj ordoj, kaj la Levidojn laux iliaj vicoj, por la servado al Dio en Jerusalem, kiel estas preskribite en la libro de Moseo.
18他们又照着摩西书上所写,委派祭司按着编制,利未人按着班次,在耶路撒冷 神的殿中事奉。
19Kaj la revenintoj el la kaptiteco faris Paskon en la dek-kvara tago de la unua monato.
19守逾越节正月十四日,被掳归回的人守逾越节。
20CXar la pastroj kaj la Levidoj purigis sin cxiuj kiel unu homo; kaj ili bucxis Paskajn sxafidojn por cxiuj revenintoj el la kaptiteco, por siaj fratoj, la pastroj, kaj por si.
20祭司和利未人一起行洁净仪式,他们就全都洁净了;于是利未人为所有被掳归回的人和他们作祭司的众亲族,以及他们自己,宰杀了逾越节的羊羔。
21Kaj mangxis la Izraelidoj, kiuj revenis el la kaptiteco, kaj cxiuj, kiuj apartigis sin de la malpureco de la nacioj de la tero, por turni sin al la Eternulo, Dio de Izrael.
21被掳归回的以色列人和所有脱离当地民族的污秽的人,一同吃这羊羔,寻求耶和华以色列的 神。
22Kaj ili en gxojo solenis la feston de macoj dum sep tagoj; cxar la Eternulo gxojigis ilin, kaj turnis al ili la koron de la regxo de Asirio, por ke li fortigu iliajn manojn cxe la laborado koncerne la domon de Dio, la Dio de Izrael.
22他们欢欢喜喜地守除酵节七天,因为耶和华使他们欢喜,又使亚述王的心转向他们,坚固他们的手作以色列 神殿的工程。